Выбрать главу

Tuj kiam Sancho finis trinki, li enpremis la kalkanojn en la flankojn de la azeno, oni plene apertis al li la gastejan pordon, kaj Sancho elrajdis tre kontenta, ĉar li pagis neniom kaj ĉar li plenumis en tio sian volon, kvankam je la kosto de lia kutima kaŭcio: liaj ripoj.

Verdire, la gastejestro alproprigis al si lian dusakon kiel pagon de la ŝuldata konto, kaj Sancho elrajdis tiel ekscitita, ke li ne rimarkis, ke ĝi ne vojaĝas kun li. La gastejestro volis solide bloki la pordon tuj kiam li vidis la ŝildiston foriri, sed la bernintoj oponis, ĉar ili havis tian naturon, ke, eĉ se efektive don Quijote estus unu el la vagantaj kavaliroj de la Tablo Ronda, ili zorgus ankoraŭ pri li, kiel pri neĝo pasintjara.

Ĉapitro 18

Kiu temas pri konversacio inter Sancho Panza kaj lia sinjoro don Quijote, kaj aliaj rakontindaj aventuroj

Sancho troviĝis tiel svenema kaj deprimita, ke li eĉ ne povis plu antaŭenirigi la azenon kiam li atingis sian mastron. Vidante lin en tia stato, don Quijote diris:

—Mi vere kredas nun, amiko Sancho, ke tiu kastelo aŭ gastejo estas ensorĉita, ĉar, kio, se ne fantomoj kaj transmonduloj, povus tiel kruele amuziĝi je via kosto? Kaj tio konfirmas la fakto, ke, kiam de la muro de la kralo mi ĉeestis la aktojn de via trista tragedio, mi ne povis transgrimpi la muron, kaj eĉ ne povis desalti de Rocinante, sendube ĉar oni ensorĉis min. Kaj mi ĵuras je mia fido de kristano, ke, se mi estus provinta grimpi aŭ desalti, mi tiel venĝus vin, ke tiuj kovardaj friponoj memorus por ĉiam sian ŝercon. Mi tion farus, eĉ ignorante la leĝojn de la kavalirismo, kiuj, kiel ofte mi diris al vi, ne permesas, ke kavaliro ataku senrangulon escepte en okazoj de sindefendo aŭ de vera kaj ekstrema bezono.

—Kavaliro aŭ ne kavaliro, ankaŭ mi mem venĝus min, se mi povus. Sed tiam mi ne povis. Tamen mi opinias, ke la uloj sin amuzintaj per mi, estis ne fantomoj aŭ ensorĉitoj, kiel via moŝto diras, sed viroj kun karno kaj ostoj kiel ni, kaj ĉiu havis sian nomon. Mi aŭdis ilin paroli, kiam ili bernis min, kaj unu nomiĝis Pedro Martínez, alia Tenorio Hernández, kaj, kiel mi aŭdis, ili nomis la gastejestron Juan Palomeque el Zurdo. Do ne pro ia ensorĉo vi ne povis grimpi trans la muron de la kralo, nek desalti de la ĉevalo. Kaj kiom mi komprenas el ĉio ĉi, la aventuroj, kiujn ni serĉas, finfine kondukos nin al tiaj misfortunoj, ke ni ne povos eĉ distingi, kie ni havas la dekstran piedon. Laŭ mia eta inteligento, estus plej bone kaj konvene reveni al nia vilaĝo nun, en la tempo de la falĉado, anstataŭ iri de loko al loko por fali de sitelo en barelon, kiel oni diras.

—Sancho, kiel ete vi komprenas la aferojn de la kavalirismo! —respondis don Quijote—. Silentu kaj paciencu: venos la tago, kiam vi vidos per viaj propraj okuloj, kiel honora estas la kavalira profesio. Diru: ĉu eble ekzistas en la mondo plezuro aŭ ĝojo komparebla al tio, venki en batalo aŭ triumfi super rivalo? Certe ne.

