—Jes, sinjorino, sed tute ne sen vi. Atendu min en la venonta vendredo, kaj ne ektimu, kiam vi nin vidos; certe ni ĉiuj atingos kristanan teron.
Tiam ŝi komprenis tre bone la sencon de ĉio, kion mi antaŭe aludis en nia konversacio, kaj, metante unu brakon ĉirkaŭ mian kolon, ŝi komencis iri al la domo per tirataj paŝoj; volis la Fortuno —kaj ĉio estus finiĝinta tre mave se la ĉielo decidus alie—, ke, kiam ni iradis laŭ la dirita maniero, kun ŝia brako ĉirkaŭ mia kolo, ŝia patro, revenante post ol li elirigis la turkojn, vidis nin en tiel kompromita situacio; sed Zoraida, sagaca kaj aplomba, anstataŭ retiri la brakon de mia kolo, pli premis sin al mi, apogis la kapon al mia brusto, iom fleksis la genuojn, ŝajnigante, ke ŝi svenas; dume mi simulis, ke mi malgraŭvole subtenas ŝin. Ŝia patro alkuris al ni, kaj, vidante sian filinon en stato, li demandis al ŝi, kio al ŝi okazas; sed, ĉar ŝi ne respondis, la diris:
—Sendube ŝi svenis de timo pro la enrompo de tiuj hundoj en la ĝardenon.
Li apartigis ŝin de mia brusto kaj ŝin premis al la sia; ŝi eligis profundan suspiron, kaj, kun la okuloj ankoraŭ humidaj pro la larmoj, diris:
—Ámexi, kristano, _ámexi —«foriru, kristano, foriru».
Al tio, ŝia patro respondis:
—Ne necesas, ke la kristano foriru. Li faris al vi nenian damaĝon, kaj la turkoj jam forglitis. Ne timu, ĉar ne ekzistas kaŭzo por zorgi; kiel dirite, la turkoj obeis mian peton kaj foriris sur la sama vojo de sia alveno.
—Vi pravas, sinjoro. Ŝi timiĝis pro ili —mi diris al li—. Sed, ĉar ŝi diras, ke mi foriru, mi ne deziras ĝeni ŝin; pacon al vi, kaj, se vi permesus, mi revenos, se necese, plu kolekti herbojn en la ĝardeno; laŭ mia mastro, nenie kreskas salat-herboj pli bonaj ol ĉi tie.
—Venu tiel ofte kiel vi volos —respondis Agi Morato—. Mia filino diris tion, ne tial, ke vi aŭ iu el la kristanoj ĝenis ŝin; eble ŝi konfuzis vin kun la turkoj, aŭ simple pensis, ke vi jam devus iri kolekti la herbojn.
Ĉe tio mi tuj adiaŭis ilin ambaŭ; ŝi foriris kun sia patro kaj aspektis kvazaŭ ŝia koro ŝiriĝus. Tiam, sub la preteksto kolekti la salat-herbojn, mi vagis laŭplaĉe tra la ĝardeno kaj atente rimarkis la enir- kaj elir-eblecojn, kaj la obstaklojn, kiujn prezentus la domo kontraŭ enrompo, kaj ĉion, kio povus faciligi la plenumon de mia plano. Tuj poste mi foriris de tie kaj informis al la renegato kaj al miaj kompanoj pri ĉio okazinta; mi apenaŭ havis paciencon por atendi la horon ĝui trankvile la feliĉon, kiun la Fortuno liveris al mi en la persono de la bela Zoraida. Sed la tempo pasis, kaj fine alvenis la tiel dezirataj tago kaj momento; kaj sekvante nian planon, frukton de longa konsiderado kaj de matura studo, ni sukcesis, kiel ni esperis. La vendredon sekvantan al la tago de mia interparolo kun Zoraida en la ĝardeno, nia renegato ankris la barkon, ĉe la noktiĝo, preskaŭ fronte al la domo kie la belega Zoraida loĝis.
