—Via moŝto aranĝas ĉion laŭ la mezuro de viaj deziroj —diris Sancho—. Sed de la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco, kaj mi pli preferas la renegaton. Li ŝajnas al mi ulo bona kaj rezoluta.
Don Antonio diris, ke, se la renegato ne sukcesus en sia entrepreno, tiam ili helpus sin per la rimedo sendi la grandan don Quijote al Berberio. Du tagojn poste, la renegato ekiris en leĝera barko kun dek du remiloj kaj tre kuraĝa ŝipanaro, kaj postu du aliaj tagoj, la galeroj forvelis al Oriento; sed antaŭe la generalo petis la vic-reĝon teni lin informata pri la eventuala liberigo de don Gregorio kaj pri la sorto de Ana Félix; kaj la vic-reĝo promesis volonte tion fari.
Nu, unu matenon, don Quijote rajde promenis sur la plaĝo, en sia armaĵo kaj kun sia tuta arsenalo, ĉar kiel li ofte diris, lia ripozo estas la bataloj, kaj liaj garnoj la bataliloj, do li ĉiam portis ilin kun si. Tiam li vidis veni ale al li kavaliron same kirasitan de la kapo ĝis la piedoj, kun la bildo de brila luno pentrita sur la ŝildo. La nekonato, proksimiĝinte sufiĉe por esti aŭdata de don Quijote, kriis al li:
—Ho vi, fama kaj neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote de La Mancha: jen antaŭ vi la Kavaliro de la Blanka Luno, kies unikaj prodaĵoj eble igas vin memori mian nomon. Mi venas batali kontraŭ vi kaj provi la forton de via brako por devigi vin konfesi, ke mia damo, kiu ajn ŝi estas, senkompare pli belas ol via Dulcinea de El Toboso. Se vi senrezerve konfesos ĉi veron, vi evitos al vi vian propran pereon, kaj al mi la penon vin mortigi. Sed, se vi decidos batali, kaj mi venkos vin, mi postulos de vi nur tion, forlasi la armojn, ne plu serĉi aventurojn kaj retiri vin al via vilaĝo, kie vi loĝos dum unu jaro sen meti manon al glavo, en profunda paco kaj plaĉa ripozo, por la bono de via animo kaj la prospero de via bieno. Sed, se vi venkos min, vi disponos laŭvole je mia vivo; miaj armoj kaj ĉevalo apartenos al vi kiel predoj, kaj la renomo de miaj faroj transiros al via propra famo. Pensu kion vi preferas, kaj tuj respondu, ĉar nur la hodiaŭan tagon mi havas por fini ĉi aferon.
Don Quijote rigidiĝis de miro kaj konfuzo, tiel pro la aroganto de la Kavaliro de la Blanka Luno, kiel pro la motivo de la defio. Sed trankvile kaj kun serena mieno li respondis:
—Kavaliro de la Blanka Luno, pri kies faroj mi ne aŭdis ĝis nun: mi igos vin ĵuri, ke neniam vi vidis mian gloran Dulcinea, ĉar alie vi ne okupus vin per ĉi entrepreno, se konsideri, ke, admirante ŝin, vi estus konfesinta vian eraron, tial, ke belo komparebla kun la ŝia nek povis, nek povas ekzisti. Tiel do, dirante, ne ke vi mensogas, sed ke via aserto ne kongruas kun la vero, mi akceptas vian defion kun la proponitaj kondiĉoj. Kaj ĝi okazu jam nun, por ke ne pasu ĉi tago, la sola, kiun vi disponas por ĉi afero. Mi ekskludas el viaj kondiĉoj tion, ke la gloro de viaj faroj transiru al la mia, ĉar mi ne konas ilin, kaj mi kontentas je la miaj, kiaj ili estas. Elektu kiom da kampo vi deziras, kaj mi faros same, kaj «kion Dio donos, Sankta Petro benu».
De la urbo oni jam rimarkis la Kavaliron de la Blanka Luno kaj informis la vic-reĝon, ke la nekonato parolas kun don Quijote. La vic-reĝo supozis, ke temas por nova aventuro elpensita de don Antonio aŭ de alia kavaliro de la urbo, do li tuj rajdis sur la plaĝon kun don Antonio kaj multaj aliaj kavaliroj, ĝuste en la momento kiam don Quijote turnis la ĉevalon per la brido por preni la terenon necesan por la atako. Vidante, ke ambaŭ viroj pretas impeti unu la alian, la vic-reĝo intermetis sin kaj demandis al ili la kialon de ilia subita duelo. La Kavaliro de la Blanka Luno respondis, ke temas pri afero de rangordo de belulinoj kaj koncize informis lin pri sia defio al don Quijote, kaj pri tio, ke ambaŭ partioj akceptis la kondiĉojn de la duelo. La vic-reĝo proksimiĝis tiam al don Antonio kaj softe lin demandis, ĉu li konas ĉi kavaliron de la Blanka Luno, aŭ ĉu oni aranĝis novan mistifikon kontraŭ don Quijote. Don Antonio respondis, ke li nek konas la kavaliron, nek scias, ĉu la defion oni prenu ŝerce aŭ serioze. Ĉi respondo lasis la vic-reĝon perpleksa, kaj li hezitis, ĉu permesi aŭ ne la duelon. Fine li ne povis ne kredi, ke temas pri ĝuste alia mistifiko, do li apartiĝis dirante:
—Sinjoroj kavaliroj, se ĉi tie ne ekzistas alia solvo ol konfesi aŭ morti; se don Quijote de La Mancha teniĝas al sia opinio, kaj ankaŭ la Kavaliro de La Blanka Luno ne cedas, tiam ni lasu la aferon en la manojn de Dio. La kampon al vi!
