Выбрать главу

Veturinte proksimume tridek mejlojn, kaj jam ĉe la tagiĝo, ni rimarkis, ke ni distancas de la bordo tri arkebuzpafojn: ĝi vidiĝis dezerta, sen loĝantoj, kiuj povus nin observi; sed ni preferis remante interniĝi sur la maro iom pli serena jam; kaj kiam ni distanciĝis ses mejlojn de la bordo, oni ordonis alterne remi, por ke ĉiu duono de la remantoj havu tempon por manĝi, se konsideri, ke en la barko sidis sufiĉe da provizoj; sed la remantoj diris, ke ne konvenus moderigi nun la iron de la ŝipo, kaj ke, tiuj, kiuj ne remis, povus enbuŝigi al ili la manĝon, ĉar ili tute ne volis eĉ por momento delasi la remilojn. Oni faris kiel ili deziris, kaj ĉe tio ekblovis forta vento: ĝi devigis nin hisi la velojn, ĉesi remi kaj stiri ale al Orano, ĉar ne eblis sekvi sur alia direkto. Oni rapide faris la manovron, la barko velis pli da ok mejloj ĉiuhore, kaj ni timis jam nenion krom la eventuala renkonto kun ajna kapera ŝipo. Ni donis manĝi al niaj maŭroj, kaj la renegato konsolis ilin dirante, ke ili ne konsideru sin kaptitoj, kaj ke en la unua okazo, oni liberigus ilin. La samon oni diris al la patro de Zoraida, kaj li respondis:

—Ion ajn mi kredus kaj esperus de via favorkoreco kaj de via bona dispozicio, ho kristanoj, sed ne pensu, ke mi estas tiel naiva imagi, ke vi lasos min libera. Vi ne submetis vin al la danĝero rabi min nur por grandanime redoni al mi la liberon, des malpli, se konsideri, ke vi scias, kiu mi estas, kaj ke vi povas postuli tre multe da mono por mia reliberigo. Vi mem diru la sumon, kaj mi pagos kiom ajn vi volos por mi kaj por mia kompatinda filino: eĉ nur por ŝi sola, kiu estas la pli granda kaj bona parto de mia animo.

Tion dirante, li komencis tiel amare plori, ke li kortuŝis nin ĉiujn. Zoraida ne povis ne alrigardi lin kaj sentis tiel profundan emocion antaŭ lia plorado, ke ŝi levis sin de apud mi kaj impetis lin brakumi. Ŝi almetis sian vizaĝon al la lia, kaj tiel korŝire ploris kun li, ke multaj el ni faris la samon. Sed vidante ŝin en ties plej bela kostumo kaj garnita per granda nombro da juveloj, ŝia patro diris al ŝi en sia lingvo:

—Kion signifas ĉi tio? Hieraŭ nokte, antaŭ ol falis sur nin ĉi terura misfortuno, mi vidis vin en via hejma, ordinara robo, kaj nun, kvankam vi ne havis sufiĉan tempon por ŝanĝi veston, kaj kvankam okazis nenio, kio meritus celebron per speciala tualeto, vi aperas en la plej bela kostumo, kiun mi povis donaci al vi, kiam la sorto montriĝis al ni pli favora. Klarigu al mi ĉi enigmon, ĉar ĝi alarmas kaj surprizas min pli ol mia nuna misfortuno.

Kion la maŭro diris al sia filino, tion tradukis al mi la renegato, sed ŝi respondis eĉ ne unu vorton. Sed kiam Agi Morato rimarkis ĉe unu flanko de la barko la kofreton, kie ŝia filino gardis siajn juvelojn, kaj kiun li mem ne kunportis al la biendomo sed lasis en Alĝero, li eĉ pli konfuziĝis kaj demandis al ŝi, kiel la kofreto trafis en niajn manojn. Antaŭ ol Zoraida respondus, la renegato diris:

—Ne ĝenu vin, sinjoro, farante al via filino tiom da demandoj, ĉar per unu sola vorto mi povus respondi ilin ĉiujn: sciu, do, ke ŝi estas kristanino, kaj ke ŝi kvazaŭ trafajlis nian katenon, liberigante nin de nia kaptiteco. Ŝi akompanas nin propravole, kaj, mi imagas, ŝi ĝojas vidi sin en situacio simila al tiu de homo elpaŝanta el tenebro en lumon, el morto en vivon, el doloro en gloron.