—Eble vi pravas, mi ne scias —respondis Sancho—. Mi scias nur, ke, de kiam ni estas vagantaj kavaliroj (aŭ vi estas, ĉar mi ne devas alkalkuli min al tiel honora gento), neniam ni venkis en batalo, escepte en la duelo kontraŭ la vasko, kaj eĉ el tio vi tiriĝis kun nur la duono de orelo kaj la duono de la kasko. De tiam, ĉio estas vergoj post vergoj kaj batoj post batoj, kvankam mi superas vin pro la bernado kaj pro tio, ke la bernantoj estis ensorĉitaj personoj, do mi ne povas venĝi min kontraŭ ili, nek sperti kiom da plezuro havigas la venko super la rivaloj, kiel via moŝto diras.

—Tio min afliktas, kaj devas aflikti ankaŭ vin, Sancho —diri don Quijote—. Sed de nun mi klopodos akiri al mi glavon tiel mirinde forĝintan, ke nenia ensorĉo povos efiki kontraŭ ĝia mastro. Kaj eĉ eblas, ke la ŝanco havigos al mi la glavon, kiun portis Amadís, kiam li nomiĝis la Kavaliro de la Arda Glavo. Ĝi estis unu el la plej bonaj glavoj iam portataj de kavaliro en la mondo, ĉar krom la jam menciita kapablo, ĝi tranĉis kiel razilo, kaj nenia armaĵo eĉ plej forta kaj sorĉita povis elteni la hakon de ĝia klingo.

—Mi havas tian sorton —diris Sancho—, ke kiam tio okazos, kaj via moŝto akiros al vi tielan glavon, certe ĝi profitos kaj utilos nur al la armitaj kavaliroj, kiel la balzamo; dume la ŝildistojn trafos ankoraŭ ĉiu plago.

—Ne timu tion —diris don Quijote—. La ĉielo traktos vin pli afable.

Don Quijote kaj lia ŝildisto tion babilis rajdante, ke tiam nia kavaliro distingis sur la vojo foran, grandan kaj densan nubon da polvo, kiu ruliĝis al ili. Don Quijote sin turnis al la ŝildisto kaj diris:

—Ho, Sancho, en ĉi tago oni vidos, kiel favoras al mi la sorto. En ĉi tago, mi diras, montriĝos plej brile la kuraĝo de mia brako, kaj ni plenumos tiajn farojn, ke ilin oni skribos en la libron de la famo por la venontaj generacioj. Ĉu vi vidas tie la nubon da polvo, Sancho? Nu, ĝi leviĝas de la piedoj de la armeo formita per nekalkulebla nombro da diversaj gentoj, kiuj sin direktas al ni.

—Se tiel, temas pri du armeoj —respondis Sancho—, ĉar sur kontraŭa flanko leviĝas ankaŭ simila nubo.

Don Quijote tien rigardis, kaj, vidante ke lia ŝildisto pravas, li tre ĝojis. Certe li pensis, ke du armeoj venas renkonti kaj ataki unu la alian mezen de la vasta ebeno, ĉar ĉiuhore kaj ĉiumomente lia imago plenis de la bataloj, ensorĉoj, aventuroj, absurdoj, am-aferoj kaj defioj menciataj en la kavaliraj libroj, kaj ĉio, kion li pensis, parolis aŭ faris, kreiĝis sub la influo de tiaj fantaziaĵoj. Nu, la nubon da polvo levis du grandaj gregoj da ŝafoj kaj ŝafinoj alpelataj el kontraŭaj direktoj, sed pro la polvo ne vidiĝis ankoraŭ. Kaj tiel emfaze asertis don Quijote, ke temas pri armeoj, ke Sancho fine kredis lin, kaj demandis:

—Kion ni faru do, sinjoro?

—Kion? —ripetis don Quijote—. Helpi kaj favori la senhelpajn kaj mizerajn. Sciu, Sancho, ke la armeon ĉi-flankan gvidas kaj komandas la granda imperiestro Alifanfarón, sinjoro de la vasta insulo Trapobana. La alia armeo, malantaŭ ni, apartenas al lia malamiko, la reĝo de la garamantoj, Pentapolín Senmanika, tiel nomata, ĉar ĉiam li rajdas en la batalojn kun la dekstra brako nuda.

