Выбрать главу

Mi diras do, ke post ol la mulisto vizitis siajn bestojn kaj donis al ili la duan porcion da furaĝo, li kuŝigis sur siaj seloj kaj atendis la akurategan Maritornes. Sancho, plena de plastroj kaj jam en la lito, volis endormiĝi sed vane, ĉar la doloro de liaj ripoj estis preskaŭ netolerebla; kaj don Quijote, pro la doloro de la siaj, tenis la okulojn apertaj, kiel la leporoj. En silento kuŝis la tuta domo, kie lumis nur unu lampo pendanta meze de la vestiblo.

Ĉi mirinda kvieto kaj la konstanta absorbiĝo de la pensoj de don Quijote en la aventuroj de la libroj kaŭzintaj lian frenezon, metis al li en la kapon unu el la plej absurdaj ideoj imageblaj, nome, li imagis, ke li venis al fama kastelo (kiel dirite, li prenis por kastelo ĉiun gastejon, kie li loĝis), ke la filino de la gastejestro estas filino de la sinjoro de la kastelo, ke ŝi, ravita de lia ĝentilo, enamiĝas al li kaj promesas, sen la scio de ŝiaj gepatroj, veni kuŝi kun li grandan parton de la nokto. Tia ĥimero ŝajnis al li vero tiel reala kaj valida, ke li komencis angori kaj pensi, ke grava danĝero minacas lian fidelecon. Sed li certigis al si en la koron, ke li nenial faros perfidon al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, eĉ se la reĝino Ginevra mem, kun sia damo Quintañona, venus doni sin al li.

Li pensadis pri tielaj absurdoj, kiam alvenis la horo kaj la momento (senfortuna por li) de la vizito de Maritornes. En ĉemizo kaj senŝua, kun la haroj kuntenitaj per fustena kufo, paŝante silente kaj singarde, kun la intenco serĉi la muliston, ŝi eniris en la mansardon, kie la tri viroj kuŝis. Sed apenaŭ ŝi atingis la pordon, don Quijote divenis ŝian ĉeeston, rektiĝis en sidan pozicion, malgraŭ la plastroj kaj la doloro de la ripoj, kaj etendis la brakojn por ricevi en ilin la junan pucelon. Maritornes, kiu mute kaj ŝtelire paŝetis kun la manoj antaŭe, serĉante sian amanton, stumblis en la brakojn de don Quijote. Li forte kaptis ŝin je la pojno, tiris ŝin al si kaj igis ŝin sidiĝi sur la lito, sen ke ŝi kuraĝus diri eĉ unu vorton. Poste li palpis al ŝi la ĉemizon, kiu, kvankam drelika, ŝajnis al li el sateno plej delikata kaj fajna. Ĉirkaŭ la pojno ŝi portis braceleton el vitraj bidoj, sed li vidis ilin sparki kiel raraj perloj orientaj. Ŝiajn krine asprajn harojn li prenis por tiel lumaj fadenoj el brilega oro arabia, ke ili povus eklipsi eĉ la sunon mem. Kaj ŝia buŝo, certe fetora je salato ranca kaj acidiĝinta, elspiris, ŝajnis al li, odoron mildan kaj aroman. Resume, li prezentis ŝin al si tia, kia oni pentris en liaj libroj certan princinon, kiu am-sopire, kaj kun la garnoj kaj belaĵoj tie menciitaj, ŝtele vizitis grave vunditan kavaliron. Kaj tiel blindis la povra don Quijote, ke nek la kontakto, nek la elspiro, nek aliaj karakterizaĵoj de la bona pucelo, kapablaj igi vomi ĉiun viron krom la mulisto, rivelis al li lian trompiĝon. Kontraŭe: li kredis teni inter la brakoj la diinon de la beleco kaj, premante ŝin al si, diris kun voĉo flustra kaj amema:

—Kiel ege mi dezirus, bela kaj moŝta sinjorino, reciproki la unikan favoron, kiun vi faras al mi montrante la ravon de via beleco. Sed volas la Fortuno (kiu neniam lacas persekuti la bonulojn) teni min tiel disrompita kaj laca en ĉi lito, ke mi ne povus kontentigi vian deziron, eĉ se mi volus. Krome alia obstaklo, eĉ pli granda, tion baras: la fideleco ŝuldata al la senkompara Dulcinea de El Toboso, sola mastrino de miaj plej sekretaj pensoj. Se ne ekzistus tiaj kontraŭaĵoj, mi ne estus tiel stulta kavaliro ignori la feliĉan ŝancon, kiun via granda bonvolo al mi prezentas.

