Sancho, vidante ke la decido de lia mastro estis nefleksebla, kaj ke larmoj, preĝoj kaj konsiloj neniel lin impresis, decidis helpi sin per ruzo, por, se eble, igi lin atendi ĝis la mateniĝo. Tiel do, kiam li streĉis la ventrobendon de Rocinante, li kunligis lerte kaj nerimarkate la frontajn piedojn de la ĉevalo, per la kondukiloj de sia azeno, tiel, ke kiam don Quijote volis ekiri, li ne povis, ĉar Rocinante movis sin apenaŭ per saltetoj. Sancho Panza, vidante ke lia artifiko sukcesis, diris:
—Nu, Sinjoro, miaj larmoj kaj preĝoj kortuŝis la ĉielon, kaj certe ĝi ordonis, ke Rocinante ne moviĝu. Kaj se vi insistos urĝi kaj sproni ĝin, tio egalos provoki la providencon kaj, kiel oni diras, batadi la venton.
Ĉe tio don Quijote desperis kaj ju pli li spronis la ĉevalon, des malpli li povis movi ĝin. Tiel do, ne suspektante la ekziston de la ligilo, li decidis trankviliĝi kaj atendi, aŭ ĝis la aŭroro, aŭ ĝis Rocinante ekiros, ĉar li sendube kredis, ke ĝian senmovecon kaŭzas, ne ruzaĵo de Sancho, sed io ajn alia. Do li diris:
—Ĉar okazas, Sancho, ke Rocinante vere ne povas moviĝi, mi atendos ĉi tie ĝis la aŭroro ekridos, kvankam mi priploras la tardon de ĝia apero.
—Ne necesas plori —respondis Sancho—. Mi distros vin per rakontoj ĝis la mateniĝo, se okaze vi ne volas deseliĝi kaj iom dormi sur la verda herbo, laŭ la kutimo de la vagantaj kavaliroj, por senti vin malpli laca, kiam la tago venos, kaj vi frontos la senkomparan aventuron, kiu vin atendas.
—Kion vi diras? Deseliĝi? Dormi? Ĉu mi estas do unu el la kavaliroj emaj ripozi meze de danĝeroj? Vi mem dormu, ĉar vi naskiĝis dormema, aŭ faru laŭvole. Mi tenos min al la devo de mia profesio.
—Via moŝto ne koleriĝu —diris Sancho—. Mi ne volis ĉagreni vin.
La ŝildisto pli proksimiĝis al li, metis unu manon sur la frontan pomelon de la selo de Rocinante, kaj la alian su la postan, tiel, ke li sin premis al la liva femuro de sia mastro kaj ne kuraĝis apartiĝi de li eĉ unu fingron: tiel multe teruris lin la batoj sonantaj ankoraŭ en regula sinsekvo.
Don Quijote petis la ŝildiston rakonti historion por distri lin, kiel li promesis. Al tio Sancho respondis, ke tion li farus, se la timo al la bruo lasus lin.
—Malgraŭ ĉio —li aldonis—, mi provos diri al vi historion, kaj se mi sukcesos rakonti ĝin sen interrompo, ĝi estos la plej bona historio de la mondo. Via moŝto atentu, mi jam komencas: al ni venu bon’ konstanta, kaj malbono al persono ĝin serĉanta; okazis foje iam… Rimarku, sinjoro, ke la antikvuloj komencis siajn historiojn, ne laŭplaĉe, sed per la jena sentenco de Katono, la severa Romano: «venu malbono al persono ĝin serĉanta», kio konvenas al la nuna situacio, kiel ringo al fingro, ĉar tio signifas, ke vi, sinjoro, devus teni vin trankvila, serĉi nenien la mavon kaj sekvi alian vojon, tial, ke nenio nin devigas resti ĉi tie meze de tiom da teruraĵoj.
—Daŭrigu vian rakonton, Sancho —diris don Quijote—, kaj lasu al mi, kiun vojon ni sekvos.
—Mi diras do, ke en vilaĝo de Extremadura iam vivis paŝtisto, pli ĝuste, kapristo, ĉar li gardis kaprojn, kaj ĉi paŝtisto aŭ kapristo de mia rakonto nomiĝis Lope Ruiz, kaj ĉi Lope Ruiz enamiĝis al paŝtistino nomata Torralba, kaj ĉi paŝtistino nomata Torralba estis filino de riĉa gregoposedanto; kaj ĉi riĉa gregoposedanto…
—Se vi tiel diros la historion, Sancho, ripetante du fojojn kion vi rakontas, vi ne finos ĝin ĝis du tagoj. Diru ĝin normale, kiel racia persono, aŭ diru nenion.
—Same kiel mi rakontas —respondis Sancho—, oni rakontas en mia lando. Mi ne scias alimaniere, kaj vi ne tre ĝentilas, petante min akiri novajn kutimojn.
—Rakontu laŭ via plaĉo, kaj ĉar la Fato volas, ke mi aŭskultu vin, bonvolu daŭrigi.
—Nu, mia kara mastro, kiel menciite, ĉi kapristo enamiĝis al Torralba, paŝtistino plumpa, de vinagra karaktero kaj iom vireska, ĉar ŝi havis iomon da lipharoj. Mi nun memoras ŝin, kvazaŭ mi ŝin refoje vidus.
—Ĉu vi do konas ŝin? —demandis don Quijote.
—Mi ne —respondis Sancho—. Sed la homo rakontinta al mi ĉi historion asertis, ke ĝi estas tiel vera kaj aŭtenta, ke, kiam mi ripetus ĝin al aliaj, mi povus ĵuri, ke mi mem vidis ĉion. Nu, la tagoj venis kaj pasis, kaj la diablo, kiu neniam dormas kaj ĉion implikas, turnis la amon de la kapristo al Torralba en abomenon kaj misvolon; tion motivis, kiel malicaj langoj diris, ke li ĵaluzis pro kelkaj faroj ŝiaj transirintaj la limon de la deco kaj eĉ de tio, kion oni ne povas permesi. Kaj de tiam la kapristo abomenis ŝin tiel intense, ke, por eviti ŝin, li decidis foriri ien ajn, kie liaj okuloj ne plu vidus ŝin. Sed, kiam ŝi vidis sin disdegnata de Lope, Torralba denove enamiĝis al li, eĉ pli forte ol antaŭe.
—Tio kuŝas en la naturo de la virinoj —diris don Quijote—. Ili disdegnas siajn sekvantojn kaj amas la virojn, kiuj ilin evitas. Daŭrigu, Sancho.
—Okazis —diris Sancho—, ke la paŝtisto efektivigis sian ideon. Pelante la kaprojn, li pasis tra la kampoj de Extremadura por iri al la reĝolando de Portugalujo. Torralba sciiĝis pri lia plano, sekvis lin de fore, marŝante per nudaj piedoj kun pilgrima bastono en la mano kaj kun dusako ĉirkaŭ la kolo. Laŭ la famo, en la dusako kuŝis peco de spegulo, parto de kombilo kaj mi ne scias kia skatoleto da ŝminko por la vizaĝo. Sed, kiom ajn ŝi portis, mi ne opinias tion notinda. Mi nur diras, ke, laŭdire, la kapristo alvenis kun sia grego al la rando de la rivero Guadiana, kiu tiam tre ŝvelis kaj preskaŭ superbordiĝis. Kaj sur la bordo, kie li staris, vidiĝis nek boato, nek pramo, nek homo, kiu povus transirigi lin kaj lian gregon al la alia bordo. Tio lin afliktis, ĉar li rimarkis, ke Torralba proksimiĝas kaj ŝi tedegus lin per larmoj kaj suplikoj. Sed tiom li rigardis ĉien, ke finfine li distingis fiŝiston, ĉe kies flanko flosis boato tiel eta, ke ĝi povus enteni nur unu homon kaj unu kapron. Tamen Lope parolis kun la fiŝisto, aranĝis kun li, ke tiu transigu lin kaj liajn tricent kaprojn. La fiŝisto do eniris en la boaton kaj transportis unu kapron; revenis kaj portis alian; denove venis kaj refoje portis alian. Via moŝto ne forgesu kalkuli la nombron de la kaproj, kiujn la fiŝisto transigas, ĉar, eĉ se nur unu eskapos el via memoro, la rakonto finiĝos, kaj ne eblos diri ion plian pri ĝi. Mi daŭrigas do kaj diras, ke la haltejo de la boato en la transa bordo plenis de glitiga ŝlimo, sekve al la fiŝisto kostis longan tempon iri kaj reveni. Tamen li ĉiam revenis por transporti alian, kaj alian, kaj alian…
—Nu, imagu, ke ĉiuj kaproj jam troviĝas transe —diris don Quijote—. Ne tiel iru kaj revenu, ĉar vi ne povos porti ilin ĝis unu jaro.
—Kiom da ili pasis ĝis nun? —demandis Sancho.
—Kiel mi scius, je la diablo?
—Ĉu mi ne avertis vin kalkuli la nombron? Nu, la rakonto finiĝis, je Dio. Ne eblas daŭrigi ĝin.
—Ĉu vere? —respondis don Quijote—. Ĉu scii kiom da kaproj iris al la alia bordo estas tiel esenca al la rakonto, ke vi ne povas daŭrigi ĝin, se oni eraras en la kalkulo?
—Efektive, sinjoro, mi ne povas —diris Sancho—, ĉar, tuj kiam mi demandis al vi, kiom da kaproj pasis, kaj vi respondis, ke vi ne scias, en la sama momento eskapis el mia memoro la cetero, tre bona kaj amuza, de la rakonto.
—La historio do finiĝis? —demandis don Quijote.
—Tiel certe, kiel finiĝis la vivo de mia patrino.
—Nu, vere, vi diris unu el la plej strangaj rakontoj imageblaj. Kaj neniam en la mondo ekzistis tia maniero rakonti kaj ĉesigi historion, kvankam mi atendis de via talento nenion alian. Cetere tiuj senĉesaj bategoj eble konfuzis al vi la kapon.
—Povas esti —diris Sancho—, sed rilate mian rakonton, nenio pli direblas; ĝi finiĝas, kie oni komencas erari en la kalkulado de la kaproj.