Выбрать главу

Kaj senhalte kaj ĝis la fino Sancho rakontis pri la stato de don Quijote, pri la serio de aventuroj al ili okazintaj kaj pri tio, ke li portas leteron al sinjorino Dulcinea de El Toboso, t.e. al la filino de Lorenzo Corchuelo, kaj ke don Quijote tiel adoras ŝin, ke li dronas en amo ĝis super la oreloj. La pastro kaj la barbiro miris ĉe la informoj de Sancho, kaj, kvankam ili jam sciis pri la naturo de la frenezo de don Quijote, ili remiris ĉiufoje, kiam ili aŭdis pri ĝi. Ili petis la ŝildiston montri al ili la leteron adresitan al sinjorino Dulcinea de El Toboso. Li respondis, ke ĝi estas skribita en notokajero kaj ke lia sinjoro ordonis lin, igi kopii la leteron sur paper-folion en la unua vilaĝo ĉe la vojo. Tiam la pastro petis lin montri la leteron, kaj promesis kopii ĝin per tre bona kaligrafio. Sancho Panza serĉis la kajeron sub la ĉemizon, sed li ne trovis ĝin, kaj ĝin ne trovus eĉ se li serĉus ĝis nun, ĉar ĝi restis en la manoj de don Quijote, kaj Sancho siatempe forgesis ĝin peti de li.

Kiam Sancho vidis, ke la kajero ne aperas, lia vizaĝo ricevis palon de morto, li palpis al si tre rapide la tutan korpon, konstatis denove, ke la kajero mankas, kaj senplie li puŝis ambaŭ manojn en la barbon kaj deŝiris la duonon de ĝi. Poste senĉese kaj haste li donis al si du dekojn da pugnobatoj sur la vizaĝon kaj sur la nazon, ĝis ilin kovris la sango. Vidante tion, la pastro kaj la barbiro lin demandis, kio igas lin trakti sin mem tiel senkonsidere.

—Kio? —respondis Sancho—. Mi ĵus perdis en unu momento tri azenojn grandajn kiel kasteloj.

—Kiel okazis tio? —demandis la barbiro.

—Mi perdis la notokajeron —respondis Sancho—. En ĝin oni skribis la leteron por Dulcinea kaj unu mandaton kun la signaturo de mia sinjoro ordonantan ke lia nevino donu al mi tri el la kvar aŭ kvin azenoj, kiujn li havas ĉe si.

Tiam li rakontis ankaŭ pri la perdo de la azeno. La pastro lin konsolis kaj diris, ke siatempe li igos lian mastron renovigi la mandaton kaj skribi ĝin sur apartan paperon, laŭ la kutimoj kaj la reguloj, ĉar la mandatojn en not-kajeroj oni ne akceptas nek plenumas. Ĉe tio Sancho trankviliĝis kaj diris, ke, se la afero de la mandato tiel solviĝos, li ne tre bedaŭras la perdon de la letero al Dulcinea, ĉar li preskaŭ tute parkeris ĝin, do ili povus ĝin kopii, kie kaj kiam ili dezirus.

—Diru la tekston, Sancho —petis la barbiro—, kaj poste ni skribos ĝin.

Sancho Panza haltis, gratis al si la kapon por stimuli sian memoron, kaj jen li apogis sin sur unu piedo, jen sur la alia; kelkfoje li rigardis al la grundo, kelkfoje al la ĉielo, kaj, ronĝinte al si la duonon de la pulpo de unu fingro, dum la pastro kaj la barbiro atendis en suspenso liajn vortojn, li diris post tre longa paŭzo:

—Je Dio, sinjoro licenciulo, la diablo prenu kion mi memoras de la letero; tamen, ĉe la komenco, ĝi diris: «Suverena kaj cima sinjorino».

—Certe ĝi ne diris «cima», sed superlima, aŭ sublima sinjorino —rimarkis la barbiro.

—Vi pravas —diris Sancho—, kaj, se mi bone memoras, ĝi tekstis jene: «La vundito senfibra kaj dormomanka kisas al via moŝto la manojn, sendanka kaj nekonata belulino» kaj mi ne scias kion kroman ĝi diris pri sano kaj malsano, kiun li sendis al ŝi, kaj ĉio laŭ la sama stilo iris ĝis la subskribo: La Kavaliro de la Trista Mieno.

