Выбрать главу

La vizaĝo de Stepeltono aperis de la tolo.

— Ha, jam vi vidas tion. Miaj okuloj estas trejnitaj por esplori vizaĝojn kaj ne ties ornamaĵojn. La unua kvalito de krimesploranto estas, ke li travidu maskaĵojn.

— Sed tio estas miriga. Tio povus esti lia portreto.

— Jes, ĝi estas interesa specimeno de retroturniĝo, kiu ŝajnas samtempe fizika kaj spirita. Studado de familiaj portretoj sufiĉas por konverti homon al la doktrino de reenkarniĝo. La ulo estas iu Baskervilo… Tio estas evidenta.

— Kun projekto pri la heredado.

— Ĝuste. Tiu ĉi hazardo de la bildo havigis al ni unu el niaj plej evidente mankintaj ĉeneroj. Ni jam havas lin, Vatsono, ni havas lin, kaj tutcerte antaŭ la morgaŭa nokto li flirtados en nia reto tiel senhelpa kiel unu el liaj propraj papilioj. Pinglo, korko kaj slipo, kaj ni aldonos lin al la Bakerstrata kolekto!

Li eksplodis al unu el siaj maloftaj ridoj, dum li forturnis sin de la bildo. Ne ofte mi aŭdis lin ridi, kaj tio ĉiam antaŭdiris malbonon al iu.

Mi ellitiĝis akurate en la mateno, sed Holmso estis eĉ pli frue aktiva, ĉar mi vidis lin alvenanta laŭ la alirejo, kiam mi vestis min.

— Jes, ni devos havi zorgoplenan tagon hodiaŭ, — li komentis kaj kunfrotis siajn manojn pro la ĝojo de agado. — Ĉiuj retoj estas lokitaj, kaj la ĉasado estas komencota. Ni scios antaŭ la tagfino, ĉu ni kaptis nian grandan sveltmakzelan ezokon, aŭ ĉu ĝi sukcesis tramaŝiĝi.

— Ĉu vi jam estis sur la erikejo?

— Mi sendis raporton de Grimpeno al Princurbo pri la morto de Seldeno. Mi opinias promesi, ke neniu el vi estos ĝenata pri la afero. Kaj mi kontaktis mian fidelan Kartrajton, kiu certe forvelkus antaŭ la pordo de mia kabano, kiel faras hundo ĉe la tombo de sia mastro, se mi ne trankviligus lin pri mia sekureco.

— Kia estas la venonta movo?

— Vidi kavaliron Henriko. Ha, jen li!

— Bonan matenon, Holmso, — diris la kavaliro. — Vi aspektas kiel generalo kiu planas batalon kun sia stabestro.

— Precize tia estas la situacio. Vatsono petis ordonojn.

— Kaj ankaŭ mi.

— Tre bone. Estas aranĝite, laŭ mia kompreno, ke vi vespermanĝu kun niaj geamikoj Stepeltonoj hodiaŭ vespere.

— Mi esperas, ke ankaŭ vi venos. Ili estas homoj tre gastamaj, kaj mi certas, ke ili tre ĝojus akcepti vin.

— Bedaŭrinde Vatsono kaj mi devas iri al Londono.

— Ĉu al Londono?

— Jes, mi opinias, ke ni pli utilos tie en la nuna konjunkturo.

La vizaĝo de la kavaliro videble plilongiĝis.

— Mi esperis, ke vi intencas subteni min dum tiu ĉi afero. La Halo kaj la erikejoj ne estas tre agrablaj, kiam oni estas sola.

— Mia kara homo, vi devas fidi min senŝancele kaj fari precize tion, kion mi instrukcias. Vi povos diri al viaj geamikoj, ke ni tre ĝoje akompanus vin, sed ke urĝa afero postulis, ke ni estu en la ĉefurbo. Ni esperas tre baldaŭ reveni al Devono. Ĉu vi memoros transdoni al ili tiun mesaĝon?

— Se vi insistas.

— Mankas alternativo, mi certigas vin.

Mi konstatis pro la nubeca frunto de la kavaliro, ke lin plorige vundis tio, kion li taksis nia dizerto.

— Kiam vi deziras iri? — li malvarme demandis.

— Tuj post la matenmanĝo. Ni veturos al Kum-Tresio, sed Vatsono postlasos siajn posedaĵojn kiel garantiaĵon, ke li revenos al vi. Vatsono, sendu noton al Stepeltono por informi lin, ke bedaŭrinde vi ne povos veni.

— Mi tre ŝatus akompani vin al Londono, — diris la kavaliro. — Kial mi restu sola ĉi tie?

— Ĉar ĉi tie estas via posteno. Ĉar vi promesis al mi, ke vi faros laŭ la instrukcioj, kaj mi diras, ke vi restu.

— Do bone, mi restos.

— Ankoraŭ unu instrukcio! Mi deziras, ke vi veturu al Meripita Domo. Resendu tamen vian kabrioleton, kaj sciigu al ili, ke vi intencas marŝi hejmen.

— Ĉu marŝi trans la erikejon?

— Jes.

— Sed ĝuste tion vi oftege avertis min ne fari.

— Ĉi-foje vi povos fari tion sendanĝere. Se mi ne tute fidus viajn nervojn kaj vian kuraĝon, mi ne proponus tion, sed estas necesege, ke vi tion faru.

— Do mi faros ĝin.

