Выбрать главу

Don Quijote, inspirita de sia mirinda frenezo, nomadis tiamaniere multajn kavalirojn de la du fantaziaj skadroj kaj senplie atribuis al ĉiu insignon, emblemon kaj devizon; kaj sen halti en siaj priskriboj, li daŭrigis:

—La skadron ĉi-flankan formas gentoj de diversaj landoj: jen la trinkantoj de la dolĉa akvo de la fama Ksanto; la montaranoj de Masilio; la kribrantoj de la fajnega oro de la feliĉa Arabio; la loĝantoj sur la famaj kaj freŝaj bordoj de la klara Termodono; la drenantoj, per multaj kaj diversaj manieroj, de la ora Paktolo; la numidoj kies promesoj ne fidindas; la persoj, famaj pro siaj sagoj kaj arkoj; la partoj; la medoj, kiuj batalas forkurante; la araboj kun porteblaj tendoj; la skitoj, tiel kruelaj, kiel haŭtoblankaj; la etiopoj kun boritaj lipoj, kaj aliaj nenombreblaj gentoj, kies vizaĝojn mi vidas kaj rekonas, kvankam mi ne memoras iliajn nomojn. En la alia skadro venas la trinkantoj de la kristale klara Betis, ĉe kies bordoj multas la olivarboj; la viroj, kies vizaĝo freŝas kaj glatas pro ilia uzo de la akvo de la riĉa kaj orkolora Tajo; la gustumantoj de la saniga akvo de la dia Genil; la loĝantoj en la herboriĉaj kampoj de Tarŝiŝo; la ĝuantoj de la elizeaj teroj de Jerez; la manĉanoj riĉaj kaj kronitaj per blondaj spikoj; la sin vestantoj per fero, posteuloj de la antikvaj gotoj; la sin banantoj en Pisuerga, fama pro la mildo de sia fluo; la paŝtantoj de gregoj su la vastaj herbejoj ĉe la sinua Guadiana, prikantata pro sia subteriĝanta fluo; la tremantoj de frido inter la arbaroj pireneaj kaj inter la blankaj flokoj de la alta Apenino, kaj fine ĉiu gento troviĝanta inter la limoj de Eŭropo.

Je Dio, kiel multe da gentoj li nomis, kaj kiel multe da regnoj li menciis, plene mergita kaj absorbita en ĉio, kion li legis en siaj mensogaj libroj! Kaj kavalirojn kaj landojn li difinis kun mirinda rapido atribuante al ĉiu ties proprajn atributojn. Sancho Panza pendis de liaj vortoj, sen diri ion, kaj de tempo al tempo turnis la kapon por vidi, ĉu li povas distingi la kavalirojn menciatajn de la mastro. Sed vidante neniun, li diris:

—Sinjoro, la diablo ĝin prenu; nek viro, nek giganto, nek kavaliro, nek io vidiĝas ĉi-ĉirkaŭe. Almenaŭ mi vidas nenion. Eble temas pri ensorĉitoj, kiel la fantomoj de la pasinta nokto.

—Kial vi diras tion? —respondis don Quijote—. Ĉu vi ne aŭdas la henon de ĉevaloj, la sono de klarionoj kaj la bruon de tamburoj?

—Mi aŭdas nur multajn beojn de ŝafoj kaj ŝafinoj.

Kaj li diris la veron, ĉar la du gregoj estis jam proksimaj.

—Vi havas tiom da timo, Sancho, ke vi mise aŭdas kaj mise vidas. Unu el la sekvoj de la timo estas, ke ĝi perturbas la sensojn kaj deformas la objektojn, kaj, se vi tiel multe timas, prefere retiriĝu kaj lasu min sola. Sufiĉas nur mia persono por triumfigi la partion, kiun mi helpos.

Tion dirinte, li spronis la ĉevalon, horizontaligis la lancon kaj trarajdis fulmorapide la deklivon de la altaĵo, dum Sancho laŭte kriis:

—Revenu, via moŝto, sinjoro don Quijote! Je Dio, vi atakas ŝafojn kaj ŝafinojn. Veinda tago, kiam mia patro min generis! Revenu! Kia frenezo vin trafis? Rigardu, ĉi tie vidiĝas nek gigantoj, nek kavaliroj, nek katoj, nek insignoj, nek ŝildoj kun unu aŭ kun diversaj koloroj, nek pokaloj bluaj aŭ demonaj. Kion vi faras? Ve al mi, pekulo!

Sed tio tute ne impresis nian hidalgon. Kontraŭe, li laŭte diradis:

—Nu, kavaliroj batalantaj sub la flagoj de la kuraĝa imperiestro Pentapolín Senmanika, sekvu min. Vi rimarkos, kiel facile mi venĝos lin kontraŭ lia malamiko Alifanfarón de la Trapobana.