La pastron kaj la barbiron tre amuzis la bona memoro de Sancho, kaj ili laŭdis lin pro ĝi kaj petis lin ripeti dufoje la leteron, por ke ankaŭ ili povu parkeri kaj poste ĝin skribi siatempe. Sancho diris ĝin tri pliajn fojojn kaj trifoje li ripetis tri mil komikajn absurdojn. Poste Sancho rakontis pri aferoj de sia mastro, sed ne menciis eĉ per unu vorto la bernadon, kiun li suferis en la gastejo, kies pordon li ne kuraĝis nun trapasi. Li diris ankaŭ, ke, se li transdonus al sia sinjoro favoran respondon de sinjorino Dulcinea de El Toboso, don Quijote ekirus gajni al si la tronon de imperiestro aŭ, almenaŭ, de monarĥo, ĉar tion ili interkonsentis. Li aldonis, ke la afero ŝajnas facile efektivigebla, se konsideri la kuraĝon de la kavaliro kaj la forton de lia brako, kaj, ke, sukcesinte en sia entrepreno, don Quijote donus al li kiel edzinon (ĉar tiam certe li estus vidvo) unu el la damoj pli intimaj kun la imperiestrino, kiu damo ricevus herede riĉan kaj grandan ŝtaton sur firma tero, ĉar insuloj kaj insuletoj jam ne plu plaĉis al li. Sancho tiel flegme kaj sensence diris ĉion ĉi, dume elpurigante al si la nazon de tempo al tempo, ke la pastro kaj la barbiro miris denove, konsiderante, kiel forta estis la frenezo de don Quijote, ke ĝi povis renversi per sia influo la cerbon de la povra ŝildisto. Ili ne volis fari al si la klopodon elrevigi lin, pensante, ke pro tio, ke lia konscienco suferis nenian damaĝon, estus pli bone lasi lin en ties iluzio, kaj dume ili amuziĝus per liaj sensencaĵoj. Do ili rekomendis lin preĝi al Dio por la sano de sia sinjoro, ĉar tre eble kun la tempo li povus fariĝi imperiestro, kiel Sancho mem diris, aŭ, almenaŭ, ĉefepiskopo aŭ io en la sama rango.

—Nu, sinjoroj —diris Sancho—, se la fortuno tiel aranĝos la aferojn, ke mia mastro volos esti, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo, mi dezirus scii nun kion kutime donas la vagantaj ĉefepiskopoj al ties ŝildistoj.

—Ordinare ili donas beneficon, aŭ senpostenan, aŭ kun pastraj funkcioj, aŭ la rangon de sakristiano. Tio havigas bonan renton fiksan plus proksimume samvaloran enspezon por religiaj servoj.

—Sed necesas por tio —diris Sancho—, ke la ŝildisto estu fraŭlo, kaj, ke, almenaŭ, li sciu helpi celebri la meson. Do ve al mi! Mi estas edzo kaj scias eĉ ne la unuan literon de la aboco. Kio okazus al mi, se mia mastro, spite al la kutimo reganta inter la vagantaj kavaliroj, kapricus fariĝi, ne imperiestro, sed ĉefepiskopo?

—Ne zorgu, amiko Sancho —diris la barbiro—. Ni parolos kun via mastro, lin konsilos kaj eĉ prezentos al li kiel aferon de konscienco, ke li fariĝu imperiestro, ne ĉefepiskopo. Krome tio estos al li pli facile, ĉar lia kuraĝo grandas pli ol lia klero.

—Mi opinias same —respondis Sancho—, kvankam verdire li lertas en ĉio. De mia flanko mi pensas peti la Eternulon, ke Li sendu lin tien, kie li povos pleje utili kaj doni al mi multajn rekompencojn.

—Vi parolas kiel diskreta homo kaj pensas kiel honesta kristano —diris la pastro—. Sed nun necesas trovi la manieron liberigi vian mastron de la vana pentofaro, kiun, laŭ vi, li plenumas; kaj por pli bone pensi pri la afero, kaj por manĝi, ĉar estas jam la tempo, prefere ni iru en la gastejon.

—Eniru vi ambaŭ, se vi volas —diris Sancho—. Mi atendos ĉi tie ekstere kaj poste mi diros al vi, kial ne konvenas al mi eniri. Sed bonvolu havigi al mi iom da varma manĝo kaj ankaŭ iom da hordeo por Rocinante.

Ili eniris kaj Sancho restis ekstere, sed post kelka tempo la barbiro elvenis momenton por transdoni al la ŝildisto iom da manĝo. Post ol la pastro kaj la barbiro diskutis pri la ideoj sekvindaj por la sukceso de ilia projekto, ili decidis efektivigi la planon, kiu venis en la kapon de la pastro, tre konforman al la humoro de don Quijote kaj al tio, kion ili celis. Laŭ tia plano, la pastro surmetus maskon kaj alivestus sin per la robo de vaganta pucelo, kaj la barbiro rolus, kiel eble plej bone, kiel ŝia ŝildisto. Poste ili irus renkonte al don Quijote, kaj la pastro, ŝajnigante sin pucelo forlasita kaj senhelpa, petus favoron, kiun don Quijote pro sia kavalireco ne povus rifuzi, nome, ke li akompanu ŝin, kien ajn ŝi lin kondukus, por ripari ofendon al ŝi faritan de malica kavaliro. Ŝi ankaŭ petus lin ne ordoni ŝin demeti la maskon nek demandi ion ajn pri ŝia persono, ĝis li venĝus ŝin kontraŭ la malica kavaliro. La pastro opiniis, ke don Quijote konsentos fari kion ajn oni petos de li laŭ tiu sistemo, kaj tiel ili sukcesos elpreni lin el la loko de la pentofaro kaj lin konduki al la vilaĝo, kie ili klopodos trovi ian rimedon al lia stranga frenezo.

Ĉapitro 27

Pri kiel efektivigis sian planon la pastro kaj la barbiro, kaj pri aliaj aferoj indaj je mencio en ĉi granda historio