Выбрать главу

— Jes, sinjoro, tiel nomiĝis tiu sinjoro.

— Bonege! Sciigu al mi, kie vi akceptis lin, kaj ĉion, kio okazis.

— Li alvokis min je la naŭa kaj duono en la Placo Trafalgara. Li diris, ke li estas detektivo, kaj li proponis al mi du gineojn kondiĉe ke mi faru precize kion li postulos dum la tuta tago kaj starigos neniujn demandojn. Mi volonte konsentis. Unue ni veturis ĝis la Nordhumberlanda hotelo kaj atendis tie, ĝis du sinjoroj elvenis kaj luis fiakron el la vico. Ni sekvis ilian fiakron, ĝis tiu haltis ie proksime al ĉi tie.

— Je tiu ĉi pordo mem, — diris Holmso.

— Nu, pri tio mi ne povis esti certa, sed verŝajne mia kliento bone sciis tion. Ni haltis duonvoje tra la strato kaj atendis dum unu horo kaj duono. Poste la du sinjoroj preterpasis nin marŝante, kaj ni sekvis tra Bakerstrato kaj laŭ…

— Mi scias, — diris Holmso.

— Ĝis ni pasis trikvarone laŭ Regentostrato. Tiam mia sinjoro malfermegis la klapon, kaj li kriis, ke mi veturu senprokraste al la stacidomo Vaterloa kiel eble plej rapide. Mi vipis la ĉevalinon, kaj ni venis dum malpli ol dek minutoj. Tiam li pagis siajn du gineojn, kiel honestulo, kaj foriris en la stacidomon. Sed ĝuste kiam li foriris, li alturnis sin kaj diris: «Eble interesos vin, ke vi veturigis sinjoron Ŝerloko Holmso». Tiamaniere mi eksciis lian nomon.

— Komprenite. Kaj vi ne plu vidis lin, ĉu?

— Ne post kiam li eniris la stacidomon.

— Kaj kiel vi priskribus sinjoron Ŝerloko Holmso?

La fiakristo gratis sian kapon.

— Nu, li ne estis homo tute facile priskribebla. Mi taksus lin kvardekjara, kaj li estis mezalta, du-tri colojn pli malalta ol vi, sinjoro. Li estis vestita riĉule, kaj li havis nigran barbon, orte tranĉitan malsupre, kaj palan vizaĝon. Al mi ŝajnas, ke pli ol tion mi ne povas diri.

— Koloron de l’ okuloj?

— Ne, tion mi ne povas diri.

— Nenion plian vi memoras, ĉu?

— Ne, sinjoro, nenion.

— Do, jen via duonpundo. Alia atendas vin, se vi povos havigi pliajn informojn. Bonan nokton!

— Bonan nokton, sinjoro, kaj dankon!

Johano Klejtono foriris ridante, kaj Holmso turnis sin al mi ŝultrotire kaj ridetante malgaje.

— Klakŝiriĝis nia tria fadeno, kaj ni finas kie ni komencis, — li diris. — La ruza fripono! Li sciis nian numeron, sciis, ke kavaliro Henriko Baskervilo konsultis min, ekvidis kiu mi estas en Regentostrato, konjektis, ke mi notis la numeron de la fiakro kaj trovos la fiakriston, kaj tiel resendis tiun aŭdacan mesaĝon. Mi diru al vi, Vatsono, ke ĉi-foje ni havas kontraŭulon, kiu meritas nian skermadon. Mi estas matigita en Londono. Mi povas nur deziri al vi plian bonŝancon en Devono. Sed mi ne estas mense trankvila pri tio.

— Pri kio?

— Pri tio, ke mi sendas vin. La afero estas malbela, Vatsono. Malbela, danĝera afero, kaj ju pli mi kontemplas ĝin des malpli ĝi plaĉas al mi. Jes, kara homo, vi eble ridas, sed mi certigas vin, ke tre ĝoje mi rehavos vin sekure en Bakerstrato denove.

6. Baskervila Halo

Kavaliro Henriko Baskervilo kaj doktoro Mortimero estis pretaj je la tago difinita, kaj ni ekveturis al Devono laŭ la aranĝo. Sinjoro Ŝerloko Holmso akompanis min al la stacidomo, kaj donis al mi siajn disiĝajn instrukciojn kaj konsilojn.

— Mi ne influos vian menson per sugestaj teorioj aŭ suspektoj, Vatsono. Mi volas, ke vi simple raportu faktojn al mi kiel eble plej komplete, kaj vi povas lasi al mi la teoriumon.

— Kiajn faktojn? — mi demandis.

— Ion ajn, kio ŝajnas rilati al la enketo, kiom ajn nerekte, kaj precipe la rilatojn inter la juna Baskervilo kaj liaj najbaroj, aŭ eventualajn pluajn detalojn pri la morto de kavaliro Karlo. Mi mem iom enketis dum la pasintaj kelkaj tagoj, sed la rezultoj estis bedaŭrinde negativaj. Nur unu afero ŝajnas certa, nome ke sinjoro Jakobo Desmondo, kiu estas la heredonto, estas maljuneta sinjoro tre afabla karaktere, tiel ke tiu ĉi persekuto ne originas ĉe li. Mi vere opinias, ke ni rajtas tute forstreki lin el niaj konjektoj. Restas tiuj homoj, kiuj efektive ĉirkaŭos kavaliron Henriko Baskervilo sur la erikejo.

