La pastro respondis, ke li ne zorgu, ĉar la kavaliro vole nevole foriros kun ili. Poste li rakontis al Dorotea kaj Cardenio pri la plano, kiun li elpensis kun la barbiro por kuraci don Quijote, aŭ almenaŭ por preni lin al lia hejmo. Ĉe tio Dorotea rimarkigis, ke ŝi ludus la rolon de afliktulino pli bone ol la barbiro, des pli, ke ŝi portas kun si unu kostumon, kaj, ke, se ŝi vestus sin per ĝi, la tuta afero vidiĝus plej natura. Ŝi aldonis, ke ili povus senhezite lasi al ŝi la taskon ludi ĉion necesan por la sukcesigo de ilia plano, ĉar ŝi legis multe da libroj kavaliraj kaj sciis kian stilon uzis la afliktitaj damoj, kiam ili petis la helpon de la vagantaj kavaliroj.
—Do, ni bezonas nur meti manon al la laboro —diris la pastro—. Nedubeble la sorto sin montras favora, ĉar, neatendite, ĝi komencas lumi esperige super vi, amikoj miaj, kaj krome faciligas al ni la efektivigon de nia propra entrepreno.
Dorotea elprenis el sia sako belan kostumon el tre bonkvalita lano, ĉarman mantilon el verda ŝtofo kaj, el skatoleto, kolieron kaj kelke da juveloj. En unu momento ŝi garnis sin per ili kaj tiel transformiĝis, ke ŝi ŝajnis riĉa kaj granda sinjorino. Ŝi diris, ke ĉion ĉi, kaj iom kroman, ŝi prenis ĉe si por ĝin uzi, se bezone, kaj ke ĝis nun ne prezentiĝis la okazo. Ŝia gracio, eleganto kaj belo ĉarmis ilin, kaj ĉiuj konvinkiĝis, ke don Fernando estis vere stulta, dizertante de tia belulino. Sed ŝia plej fervora admiranto estis Sancho; ŝajnis al li, ke en sia tuta vivo li ne vidis personon tiel belan (kaj en tio li pravis), kaj kun granda insisto demandis la pastron, kiu estas la bela sinjorino kaj kion ŝi faras en tiel aparta loko.
—Ĉi bela sinjorino, frato Sancho, estas ne ajna persono, sed la heredulino, laŭ rekta vira linio, de la granda regno de Micomicón. Ŝi serĉas vian mastron por peti de li favoron, nome, ke li venĝu ŝin por la ofendo al ŝi farita de perversa giganto. Kaj pro la famo de brava kavaliro akirita de via mastro tra la tuta konata universo, ĉi princino venis el Gvineo serĉante lin.
—Feliĉa serĉo kaj feliĉa renkonto —diris Sancho Panza—, des pli, se mia mastro havos la ŝancon ripari la ofendon al ŝi faritan, mortigante la filon de putino, la giganton, kiun via moŝto menciis. Mi estas certa, ke, se li lin trovos, li mortigos lin, escepte se la giganto estas ankaŭ fantomo, ĉar mia mastro havas nenian povon kontraŭ la fantomoj. Sed, sinjoro pastro, mi deziras peti de vi unu specialan aferon: ke, por ke mia mastro ne sentu la deziron fariĝi ĉefepiskopo, kion mi vere timas, vi konsilu lin tuj edziĝi al ĉi princino; tiel li vidos sin en la neebleco ricevi ĉefepiskopan ordinon, facile sukcesos okupi la tronon de imperio, kaj mi akiros, do, kion mi deziras. Mi bone pensis pri la afero kaj trovas, ke ne konvenas al mi, ke mia mastro fariĝu ĉefepiskopo, se konsideri, ke mi estas edzo, sekve netaŭga por la Eklezio, kaj se nun mi, havanta edzinon kaj filojn, devus klopodadi por akiri la kanonan permeson, kiu ebligus al mi la ricevon de prebendo, la klopodoj estus senfinaj. Tiel do, sinjoro, ĉio dependas de tio, ke mia mastro tuj edziĝu al ĉi sinjorino, kiun mi ne nomas per ŝia nomo, ĉar mi ĝin ne konas.
—Ŝi nomiĝas —respondis la pastro— princino Micomicona; tio evidentas, se konsideri, ke ŝia regno estas nomata Micomicón.
—Kompreneble, —diris Sancho—. Mi konas multe da homoj, kies nomojn kaj titolojn ili prenas al si el la nomoj, de la lokoj de sia naskiĝo, ekzemple, Pedro de Alcalá, Juan de Úbeda kaj Diego de Valladolid, kaj certe tie for, en Gvineo, okazas la samo, kaj la reĝinoj prenas al si la nomojn de siaj regnoj.
—Vi pravas —respondis la pastro—, kaj rilate la edziĝon de via mastro, mi faros mian plejeblon.
