Выбрать главу

»De tiam, nia sola okupo konsistis en tio, rigardi la fenestron, kiel nordon kie jam montriĝis nia bonsorta stelo en la formo de kano. Sed pasis 15 plenaj tagoj, sen ke ni vidus la kanon, la manon aŭ alian signalon. Kaj, kvankam en la dirita tempo ni ĉiamaniere klopodis ekscii, kiu loĝas en la domo, kaj ĉu troviĝas en ĝi renegata kristanino, ni nur informiĝis, ke tie loĝas riĉa maŭro nomata Agi Morato, kiu iam okupis la postenon de gubernatoro de Pata, unu el la plej gravaj oficoj maŭraj. Sed foje, kiam ni jam preskaŭ ne pensis, ke ni povus ricevi alian pluvon de cianís, ni vidis la kanon subite aperi kun nodita poŝtuko pli ŝvela ol la alia. Tio okazis, kiel en la unua fojo, kiam la bagno troviĝis dezerta. Ni faris la kutiman provon, nome, ĉiu el miaj tri kompanoj iris antaŭ ol mi, sed nur al mi oni destinis la kanon, ĉar, kiam mi alvenis, oni lasis ĝin fali. Mi disligis la nodon kaj trovis 40 hispanajn eskudojn el oro kaj leteron en la araba, ĉe kies fino vidiĝis granda kruco plume farita. Mi kisis la krucon, prenis la eskudojn, revenis al la teraso, kie ni riverencis, aperis denove la mano, mi promesis per signoj legi la leteron, kaj la fenestro fermiĝis.

»Ni sentis ĝojon kaj surprizon ĉe la okazaĵo; kaj tial, ke eĉ ne unu el ni komprenis la araban, nia deziro koni la enhavon de la bileto estis tre granda, sed eĉ pli granda fariĝis al ni la malfacilo renkonti personon, kiu scipovus ĝin legi. Fine mi decidis turni min al renegato el Murcia, deklarinta sin bona amiko mia kaj interŝanĝinta kun mi la solenan promeson sin devigi gardi ajnan sekreton, kiun mi konfidus al li; ja, la renegatoj kutimas, se ili intencas reveni al kristanaj landoj, porti kun si atestojn de precipaj kaptitoj, kiuj laŭpove deklaras per tiaj dokumentoj, ke la koncerna renegato estas honesta homo, ĉiam bona al la kristanoj kaj preta eskapi ĉe la unua oportuna momento. Kelkaj renegatoj havigas al si bonintence, ĉi paperojn; aliaj ilin deziras por uzo en okazo de bezono, nome, se ili venas predi al kristanaj landoj kaj hazarde perdiĝas aŭ estas kaptitaj; tiam, ili montras la atestojn por pruvi, ke ili venis kun la intenco loĝi denove inter la kristanoj, kaj aldonas ke nur tiucele ili akompanis la turkojn en ties rab-atakoj. Tiel ili evitas la unuan danĝeron kaj repaciĝas kun la Eklezio sen ricevi punon; kaj kiam prezentiĝas okazo oportuna, ili revenas al Berberio, kie ili vivas kiel antaŭe. Tamen, aliaj uzas dece ĉi paperojn kaj havigas ilin al si kun la honesta intenco resti en kristana lando; nu, unu el ĉi lastaj renegatoj estis mia amiko, kaj li ricevis de ĉiuj niaj kamaradoj atestojn, kiuj pleje rekomendis lin, tiom, ke se la maŭroj estus trovintaj sur li la dokumentojn, ili bruligus lin viva. Mi sciis, ke li konas la araban, ne nur parole, sed ankaŭ skribe; tamen, antaŭ ol plene riveli al li la aferon, mi diris al li, ke mi hazarde trovis la bileton en truo de mia ĉelo, kaj ke li bonvolu legi ĝin al mi. Li disfaldis kaj longe rigardis la paperon, kaj komencis deĉifri murmurante tradente. Mi demandis, ĉu li komprenas la skribaĵon, li respondis, ke tute senpene, kaj, ke se ni volas koni la tradukon vorton post vorto, ni devas havigi al li plumon kaj inkon por faciligi al li la taskon. Ni tuj donis al li kion li petis, li tradukis iom post iom kaj diris ĉe la fino:

»—Jen, hispane, la tuta araba teksto de ĉi letero; sed ne forgesu, ke, kie legiĝas Lela Marien, oni komprenu Nia Sinjorino la Virgino Maria.

»Ni legis la jenon:

Kiam mi estis infano, mia patro havis sklavinon, kaj ŝi instruis al mi en mia propra lingvo la kristanajn preĝojn kaj tre parolis pri Lela Marien. Ĉi kristanino mortis, kaj mi scias, ke ŝi iris ne en la fajron de la infero, sed en la sinon de Allah, ĉar ŝi aperis antaŭ mi du fojojn kaj diris al mi, ke mi iru al kristana lando vidi Lela Marien, kiu min tre amas. Mi ne scias, kiel iri tien. Tra ĉi fenestro mi jam vidis multe da kristanoj, sed nur vi havas aspekton kavaliran. Mi estas tre bela knabino kaj povas preni kun mi multan monon. Vidu, ĉu vi povos trovi la manieron foriri kun mi; mi estos via edzino, se vi volas; se ne, ne gravas, ĉar Lela Marien havigos edzon al mi. Mi mem skribas ĉi leteron: zorge pripensu, antaŭ ol montri ĝin por lego al aliaj. Ne fidu la maŭrojn, ili estas insidemaj. Tio kaŭzas al mi multe da zorgoj. Prefere rivelu la aferon al neniu, ĉar, se mia patro scius pri kio temas, li tuj ĵetus min en puton kaj kovrus min per ŝtonoj. Al la kano mi almetos fadenon; ligu al ĝi la respondon, kaj se vi ne trovos homon kapablan skribi ĝin en la araban, parolu al mi per signoj, kaj Lela Marien igos min kompreni. Ŝi kaj Allah vin protektu, kaj same ĉi kruco, kiun mi ofte kisas, kiel la sklavino konsilis al mi.

