Выбрать главу

Plenuminte ĉi parton de la plano, mi havis ankoraŭ por solvi la plej gravan: sciigi al Zoraida pri la stato de la aferoj kaj pri tio, ke ŝi estu atende preta kaj ne alarmiĝu, se ni subite forprenus ŝin, antaŭ ol ŝi imagus, ke la kristana ŝipo alvenis el Hispanujo. Tiel do, mi decidis iri al la bieno kaj, se eble, paroli kun ŝi: kaj unu tagon antaŭ mia forveturo, mi aperis tie kun la preteksto kolekti herbojn; la unua persono, kiun mi renkontis, estis ŝia patro, kaj li alparolis min en la lingvo uzata en la tuta Berberio, kaj eĉ en Konstantinopolo, inter maŭroj kaj kaptitoj: ĝi estas nek kastilia, nek maŭra, nek apartenanta al ajna nacio, sed mikso de ĉiuj lingvoj kaj per ĝi oni interkompreniĝas. Li do demandis al mi en ĉi ĵargono, kion mi serĉas en lia bieno kaj kies sklavo mi estas. Mi respondis, ke mi kolektas herbojn por fari salaton kaj apartenas al Arnaute Mamí (kaj tion mi asertis, ĉar mi bone sciis, ke Arnaute estis tre bona amiko lia). Poste li demandis, ĉu mi estas objekto de elaĉeto, kaj kiom mia mastro postulas interŝanĝe por mi. Dum ni tiel babilis, la bela Zoraida, kiu jam de longe vidis min, eliris el la biendomo kaj tial, ke, kiel mi diris, la maŭrinoj ne zorgas montri sin antaŭ kristanoj, nek ilin evitas, ŝi sin direktis senĝene al la loko, kie mi parolis kun ŝia patro; kaj, kiam li vidis ŝin lante alpaŝi, li alvokis ŝin, ke ŝi venu.

Ne eblus al mi nun priskribi ŝin tia, kia ŝi aperis antaŭ miaj okuloj: belega kaj gracia, en riĉa kaj eleganta kostumo. Mi diru nur, ke de ŝiaj ravaj kolo, oreloj kaj haroj pendis perloj, pli multaj ol la haroj de ŝia kapo. Sur la maleoloj, nudaj laŭ la maŭra stilo, ŝi portis du carcajes (tiel nomiĝas en la araba la braceletoj de la piedoj) el purega oro, kun tiom da diamantoj inkrustitaj, ke ŝi poste diris al mi, ke ŝia patro taksis ilin je dek mil doblas; kaj la diamantoj de ŝiaj pojn-braceletoj valoris almenaŭ tiel multe. La perloj vidiĝis multegaj kaj de tre bona kvalito, ĉar la plej granda garno kaj fiero de la maŭrinoj konsistas en tio, ornami sin per riĉaj perloj diversspecaj, tiele, ke en la maŭrolando ekzistas pli da perloj ol en la ceteraj regnoj kune. Laŭ la famo, la patro de Zoraida posedis multajn el la plej valoraj de Alĝerio kaj krome pli ol ducent mil hispanajn eskudojn, kies mastrino estis ĉi sinjorino mia. Imagu kiel ŝi brilis en tiel luksa garno, se konsideri, kiom multe de sia allogo ŝi retenas malgraŭ la misfortunoj, kiujn ŝi travivis. Kiel sciate, la belo de iuj virinoj dependas de la tagoj kaj de la okazoj kaj varias laŭ la cirkonstancoj; kaj estas nature, ke la emocioj de la animo influas pozitive aŭ negative tian belon, kvankam plej ofte ili ĝin detruas. Resume do, mi diru, ke ŝi aperis tiel riĉe garnita kaj tiel belega, ke ŝi ŝajnis al mi la plej rava virino de la mondo; kaj memorante mian ŝuldatecon al ŝi, mi ŝin rigardis kiel ĉielan diinon sobirintan al la tero por savi kaj feliĉigi min. Kiam ŝi proksimiĝis, ŝia patro diris al ŝi en ilia lingvo, ke mi estas sklavo de lia amiko Arnaute Mamí, kaj ke mi venis pluki herbojn por salato. Tiam ŝi alparolis min per la jam menciita lingvomikso, demandante ĉu mi estas kavaliro, kaj kial mi ne elaĉetis min. Mi respondis, ke tion mi jam faris, kaj ke ŝi povus juĝi, kiel multe mia mastro taksis min, se konsideri, ke mi pagis al li por mia liberigo mil kvincent zoltanís. Al tio ŝi diris:

