La memoro pri la fiasko de Volapŭk povas esti unu el la kialoj, pro kiuj la germana publiko nur hezite interesiĝis pri Esperanto. Sed ne estis sole duboj pri la praktika eblo de internacia lingvo, kiuj klarigas la postrestadon de Germanio. Troviĝas ankaŭ pli seriozaj baroj. Jam en 1905 konata verkisto disvastigis la akuzon, ke Esperanto entenas politikan celadon kaj prezentas danĝeron por la germanaj interesoj.[109] Kaj kelkajn semajnojn post lafondo de la Societo, la redaktoro de ĝia organo Germana Esperantisto konfesis, ke rezisto, pii signifa ol nura nescio aŭ antaŭjuĝoj, mal- helpas la progreson de la afero de Esperanto. Tiu rezisto ne venis „de la plejmulto, ne de la amaso", sed de „forta, potenca kaj influema" kategorio de homoj, nome de personoj, „kiuj konside- ras ĉiun internaciemon, kiel danĝeran kaj kontraŭan je naciaj interesoj", juĝante internacian lingvon „eble ankoraŭ pli severe".[110] Kiel notis unu el la gvidantoj de la germana movado fine de 1912, Esperanto disvastiĝis sen ŝtata helpo kaj sen finan- caj subvencioj, „kontraŭ la grandega potenco de la ĉiutaga gaze- taro, kiu ĝis la plej nova tempQ kun malofta unuanimeco mal- akceptis la Esperanto-movadon aŭ plene silentis pri ĝi."[111]
Kalumniojn spertis la germanaj esperantistoj precipe de tiaj gazetoj, kiuj sin komprenis gardantoj de korekta patriotismo kaj ne malofte posedis bonajn kontaktojn kun registaraj rondoj. La enhavo de la atakoj montras tri ĉefajn trajtojn. Kutime ili komencis per pseŭdoscienca biologiigo de la fenomeno de lin- gvo, ekzemple admone atentigante la renoman kemiiston Wil- helm Ostwald, laŭ kiu la lingvo ne estis pli ol teknika interkomu- nikilo kaj naciaj lingvoj tro neperfektaj por servi internacian sciencan interŝanĝon, pri la altevoluinta, nuancoriĉa germana lingvo kaj ĝia unika spirito.1 Tia sinteno eble ankoraŭ apartenas al la kategorio de popularaj antaŭjuĝoj kontraŭ artefaritaj, nena- turaj lingvoj. Eĉ la krio, ke bsperanto efikus „kulturdetruen2, se ĝi estus enkondukita en lernejojn, estis iel atendebla reago flanke de anoj de la germana burĝaro, kiuj ĝuis la teknikan pro- greson, sed samtempe time klopodis savi sian sentimentalan alkroĉiĝon al la germana kulturo tra la rapida socia ŝanĝo.