»Imagu, sinjoroj, ĉu ni ne havis motivon ĝoji kaj miri pro la enhavo de la letero. Efektive, nia emocio estis tiel profunda, ke la renegato komprenis, ke ne hazarde ni trovis la paperon, kaj ke oni intence sendis ĝin al unu el ni. Li diris do, ke, se li ĝuste suspektis, ni devus konfidi lin kaj konfesi al li la veron, ĉar li volonte riskus sian vivon por helpi nin retrovi la liberon. Kaj tion dirante li eltiris de sub sia ĉemizo metalan krucifikson, kaj kun multaj larmoj li ĵuris je la Dio krucumita, ke li, kvankam pekema kaj malica, firme kaj sincere kredas je Li kaj lojale gardus la sekreton, kiun ni rivelus al li; li aldonis, ke li imagis, kaj preskaŭ divenis, ke helpe de la virino skribinta la leteron, li, kaj ni ĉiuj, atingus la liberon, kaj krome li plenumus kion li arde deziris, la revenon en nian Sanktan Patrinon la Eklezion, de kies sino li disiĝis kiel putra membro pro sia nescio kaj pekemo. La renegato parolis kun tiom da larmoj kaj elmontroj de pento, ke ni ĉiuj unuanime konsentis diri al li la veron, do rakontis al li la tutan aferon, kaŝante nenion. Ni montris al li la fenestron, kie la kano aperis, li atente ekzamenis per la rigardo la domon kaj promesis fari ĉion eblan por informiĝi kiu loĝas tie. Ni opiniis ankaŭ, ke estus bone respondi la bileton de la maŭrino, kaj, ĉar troviĝis ĉe ni la persono povanta fari tion, la renegato, li tuj skribis laŭ mia diktado. Mi povas ĝuste memori ĉiun vorton, ĉar mi forgesis eĉ ne unu solan detalon de ĉi aventuro, kaj nenion forgesos dum mi vivos. Jen do la respondo al la maŭrino:

La vera Allah vin gardu, kara sinjorino, kaj same la benata Marien, kiu estas la vera patrino de Dio kaj inspiris vin iri al kristana lando, ĉar ŝi vin amas. Preĝu al ŝi, ke ŝi bonvolu riveli al vi, kiamaniere vi povos obei ŝian instrukcion; ŝi estas tiel bona, ke certe ŝi komplezos vin. De mia flanko, kaj de la flanko de la kristanaj kompanoj miaj, mi promesas fari por vi ĉion eblan, eĉ morti, se bezone. Nepre skribu, sciigante al mi kion vi intencas. Mi ĉiam respondos, ĉar la granda Allah sendis al ni kristanan sklavon, kiu scias bone paroli kaj skribi vian lingvon, kiel ĉi papero montras. Vi povas do, sen ia timo, komuniki al ni ion ajn laŭvole. Rilate al via propono edziniĝi al mi, kiam vi atingos kristanan landon, mi promesas al vi, kiel bona kristano, ke mi prenos vin kiel edzinon; kaj sciu, ke la kristanoj plenumas siajn promesojn pli bone ol la maŭroj. Allah kaj lia patrino Marien protektu vin, kara sinjorino.

»Post ol oni skribis kaj fermis ĉi leteron, ni atendis du tagojn, ĝis la bagno vidiĝis dezerta; kiel kutime mi iris al la sama loko de la teraso por observi, ĉu la kano aperos; baldaŭ ĝi montriĝis, kaj vidinte ĝin, kvankam mi ne povis distingi ĝian tenanton, mi tuj svingis la paperon, komprenigante, ke ŝi almetu la fadenon; sed mi rimarkis tiam, ke jam la fadeno pendas de la kano, do mi alligis la paperon, la kano leviĝis, kaj iom poste aperis denove nia stelo kun la blanka paco-flago: la nodita poŝtuko. Oni lasis la kanon fali, mi ĝin prenis kaj trovis en la tuko pli ol 50 eskudojn en plej diversaj moneroj oraj kaj arĝentaj, kiuj 50 fojojn multiplikis nian ĝojon kaj konfirmis nian esperon atingi la liberon. Tiun saman nokton revenis nia renegato kaj diris al ni, ke li konstatis, ke en la domo loĝas la maŭro, pri kiu oni jam parolis al ni; ke li nomiĝas Agi Morato, ke li estas riĉega kaj havas nur unu filinon, kiu heredos lian tutan posedon; ke laŭ ĝenerala opinio de la tuta urbo, ŝi estas la plej bela virino de Berberio; ke multaj vic-reĝoj tieaj petis ŝian manon, kaj ke ŝi neniam volis edziniĝi. La renegato informiĝis ankaŭ pri tio, ke iam ŝi havis kristanan sklavinon, kiu jam mortis. Liaj informoj do konformis al la enhavo de ŝia bileto.