»Mi ne povas ne rakonti tion okazintan ĉe la kapto de La Presa. La filo de Barbaroso estis tiel kruela kaj tiel rigore traktis siajn sklavojn, ke ili, vidante ke la galero La Lupino alsturmas, lasis la remilojn, alsaltis la kapitanon, kiu kriadis ilin remi pli energie, kaj puŝĵetante lin de benko al benko kaj de la poŭpo al la pruo, ili tiel mordadis lin, ke apenaŭ li preterpasis la ĉefan maston, lia animo jam pasis en la inferon: tiel kruele li traktis ilin, kaj tiel grandan abomenon ili sentis al li.
»Ni revenis al Konstantinopolo, kaj la sekvantan jaron, 1573, trafis nin la novaĵo ke don Juan konkeris Tunizion disde la turkoj kaj transdonis la regnon al Muley Hamet, kio lasta vanigis la esperon de Muley Hamida, la maŭro plej kruela kaj kuraĝa de la mondo, residi en la trono tunizia. La Granda Turko tre bedaŭris ĉi perdon kaj kun la ruzo propra al lia raso faris la pacon kun la venecianoj, kiuj deziris ĝin eĉ pli ol li. La sekvantan jaron, 1574, li sturmis La-Goletan, kaj la fortreson, kiun don Juan lasis duonkonstruita apud Tunizo. Dum ĉio ĉi okazis, mi sidadis ĉe la remilo, sen ia espero retrovi la liberon, almenaŭ per elaĉeto, ĉar mi faris al mi la decidon ne skribi al mia patro pri la misfortuno min trafinta.
»Fine La-Goleta perdiĝis, kaj ankaŭ la fortreso; ilin sieĝis 75.000 turkaj soldatoj kaj pli ol 400.000 maŭroj kaj araboj el la tuta Afriko, provizitaj per tiom da municio kaj materialo kaj akompanataj de tiom da sapeistoj, ke ili povintus, nur ĵetante plenmanojn da tero, kovri La-Goletan kaj la fortreson. La-Goleta, ĝis tiam konsiderata nekonkerebla, falis unua, ne pro ia kulpo de la garnizono, kies soldatoj sin defendis kiom ili sciis kaj povis, sed pro tio, ke, kiel la sperto instruis al la turkoj, oni tre facile povis konstrui sur la sablo de la dezerto altajn parapetojn, ĉar, kvankam la akvo ordinare kuŝis je du spanoj sub la surfaco, la turkoj ne trovis ĝin eĉ en la profundo de du klaftoj; sekve, ili konstruis per sakoj da sablo parapeton tiel altan, ke ĝi superregis la murojn de la fortreso, kaj la sieĝitoj, alpafataj de supre, ne povis prezenti efikan reziston.
»Oni ĝenerale opiniis, ke niaj soldatoj ne devintus sin enfermi en La-Goleta, sed oponi sur la aperta kamparo al la subordiĝo de la turkoj. Sed la homoj tiel opiniantaj, parolas tre fore de la loko de la eventoj kaj kun eta kono de la faktoj; se konsideri ke en La-Goleta kaj en la fortreso apenaŭ troviĝis 7.000 soldatoj entute, ĉu tiel eta trupo, eĉ se ĝi konsistus nur el herooj, povus simultane batali ekstere kaj deinterne defendi la fortreson kontraŭ la multenombra malamiko? Ĉu sen ricevi helpon oni povas ne perdi fortreson, precipe kiam ĝin sieĝas multaj kaj obstinaj soldatoj kaj en sia propra lando? Tamen mi pensis, kiel multaj aliaj homoj, ke la ĉielo konsentis specialan gracon kaj favoron al Hispanujo, permesante la detruon de tiu puto da abomenindaĵoj, de tiu nesatigebla faŭko, kiu englutis senprofite la kolosajn sumojn tie konsumitajn nur por konservi ĝin honore al la memoro de ĝia konkerinto, la nevenkebla Karolo la 5ª; kvazaŭ por igi lian nomon eterna, kia ĝi estas kaj estos, necesus tiu amaso da ŝtonoj!