— Ĉu ne estus bone unuavice forigi tiun paron Barimoran?

— Neniel. Vi ne povus pli grave erari. Se ili estas senkulpaj, tio estus kruela maljustaĵo; kaj se ili estas kulpaj, ni rezignus pri ĉiu ebleco pruvi tion. Ne, ne, ni konservos ilin sur nia listo de suspektatoj. Ankaŭ estas ĉe la Halo grumo, se mi bone memoras. Ekzistas du erikejaj terkulturistoj. Troviĝas nia amiko doktoro Mortimero, kiun mi kredas tute honesta, kaj troviĝas lia edzino, pri kiu ni scias nenion. Troviĝas la naturesploristo Stepeltono, kaj troviĝas lia fratino, kiu estas laŭdire alloga junulino. Troviĝas sinjoro Frenklendo en Laftera Halo, kiu estas alia nekonata faktoro, kaj troviĝas kelkaj aliaj najbaroj. Tiuj estas la homoj, kiujn vi devos speciale studi.

— Mi faros mian plejeblon.

— Vi havas armilon, supozeble?

— Jes, mi supozis, ke valoros kunporti ĝin.

— Plej certe. Tenu apud vi vian revolveron tage kaj nokte, kaj neniam kompromitu vian singardemon.

Niaj amikoj jam akiris unuaklasan kupeon, kaj atendis nin sur la kajo.

— Ne, neniajn novaĵojn ni havas, — diris doktoro Mortimero, responde al demandoj de mia amiko. — Unu aferon mi povas ĵuri, kaj tio estas, ke ni ne estis spionataj dum la pasintaj du tagoj. Ni neniam eliris sen akra observado, kaj neniu povis eviti nian rimarkemon.

— Supozeble vi ĉiam restis kune, ĉu?

— Krom hieraŭ posttagmeze. Mi kutime dediĉas unu tagon al pura amuziĝo, kiam mi venas al Londono, do mi pasigis ĝin en la muzeo de la kolegio de ĥirurgoj.

— Kaj mi iris rigardi la homojn en la parko, — diris Baskervilo. — Sed neniu ajn malagrablaĵo trafis nin.

— Tamen estis malprudente, malgraŭ tio, — diris Holmso, skuante sian kapon kaj aspektante serioza. — Mi petas, kavaliro Henriko, ke vi ne promenadu sola. Iu granda misfortuno trafos vin, se vi tion faros. Ĉu vi retrovis vian alian ŝuon?

— Ne, sinjoro, ĝi estas perdita por ĉiam.

— Ĉu vere? Tio estas tre interesa. Nu, adiaŭ, — li aldonis, kiam la vagonaro komencis forgliti laŭ la kajo. — Ĉiam memoru, kavaliro Henriko, unu el la frazoj de tiu stranga malnova legendo, kiun doktoro Mortimero voĉlegis al ni, kaj evitu la erikejon dum tiuj horoj da mallumo, kiam la malicaj potencoj ekzaltiĝas.

Mi rerigardis al la kajo, kiam ni fore forlasis ĝin, kaj vidis la altan aŭsteran figuron de Holmso staranta senmove kaj postrigardante nin.

La vojaĝo estis rapida kaj agrabla, kaj mi pasigis ĝin pli intime konatiĝante kun miaj du kunuloj, kaj ludante kun la spanielo de doktoro Mortimero. Post tre malmultaj horoj la bruna grundo iĝis ruĝeca, la brikojn anstataŭis granito, kaj ruĝaj bovinoj paŝtis sin sur belheĝaj kampoj, kie la riĉa herbo kaj pli abunda vegetaĵo anoncis klimaton pli luksan, se pli humidan. Juna Baskervilo gapis entuziasme tra la fenestro, kaj ekkriis ĝojigite, kiam li rekonis konatajn aspektojn de la devona pejzaĝo.

— Mi trairis grandan parton de la mondo, de kiam mi forlasis ĝin, doktoro Vatsono, — li diris, — tamen mi neniam vidis lokon kompareblan.

— Mi neniam vidis devonanon, kiu ne lojalus al sia tereno, — mi komentis.

— Tio dependas de la homspeco tiom, kiom de la pejzaĝo, — diris doktoro Mortimero. — Ekrigardo al nia amiko vidigas la rondan kapon de la keltoj, kiu portas interne la keltajn entuziasmon kaj kroĉiĝan povon. La kapo de la kompatinda kavaliro Karlo estis el speco tre rara, duone gaela, duone iberia laŭ la karakterizoj. Sed vi estis tre juna, kiam vi lastfoje vidis la Baskervilan Halon, ĉu ne?

— Mi estis adoleskanto, kiam okazis la morto de mia patro, kaj neniam vidis la Halon, ĉar li loĝis en dometo sur la suda marbordo. De tie mi iris rekte al amiko en Usono. Mi certigas, ke por mi ĉio estas tiel nova, kiel ĝi estas al doktoro Vatsono, kaj mi laŭeble avidas vidi la erikejon.