Выбрать главу

— Lasi vin ĉi tie. Vi ne sufiĉe fortas por aliaj aventuroj hodiaŭ nokte. Se vi atendos, iu el ni akompanos vin al la Halo.

Li provis ŝanceliĝe ekstari, sed li plu fantome palis kaj tremis ĉiumembre. Ni apogis lin al ŝtonego, kie li sidis tremante kun la vizaĝo kovrita de liaj manoj.

— Ni devas forlasi vin nun, — diris Holmso. — La cetero de nia tasko estas farenda, kaj ĉiu momento gravas. Ni finis nian enketon, kaj nun mankas al ni nur nia celito.

— Estas mil kontraŭ unu je tio, ke ni trovos lin en la domo, — li daŭrigis, dum ni retroiris rapide laŭ la pado. — Tiuj pafoj nepre sciigis al li, ke la ludo estas finita.

— Ni estis iom foraj, kaj eble tiu ĉi nebulo sordinis ilin.

— Li sekvis la ĉashundon por revoki ĝin, pri tio vi povas esti certa. Ne, ne, li jam foriris! Sed ni traserĉos la domon por certigi tion.

La dompordo estis aperta, do ni enkuris kaj hastis de ĉambro al ĉambro, mirigante kadukan maljunan domserviston, kiu renkontis nin en la koridoro. En la manĝoĉambro estis neniu lumo, sed Holmso levis la lampon, kaj lasis neesplorita neniun domangulon. Neniun signon de la persekutato ni vidis. En la supra etaĝo, tamen, unu el la dormoĉambraj pordoj estis ŝlosita.

Mallaŭtaj ĝemado kaj siblado aŭdiĝis interne. Holmso piedbatis la pordon ĝuste super la seruro, kaj ĝi fluge malfermiĝis. Pistol-en-mane, ni triope enkuris la ĉambron.

Sed interne estis neniu signo de tiu sovaĝa kaj defia kanajlo, kiun ni anticipis vidi. Anstataŭe, ni frontis objekton tiel strangan kaj neatenditan, ke ni staris momente gapante al ĝi mirigite.

La ĉambro estis aranĝita kiel muzeeto, kaj la murojn frontis kelkaj vitrosupraĵaj kestoj plenaj de tiu kolektaĵo de papilioj kaj tineoj, kies formado estis la ŝatokupo de tiu kompleksa kaj danĝera viro. Meze de la ĉambro staris vertikala trabo, kiu iam estis lokita por subteni la malnovan vermomorditan lignotrabegon kiu traarkis la plafonon. Al tiu trabo estis ligita figuro, tiom vindita kaj envolvita en tolaĵoj uzitaj por ligi ĝin, ke momente oni ne povis konstati, ĉu temas pri viro aŭ virino. Unu viŝtuko ĉirkaŭis la gorĝon kaj estis nodita malantaŭe de la pilastro. Alia kovris la suban parton de la vizaĝo kaj super ĝi du malhelaj okuloj — okuloj plenaj je malĝojo kaj honto kaj timoplenaj demandoj — rerigardis al ni. Post unu minuto ni jam forŝiris la ŝtopilon, malvolvis la ligaĵojn, kaj sinjorino Stepeltono sinkis planken antaŭ ni. Kiam ŝia bela kapo falis sur la bruston, mi vidis klaran ruĝan vundon de vipŝnuro sur ŝia kolo.

— Bruto! — ekkriis Holmso. — Ek, Lestrado, vian brandujon! Sidigu ŝin sur la seĝon! Ŝi svenis pro mistraktado kaj elĉerpiĝo.

Ŝi denove malfermis siajn okulojn.

— Ĉu li estas sekura? — ŝi demandis. — Ĉu li eskapis?

— Li ne povas eskapi de ni, sinjorino.

— Ne, ne, mi ne aludas mian edzon. Kavaliro Henriko? Ĉu li estas sekura?

— Jes.

— Kaj la ĉashundo?

— Ĝi mortis.

Ŝi eligis longan kontentan suspiron.

— Dank’ al Dio! Dank’ al Dio! Ho, tiu kanajlo! Vidu, kiel li traktis min! — Ŝi elŝovis siajn brakojn el la manikoj, kaj ni vidis kun abomeno, ke ili estis tute kontuzmakulitaj. — Sed tio estas nenio, nenio! Miajn menson kaj animon li turmentis kaj malpurigis. Mi povus toleri ĉion, mistraktadon, solecon, vivon trompan, ĉion, dum mi povus ankoraŭ kroĉiĝi al la espero, ke mi posedas lian amon, sed nun mi scias, ke ankaŭ tiurilate mi estis lia trompito kaj lia ilo. — Ŝi pasie plorsingultis dum la parolo.

— Vi havas por li neniom da bonvolo, sinjorino, — diris Holmso. — Diru al ni do, kie ni trovu lin. Se iam vi helpis lin misfari, nun helpu nin kaj tiel kompensu.

— Nur al unu loko li certe fuĝis, — ŝi respondis. — Ekzistas malnova ladminejo sur insulo kerne de la marĉo. Tie li konservis sian ĉashundon, kaj ankaŭ tie li faris preparojn tiel, ke li havu rifuĝejon. Tien li nepre fuĝis.

La nebulamaso kuŝis kvazaŭ blanka lano antaŭ la fenestro. Holmso tenis la lampon al ĝi.

— Vidu, — li diris. — Neniu povus trovi vojon en la Grimpena Marĉo hodiaŭ nokte.

Ŝi ridis kaj kunfrapis siajn manojn. Ŝiaj okuloj kaj dentoj ekbrilis je sovaĝa amuziĝo.

