—Volonte mi ĉeestos —diris don Quijote—, kaj mi dankas vin, ĉar vi tre plezurigis min per tiel plaĉa rakonto.
—Ho! —respondis la paŝtisto—, mi ne konas eĉ la duonon de ĉio okazinta al la amantoj de Marcela, sed morgaŭ ni eble renkontos sur la vojo paŝtiston, kiu diros al ni la ceteron. Tamen en la nuna momento prefere iru dormi sub tegmento; alie la nokta roso povus difekti al vi la vundon, kvankam la ungvento, kiun oni ŝmiris al vi, estas tiel bona, ke nenion oni devas timi.
Sancho Panza, kiu sendadis al mil diabloj la senfinan historion de la paŝtisto, urĝis sian mastron eniri dormi en la kabanon de Pedro. Tion li faris kaj pasigis la pliparton de la nokto, pensante pri sia sinjorino Dulcinea, imite al la amantoj de Marcela. Sancho sin aranĝis inter Rocinante kaj sia azeno kaj dormis, ne kiel disdegnata amanto, sed kiel trabatita homo.
Ĉapitro 13
Kun la finiĝo de la rakonto pri la paŝtistino Marcela, kaj kun aliaj eventoj
Apenaŭ la aŭroro komencis montriĝi tra la balkonoj de Oriento, kvin el la ses kapristoj leviĝis, iris veki don Quijote, diris lin, ke, se li intencas ankoraŭ ĉeesti la faman enterigon de Crisóstomo, ili akompanos lin. Don Quijote deziris nenion alian, do leviĝis kaj ordonis Sanchon seli tuj la ĉevalon kaj la azenon. Tion faris la ŝildisto kun granda rapido, kaj same rapide ili ekiris sur la vojo. Marŝinte apenaŭ unu mejlon, ĉe la kruciĝo kun unu pado ili vidis veni ses paŝtistojn en nigraj jakoj kaj kun la kapoj kronitaj per girlandoj el cipreso kaj oleandro. Ĉiu portis en la mano dikan bastonon ileksan. Kun ili venis du surĉevalaj hidalgoj en bonaj vojaĝo-kostumoj, akompanataj de tri piedirantaj servistoj. La du grupoj renkontiĝis, ĝentile salutis unu la alian, demandis sin reciproke, kien ili iras, kaj, informiĝinte, ke ĉiuj celas la lokon de la enterigo, denove plu iris jam en unu sola grupo.
Unu el la du rajdantoj, parolante kun sia kompano, diris:
—Ŝajnas, sinjoro Vivaldo, ke ni ne perdos nian tempon, ĉeestante ĉi rimarkindan ceremonion. Laŭ la strangaj rakontoj de la paŝtistoj rilate la mortinton kaj la kulpan knabinon, ni certe vidos neordinaran eventon.
—Tiel ŝajnas al mi —respondis Vivaldo—, kaj ne unu tagon, sed kvar mi perdus por ĝin spekti.
Don Quijote demandis al la hidalgo kion ili aŭdis pri Marcela kaj Crisóstomo. La rajdanto diris, ke en la mateniĝo ili renkontis la grupon de paŝtistoj, kies nigraj vestoj tiris ilian atenton kaj igis lin demandi pri la kialo de la funebro; ke unu paŝtisto tion klarigis, menciante la belon kaj strangan konduton de paŝtistino nomata Marcela, la amon de ŝiaj sekvantoj kaj la morton de Crisóstomo, al kies enterigo ili sin direktas.
La rajdanto fine rakontis la samon, kion antaŭe diris Pedro al don Quijote, kaj ĉe la fino de ĉi konversacio, la nomata Vivaldo komencis alian, demandante al nia kavaliro, kio movas lin iri tiamaniere armita en tiel paca lando. Al tio li respondis:
—Mia profesio nek konsentas, nek permesas, ke mi iru alie. La lukson, la sinregalon kaj la ripozon oni inventis por la molaj korteganoj. Sed la klopodojn, la zorgojn kaj la armojn oni inventis kaj faris por la nomataj de la mondo vagantaj kavaliroj, al kies ordeno mi, kvankam tute senmerita, apartenas.
Aŭdinte tion, la aliaj konkludis, ke don Quijote frenezas. Sed, por pli certiĝi, kaj por eltrovi, kia estas lia frenezo, Vivaldo demandis kion ĝuste signifas vaganta kavaliro.
—Ĉu viaj moŝtoj ne legis —respondis don Quijote— la analojn kaj historiojn de Anglujo, kie troviĝas la famaj heroaĵoj de la reĝo Arturo, kastilie nomata Artús? Rilate lin ekzistas en la regno de Granda Britujo la olda kaj konata tradicio, ke li ne mortis, ke per magia arto oni turnis lin en korvon, kaj ke li revenos iam al sia regno kaj prenos denove la tronon kaj la sceptron. Tial neniu anglo mortigis ĝisnune eĉ unu solan korvon. Nu, en la epoko de ĉi bona reĝo fondiĝis la fama ordeno de la Kavaliroj de la Tablo Ronda, kaj tiam okazis, ĝuste kiel estas registrite, la am-afero de don Lanceloto kun la reĝino Ginevra, kies honorinda damo Quintañona estis ilia konfidenca perantino. De tio originis la romanco, tiel multe konata kaj kantata en Hispanujo:
»kun la historio dolĉa kaj ĉarma de liaj am-aferoj kaj prodaĵoj. Nu, de tiam la kavalira ordeno disvastiĝis tra multaj kaj diversaj partoj de la mondo. Famaj kaj konataj pro siaj faroj, servis en la ordeno la kuraĝa Amadís de Gaŭlio, kun siaj filoj kaj nevoj ĝis la kvina generacio, la sentima Felixmarte de Hirkanio, la neniam sufiĉe laŭdata Tirante el Blanco kaj la nevenkebla kaj aŭdaca kavaliro don Belianís de Grekujo, tiel proksima al nia epoko, ke ni preskaŭ vidas, alparolas kaj aŭdas lin en persono. Tio do estas la vaganta kavaliro kaj la ordeno kavalira, en kies vicoj, malgraŭ miaj pekoj, mi servas, same kiel servis la menciitaj kavaliroj. Tiel do, mi vagas tra dezertoj kaj solejoj serĉante aventurojn, ĉiam preta alfronti la plej grandajn danĝerojn per mia brako kaj mia persono por la bono de la feblaj kaj la senhelpaj.
Aŭdante tion, la kunvojaĝantoj plene konvinkiĝis pri la manko de saĝo de don Quijote kaj ekkonis la naturon de lia frenezo. Kaj ili sentis profundan miron, kiel ĉiuj homoj antaŭe konstatintaj por la unua fojo lian frenezon.
Vivaldo, viro sprita kaj ŝercema, por eviti la enuon de la vojaĝo dum la iomo da vojo ankoraŭ restanta ĝis la enteriga loko, decidis doni al don Quijote la ŝancon daŭrigi sian absurdan argumentadon. Li diris do:
—Ŝajnas al mi, sinjoro kavaliro vaganta, ke via moŝto surprenis unu el la plej striktaj profesioj de ĉi mondo. Mi kredas, ke eĉ ne la kartuziana vivo estas tiel rigora.