La Kavaliro de la Blanka Luno dankis per diskretaj kaj ĝentilaj vortoj la vic-reĝon pro ties permeso, kaj same faris don Quijote. Ĉi-lasta tutkore sin rekomendis al la ĉielo kaj al sia Dulcinea (kiel li kutimis ĉe la komenco de la bataloj), okupis iom pli da tereno, ĉar li vidis sian kontraŭulon fari la saman manovron, kaj, sen ke oni blovus per trumpeto aŭ alia milita instrumento la atak-signalon, la duelantoj samtempe komencis la galopadon. Sed tial, ke la ĉevalo de la Kavaliro de la Blanka Luno estis pli rapida, li renkontis la hidalgon ĉe la du trionoj de la kurejo kaj tiel impete li koliziis kontraŭ lin —sen tuŝi lin per la lanco, ĉar ŝajne li intence ne levis ĝin—, ke don Quijote kaj Rocinante renversiĝis teren en terura falo. Poste la venkinto tuj saltis al la hidalgo, metis la pinton de la lanco sur lia viziero kaj diris:
—Venkinta vi estas, kavaliro, kaj eĉ mortos, se vi ne konfesos laŭ la kondiĉoj de nia defio.
Don Quijote, muelita kaj duonsvena, sen levi la vizieron, diris kun trema voĉeto, kvazaŭ li parolus de la interno de tombo:
—Dulcinea de El Toboso estas la plej bela virino de la mondo, kaj mi la plej senfortuna kavaliro. Sed mi ne povas konsenti, ke mia venkiteco perfidu tian veron. Puŝu kavaliro, vian lancon, kaj prenu de mi la vivon, tial, ke vi jam prenis mian honoron.
—Tion mi tute ne faros —respondis la Kavaliro de la Blanka Luno—. Longe vivu en sia senmakula renomo la belo de sinjorino Dulcinea de El Toboso. Sufiĉas al mi, ke la granda don Quijote de La Mancha restu en sia vilaĝo dum unu jaro, aŭ pli longe, laŭ mia volo, kiel ni interkonsentis antaŭ ol ni komencis batali.
La vic-reĝo, don Antonio kaj multaj aliaj personoj tie troviĝantaj aŭskultis ĉi vortojn de la venkinto, kaj same aŭskultis la hidalgon respondi, ke, se nur oni ne petus de li ion diskreditan al la famo de Dulcinea, li plenumus ĉion alian, kiel vera kaj skrupula kavaliro. Aŭdinte ĉi konfeson, la Kavaliro de la Blanka Luno deturnis la ĉevalon per la brido, klinis la kapon antaŭ la vic-reĝo en signo de respekto kaj duongalope rajdis en la urbon. La vic-reĝo ordonis don Antonio sekvi lin kaj eltrovi ĉiakoste, kiu li estas. Poste oni starigis la hidalgon, levis lian vizieron, kaj montriĝis lia vizaĝo, pala kaj ŝvitoplena. Rocinante ne povis sin movi dum kelka tempo: en tiel mava stato lasis lin la forto de la falo! Sancho, afliktita kaj senkonsola, ne sciis kion diri aŭ fari, ĉar ŝajnis al li, ke la ĵusa epizodo okazis en sonĝo, kaj ke la tuta afero disvolviĝis en magia atmosfero. Li vidis sian mastron venkita kaj devigita ne preni la armojn dum unu jaro; imagis stompita la gloran brilon de liaj prodaĵoj; kaj kion li esperis el la novaj promesoj de don Quijote, tio svenis kiel fumo dispelita de la vento. Li timis, ĉu Rocinante suferus konstantan kriplon, aŭ ĉu lia mastro resaniĝus de sia frenezo; kvankam li pensis, ke, vere, estus bone, se don Quijote retrovus la prudenton. Fine en porto-seĝo (la vic-reĝo antaŭe sendis por ĝi) oni kondukis la hidalgon en la urbon, kaj ankaŭ la vic-reĝo rajdis tien kun la deziro scii pri la Kavaliro de la Blanka Luno, kiu lasis la hidalgon en tiel lamentinda stato.
Ĉapitro 65
Kie oni informas pri la Kavaliro de la Blanka Luno, pri la liberigo de don Gregorio kaj pri aliaj eventoj
Don Antonio Moreno sekvis la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj ankaŭ svarmo da buboj sekvis, eĉ persekutis lin, ĝis li rifuĝis en gastejon de la centro de la urbo. Don Antonio eniris tien kun la deziro lin koni. Aperis ŝildisto por akcepti la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj demeti ties armaĵon, sed la Kavaliro pasis en alian ĉambron kaj, kun li, don Antonio, kiu tre senpaciencis scii pri lia persono. La venkinto de don Quijote, vidante, ke la alia ne havas intencon lasi lin en paco, diris: