Выбрать главу

—Ho, perversa kaj miskonsilita knabino! Kien vi iras, blinde kaj senpense, en la manoj de ĉi hundoj, naturaj malamikoj niaj? Damnon al la horo, kiam mi generis vin, kaj damnon al la regaloj kaj plezuroj inter kiuj, dank’ al mi, vi elkreskis!

Kiam mi vidis, ke li ne havas intencon baldaŭ fini sian plendadon, mi ordonis tuj surbordigi lin, kaj de la strando li plu malbenis kaj lamentis plenvoĉe, preĝante al Mahometo, ke li petu de Allah konfuzi, detrui kaj ekstermi nin. Kaj kiam ni hisis la velojn kaj ne plu aŭdis liajn vortojn, ni vidis liajn farojn, nome, li deŝiris al si la barbon kaj la harojn kaj rulis sin sur la tero. Sed unu fojon li tiel levis la voĉon, ke ni povis aŭdi lin diri:

—Revenu, kara filino, revenu teren! Ĉion mi pardonas al vi! Lasu la monon al tiuj viroj, kaj venu konsoli ĉi tristan patron vian, se vi ne volas, ke mi perdu la vivon sur ĉi soleca sablo!

Ĉion aŭskultis Zoraida kaj ĉion priploris kun dolora koro, sed responde ŝi sciis diri nur:

—Volu Allah, ke Lela Marien, pro kies inspiro mi iĝas kristanino, konsolu vin en via aflikto, kara patro! Allah bone scias, ke mi ne povus agi alie, kaj ke en tio ne influis ĉi kristanoj, ĉar, eĉ se mi volus ne akompani ilin, estus al mi neeble resti hejme: ĝis tia ekstremo la animo urĝis min al la plenumo de ĉi decido, tiel bona laŭ mia opinio, kiel mava laŭ via juĝo.

Tion ŝi diris, kiam ŝia patro ne plu aŭdis ŝin, kaj kiam ni ne plu lin distingis. Mi klopodis konsoli Zoraidan, dum ni ĉiuj priatentis la iron de nia barko, kies veturadon faciligis nun la vento, tiele, ke ni estis certaj alveni en la mateniĝo de la sekvanta tago al la hispana bordo. Sed, ĉar la bono preskaŭ neniam, aŭ neniam, venas simpla kaj nemiksita, sed akompanata aŭ sekvata de ia angora aŭ perturba misfortuno, okazis ke, kaŭze de nia sorto, aŭ eble kaŭze de la malbenoj de la maŭro kontraŭ lia filino (tiaj malbenoj timindas, kiam ilin diras ajna patro), proksimume je la tria matene kaj jam sur la alta maro, navigante kun plenblovitaj veloj kaj kun la remiloj levitaj —ĉar la favora vento ŝparis al ni la laboron ilin uzi—, ni vidis je la helo de la lunlumo, ke tre proksima ŝipo kun kvadrataj veloj iom lofas sin kaj komencas preterpasi antaŭ nia pruo; tiel multe ĝi proksimiĝis, ke ni devis brajli por eviti kolizion, dum en la alia ŝipo oni faris abruptan rudro-manovron por lasi al ni spacon por pasi. Oni grupiĝis ĉe la pavezo de la nekonata ŝipo kaj demandis al ni, kiuj ni estas, de kie ni venas kaj kien ni iras. Sed, ĉar ili parolis en la franca, la renegato konsilis al ni:

—Ne respondu! Sendube ili estas francaj piratoj, kiuj rabas ĉion kapteblan.

Obeante ĉi averton, oni respondis nenion. Sed, kiam ni iom antaŭeniĝis, kaj la alia ŝipo jam troviĝis ĉe nia leo, subite ĝi pafis kontraŭ nin du parojn da kanonkugloj; ŝajne ĉiu paro estis kunligita per ĉeno, ĉar la unua fortranĉis ĉe la mezo nian maston, kies supra parto falis kun la veloj en la maron; tuj sekve la dua paro trafis plene la korpon de la barko kaj faris al ĝi egan truon sed ne alispecajn damaĝojn; konstatante, ke la barko eksinkas, ni ĉiuj komencis plenvoĉe krii helpon, petante de la ŝipanoj, ke ili prenu nin en sian ŝipon, ĉar la nia mergiĝas. Tiam ili brajlis la velojn, surmarigis boaton, kaj dek du bone armitaj francoj kun arkebuzoj kaj brule pretaj meĉoj ensaltis en ĝin, proksimiĝis al ni kaj rimarkinte, ke ni estas malmultaj, kaj ke nia barko dronas, prenis nin en sian boaton kaj diris, ke ili kanonis nin, ĉar ni malĝentilis, kiam ni silentis ĉe iliaj demandoj. Dume la renegato, preninte la kofreton kun la juveloj de Zoraida, nerimarkate ĵetis ĝin en la maron.

Nu, ni ĉiuj pasis al la ŝipo de la francoj, kiuj, demandinte nin pri ĉio, kion ili volis scii, forprenis de ni ĉion, kvazaŭ ni estus iliaj ĝismortaj malamikoj, kaj prirabis de Zoraida eĉ la braceletojn de ŝiaj maleoloj. Sed la aflikto de Zoraida ne premis min tiel multe kiel mia propra timo, ĉar mi pensis, ke ili, forpreninte ŝiajn rarajn kaj valoregajn juvelojn, ne hezitus senigi ŝin de la juvelo, kiun ŝi plej alte taksis kaj trezoris; bonŝance, la avido de tiaj viroj ne etendiĝas preter la mono, kvankam ĉi-rilate ilia posedemo estas nesatigebla; ĉi-okaze ilia avido montriĝis tiel ekstrema, ke eĉ je niaj vestaĉoj de kaptitoj ili senigus nin, se ili iel profitus per tio.

Kelkaj piratoj volis eĉ ĵeti nin, envolvitajn en velon, al la maro, ĉar ili havis la intencon komerci kun hispanaj havenurboj, ŝajnigante sin bretonoj, kaj, se ili lasus nin vivaj, ilia rabo diskoniĝus, kaj oni punus ilin. Sed la kapitano —kaj prirabinto de mia kara Zoraida— diris, ke li kontentiĝas per la predo, kiun li jam havas, kaj ke, anstataŭ halti en ajna hispana haveno, li preferas transgliti la markolon de Gibraltar kaj direkti sin al Roĉelo, kie estis komencinta lia vojaĝo; ili do interkonsentis doni al ni la boaton de la ŝipo kaj ĉion necesan por la kurta navigado, kiun ni devus ankoraŭ fari. Ili plenumis ĉi promeson la sekvantan matenon, tre proksime al la hispana bordo, ĉe kies vido ni tute forgesis niajn zorgojn kaj mizerojn, kvazaŭ ni spertintus ilin neniam: tiel grandan ĝojon kaŭzas libero retrovita.

Proksimume je la tagmezo ili ĵetis nin en la boaton, provizis nin per du bareloj da akvo kaj kelke da biskvito, kaj la kapitano, tuŝita de mi ne scias kia kompato, en la momento kiam la belega Zoraida enboatiĝis, donis al ŝi kvardek or-eskudojn, kaj ne permesis, ke liaj soldatoj forprenu de ŝi ĉi kostumon, kiun ŝi nun portas. Jam en la boato, ni dankis ilin pro ĉi lasta bonfaro, kaj montris nin pli ŝuldosentaj ol plendemaj; ili sin direktis al la alta maro, survoje al la markolo de Gibraltar. Rigardante nur la teron, kiu, kvazaŭ gvida stelo, montriĝis antaŭ niaj okuloj, ni tiel rapide remis, ke ĉe la sunsubiro ŝajnis al ni, ke ni povus albordiĝi antaŭ ol pasus longa parto de la nokto; sed, ĉar mankis la luno, kaj la ĉielo vidiĝis obskura, kaj ni ne sciis, kie ni troviĝis, multaj el ni opiniis, ke ne estus prudente albordiĝi, kvankam aliaj deziris fari tian manovron, eĉ inter rokoj kaj je longa distanco de loĝataj lokoj: tiel ni ne plu havus la prave motivitan timon renkonti iun el la piratoj de Tetuán, kiuj forvelas de Berberio en la nokto, atingas ĉe la mateniĝo la hispanan bordon, predas tie, kaj revenas hejmen por dormi. Sed el la diversaj opinioj ni elektis la jenan: proksimiĝi iom post iom kaj, se la maro montriĝus sufiĉe kvieta, elboatiĝi kie ajn ni povus. Ĉi planon ni sekvis kaj, iom antaŭ la noktomezo, ni alvenis al la piedo de alta monto, kiu staris je ioma distanco de la maro kaj lasis iom da spaco konvena por albordiĝo. La boato puŝiĝis en la sablon, ni ĉiuj elsaltis sur la teron, kisis la grundon kaj, kun larmoj de ĝojego, dankis Dion, Nian Sinjoron, pro ties netaksebla favorkoreco; poste ni elprenis el la boato niajn provizojn, haŭlis ĝin el la sablo kaj supriris grandan parton de la monto, ĉar ni ankoraŭ ne sentis nin tre sekuraj nek plene konsciis, ke ni staris sur kristana tero.

Alvenis fine la aŭroro, pli lante, ŝajnis al mi, ol ni dezirus. Ni ĵus supriris ĝis la pinto de la monto por vidi, ĉu oni distingus de tie ian loĝatan lokon aŭ paŝtistan kabanon. Sed malgraŭ tio, ke ni streĉis la okulojn, videblis nek vilaĝo, nek homo, nek pado, nek vojo. Tiam ni decidis plu penetri en la landon, ĉar ŝajnis nekredeble, ke ni ne renkontus baldaŭ ajnan personon, kiu sciigus nin, kie ni troviĝis. Sed plej afliktis min, ke Zoraida iris piede sur tiaj krutaĵoj. Kvankam kelkfoje mi portis ŝin sur miaj ŝultroj, tamen la timo min lacigi ne lasis ŝin ĝui la komforton de la ripozo, do ŝi tute rifuzis tian helpon de mia flanko; tre pacience, kun elmontroj de kontento kaj tenante sin je mia mano, Zoraida iris apud mi proksimume unu mejlon, ĝis ni aŭdis la sonon de tintileto, kio klare montris, ke ie proksime troviĝas ŝafogrego; ni atente ĉirkaŭrigardis por distingi ĝin kaj fine vidis junan paŝtiston, kiu lante kaj trankvile prilaboris vergon per tranĉilo. Ni laŭte vokis lin, li levis la kapon, rapide stariĝis kaj —tion ni poste sciis— vidis unue Zoraidan, kaj la renegaton en ties maŭraj kostumoj, pensis, ke la tuta berbera gento alsaltas al li, fuĝis kun surpriza impeto en apudan arbaron kaj komencis alarmi per la plej laŭtaj krioj de la mondo: