La Kavaliro de la Arbaro, aŭdinte paroli tiamaniere la Kavaliron de la Trista Mieno, nur rigardis lin foje kaj refoje de la kapo ĝis la piedoj, kaj, kiam li satiĝis rigardi, li diris:
—Se vi havas ian manĝon por mi, jam donu ĝin, je la amo de Dio, kaj nur post ol mi manĝos, mi faros laŭ via plaĉo repage por la bonaj sentoj al mi montrataj ĉi tie.
Sancho elprenis el sia dusako, kaj la kapristo el la sia, ion por kontentigi la malsaton de la ĉifonulo, kiu manĝis tiel haste, ke li apenaŭ paŭzetis inter mordo kaj mordo, ĉar, pli ol maĉi, li glutis, dum la personoj lin akompanantaj diris eĉ ne unu vorton. Kiam la junulo finis manĝi, li signis, ke oni sekvu lin, kaj li gvidis ilin al verda kaj eta herbejo situanta trans proksima rokego. Tie li kuŝiĝis sur la herbo, la aliaj imitis lin en silento, la ĉifonulo aranĝis sin pli komforte kaj diris:
—Se vi deziras, ke mi koncize sciigu al vi, sinjoroj, la enormon de miaj misfortunoj, vi devas promesi ne interrompi la fadenon de mia trista historio per ajna demando aŭ rimarko, ĉar, en la sama momento kiam vi tion farus, la historio finiĝus.
Ĉi averto de la ĉifonulo vekis en la memoro de don Quijote la rakonton de la ŝildisto kaj tion, ke ĝi finiĝis, ĉar li ne sciis la ĝustan nombron de la kaproj pasintaj trans la riveron. Nu, la ĉifonulo daŭrigis jene:
—Mi tion avertas, ĉar mi deziras fini kiel eble plej rapide la rakonton de miaj misfortunoj. Rememori ilin faras ilin pli doloraj, kaj ju malpli da demandoj vi formulos, des pli frue mi venos al la fino de mia historio. Cetere mi preterlasos nenion gravan por plene kontentigi vian scivolon.
Don Quijote promesis je ĉies nomo ne interrompi lin, kaj tiel trankviligita, la ĉifonulo komencis:
—Mia nomo estas Cardenio; mia naskoloko, unu el la plej bonaj urboj ĉi tie, en Andaluzio; mia familio, nobela; miaj gepatroj, riĉaj; mia misfortuno, tiel granda, ke miaj gepatroj kaj familio priploris ĝin, sen ke ili povus trovi al ĝi rimedon per siaj riĉoj, ĉar por kuracado de misfortunoj venantaj de la ĉielo, la bonhaveco apenaŭ valoras. En la sama urbo vivis anĝelino, kaj Amoro metis en ŝin la tutan gloron, kiun mi povus deziri: tiel eksterordinara estis la belo de Luscinda, pucelo same nobela kaj riĉa kiel mi, sed pli bonsorta, kaj ankaŭ malpli konstanta ol meritis amo tiel honesta kiel la mia. Ĉi Luscindan mi amis, deziris kaj adoris jam de miaj fruaj kaj verdaj jaroj, kaj ŝi amis min naive kaj sincere, konforme al sia juna aĝo. Niaj gepatroj sciis pri nia reciproka inklino kaj ne oponis al ĝi, ĉar ili klare vidis, ke kiam ĝi maturiĝus, ĝi devus konduki nin al geedziĝo, al kies konveneco kontribuis ankaŭ la sama rango de niaj familioj kaj de niaj riĉoj. Ni kreskis, kaj tiel kreskis samtempe nia reciproka amo, ke la patro de Luscinda pensis, ke en obeo al la konvencioj, li devas ne lasi min eniri en la domon, imitante tiel la gepatrojn de tiu Tisba ofte prikantata de la poetoj. Nu, lia malpermeso nur aldonis flamon al flamo kaj deziron al deziro, ĉar, kvankam oni silentigis al ni la langon, tamen oni ne povis haltigi la plumojn, kies strekoj, pli libere ol la langoj, konfesas al la amata persono la plej sekretajn pensojn de la animo, pro tio, ke ofte okazas, ke en la ĉeesto de la persono amata mutiĝas en konfuzo la plej rezoluta intenco kaj la plej aŭdaca lango. Ho Dio, kiel multe da leteroj mi skribis al ŝi! Kiel dolĉe kaj delikate ŝi respondis! Kiel multe da kanzonoj kaj da amaj versoj mi verkis! Per ili mia koro deklaris kaj rivelis sian senton, pentris la ardon de sia deziro, refreŝigis sian memoron kaj ĝuis sian inklinon. Nu, finfine, jam senpacienca kaj konsumita de la deziro vidi ŝin, mi faris tion, kio ŝajnis al mi pli konvena por la atingo de mia dezirata kaj meritita premio: peti ŝian patron, ke li donu ŝin al mi edzinige. Li respondis, ke li dankas min pro mia bona dispozicio honori lin kaj pro mia deziro honori min mem per lia amata filino, kaj aldonis, ke mia propra patro, estante viva, devus laŭ la reguloj de la deco formuli la peton, ĉar Luscinda ne estis virino prenebla aŭ donebla ŝtele kaj submane. Mi dankis lin pro la ĝentilo, pensis, ke li pravas, kaj ke mia patro konsentus mian projekton, tuj kiam mi sciigus lin. Tiel do, mi iris informi lin kaj, enirante en la ĉambron, kie li sidis, mi trovis lin kun aperta letero en la manoj. Antaŭ ol mi povus paroli, li ĝin donis al mi, dirante:
»—Ĉi letero montros al vi, Cardenio, ke duko Rikardo bonvolas fari al vi favoron.
