Выбрать главу

Tuj poste li spronis la ĉevalon kaj forrajdis, dum la kampuloj miris je lia stranga figuro, kaj je la saĝo de lia servisto, ĉar ili opiniis, ke Sancho estas tio.

—Se la servisto havas tiom da saĝo, imagu kiom da ĝi certe posedas lia mastro! —diris alia kampulo—. Mi vetas, ke se ili irus studi ĉe la universitato de Salamanca, ili fariĝus tribunalaj juĝistoj en la daŭro de palpebrumo. Jes, la afero estas studi kaj studi, kaj havi favoron kaj bonan sorton: tiam, plej neatendite, oni vidas sin kun la vergo de juĝisto en la mano aŭ kun la mitro de episkopo sur la kapo.

La mastro kaj la servisto tranoktis meze de la kamparo, sub la libera ĉielo. Kaj en la sekvanta tago, kiam ili denove iris survoje, ili vidis alproksimiĝi viron surpiedan, kun dusako sur la ŝultroj kaj kun speco de lanco en la mano, t.e. li havis la tutan aspekton de kuriero. Kiam li pli alproksimiĝis al don Quijote, li akcelis siajn paŝojn, duonkure atingis la hidalgon, ĉirkaŭpremis lian dekstran femuron, ĉar pli alten li ne povis, kaj diris kun elmontroj de granda ĝojo:

—Ho, mia sinjoro don Quijote de La Mancha, kian grandan plezuron ricevos en sia koro mia sinjoro la duko, kiam li scios, ke via moŝto iras revene al lia kastelo, kie li loĝas ankoraŭ kun mia sinjorino la dukino!

-Mi ne rekonas vin, amiko —respondis don Quijote—. Do, diru, kiu vi estas, por ke mi sciu.

—Sinjoro don Quijote —diris la kuriero—, mi estas Tosilos, la lakeo de mia sinjoro la duko: mi ne volis batali kontraŭ via moŝto rilate al la afero de la edziniĝo de la filino de doña Rodríguez.

—Dio laŭdatu! —kriis don Quijote—. Ĉu eble vi estas la viro, kiun miaj malamikoj la sorĉistoj transformis en la lakeon de vi menciitan, por rabi de mi la honoron de la venko?

—Bonvolu ne daŭrigi, sinjoro —respondis la kuriero—, ĉar ekzistis nek ensorĉo, nek transformo de vizaĝo. Kiam mi enpaŝis en la duel-kampon mi estis la lakeo Tosilos, ĝuste la sama lakeo Tosilos poste elirinta el ĝi. Mi deziris edziĝi sen batali, ĉar la knabino plaĉis al mi. Sed mia plano finiĝis tute alie: tuj kiam via moŝto foriris de la kastelo, mia sinjoro la duko ordonis regali min per tricent vergoj, ĉar mi ne obeis liajn ordonojn rilate al mia rolo en la duelo. Nu, el ĉio ĉi rezultis, ke la knabino jam monaĥiniĝis, kaj doña Rodríguez reiris al Kastilio. Kaj mi iras nun al Barcelona por transdoni al la vic-reĝo kelke da leteroj de mia mastro. Se via moŝto deziras trinkon de vino pura, kvankam varmeta, mi portas kun mi kalabason plenan de la plej bona, kaj krome, mi ne scias kiom da tranĉoj de fromaĝo de Tronchón, kapablaj stimuli kaj veki la soifon, se okaze ĝi dormus.

—Mi ŝatas la inviton —diris Sancho—. Ne plu perdu la tempon per komplimentoj, kara Tosilos, kaj jam komencu verŝi, spite al ĉiuj sorĉistoj de la mondo.

—Nu, Sancho, vi estas la ulo plej glutema sur la tero —diris don Quijote— kaj ankaŭ la plej simpla, se vi ne komprenis ankoraŭ, ke ĉi kuriero estas ensorĉita, kaj ĉi Tosilos falsa. Restu kun li kaj ŝtopu vin. Mi plu iros lantapaŝe, atendante vin.

La lakeo ridis, elingis la kalabason, prenis el la dusako la tranĉojn de fromaĝo kaj panon, sidiĝis kun Sancho sur la verda herbo, kaj ambaŭ, en paco kaj konkordo kiel bonaj amikoj, konsumis la provizon de la dusako ĝis la lasta ero, kun tiom da entuziasmo, ke ili eĉ lekis la kovertojn de la leteroj, ĉar ili odoris je fromaĝo.

—Sendube, amiko Sancho, via mastro ŝuldas al sia frenezo ĉion, kio okazas al li.

—Ŝuldi? —respondis Sancho—. Li ŝuldas neniom al ajna persono, ĉion li pagas, ĉefe tie, kie oni pagas per frenezo. Mi vidas tion klare, kaj tion mi diras al li, sed vane…, des pli, nun, ĉar li iras tute deprimita, post ol lin venkis la Kavaliro de la Blanka Luno.

Tosilos petis lin rakonti la eventon, sed Sancho respondis, ke estus neĝentile igi sian mastron atendi, kaj ke en alia tago, se ili denove renkontus unu la alian, li komplezus lin. Sancho stariĝis, forskuis la panerojn de la barbo kaj de la sajo, prenis la kondukilojn de la azeno, diris adiaŭ al Tosilos kaj atingis sian mastron, kiu atendis lin en la ombro de arbo.

