—Maŭroj, maŭroj surlande! Maŭroj, maŭroj! Ek al la armiloj! Al la armiloj!
Tute konfuzitaj de la krioj de la paŝtisto ni ne sciis kion fari, sed konsiderante, ke lia voĉo alarmus ĉie, kaj ke sekve la kavalerio prigardanta la bordon baldaŭ alrajdus por vidi kio okazas, ni decidis, ke la renegato demetu sian turkan kostumon kaj vestu sin per la kazako de kaptito: tian pecon donis unu el ni al la renegato, konservante sur si nur la ĉemizon. Tiel, rekomendante nin al Dio kaj ekirante sur la sama vojo sekvita de la paŝtisto, ni esperis ĉiumomente la aperon de kavalerianoj. Ni ne trompiĝis, ĉar ne pasis du horoj, kiam, elpasinte el la kruta erikejo kaj jam sur ebena lando, ni vidis proksimume kvindek virojn rajdi al ni duongalope. Ni haltis atende, sed, kiam ili alvenis kaj rimarkis, ke tie staras nur grupo de kompatindaj kristanoj, anstataŭ la serĉataj maŭroj, ili surpriziĝis, kaj unu rajdisto demandis, ĉu kaŭze de ni la paŝtisto kriis alarmon.
—Jes —mi respondis. Sed, kiam mi pretis rakonti ĉion okazintan, kiuj ni estas kaj de kie ni venas, unu el la kristanoj de nia grupo rekonis la kavalerianojn kaj intervenis, sen ke mi povus paroli ion plian.
—Dank’ al Dio, sinjoroj, ke Li kondukis nin al ĉi loko —li diris—. Ĉar se mi ne trompas min, ni staras sur tero proksima al Vélez Málaga. Kaj se miaj jaroj de kaptiteco ne forviŝis vin, sinjoro, el mia memoro, vi, kiu demandas nin pri nia identeco, estas mia onklo Pedro de Bustamante.
Apenaŭ diris tion la kristana kaptito, kiam la rajdisto saltis de sur la ĉevalo kaj brakumis la junulon,dirante:
—Mia karega nevo, mi jam rekonas vin! Mi, mia fratino (patrino via) kaj viaj ceteraj familianoj priploris vin kiel mortintan. Dio volis konservi al ili la vivon, por ke ili havu la plezuron revidi vin; ni sciis, ke vi troviĝis en Alĝerio, kaj, se juĝi laŭ la stato de la vestoj viaj kaj de viaj kompanoj, vi retrovis preskaŭ mirakle la liberon.
—Vi pravas —respondis la junulo—, kaj ni havos tempon por ĉion rakonti.
Kiam la kavalerianoj vidis, ke ni estas kristanaj kaptitoj, ili desaltis de siaj bestoj kaj ĉiu proponis sian ĉevalon, ke ni rajdu al la urbo Vélez Málaga, proksimume kvin mejlojn for. Ni diris al ili, kie ni lasis la boaton, kaj kelkaj iris tien por transporti ĝin al la urbo; aliaj helpis nin sidiĝi malantaŭ ili sur la gropo de iliaj ĉevaloj, kaj Zoraida rajdis la beston de la onklo de la kristano. La tuta urbo kungregiĝis por nin saluti, ĉar unu el la kavalerianoj antaŭeniĝis al ni kaj informis pri nia alveno. La homoj tute ne surpriziĝis vidante fuĝintajn kaptitojn aŭ maŭrojn kaptitajn: la tieaj ĉeborduloj jam kutimiĝis al tiaj spektakloj, sed mutiĝis de admiro antaŭ Zoraida, kies beleco kulminis tiam kaŭze de la laciga iro kaj de la ĝojo trovi sin sur kristana tero sekure kaj sendanĝere. Tiel ĉarme koloriĝis ŝia vizaĝo pro la diritaj motivoj, ke, se mi ne estus blinda de amo, mi riskas diri, ke ne ekzistis en la mondo pli bela kreitaĵo: almenaŭ, neniam antaŭe mi vidis iun tian.
Ni iris rekte al la kirko por danki Dion pro liaj favoroj kaj, enirinte, Zoraida rimarkis, ke tie troviĝas vizaĝoj similaj al la vizaĝo de Lela Marien. Ni diris al ŝi, ke, efektive, temas pri figuroj ŝiaj, kaj la renegato klarigis al ŝi, kiom li povis, la signifon de tiaj figuroj, por ke ŝi ilin adoru kvazaŭ la propran Lela Marien, kiu fojfoje parolis al ŝi. Zoraida, inteligenta kaj dotita per natura talento, tuj komprenis kion oni diris al ŝi pri la figuroj. Oni kondukis nin de la kirko kaj distribuis nin inter diversaj domoj de la urbo; la nevo de Bustamante gastigis Zoraidan, la renegaton kaj min ĉe siaj gepatroj, kies bonhavo estis sufiĉe granda, kaj kiuj regalis nin kiel sian propran filon.