—Se vi apartenus al mia patro, mi ne permesus al li liberigi vin eĉ kontraŭ la duoblo de tiu sumo, ĉar vi, kristanoj, ĉiam mensogas kaj ŝajnigas vin senmonaj por trompi la maŭrojn.

—Eble vi pravas —mi diris— sed, koncerne min, mi traktis honeste kun mia mastro, same kiel mi traktas kaj traktos honeste kun ĉiuj homoj en la mondo.

—Kiam vi do foriros? —demandis Zoraida.

—Mi opinias, ke morgaŭ —mi respondis—, ĉar ĉi tie troviĝas ŝipo franca, kiu forvelos morgaŭ kaj mi intencas veturi sur ĝi.

—Ĉu ne pli bone atendi la alvenon de la hispana ŝipo, anstataŭ iri kun francoj, kiuj ne montriĝas tre amikaj al via lando?

—Ne —mi respondis—; —se vere venas ŝipo el Hispanujo mi atendos nur ĝis morgaŭ, ĉar mi deziras tiel multe troviĝi en mia lando inter la personoj, kiujn mi amas, ke mi ne havus paciencon atendi alian pli bonan okazon, se tio implicus prokraston.

—Sendube via edzino atendas vin en via lando —diris Zoraida—, kaj tial vi deziras rapidi.

—Mi ne estas edzo —mi respondis—, sed mi donis mian parolon tuj edziĝi ĉe mia alveno tie.

—Ĉu tre belas via futura edzino? —demandis Zoraida.

—Tiom, ke, se diri la veron pri ŝia beleco, ŝi tre similas al vi.

Ĉe tio ŝia patro forte ridis kaj ekkriis:

—Per Allah, kristano! Certe ŝi tre belas, se ŝi similas mian filinon, ĉar Zoraida estas la plej bela en la tuta regno. Bone ŝin rigardu kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.

La patro de Zoraida funkciis kiel interpretanto la pli grandan parton de ĉi konversacio, ĉar, kvankam ŝi parolis la bastardan lingvon, kiu, kiel dirite, estas tie uzata, ŝi esprimis sin per gestoj pli ol per vortoj. Nu, ni tiele babilis, kiam unu maŭro alkuris al ni, kriante, ke kvar turkoj, transgrimpinte la muron de la ĝardeno, plukadis la fruktojn, kvankam ili ankoraŭ ne maturiĝis. La oldulo, same kiel Zoraida, alarmiĝis, ĉar la maŭroj ĝenerale sentas preskaŭ instinktan timon kontraŭ la turkoj, precipe kontraŭ ties soldatoj, kiuj tiranece kaj insolente traktas la maŭrojn, siajn regatojn, pli mave ol sklavojn.

La patro de Zoraida diris do al ŝi:

—Reiru en la domon kaj enŝlosu vin; dume, mi iros paroli al tiuj hundoj; kaj vi, kristano, prenu viajn herbojn, sekvu pace vian vojon kaj Allah konduku vin en sekureco al via lando.

Mi riverencis, li iris serĉi la turkojn, kaj mi restis sola kun Zoraida, kiu komencis ŝajnigi, ke ŝi alpaŝas al la domo, kiel ŝia patro ordonis. Sed apenaŭ li malaperis inter la arboj de la ĝardeno, ŝi turnis sin al mi kun la okuloj plenaj de larmoj kaj diris:

Támxix, kristano, támxix? —kio signifas, «ĉu vi foriros, kristano, ĉu vi foriros?».