»Ankaŭ la fortreso falis; sed la turkoj konkeris ĝin nur futon post futo, ĉar la garnizonanoj batalis tiel senlace kaj heroe, ke ili mortigis 25.000 malamikojn dum ties 22 ĝeneralaj sturmoj. Nur 300 kristanoj supervivis, kaj ili plenis de vundoj, kiam la turkoj ilin kaptis, kio klare kaj evidente pruvas la grandon de ilia kuraĝo kaj sinofero. Unu eta fortikaĵo aŭ turo staranta en la mezo de la lago, komandita de don Juan Zanoguera, valencia kavaliro kaj fama soldato, kapitulacis sub antaŭakorditaj kondiĉoj. La turkoj kaptis la generalon de La-Goleta, don Pedro Puertocarrero, kvankam li faris ĉion eblan en la defendo de la loko; ĝia perdo tiel doloris al li en la koro, ke li mortis de aflikto survoje al Konstantinopolo, kien li estis kondukata kiel kaptito. Ili kaptis ankaŭ la generalon de la fortreso, Gabrio Cervellón, milana kavaliro, fama inĝeniero kaj tre kuraĝa militisto. En La-Goleta kaj en la fortreso mortis multe da gravuloj, inter ili Pagán de Oria, kavaliro de la ordeno de Sankta Johano, grand-anima homo, se konsideri kiel sindone li traktis sian fraton, la faman Juan Andrea de Oria; kaj lia morto des pli bedaŭrindas, ĉar, vidante la fortreson perdita, li fidis je kelkaj araboj; ili promesis al li, lin konduki en araba kostumo ĝis Tabarca, ia eta haveno de ĝenovanoj establitaj tie, ĉe la marbordo, por fiŝi koralojn. Nu, la samaj araboj dehakis al li la kapon kaj ĝin alportis al la turka generalo, sed li traktis ilin laŭ la spirito de la hispana proverbo, kiu diras, ke, «kvankam la perfido plaĉas, la perfiduloj abomenindas»; efektive, laŭ la famo, la generalo ordonis pendumi la portintojn de la kapo, ĉar ili ne prezentis la viron viva.
»Inter la kristanoj kaptitaj en la fortreso troviĝis don Pedro de Aguilar, naskita ie en Andaluzio, subleŭtenanto en la garnizono, militisto de granda renomo kaj rara inteligento kaj kun speciala kapablo por la tiel nomata poezio. Mi tion diras, ĉar la sorto kondukis lin al mia galero kaj al mia benko, kiel sklavon de mia propra mastro; kaj antaŭ ol nia ŝipo ekiris de la haveno, ĉi kavaliro komponis du sonetojn de epitafa karaktero, unu dediĉita al La-Goleta, kaj la alia al la fortreso. Mi dezirus ilin deklami, ĉar mi scias ilin parkere kaj kredas, ke, pli ol enuon, ili donus al vi plezuron.
En la momento, kiam la kaptito diris la nomon de don Pedro de Aguilar, don Fernando rigardis al siaj kamaradoj kaj la tri ridetis; poste, ĉe la mencio de la sonetoj, diris unu el la kavaliroj:
—Antaŭ ol daŭrigi, sinjoro, bonvolu diri al mi, kio okazis al de vi aludita don Pedro de Aguilar.
—Mi scias nur —respondis la kaptito—, ke post du jaroj da restado en Konstantinopolo li fuĝis, alivestita kiel albano, kun greka spiono. Mi ne scias, ĉu li venis en liberon, ĉar, kvankam unu jaron poste mi denove renkontis la grekon en Konstantinopolo, mi ne povis demandi al li, ĉu la fuĝo sukcesis.
—Sukcesis —respondis la kavaliro—. Tiu don Pedro estas mia frato, kaj loĝas nun en nia vilaĝo, sana, riĉa, edzo kaj kun tri filoj.
—Dankon al Dio pro tiel multaj favoroj al li! —diris la kaptito—. Vere, mi kredas, ke ne ekzistas sur la tero pli supera ĝojo ol la retrovo de la perdita libero.
—Aldone —respondis la kavaliro—, ankaŭ mi scias la sonetojn de mia frato.
—Bonvolu do deklami ilin, sinjoro —petis la kaptito—, ĉar certe vi tion faras pli bone ol mi.
—Tre volonte —respondis la kavaliro—. La soneto pri La-Goleta tekstas jene:
Ĉapitro 40
Daŭrigo de la historio de la kaptito
Soneto