—Ĉu li diras la veron, filino? —demandis la maŭro.

—Jes —respondis Zoraida.

—Ĉu efektive vi estas kristanino kaj metis vian patron en la manojn de liaj malamikoj? —demandis la oldulo.

—Kristanino mi ja estas; sed mi ne puŝis vin en vian nunan staton, ĉar neniam mi deziris forlasi vin aŭ fari mavon al vi, sed nur serĉi mian propran bonon.

—Kaj kian bonon vi renkontis, filino?

—Demandu tion al Lela Marien; ŝi respondus al vi pli bone ol mi kapablus.

Apenaŭ tion aŭdinte, la maŭro ĵetis sin kapantaŭe kaj kun neimagebla rapido en la maron, kie li certe dronus, se lia longa kaj pufa robo ne tenus lin duonflosanta en la akvo. Zoraida kriis al ni, ke oni lin savu; ni ĉiuj tuj alkuris helpi kaj, kaptante lin je la vesto, eltiris lin senkonscia kaj preskaŭ droninta. La junulino tiel afliktiĝis, ke ŝi ploris super li tenere kaj lamente, kvazaŭ li jam mortus. Ni turnis lin vizaĝalteren, el lia interno elfluis multe da akvo kaj post du horoj li rekonsciiĝis; dume la vento ŝanĝiĝis kaj puŝis nin ale al la bordo, kaj nur per forta remado ni evitis kolizion kontraŭ la teron; bonŝance ni alvenis al golfeto situanta apud promontoro aŭ kabo nomata de la maŭroj «kabo de la Cava Rumía», kio en nia lingvo signifas «kabo de la malĉasta kristanino»; inter la maŭroj ekzistas la tradicio, ke tie kuŝas enterigita la Cava, virino pro kies pekado okazis la perdiĝo de Hispanujo. Ili eĉ rigardas misaŭgura ĉi lokon, kie ili do ĵetas la ankron nur en okazoj de ekstrema nepreco; tamen ĝi estis al ni, ne ia kaŝejo de malĉasta virino, sed sekura haveno, se konsideri, ke la maro jam vere furiozis.

Ni postenigis sentinelojn sur la bordo, ne ellasis la remilojn el la manoj eĉ unu momenton, manĝis el la provizoj de la renegato kaj fervore petis de Dio kaj de nia Sinjorino, ke ili helpu kaj favoru nin kronante per feliĉa fino la aventuron tiel sukcese komencitan. Je petoj de Zoraida oni ordonis surbordigi ŝian patron, kune kun la aliaj maŭroj ankoraŭ ligitaj, tial, ke, pro sia ŝanceliĝanta kuraĝo kaj kompatema koro, ŝi ne povis elporti vidi sian patron ligita kaj siajn samlandanojn kaptitaj. Ni promesis al ŝi, ke ni liberigus ilin ĉe la momento de nia foriro, ĉar en tiel senhoma loko ne estus danĝere restigi ilin.

Ni ne vane preĝis; la ĉielo ne ignoris nin: la vento ŝanĝiĝis denove, kaj la maro kvietiĝis kvazaŭ invitante nin daŭrigi ĝoje la veturon. Tiam ni deligis la maŭrojn kaj surbordigis ilin unuope, ĉe ties granda miro, sed kiam venis la vico elbarkigi la patron de Zoraida, jam plene rekonsciiĝintan, li diris:

—Ĉu vi scias, kristanoj, kial ĉi perversa virino ĝojas je mia liberiĝo? Ĉu vi opinias, ke ŝin movas ia kompato al mi? Ne, tute ne; ŝi ĝojas, ĉar mia ĉeesto embarasus ŝin, kiam ŝi volus plenumi siajn fiajn dezirojn. Ankaŭ ne pensu, ke ŝi ŝanĝis sian religion, ĉar ŝi kredas, ke la via superas la nian; tion ŝi faris tial, ke ŝi scias, ke en via lando oni pli libere diboĉas ol en la nia.

Poste li sin turnis al Zoraida, kaj, dum mi kaj alia kristano retenis lin je la brakoj por eviti ajnan frenezaĵon de lia flanko, li diris: