—Nu, Ricote, certe ili ne povis decidi per si mem, ĉar ilin prenis tien Juan Tiopieyo, la frato de via edzino —respondis Sancho—. Kaj tial, ke li estas vera maŭro, li vojaĝis al la plej konvena loko por si. Kaj jen alia afero: mi opinias, ke vi vane serĉos kion vi enterigis, ĉar mi aŭdis la novaĵon, ke oni konfiskis al viaj bofrato kaj edzino grandan nombron da perloj kaj oraj moneroj, kiujn ili portis kun si.
—Povas esti —diris Ricote—. Sed mi scias, Sancho, ke ili ne tuŝis mian trezoron, tial, ke, pro timo al eventuala misfaro, mi ne rivelis al ili ĝian ekziston. Tiel do, se vi, Sancho, deziras veni kun mi por helpi elfosi kaj kaŝi ĝin aliloke, mi donos al vi ducent eskudojn kaj per ili vi povos kontentigi viajn bezonojn, ĉar vi scias, ke mi scias, ke vi havas multajn.
—Volonte mi helpus vin —respondis Sancho—. Sed okazas, ke mi ne estas mon-avida, kion pruvas la fakto, ke ĉi-matene mi eksiĝis el posteno, kie mi povus akiri monon sufiĉan por tegi per oro la murojn de mia domo kaj por manĝi el arĝentaj pladoj antaŭ ol pasus ses monatoj. Pro tio, kaj ankaŭ tial, ke mi pensas, ke mi perfidus mian reĝon, se mi helpus liajn malamikojn, mi ne akompanus vin, eĉ se, anstataŭ la ducent eskudoj promesitaj, vi donus al mi ĉi-momente kvarcent.
—Kian postenon vi lasis, Sancho? —demandis Ricote.
—La gubernatorecon de insulo —respondis Sancho—. Tian, ke ne facile oni trovus alian saman.
—Kie kuŝas la insulo?
—Kie? Ses mejlojn for de ĉi tie, kaj nomiĝas insulo Barataria.
—Kion vi diras? La insuloj situas en la maro, ne surtere —respondis Ricote.
—Ĉu vere? Mi ripetas al vi, amiko Ricote, ke ĉi-matene mi ekiris de tie, kaj ke hieraŭ mi ankoraŭ regis ĝin laŭplaĉe kaj bele. Tamen mi forlasis la postenon, ĉar la gubernatora ofico ŝajnas al mi danĝera.
—Kaj kion vi gajnis per via gubernatoreco? —demandis Ricote.
—Mi gajnis la scion —respondis Sancho—, ke mi naskiĝis por regadi nenion, se escepti gregon da ŝafoj, kaj ke la riĉon akireblan en tiaj postenoj oni gajnas je la kosto de la ripozo, la dormo kaj eĉ la manĝo: ĉar en la insuloj, la gubernatoroj devas apenaŭ manĝi, precipe se ia kuracisto zorgas pli ilia bonfarto.
—Mi ne komprenas vin, Sancho —diris Ricote—. Ŝajnas al mi, ke viaj vortoj ne havas sencon. Kiu donus al vi insulon, ke vi ĝin regu? Ĉu ne ekzistas en la mondo viroj pli lertaj ol vi por gubernatori? Nu, Sancho, vekiĝu el viaj fantazioj, kaj diru, ĉu fine vi volas akompani min, kiel mi vin petis, kaj helpi min elfosi la kaŝitan trezoron. Vera trezoro ĝi estas, pro sia valoro, kaj mi donus al vi sufiĉe por ke vi vivtenu vin, kiel dirite.
—Mi jam diris al vi, ke ne —respondis Sancho—. Estu kontenta, ke mi ne denuncos vin. Iru kun Dio sur via vojo, kaj lasu, ke mi sekvu la mian. Ĉar mi scias, ke oni perdas kion oni honeste akiras, kaj ke, kion oni fripone gajnas, tio perdiĝas kun sia mastro.
-Sancho, mi ne volas insisti —diris Ricote—. Sed, diru, ĉu vi estis en nia vilaĝo, kiam ekiris de tie miaj edzino, filino kaj bofrato?
—Jes, mi estis —respondis Sancho—, kaj sciu, ke via filino aperis tiel bela, ke ĉiuj vilaĝanoj ne ĉesis admiri ŝin, dirante, ke ŝi estas la plej bela knabino de la mondo. Ŝi ploris kaj brakumis al siaj amikinoj kaj konatinoj, kaj ankaŭ al la ceteraj personoj irintaj ŝin adiaŭi, kaj ŝi petis ilin rekomendi ŝin al Dio kaj al Nia Sinjorino. Kaj ŝi faris sian peton tiel kortuŝe, ke mi ploris, kvankam mi ne ploremas. Fakte, multaj personoj deziris eliri kapti ŝin sur la vojo por ŝin kaŝi, sed la timo kontraŭi la ordonon de la reĝo detenis ilin. Plej decida montriĝis don Pedro Gregorio, la juna kaj riĉa heredonto, kiun vi konas. Laŭdire, li tre amis ŝin, kaj, post ol ŝi forvojaĝis, li neniam plu vidiĝis en nia vilaĝo, kaj ni ĉiuj pensis, ke li iris post ŝi kun la intenco forkapti ŝin. Sed ĝis nun oni scias nenion novan pri la afero.
—Ĉiam mi suspektis, ke tiu kavaliro amindumis mian filinon. Sed mi fidis je la virto de mia Ricota kaj ne zorgis, ke li sentis amon al ŝi. Certe vi scias, Sancho, ke la maŭrinoj neniam, aŭ preskaŭ neniam, havas am-intrigon kun la oldkristanoj: kaj mia filino, kiun mi opinias pli kristana ol am-inklina, certe ne tre atentis la galantadon de la junulo.
—Dio volu vin prava —respondis Sancho—, ĉar, alie, estus bone nek al via filino, nek al la junulo. Kaj jam ni diru adiaŭ ĉi tie, amiko Ricote: mi deziras alveni ĉi-nokte al la loko, kie vivas mia sinjoro don Quijote.
—Dio akompanu vin, frato Sancho. Miaj kompanoj jam komencas movetiĝi, kaj estas tempo daŭrigi la vojaĝon.
Poste ili brakumis unu la alian, Sancho surazeniĝis, Ricote enmanigis sian bastonon, kaj ili disiris.