Ses tagojn ni restis en Vélez Málaga, kaj fine la renegato, informiĝinte pri ĉio al li necesa, vojaĝis al Granada por, pere de la Sankta Inkvizicio, reveni en la sinon de la sanktega Eklezio; la ceteraj liberigitaj kristanoj foriris dise kien ĉiu preferis. Nur Zoraida kaj mi restis en la urbo, kaj per la eskudoj liveritaj de la ĝentilo de la franco mi aĉetis la beston, kiun ŝi nun rajdas. Servante ŝin ĝis nun kiel patro kaj ŝildisto, ne kiel edzo, mi vojaĝas kun la celo scii, ĉu mia patro vivas ankoraŭ, aŭ ĉu iu el miaj fratoj havis pli bonan sorton ol mi, kvankam, tial, ke la ĉielo faris min kompano de Zoraida, mi ne povas imagi sorton pli dezirindan. Zoraida montras tioman paciencon elportante la ĝenojn proprajn al la mizero kaj tiel elkore volas fariĝi kristanino, ke mi profunde admiras ŝin kaj deziras nur servi ŝin dum la resto de mia vivo. Sed la feliĉon vidi min ŝia, kaj ŝin mia, perturbas kaj difektas la fakto, ke mi ne scias, ĉu mi trovos en mia lando ajnan lokon, kie ŝi povus loĝi, aŭ ĉu la tempo kaj la morto faris tiajn ŝanĝojn en la bonhavoj kaj en la vivoj de miaj patro kaj fratoj, ke apenaŭ iu ajn alia povus rekoni min, se ili ne ekzistus.
Nenion plian mi povas aldoni al mia historio, sinjoroj. Juĝu mem, ĉu ĝi estas interesa kaj originala; mi diru nur, ke mi preferintus ĝin rakonti pli lakone, kvankam la timo vin tedi igis min ne mencii kelke da detaloj.
Ĉapitro 42
Pri novaj eventoj en la gastejo kaj pri multaj aliaj aferoj sciindaj
Tion dirinte, la kaptito silentiĝis, kaj don Fernando diris al li:
—Vere, sinjoro kapitano, la maniero rakonti vian kuriozan aventuron estis tiel rimarkinda kiel la originala kaj eksterordinara karaktero de la eventoj mem, plenaj de mirigaj, raraj kaj suspensaj cirkonstancoj. Ni aŭskultis vin kun tiom da plezuro, ke al ni tre plaĉus, se vi denove rakontus vian historion, eĉ se ĝi daŭrus ĝis morgaŭ.
Tuj sekve Cardenio kaj la ceteraj metis sin je lia dispono kun tiel varmaj kaj sinceraj esprimoj, ke la kapitano plene konvinkiĝis pri ilia bonvolo. Precipe don Fernando sin proponis al li, asertante ke, se li volus iri kun li, lia frato la markizo estus la baptopatro de Zoraida, kaj ke li mem, de sia flanko, provizus lin per ĉio necesa, ke li povu montriĝi en sia lando kun la deco kaj rango propraj al lia persono. Ĉion dankis la kaptito plej ĝentile sed akceptis neniun el liaj noblaj proponoj.
Ĉe tio komencis noktiĝi, kaj, kiam jam regis la tenebro, alvenis al la gastejo unu veturilo eskortata de kelkaj rajdantoj surĉevalaj. Ili petis loĝon, sed la gastigantino respondis, ke en la tuta domo troviĝas eĉ ne un spano neokupita.
—Tamen —diris unu el la eskortantoj— ĉambron oni devas disponigi por lia moŝto la aŭditoro, kiu sidas en la veturilo.
Ĉe tia titolo la gastigantino embarasiĝis kaj diris:
—Sinjoro, la afero estas, ke ni ne disponas litojn; sed se lia moŝto la aŭditoro portas liton kun si, kiel mi supozas, nu, li estu bonvena. Mi kaj mia edzo cedus nian ĉambron, por ke lia moŝto sin aranĝu tie.
—Tre bone —diris la eskortanto.
Ĉe tio jam eliris el la veturilo viro, kies kostumo montris lian oficon: lia longa robo kun krispaj manikoj rivelis lin aŭditoro, kiel lia eskortanto asertis. Li kondukis je la mano pucelon en vojaĝa vesto, proksimume deksesjaran, tiel belan, allogan kaj gracian, ke ŝi faris profundan impreson al ĉiu, ĝis tia ekstremo, ke se ne troviĝus en la gastejo Dorotea, Luscinda kaj Zoraida, oni pensus preskaŭ neebla la ekziston de komparebla ĉarmulino. Don Quijote ĉeestis la eniron de la aŭditoro kaj la pucelo, kaj diris, tuj kiam li ilin vidis:
—Via moŝto envenu senrezerve kaj regalu vin en ĉi kastelo. Ĉar, kvankam ĝi estas mizera kaj manka de komforto, nenie en la mondo troviĝas loko tiel paŭpera kaj aspra, ke ĝi ne povus cedi ioman spacon al la armoj kaj la letroj, des malpli se ili havas la belecon kiel gvidan kaj ĉefan akompanon, kiel okazas a la letroj de via moŝto flanke de ĉi rava pucelo, antaŭ kies persono, ne nur la kasteloj devas aperti siajn pordojn kaj akcepti ŝin, sed eĉ la rokoj splitiĝi kaj la montoj disfali por lasi ŝin enpaŝi. Via moŝto envenu do en ĉi paradizon, kie troviĝas sunoj kaj steloj por akompani la ĉielon, kiu iras kun vi, kaj kie vi renkontos la armojn en ties plena brilo kaj la belon en ties kulmino.