Tiel ĝojis Sancho pro ĉi promeso, kiel miris la pastro, vidante la naivon de la ŝildisto, kaj konstatante, kiel profunde radikiĝis en lia fantazio la samaj absurdoj de lia mastro, ĉar ŝajne li serioze kredis, ke iam don Quijote fariĝos imperiestro.
Intertempe Dorotea sidiĝis sur la mulo de la pastro, la barbiro fiksis al sia vizaĝo la barbon el bova vosto, kaj ili petis la ŝildiston gvidi ilin al la loko de don Quijote. Poste ili lin avertis, ke li ne diru al sia mastro, ke li konas la pastron kaj la barbiron, ĉar la imperiestriĝo de don Quijote dependos de tio, ke ili devas resti nekonataj al li. Nek Cardenio nek la pastro volis ilin akompani: la unua, por ke don Quijote ne memoru sian disputon kun li; la pastro, ĉar lia ĉeesto ankoraŭ ne necesis.
Tiel do, dum la aliaj rajdis antaŭe, ili postiris lante surpiede. La pastro ne povis ne ripeti siajn instrukciojn al Dorotea, kaj ŝi respondis, ke li ne bezonas zorgi, kaj ke ĉio okazos tute laŭ la priskriboj kaj postuloj de la kavaliraj libroj.
Irinte iom pli ol du mejlojn, ili ekvidis, ke don Quijote, jam vestita sed sen la armaĵo, staras inter krutaj rokoj. Sancho montris lin al Dorotea, ŝi tuj donis per la vipo frapon al sia rajd-besto, kaj post ŝi ekiris ŝia barboza barbiro. Kiam ili alvenis al la kavaliro, ŝia ŝildisto saltis de sur la mulo kaj pretiĝis preni ŝin per la brakoj por helpi ŝin descendi. La junulino deseliĝis kun senĝena gracio kaj genuis antaŭ don Quijote. La kavaliro vane penis relevigi ŝin kaj ŝi do diris surgenue:
—De ĉi tie mi ne leviĝos, ho kuraĝa kaj grandanima kavaliro, ĝis via bono kaj ĝentilo konsentos fari al mi unu favoron, kiu pligrandigus vian honoron, kaj la gloron de via persono, kaj kiu alportus rimedon al la plej senkonsola kaj ofendita pucelo sub la suno. Kaj se la kuraĝo de via forta brako respondas al via eterna renomo, vi havas la devon protekti misfortulinon, kiu, logita de la parfumo de via famo venis de tre fora lando por serĉi vin kaj peti de vi rimedon por siaj afliktoj.
—Eĉ ne vorton mi respondos, rava sinjorino, kaj nenion plian mi aŭskultos pri viaj aferoj, ĝis vi leviĝos de la grundo —diris don Quijote.
—Mi leviĝos, sinjoro —respondis la afliktita knabino—, nur kiam via ĝentilo konsentos plenumi la favoron, kiun mi petas.
—La favoron mi volonte konsentas kaj faros —respondis don Quijote—, kondiĉe, ke ĝi ne kunportos damaĝon aŭ diskrediton al mia reĝo, al mia patrio, aŭ al la damo, kiu posedas la ŝlosilon de mia koro kaj de mia libero.
—Ĝi kaŭzos nek damaĝon nek diskrediton, kara sinjoro —respondis la afliktita knabino.
Ĉe tio Sancho Panza proksimiĝis al sia mastro kaj flustris ĉe lia orelo:
—Nu, sinjoro, senhezite promesu fari la favoron petitan. Ja, temas pri bagatelo: nur mortigi gigantaĉon. Kaj la petantino estas la granda princino Micomicona, reĝino de la vasta regno Micomicón, en Etiopio.
—Kiu ajn ŝi estas —respondis don Quijote—, mi faros kion mia devo kaj konscienco diktas, en obeo al la reguloj de mia profesio.
Kaj, sin turninte al la knabino, li aldonis:
—Leviĝu, ĉarma sinjorino; mi plenumos kiun ajn favoron vi petos de mi.
—Kion mi petas de via grandanimeco —respondis la knabino— estas, ke vi akompanu min tuj al la loko, kien mi vin kondukos, kaj ke vi promesu ne entrepreni alian aventuron aŭ taskon, antaŭ ol vi venĝos min kontraŭ perfidulo, kiu uzurpis mian regnon spite al ĉiaj leĝoj diaj kaj homaj.
—Mi ripetas, ke mi konsentas al vi la favoron —respondis don Quijote—, sekve, jam de hodiaŭ vi povas formeti de vi la melankolion, kies pezo vin premegas, kaj reanimi vian feblan esperon per nova forto kaj energio. Kun la helpo de Dio kaj de mia brako, baldaŭ vi reakiros vian regnon kaj sidos en la trono de via granda kaj antikva lando, spite al la friponoj kiuj volus oponi al vi. Ni metu do manon al la laboro, ĉar, kiel oni diras, en prokrasto sidas danĝero.