Выбрать главу

—Sendube vi pravas en ĉio, sinjoro —respondis Sancho—, kaj mi estas azeno. Sed mi ne komprenas, kial la vorto azeno eskapas el mia buŝo, ĉar oni ne devas mencii la ŝnuron ĉe pendumito. Donu al mi la leteron, kaj ĝis la revido. Mi jam volas ekiri.

Don Quijote elprenis la kajeron, apartiĝis iom, komencis tre flegme skribi la leteron kaj, fininte ĝin, vokis la ŝildiston kaj diris, ke li volas legi ĝin al li, por ke li ĝin enmemorigu, ĉar la letero povus perdiĝi survoje, se konsideri lian aĉan sorton.

—Via moŝto skribu la leteron du tri fojojn en la kajero, donu ĝin al mi, kaj mi ĝin portos kun granda zorgo, tial, ke estus tute absurde pensi, ke mi kapablas parkeri ion. Mi havas tiel mavan memoron, ke mi ofte forgesas eĉ mian propran nomon. Tamen, legu ĝin al mi, kaj mi aŭskultos vin kun plaĉo, ĉar certe ĝi estas tiel perfekta, kiel presita peco.

—Aŭskultu do —diris don Quijote.

Letero de don Quijote al Dulcinea de El Toboso

Suverena kaj sublima sinjorino: La vundito de la sago de la foresto, la persono, kies koro rompiĝis ĝis la lasta fibro, deziras al vi ho dolĉega Dulcinea de El Toboso, la sanon al li mankantan. Se via belo min ignoras, se via sento ne sin turnas al mi, se via disdegno faras pli peza ankoraŭ mian aflikton, mi, kvankam hardita suferi, ne povos plu elteni ĉi angoron, kiu estas, ne nur severa, sed longe daŭra. Mia bona ŝildisto Sancho detale informos vin, ho sendanka belulino, amata malamikino mia, kiel mi statas pro via persono. Se vi bonvolos savi min, mi estos via; se ne, faru laŭplaĉe, kaj mi, metante finon al mia vivo, kontentigos vian kruelon kaj mian aflikton.

Ĝismorte via,

La Kavaliro de la Trista Mieno

—Je la vivo de mia patro! —diris Sancho, aŭskultinte la leteron—. Neniam mi aŭdis ion tiel bonan. Kiel mirinde via moŝto diras al ŝi ĉion, kion vi deziras, kaj kiel bele sonas la signaturo: «La Kavaliro de la Trista Mieno». Verdire via moŝto ŝajnas la diablo mem. Ĉion vi scias.

—Ĉion oni devas scii en mia profesio —respondis don Quijote.

—Nu, bone —diris Sancho—, via moŝto skribu nun sur la alia paĝo la mandaton pri la tri azenoj kaj signaturu ĝin tre zorge, por ke oni konu vian kaligrafion, kiam oni ĝin vidos.

—Volonte —respondis don Quijote. Kaj skribinte la dokumenton, li legis laŭte:

Ĉe la vido de ĉi azen-mandato, bonvolu via moŝto, sinjorino nevino, transdoni al mia ŝildisto Sancho Panza tri el la kvin azenoj, kiujn mi lasis sub via zorgo en la domo. Mi ordonas: liveri la tri diritajn azenojn page por aliaj tri kontante ricevitaj de mi ĉi tie, kaj kvitanci ilin. Dato: la dudekduan de aŭgusto de la kuranta jaro, en la koro de Sierra Morena.

—Tre bone, bonvolu subskribi, sinjoro —diris Sancho.

—Superfluas la subskribo —respondis don Quijote—. Sufiĉas nur mia parafo, por ke vi ricevu, ne tri azenojn, sed eĉ tricent, se necese.

—Mi vin konfidas —respondis Sancho—. Kaj nun, permesu min seli la ĉevalon, kaj pretiĝu doni al mi vian benon, ĉar mi volas tuj foriri, sen vidi la ekstravagancojn sendube plenumotajn de via moŝto. Tamen mi diros al ŝi, ke mi vidis vin fari tiel multe da ili, ke ŝi ne volos aŭdi plu.

