Выбрать главу

5. Tri ŝiritaj fadenoj

Sinjoro Ŝerloko Holmso havis, ĝis tre rimarkinda grado, la povon laŭvole malkroĉi sian menson. Dum du horoj la stranga afero, en kiu ni estis implikitaj, ŝajnis forgesita, kaj lin tute absorbis la pentraĵoj de la modernaj belgaj majstroj. Li volis paroli pri nenio krom arto, pri kiu li havis plej strangajn impresojn, de kiam ni forlasis la galerion ĝis ni troviĝis en la Nordhumberlanda hotelo.

— Kavaliro Henriko Baskervilo estas supre kaj atendas vin, — diris la hotela registristo. — Li petis, ke mi konduku vin supren tuj kiam vi venos.

— Ĉu vi kontraŭas, ke mi rigardu vian registrolibron? — demandis Holmso.

— Tute ne.

La libro montris, ke du nomoj estis aldonitaj post tiu de Baskervilo. Unu estis Teofilo Ĝonstono kaj familio el Novkastelo; la alia estis sinjorino Oldmoro kaj servistino el Alta Loĝejo, Altono.

— Certe tiu estas la sama Ĝonstono, kiun mi iam konis, — diris Holmso al la registristo. — Advokato, ĉu ne, grizhara, kaj marŝas lamete?

— Ne, sinjoro, tiu ĉi estas sinjoro Ĝonstono, la karbejmastro, sinjoro tre aktiva, ne pli aĝa ol vi mem.

— Ĉu vi ne eraras pri lia metio?

— Ne, sinjoro, li utiligis tiun ĉi hotelon dum multaj jaroj, kaj li estas tre bone konata al ni.

— Ha, tio decidigas la aferon. Ankaŭ sinjorino Oldmoro; ŝajnas, ke mi memoras tiun nomon. Pardonu mian scivolon, sed ofte vizitante unu amikon oni trovas alian.

— Ŝi estas sinjorino malsanema, sinjoro. Ŝia edzo estis iam urbestro de Glostero. Ŝi ĉiam gastas ĉi tie, kiam ŝi estas en Londono.

— Dankon! Bedaŭrinde mi ne povas pretendi ŝian konatecon. Mi konfirmis tre gravan fakton per tiuj demandoj, Vatsono, — li daŭrigis mallaŭtvoĉe dum ni supreniris. — Jam ni scias, ke la homoj, kiuj tiom interesiĝas pri nia amiko, ne trovis lokon en lia hotelo. Tio signifas, ke kvankam ili tre deziras, kiel ni konstatis, spioni lin, ili same deziras, ke li ne vidu ilin. Nu, tio estas fakto tre sugesta.

— Kion ĝi sugestas?

— Ĝi sugestas… Hola, kara homo, kio entute ĝenas vin?

Ĉirkaŭirante la supron de la ŝtuparo ni renkontis kavaliron Henriko Baskervilo mem. Lia vizaĝo estis kolere ruĝiĝinta, kaj en unu mano li tenis malnovan polvkovritan ŝuon. Tiom li furiozis, ke li apenaŭ kapablis klare paroli, kaj kiam li efektive parolis, li uzis multe pli fortan kaj pli okcidentan dialekton ol tiun, kiun ni aŭdis de li matene.

— Ŝajnas al mi, ke oni mokas min en tiu ĉi hotelo, — li kriis. — Ili trovos, ke ili ekmanipulis la malĝustan personon, se ili ne zorge atentos. Je la tondro, se tiu ulo ne trovos mian mankantan ŝuon, okazos krizo. Mi povas aprezi ŝercon kiel normalulo, sinjoro Holmso, sed ĉi-foje oni preterpafis la celon.

— Vi ankoraŭ serĉas vian ŝuon, ĉu?

— Jes, sinjoro, kaj mi intencas trovi ĝin.

— Sed vi diris, ĉu ne, ke tiu estis nova bruna ŝuo?

— Tia ĝi estis, sinjoro. Kaj nun ĝi estas malnova nigra ŝuo.

— Kio? Ĉu vi volas diri?..

— Ĝuste tion mi volas diri. Mi posedis nur tri parojn en la mondo — la novajn brunajn, la malnovajn nigrajn, kaj la brilledajn, kiujn mi portas. Hieraŭ nokte oni prenis unu el la brunaj, kaj hodiaŭ oni ŝtelis unu el la nigraj. Nu, ĉu vi havas ĝin? Parolu, homo, kaj ne staru gapante!

Maltrankvila germana etaĝservisto estis suririnta la scenejon.

— Ne, sinjoro, mi enketis tra la tuta hotelo, sed mi aŭdis nenion pri ĝi.

— Nu, aŭ tiu ŝuo revenos antaŭ la sunsubiro, aŭ mi kontaktos la direktoron kaj diros al li, ke mi tuj foriros el tiu ĉi hotelo.

— Ĝi estas trovota, sinjoro… Mi promesas, ke se vi iom paciencos, ĝi estos trovita.

