Выбрать главу

Estis do la tasko de la ĝisnuna estraro de Esperanto-Asocio en Ĉefioslovaka Respubhko (EAĈSR) adapti sian laboron por Esperanto al la ŝanĝiĝintaj pohtikaj cirkonstancoj. Dum la unua jaro sub la komunista rego ŝajnis, ke ne nur kontentige pluevo- luos la movado, sed ke ankaŭ restos la tradicie favora sinteno de la aŭtoritatoj. EAĈSR havis komence de 1949 ph ol 3 000 mem- brojn. Ĝia prezidanto Adolf Malfk partoprenis la 34an Universa- lan Kongreson en Bournemouth kiel oficiala delegito de la Minis- terio pri Informado kaj Klerigo, dum bulgaroj, hungaroj kaj rumanoj jam ne plu estis reprezentitaj -pro „tro severaj reguloj" de la registaroj, kiel plendis la organo de EAĈSR.[1426] La Ministerio ankaŭ subtenis la eldonadon de propaganda gazeto, Esperanto- Servo, dissendita en keikmii ekzempleroj ai eksteriando.[1427]

Ahfianke, jam de la fino de 1948 ne plu ebhs pagi eksterlanden por la individua membreco en UEA aŭ la akiro de Esperantaj libroj.[1428] Klopodante solvi tiujn problemojn, EAĈSR sentis sin devigita pli eksplicite emfazi sian lojalecon al la regimo, kio inkluzivis - laŭ skemo jam observita en aliaj popoldemokratioj - insistajn alvokojn de la estraro al ideologia konformeco de la membroj. Tiuj alvokoj estis direktitaj ne nur kontraŭ la tradicia „neŭtralismo", sed ankaŭ kontraŭ la idearo de SAT, kiun sub- tenis konsiderinda nombro de laboristaj esperantistoj. Komence de junio 1949 rezolucio akceptita dum la 7a Ĉeĥoslovaka Esper- anto-Kongreso en Liberec proklamis kiel devon de la esperant- istoj „senindulge senmaskigi nestojn de la reakcio kaj de faŝismo kaj irigi kun ni ĉiujn, kiuj algluiĝis al ,Esperanto por Esper- anto'", t.e. kiuj „faras el Esperanto nuran amuzilon", kaj sam- tempe atakis „tendencon de kapitalista internacia reakcio misuzi tutmondan esperantistan movadon por trompaj imperialistaj celoj kaŝataj sub falsa devizo de kosmopolitismo".[1429] A1 la SAT- anoj, kiuj mem ĉiam malaprobis la „memcelan" uzon de Esper- anto, estis klare, ke la atako kontraŭ „kosmopolitismo" ceiis ilin. Burda amare konstatis, ke „la severe neŭtralaj gesinjoroj", kiuj antaŭ februaro 1948 „kolektis belajn poŝtmarkojn k insultis nin ,komunistaj esperantistoj'", nun por demonstri sian fidelecon al la reĝimo kalumnias la SAT-anojn „kosmopolitaj k kontraŭ- ŝtataj".[1430] Tuja sekvo de tiu kalumnio estis nuligo de jam donita permeso al pli ol 100 ĉeftoslovakoj partopreni en la 22a SAT- Kongreso en Parizo.[1431]

Dum iom da tempo ŝajnis, ke la oportunismo de iamaj „neŭ- traluloj" certigos la pluekziston de la movado. Fine de majo 1950 la 8a Kongreso en Brno havis la rekordan nombron de preskaŭ mil partoprenantoj. Aŭtoritatuloj adresis kuraĝigajn vortojn, kaj Malfk, kies kongresa parolado entenis fortajn atakojn kon- traŭ kosmopolitismo, donis tre optimisman prijuĝon de la situa- cio: „ Ankoraŭ neniam ni havis en nia Respubliko tian eblecon de disvolviĝo kiel en la Respubliko vere demokratia, popola, kiun ni devas tutkore ami, ĉar la laboro por nia Respubliko estas sam- tempe laboro por la Esperanto-movado...Ml Du monatojn poste, tamen, dum la Universala Kongreso en Parizo, en kies tagordon EAĈSR postulis meti la demandon de bataio por tutmonda paco[1432], Ĉefioslovakio ne estis reprezentita. Granda bato sekvis: La 17an de septembro, precize kvin jarojn post sia starto, ĉesis la popularaj Esperanto-eisendoj de Radio Praha.[1433] Kaj fine de 1950 EAĈSR nuligis sian asocian membrecon en UEA, ĉar tiu „estas tro videble influata de reakcia politiko imperiista kaj de Tito- ismo".[1434]

Post kiam rompiĝis la rilatoj kun eksterlando, la situacio de EAĈSR iĝis enlande ĉiam pli kriza. La manko de lernolibroj kaj literaturo sekvigis drastan malkreskon de la membronombro, redakcioj rifuzis aperigi artikolojn de la Gazetara Servo de EAĈSR, kaj malpli ofte okazis kursoj de Esperanto. Aliflanke iom da espero donis letero de la Komunista Partio, kiu rekomen- dis, „ke ni daŭrigu nian sukcesan laboron iaŭ la ĝisnuna maniero", tiel ke meze de junio 1951 Malfk deklaris dum la aso- cia kongreso en Praha: „... la situacio ne estas tiom mailuma, kiom ŝajnas al keikaj. Sole maigrandaj animetoj suferas pro timo."[1435]

En ia dua duono de 1951 la stalinisma penetriĝo de la politika vivo en Ĉehoslovakio atingis sian kuiminon: En septembro Rudolf Sl&nsk^, la ĝenerala sekretario de KPĈ, estis eksigita el la partio; en novembro li estis arestita, sub la jam ne plu originala akuzo esti kaŝa agento de imperiismo kaj titoismo.[1436] Je la fino de tiu jaro la ĉefioslovaka Esperanto-movado spertis plian eskala- don de siaj malfacilaĵoj: La organo de EAĈSR, Esperantista, la revuo Esperantisto Slovaka kaj la propaganda gazeto Esperanto- Servo devis ĉesigi sian aperadon. La esperantlingve donitaj klari- goj por tio estis, ke oni „ne ricevis por 1952 la bezonatan kvanton da papero"[1437] kaj ke la ministerio „reorganizis planon de eldonado de gazetoj"[1438], sed la ĉefilingva frontartikolo de Malfk en la lasta numero de Esperantista asertis: „La ebleco, ke niaj Esperantaj eldonaĵoj povus esti eksterlande misuzataj por malamika propa- gando, kaŭzis, ke la ĉefioslovakaj esperantistoj ne plu havos sian propran gazetaron." Eĉ nun Malfk demonstris grandaniman memkontenton. Laŭ li, la malapero de la gazetoj „signifas, ke la batalo por interkompreniĝo inter la nacioj kaj por mondpaco nun surpaŝas sian plej altan ŝtupon - la amason, al kiu nia eta laboro jam ne sufiĉas".[1439]

Tio ĉi aludis al la fakto, ke EAĈSR fine de 1951 jam troviĝis en stato de malorganiziĝo. Ĝiaj lokaj grupoj en 1950 komencis dis- solviĝi kiel memstaraj unuoj kaj grandparte transformis sin en Esperanto-rondetojn ĉe entreprenaj kulturaj kluboj de Revolu- cia Sindikata Movado (ROH), distriktaj klerigaj asocioj aŭ lokaj grupoj de Ĉefioslovaka Junulara Asocio. EAĈSR celis analogan aranĝon sur tutlanda nivelo, nome sian akceptiĝon kiel sekcio de la kuitura fako de ROH.[1440] Ekde decembro 1951 speciala komi- siono traktis kun partiaj kaj registaraj instancoj pri la demando kiel daŭrigi la organizitan laboron por Esperanto en Cefioslova- kio. La lOan de julio 1952 la komisionanoj aŭdis dum kunsido en la Centra Komitato de KPĈ la rekomendon „ne propagandi kaj ne instrui Esperanton, eĉ se ĝi helpas al la pacbatalo kaj socia- lismo, ĉar la popoloj same ankaŭ sen internacia iingvo en tiuj afe- roj interkompreniĝas kaj estas unuecaj". La partia reprezen- tanto krome konstatis „la danĝerecon de Esperanto", ĉar ĝi ebli- gas al klasaj malamikoj subfosan agadon.[1441] Tio estis klara avizo pri la definitiva decido de la partio, kaj efektive, la 19an de aŭgusto Malfk estis vokita al la Ministerio pri Internaj Aferoj por ricevi la buŝan ordonon, ke EAĈSR „libervole" likvidu sin.[1442] La 6an de septembro la asocia komitato kunvenis por eksterordi- nara kunsido. Malfk pledis por akcepto de la ministeria ordono, ĉar nur tiam eblos individue daŭrigi la laboron por Esperanto. Lia propono estis akceptita per 23 voĉoj; 18 sindetenis. Burda kaj du aliaj voĉdonis kontraŭ la memlikvido de EAĈSR, ĉar ili prefe- ris atendi devigan dissolvon de la asocio.[1443]

La sentojn, kiujn kredeble havis la plej multaj ĉefioslovakaj esperantistoj post la likvidiĝo de sia asocio, unu el ih redonis jene:

Se ne estus fakto, ke tiel okazis, mi ne kredus! Neniam en mia vivo mi estus imaginta, ke foje venos tempo kaj la Esperanto-movado estos lik- vidota - de socialista registaro.[1444]

Esperanto en Ĉefioslovakio ne plu estis dezirata eĉ por konigi la

verkon de „nacia heroo" en eksterlando. La Esperanta traduko

de Raporto desurla eŝafodo de la ĉefia komunisto Julius Fuĉfk,

ekzekutita de la nazioj, estis jam finkompostita en 1951, sed sub