—Mi volas, Sancho, ĉar necesas, ke vi vidu min fari tute nuda almenaŭ unu aŭ du dekojn da frenezaĵoj. Mi ilin plenumos en malpli ol duona horo, kaj, kiam vi ilin vidos per viaj propraj okuloj, vi povos surbaze de ili kaj sen kulpa konscienco aldoni laŭplaĉe al ilia nombro kaj aserti la veron de ĉiuj. Kaj estu certa, ke mi faros pli da frenezaĵoj, ol vi rakontos al ŝi.

—Je la amo de Dio, sinjoro, mi ne volus vidi vin nuda —diris Sancho—. Mi afliktiĝus kaj ne ĉesus plori. La pasintan nokton mi jam priploris tiel forte la azenon, ke la kapo min doloras kaj ne tolerus novajn ploradojn. Tamen, se via moŝto insistas, ke mi vidu kelkajn el viaj frenezaĵoj, faru ilin kun la vesto sur la korpo, kiel eble plej rapide kaj senprepare. Des pli, ke nenion tian mi bezonas, kaj, kiel dirite, se mi foriras jam, pli frue mi revenos kun la novaĵoj, kiujn via moŝto esperas kaj meritas. Kaj se sinjorino Dulcinea ne respondos kion ŝi devas, ŝi jam preparu sin, ĉar mi solene ĵuras, ke per kalcitroj kaj survangoj mi igos ŝin vomi la konvenan respondon. Kiel honte, se fama kavaliro, kiel vi, freneziĝus sen kaŭzo kaj celo pro ia… Nu, la sinjorino ne donu al mi motivon lasi eskapi la vorton, ĉar se mia lango senbridiĝas kaj mi perdas la kapon kaj la paciencon… oni sin gardu! Ŝi min ne konas, alie ŝi traktus min tre respekte…

—Vere, Sancho —diris don Quijote—, ŝajnas, ke via menso ne funkcias pli bone ol la mia.

—Mi estas, ne tiel freneza kiel vi, sed pli kolera —respondis Sancho—. Cetere, kion vi manĝos dum mia foresto? Ĉu vi imitos Cardenion, rabante de la paŝtistoj?

—Pri tio ne zorgu. Mi manĝos nur la herbojn kaj fruktojn de ĉi loko, eĉ se mi disponos solidan nutraĵon, ĉar la esenco de mia afero konsistas ĝuste en tio: ne manĝi kaj submetiĝi al aliaj rigoroj.

—Ĉu vi volas scii kion mi timas? —diris Sancho—. Ke ĉi loko estas tre kaŝita; kaj mi dubas, ĉu mi povos ĝin retrovi.

—Penu bone orienti vin —diris don Quijote—. De mia flanko mi klopodos ne iri for de ĉi tie, kaj eĉ zorgos supriri la plej altan rokon por vidi, ĉu mi distingos vin, kiam vi revenos. Sed plej konvena afero, por ke vi renkontu min kaj ne perdiĝu, estas, ke vi detranĉu nombron da branĉoj de genisto, tiel abunda ĉi tie, por meti ilin de distanco al distanco, ĝis vi atingos la apertan kamparon. Ili taŭgos al vi kiel signoj kaj markoj kaj kondutos vin al mi, kiam vi revenos, kiel la fadeno de Teseo en la labirinto.

—Tion mi faros —respondis Sancho.

Li detranĉis kelke da branĉoj, petis sian sinjoron beni lin, kaj ne sen multaj larmoj ili adiaŭis unu la alian. Sancho saltis sur la ĉevalon, don Quijote rekomendis lin zorgi ĝin, kvazaŭ sian propran personon, kaj la ŝildisto ekiris al la aperta kamparo dismetante de distanco al distanco la branĉojn de genisto, kiel lia mastro lin konsilis. Do li ekiris, kvankam don Quijote tede insistis ankoraŭ, ke li devus atendi por vidi lin fari almenaŭ du frenezaĵojn. Fine la ŝildisto, apenaŭ irinte cent paŝojn, revenis kaj diris:

—Mi pensas, ke via moŝto pravas, kaj ke, por ke mi povu aserti sen kulpa konscienco, ke mi vidis vin fari frenezaĵojn, konvenas al mi ĉeesti almenaŭ unu el ili, kvankam mi jam vidis la plej grandan: la restadon de via moŝto ĉi tie.

—Fine vi aŭskultis min —diris don Quijote—. Atendu, Sancho. Mi faros kelkajn frenezaĵojn en malpli da tempo ol necesas por la preĝo de unu Kredo.