Signo de histerio tamen estis, ke germana gazeto, nur iom pli ol 20 jarojn post la surmondiĝo de Esperanto, nomis ĝin „neniigilo de la germana lingvo".[112] Ostwald rikoltis severan riproĉon, ĉar en Usono li varbis por Esperanto - anstataŭ tie sin dediĉi al la disvas- tigo de la germana lingvo.[113] Kaj militeman ŝovinismon, fine, pre- dikis kvaronjara revuo en 1912, vokante „al batalo kontraŭ la esperantismo, tiu elkreskaĵo de ekzaltita internaciismo".[114]
La menciitaj tri ĉefaj specoj de kritiko - ke Esperanto ne estas vera lingvo; ke ĝi minacas la germanan lingvon; ke malantaŭ ĝi troviĝas okultaj fortoj de internaciismo - jam aperas en unu tuto en malgranda citaĵo el la berlina Deutsche Tageszeitungde 1907: Mankas ja eĉ al la natursciencistoj la sento por tio, ke nia gepatra lin- gvo estas naturkreskaĵo aparteca kaj tial estas komprenebla la nekre- debla barbareco de S-ro ftemiisto-profesoro Ostwald, kiu povas entu- ziasmiĝi pri tiel mokinda trompaĵo, kia estas la lingvo Esperanto, pri elpensaĵo de duonaziano direktita malamikege kontraŭ la germana lin- gvo.[115]
Sian obsediĝon per sentoj de malplivaloro kontraŭ la pli mal- novaj mondpotencoj, la angla kaj franca, la naciismaj gazetoj manifestis precipe per tio, ke ili juĝis germanojn aparte nerezis- temaj al la danĝeroj de Esperanto. AĴldeutsche Blatter esprimis la timon, ke en la limregionoj malaperos la germana lingvo, se la tieaj loĝantoj uzas Esperanton por siaj rilatoj kun eksterlando, ĉar la germanoj ne posedas la saman nacian fieron kiel aliaj popo- loj.[116] Unu revuo precizigis, ke aliaj nacioj, parolante Esperanton, plue estimos sian propran lingvon, sed ke tio ne validas por la ger- manoj, ĉar ili ĉiam estas tro impreseblaj per ĉio fremda.[117] Esper- anto estis timata kiel ruza helpilo por subpremi la germanojn, kiel granda internacia danĝero, kiu eble kapablos malsupren- premi la germanan lingvon al la nivelo de sensignifa idiomo.[118]
Se la germanaj esperantistoj respondis, ke Esperanto estas neŭtrala komunikilo ne donante privilegiojn al kiu ajn nacio, tio restis sen efiko, ĉar la naciistoj ĝuste celis al pli da privilegioj por la germana lingvo akorde kun la kreskanta monda signifo de la germana industrio kaj komerco. De ili, sekve, ne eblis atendi komprenemon por la ideo malkonstrui lingvan diskriminacion per Esperanto. Male, ili postulis, ke pli malgrandaj ŝtatoj traktadu kun la grandpotencoj en ties iingvoj, ne en la propra, des malpli en Esperanto: la nacietoj entuziasmiĝas por Esper- anto, ĉar per ĝia venko ili atingus egalrajtecon en sia negocado kun la reprezentantoj de la grandaj mondkomercaj lingvoj - kaj tio por la germanoj „estus ekonomia suicido".[119]
Ankaŭ la ŝovinistoj apelaciis al la ofte renkontata antaŭjuĝo kontraŭ la „kunflikiteco" de Esperanto. Ju pli tamen la lingvo disvastiĝis, des pli klare montriĝis, ke la antipatio de la kontraŭ- uloj koncernis malpli iujn strukturajn malfortojn de Esperanto kiel lingvo, sed ke ĝi havis ideologian fonon. Fine, estis eĉ ekspli- cite distingite inter la verko de Zamenhof, al kiu oni ne kontestis certan teknikan kvaliton, kaj la celoj de la esperantistoj, kiujn nepre necesas kontraŭbatali.
