Выбрать главу

— Vi diras, Vatsono, ke la damo ne ĉeestas, ĉu? — Holmso demandis, kiam mi finraportis.

— Ne.

— Kie do ŝi povas esti, tiel ke lumo estas en neniu alia ĉambro krom la kuirejo?

— Mi ne povas imagi, kie ŝi estas.

Mi jam diris, ke super la granda Grimpena Marĉo ŝvebis densa blanka nebulo. Ĝi drivis malrapide niadirekten kaj baŭmis mursimile je tiu flanko de ni, malalta sed dika kaj klare difinita. La luno brilis sur ĝin, kaj ĝi aspektis kiel muara glacikampo, kun la krestoj de foraj montetoj kvazaŭ rokoj portataj sur ĝia supraĵo. La vizaĝo de Holmso estis turnita al ĝi, kaj li murmuris senpacience, dum li rigardis ĝian limakecan drivon.

— Ĝi moviĝas niadirekten, Vatsono.

— Ĉu tio gravas?

— Tre gravas, fakte — la sola afero sur la tero, kiu povus misaranĝi miajn planojn. Li jam ne povos longe prokrasti. Estas jam la deka horo. Nia sukceso kaj eble lia vivo povas dependi de lia elveno antaŭ ol la nebulo kovros la padon.

La nokto estis bela kaj klara super ni. La steloj brilis malvarmaj kaj helaj, dum duonlumo banis la tutan scenejon per mola malcerta lumo. Antaŭ ni kuŝis la malhela amaso de la domo, ĝiaj segilforma tegmento kaj hirtaj fumtuboj akre konturitaj kontraŭ la arĝentoaspergita ĉielo. Larĝaj bendoj da ora lumo el la ternivelaj fenestroj etendiĝis trans la fruktoĝardenon kaj la erikejon. Unu el ili estis subite estingita. La servistoj jam forlasis la kuirejon. Restis nur la lampo en la manĝoĉambro, kie la du viroj — la murdema gastiganto kaj la senscia gasto — plu babiladis fumante siajn cigarojn.

Ĉiuminute tiu blanka laneckovrilo, kovranta duonon de la erikejo, drivis pli kaj pli proksimen al la domo. Jam ties unuaj maldensaj bukletoj kurbiĝis trans la oran kvadraton de la lumigita fenestro. La fora flanko de la fruktoĝardeno estis jam nevidebla, kaj la arboj elstaris en la kirliĝo da blanka vaporo. Dum ni rigardis tion, la nebulgirlandoj venis rampe ĉirkaŭ ambaŭ domangulojn kaj ruliĝis malrapide laŭ unu densa amaso, sur kiu flosis la supra etaĝo kaj la tegmento kvazaŭ fremda ŝipo sur ombreca maro. Holmso batis per pasia mano la ŝtonegon antaŭ ni, kaj piedbatis senpacience.

— Se li ne elvenos dum kvarona horo, la pado estos kovrita. Post duona horo ni ne povos vidi niajn manojn antaŭ ni.

— Ĉu ni moviĝu retro sur pli altan terenon?

— Jes, mi opinias, ke tio estus en ordo.

Do dum la nebula amaso fluis antaŭen, ni retretis antaŭ ĝi, ĝis ni troviĝis je duonmejlo for de la domo, kaj daŭre tiu densa blanka maro, dum la luno arĝentigis ĝian supran randon, fluis malrapide kaj senkompate antaŭen.

— Ni tro malproksimiĝis, — diris Holmso. — Ni nepre ne risku la eblecon, ke li estos atingita antaŭ ol li povos alveni nin. Je ĉiu prezo ni devos postenigi nin, kie ni estas. — Li falis surgenuen kaj surterigis sian orelon. — Dank’ al la ĉielo, mi opinias, ke mi aŭdas lin veni.

La bruo de rapidaj paŝoj rompis la silenton de la erikejo. Kaŭrante inter la ŝtonegoj ni fikse rigardis la arĝentkrestan amason antaŭ ni. La paŝoj plilaŭtiĝis, kaj tra la nebulo, kvazaŭ tra kurteno, elpaŝis la atendato. Li ĉirkaŭrigardis surprizite, kiam li elmergiĝis en la klaran stelbrilan nokton. Poste li ekiris rapide laŭ la pado, preterpasis proksime al nia kuŝloko, kaj pluiris supren laŭ la longa deklivo malantaŭ ni. Marŝante li ofte rigardis trans ambaŭ ŝultrojn, kiel homo ne trankvila.

— Ĉit! — ekkriis Holmso, kaj mi aŭdis akran klaketon de pistola ĉano. — Atendu! Ĝi venas!