»Kiel vi, sinjoroj, certe scias, duko Rikardo estas grandulo de Hispanujo kaj havas sian duk-landon en la pli riĉa parto de ĉi Andaluzio. Mi prenis kaj legis la leteron, kaj ĝi tiel plenis de komplezemo kaj bonvolo, ke eĉ mi mem pensis, ke mia patro aĉe kondutus, se li ne plenumus la peton de la duko, nome, sendi min al la loko, kie la duko loĝis, por ke mi estu, ne servisto, sed kompano de lia pli aĝa filo. La duko promesis atribui al mi la postenon respondan al lia alta opinio pri mi. Legante la leteron mi konsterniĝis, des pli, kiam mi aŭdis mian patron diri:
»—Postmorgaŭ vi ekiros, Cardenio, kaj faros kion la duko deziras. Kaj danku Dion, ke Li metas vin sur vojon kondukantan al celo, kiun, mi scias, vi meritas.
»Al tio li aldonis aliajn patrajn konsilojn. La dato de mia foriro alvenis, sed la antaŭan nokton mi parolis kun Luscinda kaj informis ŝin pri ĉio okazanta. La samon mi diris ankaŭ al ŝia patro kaj petegis lin atendi kelke da tagoj kaj ne disponi pri sia filino, ĝis mi vidos kion duko Ricardo vere volas de mi. Li promesis tion fari, kaj Luscinda konfirmis sian amon al mi per mil ĵuroj kaj mil svenetoj. Fine mi alvenis al la palaco de la duko, kaj li akceptis kaj traktis min tiel bone, ke la envio komencis ludi sian rolon. La oldaj servistoj enviis min, ĉar ili pensis, ke la duko, favorante min, damaĝas ilin. Tamen unu persono tre ĝojis pro mia alveno: la dua filo de la duko, nomata Fernando, junulo distingita, eleganta, sindona kaj enamiĝema. Preskaŭ dekomence li tiel deziris amikiĝi al mi, ke tio vekis ĉies komentojn, kaj kvankam lia pli aĝa frato estimis kaj favoris min, tamen li ne evidentigis la ekstreman amon kaj komplezemon de Fernando al mia persono. Nu, bone, la alta estimo de don Fernando turniĝis en veran amikecon, kaj tial, ke inter amikoj ne ekzistas sekretoj, li rivelis al mi ĉiun penson sian kaj precipe menciis am-aferon, kiu kaŭzis al li ioman zorgon.
»Li tre amis la filinon de riĉa kampulo, farmisto de la duko, kaj ŝi estis tiel same bela, virta, saĝa kaj diskreta, ke la homoj ŝin konantaj ne povus decidi, per kio ŝi plej brilas. Ĉi bonaj kvalitoj de la ĉarma kampulino tiel flamigis la koron de don Fernando, ke por venki ŝian virton kaj ŝin posedi, li antaŭdecidis doni al ŝi promeson de edziĝo, ĉar li sciis, ke alie li tute fiaskus. Urĝate de amikaj sentoj, mi uzis miajn plej bonajn rezonojn kaj menciis ĉiun instruan ekzemplon, kiun mi konis, por deturni lin de tia projekto. Sed vidante, ke miaj klopodoj vanis, mi intencis informi pri la afero lian patron, la dukon Ricardo.
»Nu, don Fernando, sagaca kaj inteligenta, suspektis kaj timis mian intencon, ĉar li pensis, ke mi, kiel lojala subulo, ne povus kaŝi antaŭ mia sinjoro la duko ion tiel damaĝan al ties honoro. Tiel do, kun la celo konfuzi kaj trompi min, li diris al mi, ke, por ke la belulino tiel forte lin sorĉanta ne plu obsedu lin, la plej bona rimedo konsistus en tio, foresti kelkajn monatojn. Li aldonis, le li volus ilin pasigi kun mi ĉe mia patro, kaj ke li dirus al la duko, kiel pretekston de la vojaĝo, ke okaze de la foiro li deziras iri al mia urbo por aĉeti ĉevalojn, ĉar tie troviĝas la plej bonaj de la mondo. Tuj kiam mi aŭdis lin, mi pensis lian ideon plej trafa, kvankam mi pensus ĝin tia, eĉ se ĝi estus malpli bona, ĉar ĝi donis al mi belan okazon revidi mian Luscindan. Sub la influo de tiaj penso kaj deziro mi aprobis lian projekton kaj urĝis lin tuj ĝin efektivigi, dirante al li, ke vere la foresto efikas kontraŭ la plej firma amo.