Maritornes ŝvitis kaj angoris, vidante ŝin kaptita de don Quijote, kaj, sen kompreni aŭ atenti liajn vortojn, silente provis liberigi sin de li. La brava mulisto, kies mavaj deziroj tenis lin vekita, konsciis la ĉeeston de sia amorantino, jam de kiam ŝi eniris en la mansardon, atente aŭskultis la dirojn de don Quijote kaj suspektante, ke Maritornes rompis sian promeson favore al alia persono, ŝtele proksimiĝis iom pli al la lito de la kavaliro, kaj tie restis senmova, por vidi, kio rezultos el tiel nekompreneblaj vortoj. Sed, kiam li rimarkis, ke la servistino baraktas por liberigi sin, kaj ke don Quijote klopodas ŝin reteni, la mulisto ne trovis agrabla tian ludon, levis la brakon kaj donis tiel teruran pugnobaton sur la mincan makzelon de la amanta kavaliro, ke ties buŝo pleniĝis per sango; sed la mulisto, ankoraŭ ne kontenta je tio, saltis sur lin kaj trote kaj trete surpromenis ties ripojn de la unua ĝis la lasta. La ne tre solida lito, apogita sur apenaŭ firmaj bazoj, ne povis elteni la aldonan pezon de la mulisto kaj cedis kun granda bruo. La gastejestro vekiĝis ĉe tio, laŭte vokis la servistinon kaj, ĉar ŝi ne respondis, li pensis, ke Maritornes certe metis sin en ian implikon. Kun tia suspekto li ellitiĝis, ekbruligis lampon kaj iris al la loko de la bruo. La servistino vidis la mastron veni kaj, ĉar li havis tre kolereman temperamenton, ŝi rifuĝis tremante de timo en la liton de la ankoraŭ dormanta Sancho, kaj tie kuntiris sin, buliĝante.

La gastejestro eniris kaj diris:

—Kie vi troviĝas, putino? Certe ĉio ĉi estas faro via…

Sancho vekiĝis tiam, sentis preskaŭ tute sur li la pezan korpon de la servistino, pensis, ke li suferas inkubon, komencis blinde doni pugnobatojn ien kaj tien, kaj Maritornes, ricevinte mi ne scias kiom da ili, sendis al la diablo sian pudoron kaj reciprokis per tiom da batoj, ke Sancho tute vekiĝis. La ŝildisto, vidante sin tiamaniere traktata de kiu li ne sciis, stariĝis, kiel li povis, kroĉiĝis al Maritornes kaj komencis kun ŝi la plej furiozan kaj amuzan batiĝon de la mondo. Kiam, ĉe la lumo de la gastejestra lampo, vidis la mulisto, kiel statas lia damo, li lasis la hidalgon kaj iris doni al ŝi la necesan helpon. La gastejestro same intervenis, sed kun la intenco puni la servistinon, ĉar li sendube kredis, ke nur ŝi estas la kaŭzo de tia konkordo. Kaj, kiel en la rakonto, kie kato ĉasas raton, rato ŝnuron, kaj ŝnuro vergon, tiel same la mulisto batis Sanchon, Sancho la servistinon, kaj la servistino lin kaj la gastejestron; kaj ĉiu atakis tiel la ceterajn, ke eĉ ne unu momenton ili haltis por spiri. Sed la plibono venis, kiam estingiĝis la lampo de la gastejestro, kaj en la tenebro ili batis sin reciproke iele-trapele kaj tiel senkompate, ke, kien la pugnoj batis, tie restis nenio sana.

Okazis, ke tiun nokton gastis tie taĉmentano de la Santa Hermandad de Toledo, kaj, kiam li aŭdis la bruegon de la batiĝo, li prenis sian ordon-bastonon kaj la lad-skatolon kun la atestoj pri lia aŭtoritato, eniris nevidante en la mansardon kaj kriis:

—Haltu, je la nomo de la justico! Haltu, je la nomo de la Santa Hermandad!

Harzarde li koliziis kontraŭ la muelita don Quijote, kiu tute senkonscia kuŝis sur la dorso en la falinta lito, palpe prenis lin je la barbo, kaj ripete ordonis: «Obeu la justicon!». Sed kiam li konstatis ke la kuŝanto eĉ ne ete moviĝas, la taĉmentano kredis lin morta, kaj pensis, ke la aliaj en la mansardo murdis lin. Do, kun pli laŭta voĉo, li diris:

—Oni fermu la pordon de la domo! Neniu eliru! Oni mortigis unu viron ĉi tie!

La voĉo alarmis la batalantoj kaj, aŭdante ĝin, ĉiu senmoviĝis, kvazaŭ subite paralizita. Tuj poste la gastejestro sin retiris al sia ĉambro, la mulisto al siaj seloj kaj Maritornes al sia truo. Nur la kompatindaj don Quijote kaj Sancho ne kapablis movi sin. La taĉmentano de la Santa Hermandad lasis la barbon de don Quijote kaj eliris kun la intenco havigi al si lampon kaj serĉi kaj aresti la krimulojn; sed li ĝin ne trovis, ĉar la gastejestro intence estingis la lampon, kiam li sin retiris al sia ĉambro, do la taĉmentano devis iri al la kameno, kie post longa tempo kaj multaj provoj, li ekbruligis alian lampon.

Ĉapitro 17

Kie oni rakontas pri tio, kiel multe mizeris ankoraŭ la brava don Quijote kun sia bona ŝildisto Sancho Panza en la gastejo, kiun je sia propra damaĝo li prenis por kastelo