»Sed, konversaciante kun mi pri ĉi aferoj, li ricevis la informon, ke unu el la plej belaj kaj graciaj junuloj imageblaj akompanis min al Alĝerio. Mi tuj komprenis, ke oni aludis la junan don Gaspar Gregorio, kies belo estis efektive nekomparebla. Mi sentis profundan alarmon ĉe la penso, ke grava danĝero minacas mian amikon, ĉar inter la barbaraj turkoj oni pli aprezas belan knabon aŭ junulon ol la plej belan virinon. La reĝo ordonis, ke oni konduku la junulon al li, demandis min, ĉu la onidiroj pri la belo de la knabo estas veraj, kaj tiam, kvazaŭ inspirita de la ĉielo, mi respondis, ke jes, sed informis lin, ke li estas, ne viro, sed virino kaj mi mem. Tuj poste mi suplikis la reĝon, ke li permesu min iri vesti ŝin per kostumo al ŝi propra, por ke ŝi brilu per sia tuta belo kaj sen embaraso. La reĝo konsentis kaj diris, ke en la sekvanta tago ni parolus, pri kiel mi povus reveni al Hispanio por repreni la kaŝitan trezoron. Mi parolis kun don Gaspar, avertis lin, ke en vira vesto li falus en grandan danĝeron, surmetis al li maŭrinan kostumon kaj en la sama vespero kondukis lin al la reĝo, kiu, lin vidante, gapis de miro kaj decidis gardi ŝin por ŝin donaci al la granda turka imperiestro. Por eviti al si mem al tenton, kaj al ŝi la danĝeron, kiu povus ŝin minaci inter la virinoj de lia haremo, la reĝo loĝigis ŝin en la domo de kelkaj sinjorinoj maŭraj de alta rango, por ke ili prizorgu kaj gardu ŝin. Oni tuj kondukis lin al la domo, kaj kion ni ambaŭ sentis (ĉar mi ne povas negi, ke mi amas lin) povus bone kompreni nur la geamantoj disirantaj unu de la alia. La reĝo decidis, ke mi revenu al Hispanio en ĉi brigantino, eskortate de la du turkoj mortigintaj viajn soldatojn. Ankaŭ ĉi hispana renegato venis kun mi (kaj ŝi montris la viron, kiu parolis la unua al la generalo) kaj mi scias tre bone, ke li estas sekrete kristano, kaj ke li dezirus, ne reveni la Berberio, sed resti en Hispanujo. La ceteraj en la brigantino estas maŭroj kaj turkoj taŭgaj nur por remado. La du turkoj, insolentaj kaj mon-avidaj, ne volis obei la ricevitan ordonon meti min, kristane vestitan, en la unuan lokon trafitan de la ŝipo. Kontraŭe, ili prenis la decidon navigi laŭlonge de ĉi bordo por kapti, se eble, ian predon, ĉar ili pensis, ke, se ili min elŝipigus, mi povus esti trafita de akcidento, riveli la pozicion de la brigantino kaj endanĝerigi ĝin, se galeroj kristanaj navigus proksime.
»Hieraŭ nokte mi rimarkis ĉi bordon, sen ke ni scius ion pri la proksimo de la kvar galeroj, kaj ili nin surprizis. Ĉion alian vi jam konas. Nu, don Gregorio, en virina kostumo, restas inter virinoj, kun evidenta danĝero por sia vivo. Kaj mi staras ĉi tie kun la manoj ligitaj, atendante, aŭ pli ĝuste, timante morti, kvankam la vivo ne plu ŝajnas al mi vivinda. Jen, sinjoroj, mia historio, tiel vera kiel senfortuna. Mi suplikas vin nur, ke vi permesu min morti kiel kristana, ĉar, kiel dirite, mi ne kulpas je la peko, en kies fundon falis mia popolo.
La knabino ĉesis tiam paroli, kaj ŝiaj okuloj, plenaj de larmoj, kortuŝis multe de ŝiaj aŭskultantoj, tiom, ke ankaŭ ili ploris. La vic-reĝo, molkora kaj kompatema, sen diri eĉ unu vorton, proksimiĝis al ŝi kaj propramane deligis la belajn manojn de la maŭrino.
Nu, dum la kristana maŭrino rakontis sian raran historion, unu olda pilgrimanto, enirinta en la galeron kun la vic-reĝo, ne deturnis de ŝi la rigardon eĉ unu momenton. Kaj apenaŭ ŝi finis sian rakonton, li ĵetis sin al ŝiaj piedoj, ilin brakumis, kaj diris inter mil ĝemoj kaj suspiroj:
—Ho Ana Félix, mia kompatinda filino! Mi estas Ricote, via patro, kaj revenis serĉi vin, ĉar mi ne povas vivi sen vi, lumo de mia animo!
Ĉe tiaj vortoj, Sancho apertis la okulojn, levis la kapon (ĝis tiam li tenis ĝin klinita, pensante pri sia akcidentoplena promenado) rigardis la pilgrimanton, rekonis la saman Ricote, kiun li trovis en la tago de sia eliro al la insulo, kaj komprenis ke tie staras lia filino. La maŭrino, jam libera de la ŝnuroj, brakumis sian patron, miksante siajn larmojn kun la liaj.