La kristanoj uzontaj la remilojn jam gvatadis, dise kaŝitaj en la ĉirkaŭo, kaj atendis min ekscitite kaj kun tumulte ĝoja koro, avidaj ataki la barkon starantan antaŭ iliaj okuloj; ili ja sciis nenion pri la plano de la renegato kaj pensis, ke ili reakiros la liberon masakrante la maŭrojn, kiuj sidis en la barko. Okazis do, ke tuj kiam mi kaj miaj kompanoj montris nin, la kaŝitoj iom post iom venis aliĝi al la grupo. En tia horo, la pordegoj de la urbo statis jam fermitaj, kaj en la tuta kamparo eĉ ne unu persono videblis. Sed, kiam ni ĉiuj estis kune, ni ne sciis, ĉu konvenus unue iri preni Zoraidan aŭ submeti la maŭrajn remistojn: dum ni tiel dubis, la renegato venis al ni kaj demandis, kial ni staras neniofare, kaj aldonis, ke jam estas la tempo ekagi, ke liaj maŭroj tute ne gardas sin, kaj ke la pliparto dormas. Ni sciigis al li la motivon de nia hezitemo, kaj li respondis, ke la ĉefa afero estas okupi la ŝipon, ke tian operacion oni povus fari facile kaj sendanĝere, kaj ke poste ni irus serĉi Zoraidan. Ni opiniis lian konsilon bona, do sen plia halto kaj sub lia gvidado proksimiĝis al la barko. La renegato ensaltis la unua, eksvingis cimitaron kaj kriis en la maŭra:
—Neniu el vi moviĝu, se vi ne volas perdi la vivon!
Jam ĉi-momente preskaŭ ĉiuj kristanoj troviĝis sur la barko. La maŭroj havis ne tre kuraĝan animon kaj teruriĝis ĉe la vortoj de sia ŝipestro, do eĉ ne unu faris movon por helpi sin per la armiloj (cetere, apenaŭ kelkaj maŭroj, aŭ neniu, portis ilin kun si), kaj senvorte lasis sin manligi de la kristanoj, kiuj tion faris rapide, minacante la maŭrojn tuj ponardi ilin, se ili elpuŝus la plej etan krion de alarmo. Tuj poste, la duono de la kristanoj restis garde sur la barko, kaj la ceteraj, mi inter ili, iris, ankoraŭ sub la gvido de la renegato, al la ĝardeno de Agi Morato; bonŝance la pordo cedis facile, kvazaŭ ĝi estus ne ŝlosita, kaj tiel, en silento kaj kvieto ni alvenis nerimarkite al la domo.
La belega Zoraida atendis nin ĉe fenestro, kaj, tuj kiam ŝi aŭdis moviĝon de homoj, demandis softe, ĉu ni estas nizarani, t.e. kristanoj. Mi respondis jese kaj petis ŝin sobiri. Ŝi rekonis min kaj hezitis eĉ ne momenton, ĉar senvorte ŝi tuj descendis, apertis la pordon kaj montriĝis al ĉiuj tiel bela kaj tiel riĉe garnita, ke mi ne kapablus priskribi ŝin. Mi prenis ŝian manon kaj ĝin kisis, kaj tion saman faris la renegato kaj miaj tri kompanoj; la ceteraj, kvankam ili ne komprenis la situacion, imitis min, pensante, ke ni dankas kaj rekonas ŝin, kiel nian liberodonan sinjorinon. Tiam la renegato demandis ŝin en la maŭra, ĉu ŝia patro troviĝas en la domo. Ŝi respondis jese kaj aldonis, ke li dormas.
—Nu, necesas lin veki —respondis la renegato—; ni prenos lin kun ni kaj ankaŭ ĉion valoran de ĉi domo.
—Ne —ŝi diris—. Nepre oni ne tuŝu mian patron. Kaj en ĉi domo nenio valora troviĝas, krom tio, kion mi kunportos. Ĝi sufiĉos por igi vin ĉiujn riĉaj kaj feliĉaj. Atendu momenton kaj vi vidos.
