Выбрать главу

—Tamen —diris don Antonio—, kiam mi estos en la ĉefurbo, mi faros ĉian elpaŝon eblan, kaj la ceteron ni lasu al la providenco. Don Gregorio venos kun mi, ke li mildigu la doloron, kiun liaj gepatroj certe sentas pro lia foresto. Ana Félix restos kun mia edzino ĉe mi, aŭ en iu monaĥinejo, kaj mi scias, ke la vic-reĝo ĝojos teni ĉe si la bonan Ricote, ĝis ni vidos, kio rezultos el miaj elpaŝoj.

La vic-reĝo konsentis ĉion proponitan de don Antonio, sed, kiam don Gregorio eksciis pri la aranĝoj, li deklaris, ke li nek volas, nek povas lasi sola doña Ana Félix. Fine ankaŭ li akceptis la planon, ĉar li pensis, ke, vidinte siajn gepatrojn, li trovus la manieron reveni al ŝi. Tiel do Ana Félix restis kun la edzino de don Antonio, kaj Ricote ĉe la vic-reĝo.

Venis la tago de la vojaĝo de don Antonio; du tagojn poste foriris don Quijote kaj Sancho, ĉar la sekvoj de la falo de la hidalgo ne permesis lin elrajdi pli frue. Larmoj, suspiroj ĝemoj kaj svenoj abundis en la adiaŭo inter don Gregrorio kaj Ana Félix. Ricote proponis al don Gregorio la sumon de mil eskudoj, se li ilin dezirus. Sed la junulo rifuzis, kaj prenis prunte de don Antonio nur kvin, kun la promeso ilin redoni en la ĉefurbo. Ĉe tio ankaŭ li foriris, kaj poste, kiel dirite, don Quijote kaj Sancho: don Quijote sen armoj kaj en vojaĝa vesto; Sancho piede, ĉar la azeno portis la pecojn de la armaĵo kaj la ceteran arsenalon.

Ĉapitro 66

Kie oni traktas pri tio, kion la leganto vidos, aŭ la aŭskultanto aŭdos

Kiam don Quijote kaj Sancho eliris el Barcelona, la hidalgo denove rigardis la lokon, kie li falis, kaj diris:

—Ĉi tie pereis Trojo. Ĉi tie, ne mia timemo, sed mia misfortuno, rabis de mi la gloron, kiun mi konkeris. Ĉi tie la fato sin ekzercis kontraŭ min per siaj ŝanĝoj kaj turniĝoj. Ĉi tie miaj faroj eklipsiĝis. Fine, ĉi tie falis mia sorto kaj ne leviĝos plu.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Kuraĝaj koroj devas tiel same pacienci en la misfortuno, kiel ĝoji en la prospero. Tion mi mem spertas, ĉar, se mi kontentis en mia gubernatora posteno, nun, kiel piedira ŝildisto, mi ne tristas: ĉar mi aŭdis diri, ke la tiel nomata Fortuno estas virino ebria kaj kapricema, kaj ĉefe blinda, do ŝi ne vidas kion ŝi faras kaj ne scias, kiun ŝi levas, kaj kiun ŝi renversas.

—Vi tre saĝumas, Sancho, kaj diskrete parolas —diris don Quijote—. Vere, mi ne scias, de kiu vi lernas. Mi povas nur diri al vi, ke en la mondo ne ekzistas tia Fortuno, kaj ke la eventoj, bonaj aŭ mavaj, okazas, ne hazarde, sed pro speciala providenco de la ĉielo, kaj de tio venas la diro, ke ĉiu persono konstruas al si sian propran destinon. Mi konstruis la mian sen la necesa prudento, kaj tial, mia troa sinfido kondukis min al mava fino: ĉar mi devintus pensi, ke la feblo de mia Rocinante ne povus rezisti la potencon kaj la grandon de la ĉevalo de la Kavaliro de la Blanka Luno. Malgraŭ ĉio mi riskis min, farante kiom mi povis, kaj, kvankam mi perdis la honoron, mi nek perdis nek povas perdi la virton plenumi mian vorton. Kiam mi estis aŭdaca kaj kuraĝa kavaliro vaganta, la forto de miaj brakoj kreditigis miajn farojn. Nun, kiam mi iras surpiede, kiel ŝildisto, mi kreditigos miajn vortojn, plenumante mian promeson. Plu marŝu, amiko Sancho, kaj ni iru pasigi en nia vilaĝo la jaron da ekzilo, kaj en nia izoliteco mi reakiros novan forton por reveni al la profesio de la armoj, kiun mi ne povas forgesi.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Marŝi piede ne estas tiel agrabla afero, ke oni sentu la deziron fari longajn irojn. Ni lasu ĉi armojn alkroĉitaj al la branĉo de arbo, ke ili ŝajnu pendumitoj: tiam, mi povos sidi sur la azeno kaj, kun la piedoj for de la tero, ni faros la irojn tiel longaj, kiel plaĉos al vi. Sed, se vi imagas, ke mi povas vojaĝi piede per longaj etapoj, vi imagas ion neeblan.

—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—. Ni pendigu miajn armojn kiel trofeon, kaj sub ili, aŭ ie proksime, ni gravuru sur la arboj la enskribon, kiun portis la trofeo de la armoj de Rolando:

Ilin ne movi, se vi ne povas Rolandon provi.

—Vi bele parolis, sinjoro —respondis Sancho—. Kaj se ne pro tio, ke Rocinante estas al ni necesa survoje, ankaŭ ĝi devus pendi.

—Nek la armoj, nek la ĉevalo pendu! Por ke oni ne diru, ke «por bona servo, mava rekompenco».

—Via moŝto tute pravas —respondis Sancho—, ĉar, laŭ opinias la diskretaj, oni ne devas imputi al la ŝarĝo-selo la kulpon de la azeno. Tiel do, se konsideri, ke via moŝto kulpas pri ĉi afero, vi mem devus puni vin kaj ne elverŝi vian koleron kontraŭ la jam sangaj kaj rompitaj armoj, kontraŭ la milda Rocinante aŭ kontraŭ la molo de miaj piedoj, se vi postulas, ke ili marŝu pli longe ol ili povas.

Per ĉi konversacioj kaj argumentoj ili pasigis la tutan tagon, kaj eĉ la kvar sekvajn, sen trovi sur la vojo ian haltigan incidenton. Sed en la kvina tago, enirante en vilaĝon, ili renkontis ĉe la pordo de gastejo multe da homoj sin amuzantaj, ĉar estis festa tago. Kiam don Quijote kaj Sancho proksimiĝis al ili, unu kampulo diris laŭte:

—Unu el ĉi du sinjoroj, kiuj tute ne konas la partiojn, diros kion oni faru rilate al nia veto.

—Tre volonte —respondis don Quijote— kaj tute senpartiece, se mi komprenos, pri kio temas.

—Nu bone, okazas, sinjoro —diris la kampulo—, ke ĉi-vilaĝa viro, tiel grasa ke li pezas dek unu arobojn, defiis alian vilaĝanon, kun ne pli ol kvin aroboj da pezo, vetkuri kun li cent paŝojn, kondiĉe, ke ĉiu havu la saman pezon. Oni demandis al la defianto, kiel oni devus egaligi la pezon, kaj li respondis, ke tial, ke la defiato pezas kvin arobojn, li devus ŝarĝi sin per ses aroboj da fero, kaj tiel egaliĝus la dek unu aroboj de la grasa kun la dek unu de la minca.

—Ho ne, ne tiel! —kriis Sancho, antaŭ ol don Quijote respondus—. Kiel la tuta mondo scias, antaŭ ne longe mi ĉesis esti gubernatoro kaj juĝisto, do al mi apartenas klarigi ĉian dubon kaj doni mian opinion en ĉi afero.

—Respondu laŭvole —diris don Quijote—, ĉar regas en mia spirito tiel profunda agito kaj konfuzo, ke mi ne havas humoron eĉ por levi la etan fingron.

Kun ĉi permeso, Sancho sin turnis al la kampuloj, kiuj lin ĉirkaŭis kaj kun aperta buŝo streĉe atendis lian opinion, kaj diris:

—Fratoj, la postulo de la grasa homo estas absurda kaj havas eĉ ne ombron de justeco: ĉar se, laŭdire, la defiato rajtas elekti la armilon, li ne devas elekti ĝin tia, ke ĝi ĝenu lin kaj neebligu al li la triumfon. Sekve mi konsilas, ke la grasa defianto tranĉu, tondu, ŝiru, skrapu kaj fajlu en sia korpo (kaj li mem decidu en kiuj partoj) ĝis elimino de ses aroboj de lia karno. Tiamaniere, kun la restantaj kvin aroboj li egaliĝos al la kvin de sia kontraŭulo, kaj ili povos kuri en la samaj kondiĉoj.

—Je Dio, ĉi sinjoro parolis kiel sanktulo kaj juĝis kiel kanoniko —diris unu el la aŭskultantaj kamparanoj—. Sed certe la grasa ne volos depreni de si eĉ unu uncon de sia karno, des malpli ses arobojn.

—Plej bone se, fine, ili ne kurus —komentis alia—. Tiel la ŝarĝo ne krevigus la mincan homon, kaj la grasa ne senkarnigus sin. Do, mi proponas, ke oni aĉetu vinon per la duono de la vet-mono, kaj ke oni konduku ĉi sinjorojn al la pli bona taverno, ke ili drinku laŭplaĉe. Mi ne mankus tie…

—Mi dankas vin, sinjoroj —respondis don Quijote—. Sed mi ne povas halti eĉ unu momenton, ĉar afliktaj pensoj kaj lamentindaj eventoj devigas min ŝajni neĝentila kaj haste vojaĝi.