Ĉapitro 55
Pri tio okazinta survoje al Sancho Panza kaj pri aliaj eventoj eksterordinaraj
Pro sia renkonto kun Ricote, Sancho tre malfruiĝis kaj ne povis alveni en la sama tago al la kastelo de la duko. Mankis al li nur du mejloj de pluiro, kiam la nokto, densa kaj nigra, surprizis lin; sed li ne zorgis, ĉar estis somero. Li do apartiĝis de la vojo kun la intenco ie atendi kuŝe-ripoze la matenon. Kaj ĝuste kiam li serĉis lokon, kie li povus aranĝi sin kiel eble plej komforte li kaj lia azeno falis en profundan kaj nigran abismon, kiu troviĝis inter kelkaj domoj tre oldaj. Falante, li tutkore rekomendis sin al Dio, ĉar li pensis, ke li ruliĝos ĝis la fundo de la infero. Tamen ne okazis tiel, pro tio, ke proksimume dek ok futojn sube, la azeno frapiĝis kontraŭ la fundon, kaj li vidis sin ankoraŭ sur la bruto, sen suferi ian lezon aŭ vundon. La ŝildisto palpis al si la tutan korpon kaj retenis la spiron kun la intenco konstati, ĉu li estas sendifekta aŭ havas truon ie en siaj diversaj partoj. Kaj vidante sin senvunda, sana kaj kompleta, li ne ĉesis danki Dion, tial, ke Li faris al li tiel grandan favoron: ĉar li pensis, ke li rompiĝis en mil pecojn. Li palpis ankaŭ la muron de la abismo, por vidi ĉu li povus eliri sen ies helpo, sed li trovis la muron glata, sen anfraktoj taŭgaj por alkroĉiĝo. Tio tre afliktis Sanchon, ĉefe kiam la azeno komencis kortuŝe kaj dolore plendi. Kaj Sancho afliktiĝis, certe ne sen motivo aŭ pro nenio, ĉar vere li troviĝis en mava situacio.
—Ho! —kriis la ŝildisto—. Kiaj neatenditaj akcidentoj ordinare prezentiĝas ĉiupaŝe al la vivantoj en ĉi mizera mondo! Kiu povus imagi, ke homo hieraŭ sidanta en la trono de insulo kaj ordonanta al siaj servistoj kaj subuloj, hodiaŭ troviĝus sepultita en abismo, sen ke iu savus lin, aŭ sen ke servisto aŭ subulo venus lin helpi? Mi kaj mia azeno pereos de malsato ĉi tie, se antaŭe mi ne mortos pro aflikto, kaj la azeno pro siaj kontuzoj kaj siaj rompitaj ostoj. Se almenaŭ mi estus tiel bonŝanca kiel mia sinjoro don Quijote, kiam li descendis en la kavernon de la ensorĉita Montesinos! Tie li ĝuis pli bonan regalon ol en sia propra hejmo, ĉar ŝajne li trovis la tablon primetita kaj la liton preta. Tie li vidis belajn kaj agrablajn viziojn, sed mi vidos ĉi tie, plej eble, nur bufojn kaj kolubrojn. Ve al mi, kian bedaŭrindan finon havas miaj frenezaĵoj kaj fantazioj! Kiam la ĉielo disponos, oni retrovos min kaj elprenos miajn ostojn jam nudaj, blankaj kaj ronĝitaj, kune kun la ostoj de mia bona azeno, kaj eble dank’ al ili, la homoj nin rekonos, almenaŭ la homoj sciantaj, ke Sancho Panza neniam apartiĝis de sia azeno, nek lia azeno de Sancho. Denove mi diras: ve al mi!, ĉar mia nigra sorto ne volas, ke mi mortu en mia lando kaj meze de mia gento, kie almenaŭ ne mankus homoj por pliplori min kaj por fermi al mi la okulojn en la lasta momento de mia vivo. Ho, mia kompano kaj amiko! Kiel mave mi rekompencis viajn bonajn servojn! Pardonu min kaj, kiom vi povas kaj scias, petu la Fortunon eltiri nin el ĉi mizera situacio, kie ni ambaŭ troviĝas. Mi promesas meti laŭrkronon sur vian kapon, tiel, ke vi ŝajnos laŭr-kronita poeto, kaj duobligi vian porcion da furaĝo.
Sancho lamentadis ĉi-maniere, kaj lia azeno aŭskultis lin sen respondi eĉ unu vorton: tiom grandis lia aflikto kaj angoro. Fine, post ol ili pasigis la tutan nokton en ĉi kortuŝaj plendoj kaj lamentoj, venis la tago, ĉe kies lumo Sancho vidis ke, nehelpate, ili tute ne povos elgrimpi el la puto. Li komencis vei kaj laŭte krii, esperante, ke iu aŭdos lin. Sed liaj krioj perdiĝis en la dezerto, ĉar tie ĉirkaŭe eĉ ne unu persono pasis. Tiam li konsideris sin morta. La azeno kuŝis sur sia dorso, sed Sancho sukcesis starigi ĝin, kvankam ĝi apenaŭ kapablis teni sin sur la piedoj. El la dusako, akompaninta lin en ties missorta falo, li prenis pecon da pano, donis ĝin al sia azeno, la besto manĝis ĝin tre volonte, kaj Sancho diris, kvazaŭ la azeno lin komprenus: «Se pano ne mankas, la zorgoj ne akras».
Ĉe tio Sancho vidis en unu flanko de la puto aperturon, tra kiu oni eble povus pasi, se oni kaŭrus kaj kuntiriĝus. Sancho enŝovis sin duonrampe kaj rimarkis interne kavon pli grandan kaj spacan. Kaj li povis tion rimarki, ĉar tra la supra parto filtriĝis suna radio. Li vidis ankaŭ, ke la kavo longiĝas kaj volbiĝas en la fundo, tiam revenis al la loko, kie staris la azeno, kaj per unu ŝtono komencis disbati kaj faligi la teron ĉirkaŭ la aperturo, kun la intenco fari pasejon por la azeno. Li baldaŭ efektivigis la laboron, prenis la bridon de la besto kaj antaŭenpaŝis en la groton por vidi, ĉu en alia flanko ekzistas ia eblo eliri. Li paŝis jen en tenebro, jen en mallumo, sed neniam sen timo.
—La ĉiopova Dio min helpu —li diris en si—. Ĉi vera misfortuno devus okazi al mia mastro don Quijote, ĉar li konsiderus ĝin aventuro, pensus, ke ĉi profundaĵoj kaj ublietoj estas palacoj kaj florantaj ĝardenoj, kaj ke el ĉi tenebra kaj prema loko, li elirus en herbejon plenan de floroj. Sed mi, kompatinda homo manka de klarvido kaj de kuraĝo, ĉiumomente imagas, ke, neatendite, alia abismo pli profunda ol la unua apertiĝos ĉe miaj piedoj kaj min definitive glutos. Bonvenon al vi, malbono, se vi alvenas sola!
Tiel li pensis kaj pluiris, kaj kiam ŝajnis al li, ke li jam avancis preskaŭ du mejlojn, li rimarkis iometon da konfuza lumo, ŝajne taga, tra ie penetranta, kaj tiam li imagis, ke, fine, li sukcesos renkonti la vojon al la vivo.
Cide Hamete Benegeli lasas lin ĉi tie kaj revenas al don Quijote, kiu, ĝoje kaj senpacience, atendis la tagon de la duelo por batali kontraŭ la perfidinto de la filino de doña Rodríguez kaj por ripari la malicaĵon kaj la ofendon faritan al la knabino.
Nu, okazis, ke iun matenon don Quijote elrajdis ekzerci sin kaj praktiki, kun la intenco esti bone preparita por la duelo de la sekvanta tago. Kaj, kiam li instigis la ĉevalon en kurtan kaj subitan galopon, Rocinante tiom proksimiĝis al fendo, ke se la hidalgo ne bridus abrupte la beston, li nepre falus en profundaĵon. Li povis ĝustatempe halti kaj eviti la enfalon kaj, sen desalti de la ĉevalo, rigardis en la fendon. Tiam li aŭdis voĉon el la interno, atente aŭskultis kaj povis distingi kaj kompreni kion la krianto diris:
—Hej, tie supre! Ĉu ne aŭdas min ia kristano, aŭ ia karitatema kavaliro kapabla senti kompaton al povra pekulo enterigita viva, al missorta kaj embarasata gubernatoro?
Ŝajnis al don Quijote, ke li aŭdas la voĉon de Sancho. Tio konfuzis kaj perpleksigis lin, kaj, kriante kiom li povis, li diris:
—Kiu estas tie en la fundo? Kiu plendas?
—Kiu povus esti do, kaj kiu povus plendi, se ne la mizera Sancho Panza, gubernatoro, pro siaj pekoj kaj pro sia misfortuno, de la insulo Barataria, kaj iam ŝildisto de la fama kavaliro don Quijote de La Mancha?
Tion aŭdante, don Quijote duoble miris kaj stuporis, kaj venis al li en la kapon, ke Sancho Panza mortis, kaj ke li troviĝas tie submetata al la punoj de la purgatorio. Kaj puŝate de ĉi ideo, li diris:
—Mi petas vin, je la nomo de ĉio sankta al kristana katoliko, ke vi diru, kiu vi estas. Kaj se vi estas punata animo, diru kion mi faru por vi; ĉar tial, ke laŭprofesie mi helpas kaj favoras la senfortunajn kaj mizerajn de ĉi mondo, sendube mi same devas konduti rilate al la helpindaj de la transa mondo, nekapablaj mem helpi sin.
—Laŭ tio —diris Sancho— vi, la parolanto tie supre, estas mia sinjoro don Quijote de La Mancha. La voĉo estas lia, sendube.
—Jes, mi estas don Quijote —respondis la hidalgo—, kies profesio konsistas en tio, doni helpon kaj protekton al la vivaj kaj al la mortaj en iliaj bezonoj. Tial diru do, kiu vi estas, ĉar vi kaŭzas al mi profundan konsternon. Se vi estas mia ŝildisto Sancho Panza, kaj vi mortis, kaj la diabloj ne portis vin kun si, kaj vi troviĝas en la purgatorio pro la mizerikordo de Dio, nia Sankta Patrino la Eklezio povas, per siaj ritoj, liberigi vin el viaj turmentoj. Kaj de mia flanko, mi propetos kun la Eklezio por via saviĝo, eĉ se tiu-cele mi elspezos ĝis mia lasta soldo. Bonvolu do paroli pli klare, kaj diri, kiu vi estas.