Li demetis plej rapide la kuloton, lasis sur si nur la ĉemizon kaj senplie faris du kapriolojn en la aero kaj du transkapiĝojn kun la kapo sube kaj la piedoj alte, rivelante tian parton de sia persono, ke, por ne vidi ĝin la duan fojon, Sancho detiris la bridon de Rocinante kaj foriris kontenta kaj certa pri tio, ke li povas ĵuri, ke lia mastro frenezas. Do ni lasos lin sekvi sian vojon, ĝis lia baldaŭ okazonta reveno.
Ĉapitro 26
Kie oni plu rakontas pri la eleganta konduto, kiun, pro amo, observis don Quijote en Sierra Morena
Diras la historio, ke post ol la Kavaliro de la Trista Mieno faris kapriolojn kaj transkapiĝojn kun la supra parto de la korpo en ĉemizo kaj la suba senvesta, kaj vidis, ke Sancho foriris ne dezirante spekti pli da sensencaĵoj, li grimpis ĝis la supro de alta roko kaj tie pensis denove kion jam multfoje li antaŭe pensis sen preni decidon, nome, kio estus pli konvena kaj propra al li: ĉu imiti Rolandon en ties frenezo furioza, aŭ Amadison en ties frenezo melankolia. Kaj parolante al si mem, li diris:
—Ne mirige, ke Rolando estis tiel bona kaj brava kavaliro, kiel oni asertas, ĉar finfine, pro lia ensorĉiteco oni povus mortigi lin, nur puŝante longan pinglon en lian plandon, kaj, por eviti tian eventualon, li ĉiam portis ŝuojn kun sep feraj plandumoj. Tamen ili ne efikis kontraŭ Bernardo del Carpio, kiu sciis helpi al si, sufokante lin inter siaj brakoj. Sed ni ignoru la demandon pri lia kuraĝo kaj konsideru nur lian frenezon. Estas vere, ke li freneziĝis, vidinte la indicojn ĉe la fonto kaj aŭskultinte paŝtiston pri tio, ke Angélica siestis pli ol dufoje kun Medoro, juna maŭro krispahara kaj paĝio de Agramonte. Se Rolando kredis, ke lia damo faris al li tiel gravan ofendon, ne surprize do, ke li freneziĝis. Sed, kiel mi povus imiti liajn frenezaĵojn? Mi havas ne similan motivon kaj eĉ ĵuras, ke mia Dulcinea de El Toboso neniam en sia vivo vidis maŭron, eĉ ne en ties tipa vesto, kaj ke ŝi estas tiel kompleta, kiel en la tago kiam ŝia patrino enmondigis ŝin. Do mi grave ŝin ofendus, se, pensante alie pri ŝi, mi freneziĝus laŭ la furioza maniero de Rolando. Krome mi vidas, ke Amadís de Gaŭlio, sen perdi la prudenton kaj sen fari frenezaĵojn, akiris senegalan reputacion kiel amanto, ĉar, laŭ la historio, kiam Amadís vidis sin disdegnata de sia sinjorino Oriana, kiu ordonis lin ne plu aperi antaŭ ŝi, ĝis ŝi lin denove vokus, li nur retiriĝis al la Nuda Roko en la akompano de ermito kaj tie konsumiĝis, plorante kaj konfidante sin al Dio, ĝis la ĉielo helpis lin meze de liaj plej profundaj aflikto kaj mizero. Nu, se ĉio ĉi estas vera (kaj vera ĝi estas), ĉu valoras, ke mi faru al mi la klopodon tute senvestigi min, makuli la klaran akvon de ĉi rojoj, kie mi trinkos kiam necese, kaj difekti ĉi arbojn, kiuj faris al mi nenian mavon? Oni honoru do la memoron de Amadís, kaj lin imitu kiom eble don Quijote de La Mancha, pri kiu oni diros, kiel oni diris pri la alia, ke, kvankam li ne plenumis grandajn farojn, tamen li mortis entreprenante ilin. Kaj se konsideri, ke mia Dulcinea nek repuŝas, nek disdegnas min, sufiĉas, kiel mi jam diris, priplori la nuran fakton, ke ŝi forestas. Do, ek al la afero! Venu al mia memoro la faroj de Amadís, kaj ili montru al mi, per kio mi devas komenci lin imiti. Mi nun memoras, ke pliparte li preĝis kaj rekomendis sin al Dio. Sed rozario mankas al mi; kiel mi ĝin anstataŭigos?