Tian distingon, ekzemple, faris Albert Zimmermann, estra- rano de la influa Unuiĝo de German-naciecaj Komercaj Dungi- toj, kiu per libro eldonita en 1915 lanĉis multjaran kampanjon kontraŭ Esperanto, vidata de li precipe kiel obstaklo al la eks- pansio de la germana komerco en la mondo.[120] Nomante Esper- anton la plej dangera el ĉiuj ĝistiamaj projektoj de „tutmonda lingvo" kaj konsiderante ĝin kiel ideon per si mem nesanan kaj plej profunde kontraŭnacian, Zimmermann konfesas, ke li „antaŭsupozas, ke Esperanto estas tiel perfekta, kiel oni povas rajte atendi", kaj ke li turnas sin nur kontraŭ la celo de Zamen- hof, kiu estas, laŭ li, same kondamninda kiel la strebado de latini- gistoj, pacifistoj kaj batalantoj por virina emancipiĝo.[121] Zimmer- mann juĝas Esperanton ekskluzive el la vidpunkto de ĝia utilo aŭ malutilo por la germanoj. Li konkludas, ke Esperanto ĝenas la klopodojn venkigi la germanan en la konkurenca batalo kun la angla kaj franca por la pozicio de la mondlingvo.[122]
Tiun grandpotencan pensmanieron en la agitado kontraŭ Esperanto akompanis jam antaŭ la Unua Mondmilito kontraŭ- juda elemento. Komence de 1913, la pangermana Staatsbŭrger- Zeitung nomis „ĉiun tian strebadon, inventi novan internacian lingvon..., frenezo kaj krimo kontraŭ la homaro, intelekta fiimero"; laŭ ĝi, Esperanto, estante la verko de judo, ne taŭgas por la kristanaj germanoj. La sama gazeto uzis tiun koncizan, detru-celan karakterizon, sur kiu dudek jarojn poste la nazioj bazos sian senindulgan batalon kontraŭ Esperanto: ĝi kondamnis „tiun judan mondlingvon".[123]
Kvankam tiaj insultoj eble jam elvokis ĉe larĝvidaj samtempu- loj preman antaŭtimon pri estontaj katastrofaj sekvoj, la atakoj kontraŭ Esperanto, kontraŭ tiu lingvo kiel nova maltrankviliga simptomo de la abomenata internaciismo tiutempe restis limigitaj al la kolumnoj de difinitaj gazetoj kaj ne sekvigis oficialajn paŝojn de la aŭtoritatoj kontraŭ la movado. Ili ankaŭ ne povis malhelpi, ke la organizitaj esperantistoj atingis taksatan nom- bron de 8 000 en la jaro 1914.[124]
Aliflanke, la adeptoj de Esperanto en Germanio estis devigitaj - multe pli, ol tiuj en Francio - zorge elimini el sia varbagado ĉion, kio povus ilian lingvon plie suspektigi ĉe la naciisma gaze- taro.[125] Tio klarigas iliajn oftajn certigojn, ke Esperanto ne estas direktita kontraŭ germanaj interesoj, aŭ argumentojn kiel tiun, ke ne per Esperanto, sed per la lernado de fremdaj naciaj lingvoj la „germaneco" estas minacata.[126] Kelkaj germanaj esperantistoj kuraĝe protestis kontraŭ la predikata malamo al aliaj nacioj, manifestiĝanta en la atakoj, nomante sin mem homoj, kiuj trovas racian, ne tro entuziasman internaciismon plene akordigebla kun sia amo al la patrolando.[127] Sed aliaj praktikis strangan neŭtralis- mon, dirante ke en la movado „pacifistoj, ŝovinistoj aŭ socialis- toj" estu egale bonvenaj[128], aŭ eĉ jam troe sin klinis antaŭ la naciisma febro, decide deklarante sian distanciĝon de pacifistoj kaj socialdemokratoj, kiuj utiligas Esperanton por „kontraŭger- manaj" celoj.[129] Karakterize estis, ke en 1913 la revuo Germana Esperantisto rimarkis Universalan Esperanto-Asocion sur „mal- ĝusta vojo", ĉar ĝi okupiĝis pri politiko, pli precize, ĉar ĝia vic- prezidanto pledis por eksigo de ŝovinistoj el la Esperanto- movado kaj por aktiva batalo de la esperantistoj kontraŭ menso- goj kaj misprezentoj en la diverslanda ŝovinisma gazetaro.[130] Tiu ĉi kritiko kontraŭ UEA ne nur ilustras, kiajn obstaklojn trovis la germanaj esperantistoj en sia enlanda laboro, sed samtempe montras, kiom koiiziis la strebado de Hector Hodler kaj aliaj gvi- dantoj de UEA kun la realaĵoj en mondo baldaŭ ekmilitonta.