Ĉe tio ŝi reeniris, promesante tuj reveni kaj rekomendante al ni teni nin kvietaj kaj silentaj. Mi demandis al la renegato, kion do li ĵus interparolis kun Zoraida, kaj, kiam li informis min pri ilia konversacio, mi diris, ke la volon de Zoraida oni nepre obeu. Tiam ŝi revenis kun kofreto plena de oraj eskudoj tiel peza, ke ŝi apenaŭ povis porti ĝin. Bedaŭrinde, ŝia patro vekiĝis ĉi-momente, aŭdis la bruon leviĝantan de la ĝardeno, elrigardis tra fenestro, vidis la grupon de kristanoj, kaj komencis laŭte kaj sovaĝe krii en la araba: «Kristanoj, kristanoj! Latronoj, latronoj!». Ĉi krioj metis nin en grandan timon kaj embarason, sed la renegato, vidante la danĝeron, kie ni troviĝis, kaj konsciante, ke tre gravis efektivigi nian tutan planon, impetis kun kelkaj kompanoj sur la ŝtuparo supren ĝis la ĉambro de Agi Morato, sed mi ne kuraĝis lasi Zoraidan sola, ĉar ŝi jam svenis inter miaj brakoj. Resume, la supririntaj viroj tiel efike agis, ke tre baldaŭ ili reaperis kun Agi Morato, kies manoj vidiĝis kunligitaj, kaj kies buŝo estis ŝtopita per poŝtuko, ke li ne kriu; krome, ili minacis mortigi lin, se li elpuŝus la plej etan krion. Kiam lia filino lin rimarkis, ŝi kovris al si la okulojn por ne vidi lin, kaj ŝia patro tre teruriĝis, se konsideri, ke li ne sciis, kiel volonte ŝi metis sin en niajn manojn. Tiam ni plej bezonis uzi la piedojn, do hastis en la barkon, kie la aliaj senpacience atendis, timante, ke ia misfortuno trafis nin.
Proksimume du horoj post noktomezo pasis, kiam ni ĉiuj troviĝis en la barko, kaj tie oni demetis de la patro de Zoraida la ligilon el la manoj kaj la tukon el la buŝo; sed la renegato ripetis sian minacon preni de li la vivon, se li dirus unu solan vorton. Agi Morato komencis profunde suspiri vidante tie sian filinon, kaj des pli veis, kiam li rimarkis, ke mi forte brakumas ŝin, kaj ke ŝi, sen defendi sin kaj sen plendi, tion permesas; tamen, li plu silentis pro timo, ke oni efektivigus la minacon de la renegato. Kiam Zoraida rimarkis surŝipe ke oni jam pretiĝas remi, kaj ke ŝia patro, kun la aliaj maŭroj ankoraŭ ligitaj, plu sidas en la barko, petis min, pere de la renegato, ke mi faru al ŝi la favoron meti en liberon la maŭrojn kaj ŝian patron; ŝi aldonis, ke ŝi prefere ĵetus sin al la maro, ol vidi ke pro ŝia kulpo, oni traktas ŝian patron, kiu tiel multe ŝin amis, kiel kaptiton. La renegato tradukis ŝian peton, kaj mi respondis, ke mi volonte konsentas ĝin, sed li obĵetis, ke, se ni liberigus ilin, ili krius alarmon en la urbo, kaj sekve oni ĉasus nin per kelkaj leĝeraj fregatoj, kaj barus al ni la vojojn de la tero kaj de la maro, tiel, ke ni ne povus eskapi; li aldonis, ke pli konvenus liberigi ilin, kiam ni alvenus al kristana tero. Ni ĉiuj akceptis lian konsilon, kaj ankaŭ Zoraida konsentis, kiam oni informis al ŝi, kial ne konvenus fari tuj, kion ŝi deziris; poste en ĝoja silento kaj kun vigla entuziasmo ĉiu el niaj bravaj remantoj prenis sian remilon, kaj, elkore rekomendante nin al Dio, ni komencis navigi ale al la insulo Mallorca, la plej proksima tero kristana; sed, ĉar blovis iom da tramontano kaj la maro videble agitiĝis, ne estis al ni eble teni nin en la rumbo al Mallorca, kaj ni devis veturi laŭlonge de la bordo ale al Orano, timante, ke oni povus rimarki nin de Sargel, urbo situanta sur ĉi sama bordo sesdek mejlojn for de Alĝero; krome ni timis renkonti ajnan el la galeretoj ordinare uzataj por transporto de varoj el Tetuán; tamen, ĉiu per si, kaj ĉiuj kune, pensis, ke se ni renkontus ian komercan galereton, kondiĉe, ke ĝi ne estus armita por kaperado, ni riskus nenion kaj plie ni kaptus la ŝipon, kie ni finus pli sekure la vojaĝon. Dum la navigado, Zoraida tenis la kapon inter miaj manoj por ne vidi sian patron, kaj mi sentis, ke ŝi alvokas sur nin la protekton de Lela Marien.