Tiam venis al li en la kapon la maniero sin helpi, Li deŝiris grandan strion de la basko de la ĉemizo libere pendanta, kaj faris en ĝi dek unu nodojn, unu pli granda ol la ceteraj; tia surogato servis al li kiel rozario en la tuta tempo de lia pentofarado, kaj li preĝis per ĝi unu milionon da avemarías. Sed lin tre ĉagrenis, ke li ne trovis ajnan ermiton por konfesado kaj konsolado, do li sin distris, promenante sur la herbejo kaj enskribante en la ŝelon de la arboj kaj en la fajnan sablon multe da versoj senescepte konformaj al lia trista humoro, kaj kelkajn en laŭdo de Dulcinea. Sed kompletaj kaj legeblaj vidiĝis poste nur la jenaj:
La trovintoj de ĉi versoj tre ridis pri la aldono de «de El Toboso» al la nomo de Dulcinea, supozante, ke don Quijote certe imagis, ke la versojn oni ne bone komprenus, se li ne mencius ankaŭ «de El Toboso». Kaj ili ĝuste supozis, kiel don Quijote poste rekonis. Li skribis multe pli da versoj sed, kiel dirite, oni trovis kompletaj kaj povis deĉifri nur la tri menciitajn strofojn. Li pasigis do la tempon, skribante kaj krome suspirante kaj vokante al la faŭnoj kaj satirusoj de la tieaj arbaroj, al la nimfoj de la riveroj kaj al la trista kaj humida Eĥoa, ke ili respondu, konsolu kaj aŭskultu lin. Li ankaŭ serĉis herbojn por nutri sin per ili ĝis la reveno de Sancho. Sed, se estus pasintaj tri semajnoj ĝis la reveno de la ŝildisto, kaj ne tri tagoj, la Kavaliro de la Trista Mieno intertempe konsumiĝus tiel, ke eĉ la patrino lin naskinta ne povus lin rekoni.
Sed konvenas lasi lin ĉi-momente meze de liaj suspiroj kaj versoj kaj rakonti tion kio okazis al Sancho en ties karaktero de mesaĝisto. Alveninte al la ĉefvojo, li iris ale al El Toboso kaj la sekvantan tagon li atingis ĝis proksime al la gastejo, kie li suferis la misaventuron de la bernado. Kaj tuj kiam li ĝin vidis, ŝajnis al li, ke li denove flugas tra la aero, do li ne kuraĝis eniri, kvankam li alvenis en la ĝusta momento, se konsideri, ke estis la manĝohoro kaj li tre deziris gustumi ion varman, post tiom da tagoj en kiuj li manĝis nur fridaĵojn. Lia deziro puŝis lin pli proksimiĝi al la gastejo, kaj kiam li plu hezitis, ĉu eniri aŭ ne, elvenis du homoj, rekonis lin, kaj diris unu la alian:
—Diru, sinjoro licenciulo, ĉu la rajdanto tie ne estas Sancho Panza, kiu, laŭ la mastrumantino de nia hidalgo, foriris kun li en karaktero de ŝildisto?
—Jes, Sancho mem —respondis la licenciulo—, kaj li rajdas la ĉevalon de don Quijote.
Ili konis lin tre bone, ĉar temis pri la pastro kaj la barbiro de lia propra vilaĝo, la samaj homoj farintaj la proceson kaj la aŭtodafeon al la libroj. Plene rekoninte la ŝildiston kaj la ĉevalon, ambaŭ viroj, en sia deziro scii novaĵojn pri don Quijote, proksimiĝis al li, kaj la pastro vokis lin per ties nomo, dirante:
—Amiko Sancho Panza, kie troviĝas via mastro?
Sancho Panza tuj rekonis ilin kaj decidis riveli nek la lokon nek la staton, en kiuj troviĝis don Quijote. Li respondis do, ke lia mastro restas ie kaj sin okupas per afero al li tre grava, kaj ke li dirus nenion plian, eĉ se tio kostus al li la okulojn de la vizaĝo.
—Ne, ne, Sancho Panza —diris la barbiro—, se vi ne diras al ni, kie li restas, ni suspektos, fakte ni jam suspektas, ke vi murdis kaj prirabis lin, ĉar vi rajdas sur lia ĉevalo. Aŭ vi indikas al ni la lokon, kie la mastro de Rocinante troviĝas, aŭ estos al vi tre mave.
—Vi ne havas motivon por minaci min. Por nenio mi murdus aŭ rabus. Ĉiu mortu, kiam lia sorto volas, aŭ kiam Dio lin vokas. Mia mastro dediĉas sin pentofari meze de la montoj.