Dum la manĝado, don Juan demandis al don Quijote, ĉu li scias ion novan pri sinjorino Dulcinea de El Toboso: ĉu ŝi edziniĝis, gravediĝis aŭ akuŝis, aŭ ĉu ŝi konservas ankoraŭ sian virginecon kaj, gardante sian virton kaj pudoron, reciprokas la amajn pensojn de sinjoro don Quijote.
—Dulcinea estas ankoraŭ virga —respondis la hidalgo—. Mia amo pli firma ol iam antaŭe, kaj niaj rilatoj tiel sensukcesaj kiel kutime. Kaj ŝia belo transformiĝis en la mienon de kruda kampulino.
Poste don Quijote detale rakontis la ensorĉon de sinjorino Dulcinea de El Toboso, la eventojn en la kaverno de Montesinos, kaj la instrukciojn de la saĝulo Merlín, por ke oni ŝin elsorĉu per la sinskurĝado de Sancho.
La du kavalirojn ricevis grandan plezuron, aŭdante la hidalgon rakonti la strangajn aventurojn de sia historio, kaj ambaŭ miris tiel multe je liaj ekstravagancoj, kiel je lia eleganta stilo ilin rakonti. Kelkfoje ili opiniis lin prudenta, kelkfoje vidis lin gliti en absurdon, do ili ne sciis, kien meti lin inter la saĝo kaj la frenezo.
Sancho finis manĝi, lasis la gastejestron ebria kaj nekapabla teni sin sur siaj piedoj, direktis sin al la ĉambro de sia mastro, eniris kaj diris:
—Oni min pendumu, sinjoroj, se la aŭtoro de la libro, kiun vi havas, ne deziras malamiki al mi. Tamen mi esperas ke, kvankam li nomas min glutema, kiel via moŝto diras, li ne nomas min drinkulo.
—Nu, li vin nomas ankaŭ tio, kvankam mi ne memoras pri liaj precizaj vortoj —respondis don Jerónimo—. Sed certe li uzis aĉajn esprimojn, kaj krome, mensogajn, se juĝi laŭ la fizionomio de la bona Sancho ĉi tie staranta antaŭ mi.
—Viaj moŝtoj kredu min —diris Sancho—. La Sancho kaj la don Quijote de tiu historio tute certe ne estas la samaj aperantaj en la verko de Cide Hamete Benengeli, t.e. ni mem: mia mastro, kuraĝa, prudenta kaj amofrapita; kaj mi, simpla, sprita, kaj ne manĝ-avida aŭ ebriema.
—Mi vin kredas —respondis don Juan—, kaj, se eble, oni devus ordoni, ke neniu skribu pri la aferoj de la granda don Quijote, krom Cide Hamete, lia unua historiisto: ĝuste kiel Aleksandro dekretis, ke nur Apeles faru liajn portretojn.
—Iu ajn portretu min, se li volas, sed ne min deformu —diris don Quijote—. Ĉar la pacienco ofte eksplodas, kiam oni tro ŝarĝas ĝin per ofendoj.
—Nenian ofendon oni povus fari al don Quijote —diris don Juan— sen ke li facile venĝus, se li ne preferus oponi al ĝi per la ŝildo de sia pacienco, laŭŝajne forta kaj granda.
Tiel parolante ili pasigis grandan parton de la nokto. Don Juan deziris, por vidi la hidalgon fari novajn komentojn, ke li legu iom pli la libron. Sed don Quijote rifuzis, dirante, ke li konsideras ĝin tute legita, kaj ke li venis al la konkludo, ke la libro estas vera stultaĵo. Li aldonis, ke li ne volis, ke la aŭtoro ĝoju, pensante, ke don Quijote ĝin legis; ĉar oni devas deturni la penson de aferoj obscenaj kaj stultaj, des pli do la okulojn.
La du amikoj demandis lin, kien li decidis vojaĝi, kaj don Quijote respondis, ke li intencas iri al Zaragoza, por partopreni en la turniroj tie okazantaj ĉiujare kaj kie oni konkuras por armaĵo. Don Juan informis tiam la hidalgon, ke en la nova historio, don Quijote —aŭ kiu ajn li estas— jam partoprenis en turniro en Zaragoza, kaj ke la aŭtoro montris sin, en ĉi epizodo, stile plata, mizera en la priskriboj kaj manka de krea povo, sed riĉa je absurdoj.
—Se tiel do —respondis don Quijote—, mi ne metos la piedojn en Zaragoza. Tiamaniere mi pruvos antaŭ la tuta mondo la trompon de ĉi moderna historiisto, kaj la homoj vidos, ke mi ne estas la don Quijote, pri kiu li skribas.
—Vi ĝuste decidis —diris don Jerónimo—. Ankaŭ en Barcelona okazos turniroj, kie sinjoro don Quijote povus montri sian kuraĝon.
—Tion mi pensas fari —respondis don Quijote—. Kaj kun la permeso de viaj moŝtoj, mi retiros min, ĉar jam estas tempo enlitiĝi. Bonvolu kalkuli min inter viaj plej bonaj amikoj kaj servistoj.
