Выбрать главу

Je la tria de marto, 1866, Powell kaj mi pakis liajn manĝaĵojn sur du el niaj ĉevaloj, kaj adiaŭinte min li ekiris sian vojon malsupren sur la montdeklivo al la valo, trans kiu iris la unua etapo de lia vojaĝo. La mateno de lia foriro estis bela, kiel kutime en Arizono. Mi povis vidi lin kaj liajn bestojn trovantaj sian vojon al la valo, kaj tiel dum la tuta mateno mi foje videtis ilin. Mia lasta rigardo estis je proksimume la tria posttagmeze, kiam li eniris la ombron de la montaro aliflanke de la valo.

Post eble duonhoro mi hazarde rigardis trans la valon, kaj kun surprizo rimarkis tri etajn punktojn en preskaŭ sama loko, kie lastfoje mi vidis mian amikon kaj liajn du ŝarĝbestojn. Mi ne kutimas turmenti min senkaŭze, sed ju pli mi penis konvinki min, ke ĉio bonas ĉe Powell, kaj ke la tri punktoj estas antilopoj aŭ sovaĝaj ĉevaloj, des malpli mi povis serenigi min.

Post kiam ni venis en la regionon, ni vidis neniun malamikan indianon, kaj tial iĝis ege sengardemaj, kaj kutimis priridi rakontojn pri la granda nombro da tiaj ŝtelistoj kaj iliaj mortigaj moroj kaj torturaj kutimoj al kaptitoj.

Powell, mi sciis, estas bone armita, kaj sperta batalanto kontraŭ indianoj; sed ankaŭ mi estis vivinta kaj batalinta dum multaj jaroj inter la Sioŭa raso de indianoj en la nordo, kaj mi sciis, ke li havos nur etan forton kontraŭ aro da sekvantoj tiaj. Fine mi ne plu povis toleri la necertecon, kaj armante min per du revolveroj kaj karabeno, mi fiksis al mi du zonojn da kartoĉoj kaj surĉevale eksekvis la vojon prenitan matene de Powell.

Tuj kiam mi atingis ebenan teron, mi plirapidigis mian ĉevalon, kaj tiel daŭris ĝis krepusko, kiam mi trovis la lokon, kie aliaj postsignoj aliĝis al tiu de Powell.

Ĉiuj tri estis postsignoj de senŝuaj ĉevaletoj, kaj la ĉevaletoj estis galopintaj.

Mi sekvis rapide, ĝis mallumiĝis, kiam mi devis atendi la lunleviĝon: do mi havis tempon por konsideri la saĝecon aŭ malsaĝecon de mia postsekvo. Eble estis, ke mi estis imaginta al mi neeblajn danĝerojn, kvazaŭ timema domedzino, kaj ke kiam mi atingos al Powell, li donos bonan priridon donace pro mia klopodo. Sed mi ne estas tipo trosentema, kaj la devosento ĉiam dum la vivo estis por mi ia fetiĉo; kio eble klarigas la honorojn ricevitajn de tri respublikoj, kaj la amikecon de potenca imperiestro, en kies servo mia glavo ofte estis sangruĝa.

Ĉirkaŭ la naŭa horo la luno sufiĉe brilis, kaj mi povis ekiri laŭ la spuroj sufiĉe rapide sur mia ĉevalo. Je noktomezo mi atingis la akvotruon, kie Powell intencis tendumi.

La loko estis senhoma, kun neniuj signoj de lastatempa homokupo. Interesis min rimarki, ke la spuroj de la postsekvantaj ĉevalrajdantoj (mi nun konvinkiĝis, ke tiaj ili estas) daŭris post tiuj de Powell.

Nun mi iĝis certa, ke la sekvantoj estas indianoj, kaj ke ili volas kapti Powell viva, por demona plezuro de torturo. Do mi rapidigis mian ĉevalon eĉ danĝere, esperante senespere, ke mi trafos la ruĝajn friponojn antaŭ ol ili atakos lin.

Subite mi aŭdis, malproksime antaŭ mi, neklaran sonon de du pafoj. Sciante ke nun, se iam, Powell bezonos min, mi kiel eble plej rapidigis mian ĉevalon supren sur la mallarĝa kaj malfacila montovojo. Dum proksimume mejlo mi aŭdis nenion plu, kaj subite la vojo larĝiĝis en malgrandan senkreskaĵan altebenaĵon apud la supro de la montpasejo. Ĵus mi estis pasinta tra mallarĝa superpendata kanjono, kiam mi eniris la ebenaĵon, kaj tio, kion mi vidis, plene konsternis min.

La etendaĵo ebena plene blankis pro indianaj tendoj, kaj kelkcento da ruĝaj batalantoj densĉirkaŭis iun objekton apud la centro. Ilia atento estis tiel fiksita al tiu punkto, ke min ili ne rimarkis, kaj facile mi povus reiri en la mallumon de la kanjono kaj forfuĝi kun plena sekureco.

La fakto, ke tia penso ne venis al mi antaŭ la posta tago, forigas ajnan pretendon al heroismo, kiun la rakonto pri ĉi tiu epizodo povus rajtigi al mi.