—Jen, sinjoroj, mia filino, pli kompatinda pro siaj misfortunoj ol pro sia nomo —diris Ricote al la vic-reĝo kaj al la generalo—. Ŝi havas la personan nomon Ana Félix kaj la familian Ricote, kaj famas tiel pro sia belo kiel pro mia riĉo. Mi foriris de mia vilaĝo por serĉi en la eksterlando lokon, kie ni povus sekure loĝi. Mi trovis ĝin en Germanio, revenis en ĉi pilgrima kostumo kun kelkaj germanoj por renkonti mian filinon kaj elfosi la riĉan trezoron, kiun mi kaŝis sub la tero. Mian filinon mi ne trovis. La trezoron mi trovis kaj portas ĝin kun mi, kaj nun, pro ĉi stranga koincido de cirkonstancoj, mi renkontis la trezoron plej valoran, mian karan filinon. Se ŝiaj larmoj, la miaj kaj nia manko de kulpo povas aperti pordon al la mizerikordo tra la rigoro de via justeco, estu al ni kompataj, ĉar neniam ni intencis, eĉ en pensoj, ofendi vin, nek iel partoprenis en la komplotoj de nia prave ekzilita popolo.
—Mi bone konas Ricote —diris tiam Sancho— kaj scias, ke Ana Félix estas lia filino, kiel li asertas. Sed rilate al liaj iroj kaj venoj, bonaj aŭ mavaj intencoj kaj ĉio cetera, mi ne opinias.
Antaŭ la ĉeestantoj, mirfrapitaj de tiel stranga serio de eventoj, la generalo diris:
—Viaj larmoj ne lasos min plenumi mian ĵuron. Vivu, ĉarma Ana Félix, la jarojn al vi rezervitajn de la ĉielo, kaj pagu sian kulpon nur la insolentaj kaj aŭdacaj krimintoj.
Kaj tuj poste li ordonis pendumi de la anteno la du turkojn, kiuj mortigis la du soldatojn. Sed la vic-reĝo intervenis petante kun insisto ne pendumi ilin, ĉar pli la frenezo ol la temeraro movis ilin misfari. La generalo cedis al la peto de la vic-reĝo, ĉar fridasange oni ne bone plenumas venĝon. Tuj poste ili traktis la manieron savi don Gaspar Gregorio el ties danĝera situacio. Ricote proponis ĉi-cele nombron da perloj kaj juveloj, kiujn li havis, en la valoro de pli ol du mil dukatoj. Ili diskutis multe da projektoj, sed la plej bonan ideon prezentis la iam menciita hispana renegato: li sin proponis reiri al Alĝerio en ŝipeto de proksimume ses benkoj kun kristanaj remistoj, ĉar li sciis, kie, kiel kaj kiam li povus kaj devus elŝipiĝi, kaj same li konis la domon, kie don Gregorio sidis retenate. La vic-reĝo kaj la generalo dubis, ĉu ili devus fidi je la renegato, aŭ konfidi al li kristanajn remistojn. Sed Ana Félix garantiis por li, kaj ŝia patro Ricote diris, ke li pagus la elaĉetan monon por la kristanoj, se okaze oni ilin kaptus.
Nu, ili interkonsentis efektivigi ĉi projekton, la vic-reĝo elŝipiĝis, kaj don Antonio Moreno prenis kun si la maŭrinon kaj ties patron al sia domo. La vic-reĝo rekomendis lin regali kaj komplezi ilin laŭpove kaj aldonis, ke, de sia flanko, li metas je lia dispono kion en lia propra hejmo povus taŭgi por ilia regalo: tiom da bonvolo kaj karitato inspiris al la brusto de la vic-reĝo la belo de Ana Félix!
Ĉapitro 64
Kie oni rakontas pri la aventuro, kiu afliktis la hidalgon don Quijote pli ol ĉiuj antaŭaj
Diras la historio, ke la edzino de don Antonio Moreno ĝoje akceptis ĉe si la junan Ana Félix. Ŝi bonvenigis la knabinon kun granda afablo, ĉarmite de ŝiaj elstaraj belo kaj inteligento; kaj el la tuta urbo, kvazaŭ vokitaj de sono sonorila, aliris homoj admiri ŝin.
Don Quijote diris al don Antonio, ke ilia projekto liberigi don Gregorio ne estas bona, ĉar ĝi ŝajnas pli danĝera ol pozitiva, kaj ke pli konvenus, se oni sendus lin al Berberio kun ties armoj kaj ĉevalo, ĉar li liberigus la junulon spite al la tuta maŭra nacio, same kiel don Gaiferos faris rilate sian edzinon Melisendra.
—Via moŝto memoru —tiam intervenis Sancho—, ke sinjoro don Gaiferos liberigis sian edzinon sur firma tero kaj prenis ŝin al Francio ankaŭ sur firma tero. Sed, se okaze ni liberigus la junan don Gregorio, ĉu ni povus preni lin en Hispanion, konsiderante, ke la maro kuŝas intere?
—Por ĉio ekzistas rimedo, se escepti la morton —respondis don Quijote—. Se ni disponus barkon proksiman al la bordo, nenio en la mondo povus bari nian enŝipiĝon.