—Kial tiuj du sinjoroj tiel forte abomenas unu la alian? —demandis Sancho.

—Ĉar Alifanfarón estas kolerega pagano. Li enamiĝis al la filino de Pentapolín, bela kaj gracia damo kaj krome kristana, kies patro ne volas doni ŝin al la pagana reĝo, se tiu ne forĵuras antaŭe la kredon de sia falsa profeto Mahometo kaj konvertiĝas al la kristanismo.

—Je mia barbo! —diris Sancho—. Mi helpos Pentapolín, kiom mi povos, ĉar li laŭdece kondutas.

—En tio vi plenumos vian devon, Sancho —diris don Quijote—, ĉar, por interveni en ĉi tiaj bataloj, oni ne bezonas esti armita kavaliro.

—Sendube, sed, kie mi lasos la azenon, por retrovi ĝin post la batalo? Ĉar mi kredas, ke ĝis nun ne ekzistas la kutimo batali de sur azenoj.

—Vi pravas —diris don Quijote—, kaj mi rekomendas, ke vi lasu ĝin ie ajn, senkonsidere ĉu ĝi perdiĝos aŭ ne: ni disponos tiom da ĉevaloj post nia triumfo, ke eĉ Rocinante estas en danĝero, ke mi ŝanĝos ĝin por alia. Sed atentu: mi volas montri al vi ĉefajn kavalirojn de du armeoj, kaj, por observi ilin pli bone, ni retiru nin al la altaĵo tie staranta, de kie certe la armeoj bone distingeblas.

Tion ili faris, lokante sin sur monteto, de kie oni klare vidus la gregojn (transformitajn de don Quijote en armeojn), se la nubo de polvo levata de la hufoj, ne vualus kaj konfuzus la vidon. Tamen, kontemplante tion, kio ekzistis nur en lia fantazio, li diris per laŭta voĉo:

—Tiu kavaliro kun la insigno flava kaj kun la ŝildo klare surpentrita per kronita leono kuŝanta ĉe la piedoj de pucelo, estas la kuraĝa Laurcalco, sinjoro de la Arĝenta Ponto; la alia kun insigno de orkoloraj floroj kaj kun la ŝildo, kie aperas tri arĝentaj kronoj sur blua fono, estas la timata Micocolembo, granda duko de Quirocia; la alia kun gigantaj brakoj kaj kruroj, rajdanta ĉe lia dekstra flanko, estas la neniam timema Brandabarbarán de Boliche, sinjoro de la tri Arabioj. Li sin kovras per la haŭto de serpento kaj, laŭ la famo, uzas kiel ŝildon unu el la pordoj de la templo, kiun renversis Ŝimŝono por venĝi sin kontraŭ siaj malamikoj. Sed turnu la rigardon ĉi-flanken: ĉe la fronto de la alia armeo jen la ĉiam venkanta kaj neniam venkita Timonel de Carcajona, princo de la nova Vaskujo; lia insigno havas kvar kvadratojn de sama grando: bluan, verdan, blankan kaj flavan, kaj lia ŝildo, orkoloran katon sur bruna fono kun la devizo: «Miu», formita per la unuaj literoj de la nomo de lia damo, kiu, laŭ la diroj, estas la senkompara Miulina, filino de la duko de Alfeñiquén del Algarbe. La alia, kies potenca kaj sovaĝa ĉevalo devas subteni lian grandan pezon kaj premon, estas la novica kavaliro franca Pierre Papin, sinjoro de la baronlando de Utrique, kaj portas neĝe blankan insignon kaj senembleman ŝildon. La alia, kiu spronas per feraj kalkanumoj rapidan kaj striitan zebron kaj portas insignon de bluaj pokaloj, estas la granda duko de Nerbia, Espartafilardo de la Bosko, kaj havas sur la ŝildo, kiel emblemon, asparagon kun la jena devizo: «Mia sorto rampas».