Tion dirante, li enrajdis en la mezon de la skadro de ŝafinoj kaj komencis lanci ilin kun tia kuraĝo kaj furiozo, ke ŝajnis, ke efektive li lancas ĝismortajn malamikojn. La paŝtistoj kaj la mastroj akompanantaj la gregojn, kriis al li, ke li ne faru tion. Sed vidante, ke iliaj krioj vanas, ili deligis la ĵetilojn de sia zono kaj komencis saluti al li la orelojn per ŝtonoj grandaj kiel la pugno. Don Quijote tute ignoris la ŝtonojn, kaj eĉ pli impete galopis ien kaj tien kriante:

—Kie vi estas, orgojla Alifanfarón? Venu al mi, ke mi estas sola kaj deziras, nur inter vi kaj mi, provi vian forton kaj preni de vi la vivon, pro la ĉagrenoj, kiujn vi kaŭzas al la kuraĝa Pentapolín Garamanta.

Ĉe tio alflugis solida peco da roko kaj, frapante lin sur unu flankon, enbatis al li du ripojn en la korpo. Li vidis sin kun tiel forta kontuzo, ke li kredis sin senviva aŭ, almenaŭ, grave vundita, kaj, memorante pri sia likvoro, elprenis la oleujon, metis ĝin al sia buŝo kaj komencis ĵeti la balzamon en la stomakon. Sed antaŭ ol li trinkis kiom li opiniis sufiĉa, alflugis alia kaŝtano kaj tiel plene trafis lian manon kaj la oleujon, ke ĉi lastan ĝi disrompis en pecojn kaj pase frakasis al li tri kvar dentojn kaj molarojn kaj kontuzegis du fingrojn. Tia estis la unua bato, kaj tia la dua, ke la kompatinda kavaliro neeviteble falis de la ĉevalo. La paŝtistoj proksimiĝis al li, pensis, ke ili lin mortigis, do kolektis haste siajn gregojn, prenis sur la ŝultrojn la mortigitajn ŝafinojn, proksimume ok, kaj foriris senplie.

La tutan tempon Sancho rigardis de la monteto la frenezaĵojn de sia mastro, ŝiris al si la barbon kaj malbenis la horon kaj la momenton, en kiuj la sorto renkontigis lin kun don Quijote. Vidante lin kuŝanta sur la grundo kaj la paŝtistojn for, li sobiris de la altaĵo, proksimiĝis al li, trovis lin konscia, kvankam en tre mava stato, kaj diris:

—Ĉu mi ne avertis vin, sinjoro don Quijote, ke vi revenu, ke vi atakos ne armeojn, sed ŝafarojn?

—Eĉ tion povas transformi kaj igi nevidebla la fripona sorĉisto, malamiko mia! Sciu, Sancho, ke tiaj uloj facile vidigas al ni kion ili deziras, kaj ĉi maliculo min persekutanta enviis min pro la gloro, kiun li, sciis, mi povus gajni per ĉi batalo, kaj tial li sanĝis la skadrojn en ŝafinarojn. Se vi volas konvinkiĝi, Sancho, ke mi diras la veron, faru jenon: ekrajdu sur la azeno kaj senplie sekvu ilin. Vi vidos, ke, je ioma distanco de ĉi tie, ili reprenas sian veran formon kaj estas jam ne plu ŝafoj, sed viroj el karno kaj ostoj, kiaj mi pentris al vi. Sed ne foriru ankoraŭ, ĉar mi bezonas vian bonvolon kaj helpon. Venu pli proksimen kaj rigardu kiom da dentoj kaj molaroj mankas, ĉar mi havas la impreson, ke eĉ ne unu sidas jam en la buŝo.

Tiel proksimiĝis Sancho, ke li preskaŭ metis la okulojn en lian buŝon. Ĝuste tiam la balzamo efikis en don Quijote, kaj ĉio, kio sidis en lia stomako, forĵetiĝis kun la forto de kuglo kaj plene trafis kaj ŝmiris la barbon de la kompatema ŝildisto.

—Sankta Maria! —diris Sancho—. Kio okazas? Certe la povra pekulo estas morte vundita. Li vomas sangon tra la buŝo.

Sed atentante iom pli, li konstatis pro la koloro, odoro kaj saporo, ke temas ne pri sango, sed pri la balzamo, kiun, li vidis, don Quijote trinkis el la oleujo. Kaj Sancho sentis tiel grandan naŭzon ke lia stomako turniĝis, li vomis la tripojn sur lian mastron, kaj la du prezentis tiam tre elegantan aspekton.