Aŭdiĝis maldensa krispa piedbatado ie en la kerno de tiu rampanta amaso. La nubo estis malpli ol kvindek metrojn de kie ni kuŝis, kaj ni gapis al ĝi, ĉiuj tri, malcertaj pri kia hororaĵo estas eksplodonta el tiu kerno. Mi estis proksima al Ŝerloko Holmso, kaj mi ekrigardis momente lian vizaĝon. Ĝi estis pala kaj ekzaltita, liaj okuloj brilis hele en la lunlumo. Sed subite ili ŝoviĝis antaŭen en rigida fiksita gapo, kaj liaj lipoj disiĝis pro mirego. Sammomente Lestrado eligis teruritan krion kaj ĵetis sin vizaĝ-al-teren. Mi salte leviĝis, mia senmova mano tenis mian pistolon, mia menso paralizita pro la timiga figuro elsaltinta al ni el la ombroj de la nebulo. Ĉashundo ĝi estis, grandega karbonigra ĉashundo, sed tian hundon neniam vidis homaj okuloj. Fajro flamis el ĝia malfermita buŝo, ĝiaj okuloj ardis je subbrula rigardego, ĝiaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturiĝis en flagra flamo. Neniam en delira sonĝo de malorda cerbo povus esti konceptita io pli sovaĝa, pli terura, pli infera ol tiu malhela formo kun la sovaĝa muzelo, kiu eksplodis al ni el la muro da nebulo.

Per longaj saltoj la enorma nigra kreaĵo saltis laŭ la pado, dense sekvante la paŝsignojn de nia amiko. Tiel paralizitaj ni estis pro tiu fantomo, ke ni permesis al ĝi preterpasi antaŭ ol ni regajnis nian kuraĝon. Tiam Holmso kaj mi ambaŭ pafis samtempe, kaj la kreaĵo eligis hidan hurlon, kiu pruvis, ke almenaŭ unu trafis ĝin. Ĝi tamen ne haltis, sed saltegis antaŭen. Malproksime sur la pado ni vidis kavaliron Henriko rerigardanta, kun la vizaĝo blanka en la lunlumo, la manoj levitaj hororite, gapanta senhelpe al la teruraĵo, kiu persekutas lin.

Sed la dolorkrio de la ĉashundo forblovis al la vento ĉiujn niajn timojn. Se ĝi estas vundebla, ĝi estas mortemulo, kaj se ni povis vundi ĝin, ni povos mortigi ĝin. Neniam mi vidis homon kuri kiel Holmso kuris tiunokte. Oni taksas min rapidkurulo, sed li devancis min tiom, kiom mi devancis la etan profesiulon. Antaŭ ni, dum ni kuregis laŭ la pado, ni aŭdis kriĉojn de kavaliro Henriko kaj la profundan blekadon de la ĉashundo. Mi venis ĝustatempe por vidi la hundon salti sur la viktimon, ĵeti lin surterene kaj ekmordi ĉe lia gorĝo. Sed tuj poste Holmso jam sendis kvin kuglojn de sia revolvero en la flankon de la kreaĵo. Kun lasta ululo de agonio kaj malica ekmordo en la aero ĝi ruliĝis surdorsen, kvar piedoj gestis furioze, kaj poste ĝi falis malrigide surflanken. Mi kliniĝis, anhelante, kaj premis mian pistolon al la terura briletanta kapo, sed ne necesis premi la ĉanon. La giganta hundo estis mortinta.

Kavaliro Henriko kuŝis senkonscia, kie li falis. Mi forŝiris lian kolumon, kaj Holmso elspiris dankeman preĝon, kiam li vidis neniun vundon kaj ke la elsavo okazis ĝustatempe. Jam tremetis la palpebroj de nia amiko, kaj li feble klopodis movi sin. Lestrado ŝovis sian brandujon inter la dentojn de la kavaliro, kaj du timigitaj okuloj rigardis al ni.

— Dio mia! — li flustris. — Kio estis tio? Kio, je nomo de la ĉielo, ĝi estis?

— Ĝi estas mortinta, kio ajn ĝi estis, — diris Holmso. — Ni ĉesigis por ĉiam la fantomon de via familio.

Eĉ nur laŭ grandeco kaj forto la kreaĵo, kiu kuŝis antaŭ ni, estis terura. Ĝi ne estis pura spurhundo, kaj ĝi ne estis pura dogo; sed ĝi aspektis kiel kombinaĵo de la du: magra, sovaĝa kaj granda, kiel eta leonino. Ankaŭ nun, en la senmovo de la morto, la makzelegoj ŝajnis guti bluecan flamon, kaj la malgrandajn kavajn kruelajn okulojn ringis fajro. Mi metis mian manon sur la ardantan makzelon, kaj kiam li levis ĝin, miaj propraj fingroj ardis kaj ekbrilis en la mallumo.

— Fosforo, — mi diris.

— Ruza preparaĵo el ĝi, — diris Holmso, snufante la mortintan beston. — Mankas odoro, kiu povus malhelpi ĝian flarkapablon. Ni ŝuldas al vi profundan pardonpeton, kavaliro Henriko, ĉar ni elmetis vin al tiu ĉi timigaĵo. Mi estis preparita kontraŭ ĉashundo, sed ne kontraŭ tia kreaĵo, kia la jena. Kaj la nebulo lasis al ni malmulte da tempo por akcepti ĝin.

— Vi savis mian vivon.

— Pli frue endanĝeriginte ĝin. Ĉu vi fortas sufiĉe por stariĝi?

— Donu plian buŝplenon da tiu brando, kaj mi estos preta por ĉio. Do! Se vi nun helpos min stariĝi. Kion vi intencas fari?