— Certigu tion, ĉar ĝi estos mia lasta perditaĵo en tiu ĉi ŝtelista kaverno. Nu, nu, sinjoro Holmso, vi pardonos, ke mi ĝenas vin pri tia bagatelo…

— Mi taksas ĝin inda je ĝeniĝo.

— Vidu, vi aspektas tre serioza pri ĝi.

— Kiel vi klarigas ĝin?

— Mi simple ne provas klarigi ĝin. Ĝi ŝajnas la afero plej freneza, plej stranga, kiu iam ajn okazis al mi.

— La plej stranga eble, — diris Holmso penseme.

— Kion vi mem pensas pri ĝi?

— Nu mi ankoraŭ ne pretendas kompreni ĝin. Tiu via afero estas tre komplika, kavaliro Henriko. Lige kun la morto de via onklo, mi ne estas certa, ke el la kvincent elstare gravaj kazoj, kiujn mi esploris, troviĝas unu, kiu efikas tiom profunde. Sed ni tenas en la manoj plurajn fadenojn, kaj plej probable unu aŭ alia el ili gvidos nin al la vero. Ni eble malŝparos tempon sekvante la malĝustan, sed pli aŭ malpli baldaŭ ni devos trafi la ĝustan.

Ni ĝuis agrablan tagmanĝon, dum kiu malmulto estis dirita pri la afero kiu kunigis nin. Sed en la privata saloneto, al kiu ni poste transiris, Holmso demandis al Baskervilo, kion li intencas fari.

— Iri al Baskervila Halo.

— Kaj kiam?

— Fine de la semajno.

— Entute, — diris Holmso, — mi opinias, ke via decido estas saĝa. Mi havas multan atestaĵon, ke vi estas spionata en Londono, kaj inter la milionoj en tiu ĉi urbego estas malfacile eltrovi, kiuj estas tiuj homoj kaj kion ili celas. Se ili intencas misaĵon ili eble malbonfarus al vi, kaj ni estus senpovaj por malhelpi tion. Vi ne sciis, doktoro Mortimero, ke oni postsekvis vin hodiaŭ matene, ĉu?

Doktoro Mortimero eksaltetis abrupte.

— Postsekvis! Kiu?

— Ĝuste tion, bedaŭrinde, mi ne povas sciigi al vi. Ĉu inter viaj najbaroj kaj konatoj troviĝas sur Erikejo Darta viro kun nigra plenbarbo?

— Ne… Aŭ, mi pripensu… Vidu, jes. Barimoro, la domservisto de kavaliro Karlo, estas viro kun plena nigra barbo.

— Ha! Kie estas Barimoro?

— Li prizorgas la Halon.

— Prefere ni eksciu, ke li vere estas tie, aŭ ĉu iel ajn eble li estas en Londono.

— Kiel vi povas tion fari?

— Donu al mi telegrafan blankon. «Ĉu ĉio pretas por kavaliro Henriko?» Tio sufiĉos. Kiu estas la plej proksima telegrafa oficejo? Grimpeno. Tre bone, ni sendos la duan telegramon al la poŝtisto en Grimpeno: «Telegramo al sinjoro Barimoro enmanigendas senpere al li. Se li forestas, bonvolu resendi la telegramon al kavaliro Henriko Baskervilo, Nordhumberlanda hotelo». Tio devus sciigi al ni antaŭ la vespero, ĉu Barimoro postenas en Devono.

— Tiel estas, — diris Baskervilo. — Cetere, doktoro Mortimero, kiu entute estas tiu Barimoro?

— Li estas filo de la antaŭa prizorgisto, kiu estas mortinta. Tiuj prizorgis la Halon jam dum kvar generacioj. Laŭ mia scio, li kaj lia edzino estas tiom respektinda paro, kiom iu ajn en la graflando.

— Samtempe, — diris Baskervilo, — estas sufiĉe klare ke dum neniu el la familio estas en la Halo, tiuj homoj ĝuas tre belan hejmon kaj nenion por fari.

— Vere.

— Ĉu Barimoro entute profitis per la testamento de kavaliro Karlo?

— Li kaj lia edzino ricevis po kvincent pundojn.

— Ha! Ĉu ili antaŭsciis, ke ili ricevos tion?

— Jes, kavaliro Karlo tre ŝatis paroli pri la enhavo de sia testamento.

— Tre interese.

— Espereble, — diris doktoro Mortimero, — vi ne rigardas suspekteme ĉiun ricevinton de heredaĵo de kavaliro Karlo, ĉar ankaŭ al mi estis testamentitaj mil pundoj.

— Ĉu vere! Kaj al aliaj?

— Enestis multaj sensignifaj sumoj al individuoj kaj al granda nombro da publikaj bonfaraj societoj. La tuta restaĵo iris al kavaliro Henriko.

— Kaj kiom estas la restaĵo?

— Sepcent kvardek mil pundoj.

Holmso surprizite altigis la brovojn kaj diris:

— Mi tute ne supozis, ke tiom grandega sumo estis pritraktita.