Kompreneble, mi bone divenis, ke Powell estas la punkto interesa al ili, sed ĉu la penso aŭ la ago venis unue, mi ne scias. Certe estas, ke senhezite mi eltiris miajn revolverojn, kaj ĉevalkure aliris la tutan indianaron, pafante rapide, kaj plenpulme hurlante. Estante tute sola, mi bone faris taktikon, ĉar la ruĝuloj, konvinkitaj, pro la surprizo, ke ne malpli ol regimento atakas ilin, sin turnis fuĝe por siaj arĉoj, sagoj, kaj pafiloj.

Tio, kion mi vidis pro ilia disiĝo, plenigis min de timo kaj kolero. En la klaraj lunradioj de Arizono kuŝis Powell; lia korpo estis plena de indianaj sagoj. Mi certis, ke li jam mortis, sed mi tiel rapidis, por savi lian korpon de indiana mutilado, kiel mi farus por savi la viron mem de morto. Apude preterrajdante lin, mi klinis min, kaj kaptante lian kartoĉzonon tiris lin sur la interŝultron de mia ĉevalo. Unu rigardo malantaŭen sufiĉis por konvinki min, ke reiro laŭ la sama vojo estus pli danĝera ol daŭrigo trans la altebenaĵo. Mi spronis mian kompatindan beston, kaj kurigis ĝin al la pasejo kiun mi povis vidi aliflanke.

Nun la indianoj jam estis konstatintaj, ke mi solas, kaj iliaj malbenoj, sagoj kaj kugletoj eksekvis min; sed la lunlumo lasis nur la malbenojn atingi min. Mia ĉevalo, konante la lokon pli bone ol mi, eniris vojon kondukanta al la supro de la montaro, evitante la pasejon kiun mi vidis; kaj al tio, verŝajne, mi ŝuldas ne nur mian vivon, sed ankaŭ la rimarkindajn travivaĵojn kaj aventurojn de la postaj dek jaroj.

Mi konstatis, ke mi trafis malĝustan vojon, kiam la hurloj de la persekutantaj sovaĝuloj malfortiĝadis maldekstre de mi. Tiam mi sciis, ke ili iris maldekstren preter la ŝiritaj rokoj ĉe la rando de la ebenaĵo, dum la ĉevalo kondukis min dekstren, kaj efektive, haltante momenton, mi povis vidi ilin malaperantaj ĉirkaŭ apuda monto. Mi sciis, ke ili baldaŭ konstatos sian eraron, kaj retrovos la ĝustan spuron post mi.

Mi iris pluen je mallonga distanco, kaj trovis bonan voĵeton ĉirkaŭ alta klifo. La klifo altiĝis dekstre de mi je kelkcent metroj, kaj maldekstre, perpendikle malsupren, iris rokplena kanjoneto. La voĵeton mi sekvis dum eta tempo, ĝis subite ĝi kondukis dekstren al faŭko de kaverno, kie ĝi finiĝis.

Nun jam estis mateno, kaj, laŭkutime en Arizono, plena taglumo venis subite kaj senaverte. Deĉevaliĝinte, mi kuŝigis Powell sur la teron. Plej zorga esploro tamen rivelis neniun signon de vivo. Mi aplikis diversajn rimedojn, kaj longe klopodis pri li, malgraŭ mia interna konvinko, ke li estas morta.

Powell estis viro tre amata de mi: li estis ĉiel vireca, ĉiel ĝentlemana, fidela kaj vera amiko: kun sentoj kiel eble plej ĉagrenaj mi ĉesigis la klopodojn pri li.

Lasante lian kadavron sur la rando, mi rampis surgenue en la kavernon por esplori ĝin. Mi trovis ĝin granda, proksimume tridek metrojn laŭ diametro, kaj pli ol dek metrojn alta: la planko estis glata, eĉ polurita, kio kun aliaj signoj montris, ke la kaverno estis iam loĝata.

Ĝia fono estis tiel ombreca, ke mi ne povis vidi ĉu aŭ ne estas malfermaĵoj al ankoraŭ aliaj ĉambroj.

Dum mi esploradis, mi eksentis plaĉan dormemon, kiun mi atribuis al laceco post mia longa kaj laciga veturado, kaj al reakcio post la ekscito de la batalo. Mi sentis min sufiĉe sekura en mia nuna loko, sciante, ke unu viro povus defendi ĝin kontraŭ tuta armeo. Baldaŭ mi iĝis tiel dormema, ke tre tentis min la deziro sterniĝi sur la planko de la kaverno por ioma dormo, sed mi sciis, ke tio rezultigus certan morton je la manoj de miaj ruĝaj amikoj, kiuj povus veni en ajna minuto. Mi penis aliri la faŭkon de la kaverno, sed kvazaŭ ebrie ŝanceliĝis al la flanko, kaj poste falis sterne sur la plankon.

Ĉapitro II. La liberigo el la morto

Sento de agrablega sonĝemo venkis min, miaj muskoloj malstreĉigis, kaj mi estis ĵus ekdormonta, kiam sono de alvenantaj ĉevaloj atingis miajn orelojn. Mi penis stari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondas al mia volo. Mi nun tute vekiĝis, sed miaj muskoloj malfunkciis kvazaŭ mi ŝtoniĝis. Kaj nun unuafoje mi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan, rimarkeblan nur kontraŭ la taglumo de la faŭko. Al la nazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venena gaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kiel mi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon ne povas influi aŭ movi.