—Same min! —aldonis Sancho—. Mi povus iel utili al vi.
Don Quijote kaj Sancho retiris sin, kaj don Juan kaj don Jerónimo miris ĉe la mikso de saĝo kaj frenezo montrita de la hidalgo, kaj tute konvinkiĝis, ke ili vidis la verajn don Quijote kaj Sancho, ne la aliajn de la aragona aŭtoro.
Don Quijote frue leviĝis kaj, frapetante sur la muron de la apuda ĉambro, adiaŭis siajn novajn amikojn. Sancho riĉe pagis la gastejestron kaj konsilis lin, aŭ ne tiel multe vanti pri la provizoj de sia domo, aŭ teni ĝin pli bone provizita.
Ĉapitro 60
Pri la aventuro de don Quijote sur la vojo al Barcelona
La freŝo de la mateno aŭguris, ke same freŝa estus la tago, kiam don Quijote elrajdis el la gastejo, informinte sin unue pri la vojo plej rekta por iri al Barcelona sen pasi tra Zaragoza: ĝis tia grado li deziris pruvi la falson de la nova historio, kies aŭtoro laŭdire forte kalumniis lin. Nu, dum pli ol ses tagoj okazis al li nenio registrinda, sed ĉe la fino de la dirita tempo, li deviis de la vojo, kaj la nokto ilin surprizis en densa bosko el kverkoj aŭ kork-arboj, ĉar ĉi-rilate Cide Hamete ne observas sian kutiman precizon. La mastro kaj la servisto deseliĝis, kaj Sancho, kiu manĝis tiun tagon, aranĝis sin kontraŭ la trunkon de arbo kaj baldaŭ falis en la brakojn de la dormo. Sed don Quijote, kies senlaca fantazio, ne la malsato, tenis lin sendorma, ne povis fermi la okulojn, kaj lasis sian penson vagadi al mil diversaj lokoj: foje li imagis sin en la kaverno de Montesinos; foje li vidis Dulcinean, transformitan en kampulinon, salti sur sian azenon; foje sonis al li en la oreloj la vortoj de la saĝulo Merlín rilate al la kondiĉoj kaj rimedoj necesaj por la elsorĉo de Dulcinea. Kaj li desperis ĉe la neglekto kaj manko de karitato de Sancho, konvinkite, ke la ŝildisto donis al si nur kvin batojn, nombron mizeran kompare kun la infinita kvanto de la ceteraj ankoraŭ ŝuldataj. Kaj ĉi penso tiel ĉagrenis kaj indignigis lin, ke li diris en si:
—Se la granda Aleksandro distranĉis la gordian nodon, dirante: «la saman rezulton donas tranĉi aŭ deligi», kaj malgraŭe li fariĝis universala sinjoro de la tuta Azio, mi atingos la samon rilate al la elsorĉo de Dulcinea, se mi skurĝos Sanchon kontraŭ lia volo: ĉar, se la solvo de ĉi afero dependas de tio, ke li ricevu la tri mil kaj kelkajn vergojn: kio gravas, ĉu li ricevas ilin per si mem aŭ per alia persono?
Kun ĉi ideo li prenis la bridon de Rocinante, aranĝis ĝin, por ĝin uzi kiel vipon, kaj komencis denodi la laĉojn de la kuloto de Sancho (kvankam oni kredas, ke li havis nur unu frontan laĉon kiel unikan alligilon). Sed apenaŭ la hidalgo tuŝis lin, Sancho subite kaj plene vekiĝis kaj diris:
—Kio okazas? Kiu tuŝas kaj delaĉas min?
—Mi mem —respondis don Quijote—. Mi venas ripari vian forgeson kaj mildigi la premon de miaj zorgoj. Mi venas vipi vin, Sancho, kaj igi vin parte pagi vian ŝuldon. Dulcinea pereas, vi vivas senĝene, kaj mi mortas de senpacienco. Tiel do, propravole malsuprentiru vian kuloton, ĉar mi intencas skurĝi vin, en ĉi soleco, almenaŭ du mil fojojn.
—Ho ne! —kriis Sancho—. Estu kvieta, sinjoro, aŭ mi ĵuras je Dio, ke la surdaj nin aŭdos. Mi devontigis min al propravola sinskurĝado, ne al trudataj vergoj, kaj nun mi ne emas bati min! Sufiĉu, ke mi donas al vi mian vorton tani kaj draŝi al mi la haŭton, kiam mi deziros tion fari.
—Mi ne povas lasi ĉi aferon al via bontrovo, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar vi havas duran koron kaj, kvankam kampulo, molan karnon.
Tiel parolante, don Quijote klopodis kaj penis delaĉi lin. Tiam Sancho stariĝis, ĵetis sin kontraŭ sian mastron, forte ĉirkaŭpremis, krur-falĉis kaj renversis lin, kaj per siaj manoj tenis tiamaniere la liajn, ke la hidalgo kuŝis senmova kaj preskaŭ senspira. Don Quijote fine povis diri: