la premo de la aŭtoritatoj ne plu atingis la formon de libro.[1445]
Ĉefioslovakio estis la lasta el la popoldemokratioj eŭropaj, kiu
transprenis la modelon de Soveta Unio ankaŭ en rilato al la
Esperanto-movado.[1446] Kiam ĉesis la vivo de EAĈSR. restis nur
unu lando en la soveta influsfero provizore indulgata de la ondo
de malfavoro kontraŭ Esperanto: Ĉina Popola Respubliko. Kun
la ĉeesto de registaraj reprezentantoj en marto 1951 estis fondita
en Pekino Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kies prezidanto iĝis la
veterana esperantisto Hujucz. Estante estro de la Eldona Admi- nistracio, Hujucz povis atingi, ke jam en majo 1950, iom pli ol duonan jaron post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, la Fremdlingva Eldonejo komencu eldoni monatan revuon en Esperanto, E1 Popola Ĉinio. Apud ĝi, aperis - unue kiel organo de Ŝanhaja Esperantista Ligo, poste kiel tiu de ĈEL - ia revuo Popola Mondo, kiu estis dediĉita al la disvastigo de Esperanto en Ĉinio.
Sed jam en januaro 1952 ĉesis aperi Popola Mondo, tiel ke res- tis nur, por konsumado en eksterlando, la propaganda revuo E1 Popola Cinio. Dum iom da tempo ĝi estis la sola esperantlingva periodaĵo, per kiu la esperantistoj en orienta Eŭropo povis kon- tentigi sian legemon. En Ĉeĥoslovakio la revuo havis ĉ. 1000 abo- nantojn, kiuj pretis eĉ pagi duobiigitan abonprezon, post kiam ĝian distribuadon transprenis ŝtata entrepreno.[1447] Sed baldaŭ „ia miopa interveno kaŭzis la ĉesigon de la sendado al nia lando", kiel formulis Rudolf Burda[1448]; la poŝtoficejoj en GDR rifuzis akcepti la ĉinan revuon kiel „nedezirinda propagando de kosmo- politismo".[1449] Sekve, la ĉinoj juĝis minimume neoportuna la pluan eldonadon de E1 Popola Ĉinio. Fine de 1953 ĝi anoncis sian adiaŭon al la legantoj, klarigante ke la ekzisto de periodaĵoj kaj libroj en naciaj lingvoj „ebligas al la diverslandaj legantoj rekte kaj pli bone kompreni Ĉinion".[1450] Kiun komunikilon ĝi konsideris pli taŭga por tiu celo, la eldonejo manifestis per tio, ke ĝi sendis al la abonintoj en la popoldemokratioj (kaj eĉ en Usono) la ekviva- lentan revuon en rusa lingvo.[1451]
Kiel jam delonge en Soveta Unio, tiel do en ĉiuj landoj tiu- tempe rigardataj kiel ĝiaj satelitoj la esperantistoj perdis ĉian eblecon por pubiika agado. Tamen, la subpremo de Esperanto ne estis absoluta en la komunisma bloko; ĝi variis de lando al lando. En Rumanio kaj Hungario la movado estis preskaŭ kom- piete haitigita. En Bulgario la situacio ne estis multe pii bona: Jam kun reduktita eldonkvanto, la revuo Internacia Kulturo post ankoraŭ kvar numeroj en 1950 interrompis sian aperon[1452]; en prin- tempo 1952 ĉesis la Esperantaj elsendoj de Radio Sofia.[1453] Sed Bulgara Esperanto-Kooperativo povis, eĉ se modeste, plu- funkcii. En Germana Demokratia Respubiiko malgraŭ tre severa kontrolo de la aŭtoritatoj multaj esperantistoj sekrete kunvenis, faris komunajn ekskursojn por ekzerci sian lingvo- scion kaj konservis perletere la kontakton kun esperantistoj en Federacia Respubliko kaj en eksterlando.[1454] Relative bonŝancaj estis la ĉehoslovakaj esperantistoj, ĉar sur loka nivelo ili povis pluagi en la kadro de sindikataj aŭ klerigaj kluboj. Reguie okazis someraj kursoj kaj junuiaraj tendaroj. Subtila formo de varbado por Esperanto estis ekspozicioj, kie materialoj akiritaj per Esperanto raportis pri strikoj en okcidento; esperantistoj organi- zis ankaŭ monkolektojn por persekutataj pacdefendantoj en kapitalismaj iandoj, ekz. Japanio. Aperis, formale kiel eldonaĵoj de lokaj neesperantistaj organizaĵoj, kelkaj stencilitaj buitenoj, kiuj servis - fakte, duonlegale - kiel interligiloj de la esperant- istoj en tutlanda skaio. Krom Bulteno de Esperantista Klubo ĉe Osvĉtova beseda en Praha 2lanĉita en marto 1953[1455], aparte grava estis la bulteno La Pacdefendanto, aperanta en Plzefi jam ekde januaro 1952 kaj redaktata de Rudolf Burda, kies signifo poste sentiĝis ankaŭ ekster la iimoj de Ĉehoslovakio.[1456]
Malplej striktaj estis la iimigoj en Poilando. Kvankam en aŭgusto 1950 ĉesis la Esperantaj elsendoj de Pola Radio kaj unu post la alia likvidiĝis la lokaj filioj (el 30 restis nur la filioj en Var- sovio kaj Wroctaw), Asocio de Esperantistoj en Pollando (AEP)konservis sian oficejon kaj eldonis, sub la formo de Mekzercara materialo al Koresponda Kurso", tre modestaspektan informilon Tra la Mondo kaj IJteraturo. Sed AEP ne rajtis publikigi pagi- tajn anoncetojn pri sia koresponda kurso, kaj nur okaze de la datreveno de la morto de Zamenhof du varsoviaj ĵurnaloj aperi- gis pagitajn nekrologojn en nigra kadro pri okazonta renkontiĝo ĉe la tombo de la kreinto de tiu lingvo, kiu nun en lia propra patrujo estis kvazaŭ anatemita.1
4.5.2. Stalin kontraŭ Marr
Ĉirkaŭ la sama tempo, kiam en la popoldemokratioj silentiĝis la Esperanto-movado, en Soveta Unio ekokazis diskuto pri lingv- istikaj demandoj, kiu trovis konsiderindan atenton ankaŭ en okcidento. La 9an de majo 1950, Pravda komencis aperigi aron da artikoloj pri la situacio de la soveta lingvistiko, en kiuj, sur- prize, la jafetida teorio de Marr estis forte kritikata. Kaj tre bal- daŭ venis ankoraŭ pli granda surprizo, ĉar la 20an de junio tute neatendite Stalin mem enmiksiĝis en la diskuton. Per tio la unua- vide pure lingvistika disputo estis subite levita al plej alta politika nivelo.
Stalin klare partianiĝis - kontraŭ Marr. La esencajn principojn de ties „nova instruo" li simple deklaris senbazaj. Dum por Marr la lingvo - kiel la arto - estis kategorio de la ideologia super- strukturo kaj ĉiuj ŝanĝoj en la lingvo dependas de la ŝanĝoj en la ekonomio, Stalin decide neis, ke la lingvo apartenas al la super- strukturo. Laŭ li, la lingvo estas io memstara kaj pli daŭra, ol superstrukturo aŭ bazo; la sfero de ĝia efiko transiras vaste tiun de la superstrukturo, ĉar ĝi estas rekte ligita kun la produkta agado de la homo.
449
Ankaŭ rilate la klasan karakteron de la lingvo Stalin deturnis sin de la ĝis tiam valida instruo. Marr estis elmetinta la tezon, ke lingvo estas ĉiam klasa lingvo kaj ke ne ekzistas nacia lingvo unui- ganta la diversajn kiasojn de socio. Tion Stalin kontestis, insis- tante pri la ekzisto de unueca nacia lingvo. Laŭ li, la lingvon de latuta popolo apenaŭ influas la unuopaj klasoj, kaj krome estus malutile, se la klasbatalo limigus la iingvan unuecon:
Sen lingvo komprenebla al la socio kaj komuna por ĝiaj membroj la socio... haltigas sian produktadon, disfalas kaj ĉesas ekzisti kiel socio. En thi senco la lingvo kiel ilo de komunikiĝo estas samtempe ilo de batalo kaj socia evoluo.[1457]
Stalin do eltiris la lingvon el la skemo de bazo kaj superstrukturo, atribuis ai ĝi klastranscendan karakteron kaj akcentis ĝian signi- fon kiel ligilo de la socio tra multaj epokoj. Kontraŭe al Marr, kiu estis tute fiksita al la klasa karaktero de lingvoj kaj komprenis la lingvan evoluon, kiel la socian evoluon, laŭŝtupa, Stalin klarigis, ke la iingvo servas kaj al la burĝa kaj al la socialisma kulturo, konsistigante la neŝafiĝiĝantan nacian formon de la enhave ŝanĝi- ĝanta kulturo. Per aliaj vortoj: La intereso de nacio rangas super tiu de klaso.
La konsekvenco, kiun havis la rompo kun la teorio de Marr, aparte klare montriĝis rilate la demandon de estonta unueca lin- gvo de la homaro, kio lige kun nia temo estas plej interesa. En 1930 Stalin - tute simile kiel Marr - estis asertinta, ke en la epoko de komunismo la naciaj lingvoj kunfandiĝos en unu komunan hn- gvon, kiu „estos nek la grandrusa nek la germana, sed io nova". Sed dudek jarojn poste Stalin skribis en Pravda:
Estus tute malĝuste pensi, ke rezulte de la kruciĝo de ekzemple du lin- gvoj estiĝas nova, tria lingvo, kiu similas neniun el la kruritaj lingvoj kaj kvalite diferencas de ĉiu el ili. Fakte, en la kruciĝo unu el la lingvoj kutime elmergiĝas kiel venkinto, konservas sian gramatikon kaj bazan leksikon kaj plue evoluas laŭ la internaj leĝoj de sia propra evoluo, dum la alia lingvo iom post iom perdas sian kvaliton kaj iom post iom formortas.