Ĉapitro 67

Pri la decido de don Quijote fariĝi paŝtisto kaj vivi la vivon kamparanan dum la jaro de sia ekzilo, kaj pri aliaj okazaĵoj vere bonaj kaj agrablaj

Se la menson de don Quijote perturbis multe da pensoj antaŭ ol okazis lia renverso, la saman perturbon, sed multe pli intensan li suferis poste. Kiel dirite, li atendis en la ombro de arbo, kaj tien, kiel muŝoj al la mielo, iris kaj pikis lin la pensoj. Kelkaj tiaj pensoj koncernis la elsorĉon de Dulcinea; aliaj, kian vivon li vivus en la retiriteco al li altrudita. Tiam Sancho alvenis kaj komencis laŭdi la donaceman spiriton de la lakeo Tosilos.

—Ĉu eble vi pensas ankoraŭ, Sancho, ke li estas vera lakeo? —diris don Quijote—. Ŝajne vi jam forgesis, ke vi vidis Dulcinean transformita en kampulinon, kaj la Kavaliron de la Speguloj en la bakalaŭron Carrasco, kaj tion faris la sorĉistoj malamikoj miaj. Sed diru, ĉu vi demandis al Tosilos, kiel vi lin nomas, pri la sorto de Altisidora? Ĉu ŝi priploras mian foreston? Ĉu eble ŝi jam formetis en la arĥivon de forgeso la aman deziron, kiu ŝin torturis, kiam ŝi vidis min?

—Mi zorgis pri aliaj aferoj, kaj ili ne lasis al mi tempon okupi min per bagateloj. Je la ĉielo, sinjoro! Ĉu vi troviĝas nun en tia stato, ke vi volas informiĝi rilate al deziroj, ĉefe amaj, de aliaj personoj?

—Aŭskultu, Sancho —diris don Quijote—. Inter la agoj faritaj pro amo kaj la agoj faritaj pro dankemo kuŝas granda diferenco. Povas okazi, ke kavaliro ne sentas amon. Sed nepre li devas ne esti sendanka. Ŝajne Altisidora tre amis min, donis al mi la poŝtukojn (vi ilin konas), ploris ĉe mia foriro kaj, senrigarde al la pudoro, riproĉis, insultis kaj ofendis min publike, kio montras, ke ŝi adoris min, ĉar la kolero de la geamantoj konsumiĝas per tiaj skoldoj. Mi rezervis al ŝi nenian esperon aŭ trezoron: miaj esperoj plene apartenas al Dulcinea, kaj la trezoroj de la vagantaj kavaliroj estas ŝajnaj kaj fikciaj, kiel la oroj de la feoj. Mi povas dediĉi al Altisidora nur mian penson, sed sen fari per tio damaĝon al mia konstanta memoro pri Dulcinea, kies personon vi ofendas per ia prokrasto skurĝi kaj puni karnon (la lupoj ĝin devoru!) kiun vi preferas konservi por la vermoj, anstataŭ uzi ĝin kiel rimedon por la savo de la povra sinjorino!

—Sinjoro —respondis Sancho—. Se diri la veron, mi ne povas persvadi min, ke la vipado de mia pugo havas ion komunan kun la elsorĉo de ensorĉitoj. Kvazaŭ oni dirus: «se via kapo doloras, ŝmiru ungventon sur via genuo». Mi kuraĝus ĵuri, ke nenie en viaj libroj kavalirismaj vi legis ion rilate al elsorĉo per vipado. Nu, kiel ajn estas la afero, mi vipos min, sed kiam plaĉos al mi, kaj kiam mi disponos sufiĉan tempon por puni min senĝene.

—Dio volu —diris don Quijote—, kaj la ĉielo donu al vi la gracon sufiĉan. ke vi komprenu vian devon kaj responson helpi mian sinjorinon, kiu estas ankaŭ via, ĉar vi estas mia servisto.

Tiel parolante, ili daŭrigis sian vojaĝon, ĝis ili alvenis al la loko, kie iam la taŭroj renversis kaj tretis ilin. Don Quijote rekonis la lokon kaj diris:

—Jen la kampo, kie ni renkontiĝis kun la belaj paŝtistinoj kaj la bravaj paŝtistoj, kiuj deziris revivigi kaj imiti la legendan Arkadion. Ilia projekto ŝajnas tiel originala kaj saĝa, ke, se vi same opinias, ho Sancho!, ni devus fari same kaj vivi kiel paŝtistoj la tempon de mia ekzilo. Mi aĉetos nombron da ŝafinoj kaj ĉion necesan por la paŝtista ofico, kaj donos al mi la nomon paŝtisto Quijotiz. Vi nomiĝos paŝtisto Pancino, kaj ni kune vagos sur montoj, sur herbejoj kaj tra arbaroj, kantante ie, suspirante pretere, trinkante el la likvaj kristaloj de la fontoj, aŭ el la puraj rojoj kaj akv-abundaj riveroj. La kork-arboj riĉe provizos nin per siaj dolĉegaj fruktoj; la trunkoj de la duraj kverkoj per sidlokoj; la salikoj per ombro; la rozoj per odoro; la vastaj herbejoj per tapiŝoj de mil miksitaj koloroj; la aero per zefiroj mildaj kaj karesaj; la luno kaj la steloj per helo, malgraŭ la obskuro de la nokto; la kantoj per plezuro; la ploro per ĝojo; Apolono per versoj; kaj la amo per inspiro kapabla doni al ni famon, ne nur en la nuna epoko, sed en la futuraj tempoj.