— Li eble trovos eniron, sed neniam eliron, — ŝi ekkriis. — Kiel li povus vidi la gvidvergojn hodiaŭ nokte? Ni plantis ilin kune, li kaj mi, por signi la padon tra la marĉo. Ho, se nur mi povus elŝiri ilin hodiaŭ! Tiam efektive vi tenus lin sub via potenco.

Estis evidente al ni ĉiuj, ke ĉiu persekutado estus vana ĝis post leviĝo de la nebulo. Dume ni lasis Lestradon por gardi la domon, dum Holmso kaj mi reiris kun la kavaliro al Baskervila Halo. La historio pri la Stepeltonoj ne plu estis kaŝebla de li, sed li akceptis la baton kuraĝe, kiam li eksciis la veron pri la virino amita de li. Sed la ŝoko de la noktaj aventuroj estis skuinta liajn nervojn, kaj antaŭ la mateno li kuŝis delirante en forta febro, prizorgate de doktoro Mortimero. Tiuj du estis destinitaj vojaĝi kune ĉirkaŭ la mondon antaŭ ol kavaliro Henriko estos denove tiu sana vigla homo, kiu li estis antaŭ ol li iĝis mastro de tiu misfortuna bieno.

Kaj nun mi venas rapide al la fino de tiu ĉi eksterordinara rakonto, en kiu mi provis partoprenigi la leganton en tiuj malhelaj timoj kaj svagaj konjektoj, kiuj nubigis niajn vivojn tiel longe, kaj finiĝis laŭ tiom trista maniero. Matene post la morto de la ĉashundo, la nebulo leviĝis kaj nin gvidis sinjorino Stepeltono al la loko, kie ili trovis vojon trans la marĉon. Helpis nin kompreni la hororon de la vivo de tiu virino, kiam ni vidis la entuziasmon kaj ĝojon, kiuj ebligis al ni spuri ŝian edzon. Ni lasis ŝin staranta sur la mallarĝa duoninsulo da firma torfeca grundo, kiu malaperis sur la vastan marĉon. Ekde ties ekstremo vergetoj plantitaj ie-tie indikis kie la pado zigzagis de tufo al tufo da junkoj inter tiuj verdŝaŭmaj putoj kaj fiaj ŝlimejoj, kiuj baris eniron al la fremdulo. Putraj kanoj kaj sukaj ŝlimaj akvoplantaĵoj dissendis fetoron de kadukeco kaj pezan miasman vaporon al niaj vizaĝoj, dum mispaŝo pli ol unufoje plonĝigis nin femuralte en la malhelan tremegan marĉon, kiu skuiĝis tra metroj en molaj ondiĝetoj ĉirkaŭ niaj piedoj. Ĝiaj kroĉemaj ekkaptoj palpis niajn kalkanumojn, dum ni marŝis, kaj kiam ni sinketis en ĝin, tio similis iun malican manon trenanta nin suben al tiuj obscenaj fundoj, tiel sombra kaj celkonscia estis la kroĉo per kiu ĝi tenis nin. Nur unufoje ni vidis signon, ke iu laŭiris tiun danĝerplenan vojon antaŭ ol ni. El mezo de kotonherba tufo kiu subtenis ĝin el la ŝlimo elstaris iu malhela objekto. Holmso sinkis ĝistalie kiam li paŝis de sur la pado por preni ĝin, kaj se ni ne estus tie por eltiri lin, li neniam denove povus meti piedon sur firman grundon. Li tenis en la aero malnovan nigran boton. «Meyers, Toronto», — estis presita sur la interna ledo.

— Tio valoras kotbaniĝon, — li diris. — Ĝi estas la mankinta boto de kavaliro Henriko.

— Ĵetita tien de Stepeltono dum la fuĝo.

— Ekzakte. Li retenis ĝin en sia mano, uzinte ĝin por stimuli la ĉashundon spuri lin. Li fuĝis, kiam li sciis, ke la ludo estis finita, ankoraŭ kroĉante ĝin. Kaj li forĵetis ĝin je tiu punkto de la fuĝo. Ni scias almenaŭ, ke li sekure venis ĝis ĉi tie.

Sed pli ol tiom ni estis destinitaj neniam ekscii, kvankam multon ni povis konjekti. Neniel eblis trovi spurojn en la marĉo, ĉar la leviĝanta koto rapide tralikiĝis al ili, sed kiam ni fine atingis pli firman terenon preter la marĉejo, ni ĉiuj avide serĉis ilin. Sed neniu eĉ plej eta postsigno de ili vidiĝis al niaj okuloj. Se la tero rakontis la veron, do Stepeltono neniam atingis tiun rifuĝan insulon, al kiu li baraktis tra la nebulo en tiu lasta nokto. Ie en la kerno de la granda Grimpena Marĉo, sube en la fia ŝlimo de la granda marĉejo, kiu ensuĉis lin, tiu malvarma kaj kruelkora viro estas por ĉiam entombigita.

Multajn postsignojn de li ni trovis en la marĉoĉirkaŭita insulo, kie li kaŝis sian sovaĝan aliancanon. Grandega pelrado kaj ŝakto duonplena je ruboj signis la situon de forlasita minejo. Apude estis la diseriĝantaj restaĵoj de dometoj de la ministoj, forpelitaj sendube de la fia fetoro de la ĉirkaŭa marĉo. En unu el ili krampo kaj ĉeno, kun iom da morditaj ostoj, montris kiel la besto estis enfermita. Skeleto kaj volvaĵo da brunaj haroj algluiĝintaj al ĝi kuŝis inter la rubaĵo.