— Kaj se via vivo valoras al vi, ne transiru la erikejon laŭ alia direkto ol sur la rekta pado kondukanta de Meripita Domo al la Grimpena Vojo, kiu estas via natura vojo hejmen.

— Mi faros precize laŭ via instrukcio.

— Tre bone. Mi estus kontenta foriri laŭeble baldaŭ post la matenmanĝo, por atingi Londonon posttagmeze.

Min tre konsternis tiu programo, kvankam mi memoris, ke Holmso diris al Stepeltono je la antaŭa nokto, ke lia vizito finiĝos je la posta tago. Ne venis al mi en la kapon tamen, ke li deziros, ke mi akompanu lin, kiel mi ankaŭ ne povis kompreni kiel ni ambaŭ povus foresti en la momento, kiun li mem deklaris kriza. Nenio eblis tamen krom senhezita obeo; do ni adiaŭis nian malgajan amikon, kaj post du horoj ni troviĝis en la stacidomo de Kum-Tresio kaj resendis la veturilon hejmen. Malgranda junulo atendis nin sur la perono.

— Kion vi ordonos, sinjoro?

— Veturu per tiu ĉi trajno al la ĉefurbo, Kartrajto. Tuj post via alveno sendu telegramon al kavaliro Henriko Baskervilo, mianome, dirante ke se li trovos la poŝlibron, kiun mi perdis, li sendu ĝin per registrita poŝto al Bakerstrato.

— Jes, sinjoro.

— Kaj demandu ĉe la stacidoma oficejo, ĉu troviĝas mesaĝo por mi.

La junulo revenis kun telegramo, kiun Holmso transdonis al mi. Ĝi legiĝis:

TELEGRAMO RICEVITA. VENOS KUN NESUBSKRIBITA RAJTIGILO. ALVENO JE LA KVINA KVARDEK. — LESTRADO

— Tiu respondas al la mia de hodiaŭ matene. Li estas la plej kapabla el profesiuloj, ŝajnas al mi, kaj ni eble bezonos lian helpon. Nun, Vatsono, mi opinias, ke ni ne povos pli profite okupi nian tempon ol per vizito al via konatino, sinjorino Laŭra Liono.

Lia kampanja plano komencis evidentiĝi. Li utiligos la kavaliron por konvinki la Stepeltonojn, ke ni fakte foriris, dum ni vere revenos en la momento, kiam ni plej verŝajne estos bezonataj. Tiu telegramo el Londono, se kavaliro Henriko mencios ĝin al la Stepeltonoj, forigos el iliaj mensoj la lastan suspekton. Jam mi ŝajnis vidi niajn retojn proksimiĝantaj al tiu sveltmakzela ezoko.

Sinjorino Laŭra Liono estis en sia oficejo, kaj Ŝerloko Holmso komencis sian intervjuon laŭ malkaŝemo kaj rekteco, kiuj konsiderinde mirigis ŝin.

— Mi esploras la cirkonstancojn, kiuj ĉirkaŭis la morton de kavaliro Karlo Baskervilo, — li diris. — Mia jena amiko, doktoro Vatsono, jam informis min pri tio, kion vi komunikis, kaj ankaŭ pri tio, kion vi kaŝis rilate tiun aferon.

— Kion mi kaŝis? — ŝi defie demandis.

— Vi konfesis, ke vi petis, ke kavaliro Karlo estu ĉe la pordeto je la deka horo. Ni scias, ke tiuj estis la loko kaj horo de lia morto. Vi kaŝis la ligon inter tiuj du okazaĵoj.

— Ligo ne estas.

— Tiukaze la koincido nepre estas eksterordinara. Sed mi opinias, ke ni finfine sukcesos pruvi la ligon. Mi volas esti senkaŝa kun vi, sinjorino Liono. Mi traktas tiun kazon kiel murdon, kaj la atestaĵo eble implikos ne nur vian amikon sinjoron Stepeltono, sed ankaŭ lian edzinon.

La damo eksaltis de sur la seĝo.

— Lia edzino! — ŝi ekkriis.

— Tiu fakto ne plu estas sekreta. La persono, kiu ŝajnigas sin lia fratino, estas vere lia edzino.

Sinjorino Liono residiĝis. Ŝiaj manoj kroĉis la apogilojn de la seĝo, kaj mi vidis, ke la rozkoloraj ungoj blankiĝis pro la premo de la kroĉado.

— Lia edzino! — ŝi diris denove. — Lia edzino! Li ne estas edziĝinta.

Ŝerloko Holmso levis la ŝultrojn.

— Pruvu tion al mi! Pruvu tion al mi! Kaj se vi tion povas!.. — la flama ardo de ŝiaj okuloj diris pli ol povus diri la vortoj.

— Mi venis preparita, — diris Holmso, elpoŝigante plurajn paperojn. — Jen foto de la paro farita en Jorko antaŭ kvar jaroj. Sur ĝi estas skribite «gesinjoroj Vandeluroj», sed vi ne havos malfacilaĵojn rekoni lin kaj ŝin, se vi konas ŝin laŭaspekte. Jen tri priskriboj, subskribitaj de fidindaj atestantoj, pri gesinjoroj Vandeluroj, kiuj tiam estris privatan lernejon ĉe Sankta Olivero. Legu ilin, kaj vidu, ĉu vi povas dubi pri la identeco de tiuj homoj.