Выбрать главу

Certe, ia forigo de la malharmonio inter la teorio de Marr kaj la grandruse kolorita tutsoveta patriotismo ne estis la sola motivo, pro kio Stalin suriris ia scenejon de hngvoscienco. Ke ia soveta lingvistiko tiom dependis de ia jafetida teorio, estis kon- dukinta al aro da negativaj fenomenoj. Tiu dependeco ĝenis pii efikan iingvo-instruadon en lernejoj, kaŭzis stagnadon en la rusa fiioiogio kaj pro la malakcepto de ia kompara metodo baris kon- traŭ historiaj espioroj pri ia rilatoj inter la rusa kaj aliaj slavaj iin- gvoj. Sed kiel ajn utile estis ŝovi al ia marristoj nun la plenan kul- pon pri ĉiuj preterlasoj kaj eraroj en la soveta lingvistiko: La signifo de la verdikto de Stalin kontraŭ Marr troviĝas unuavice en tio, ke estis forigita unu el la lastaj restaĵoj de la revolucia roman- tikismo el la pionira periodo de la soveta ŝtato. La vojo estis iibera por la senhalta disvolviĝo de la „granda rusa lingvo".

Tiun ĉi prijuĝon de ia motivoj de Stalin ankaŭ ne ŝanĝas la fakto, ke en la daŭro de la lingvistika debato Stalin reiativigis sian tezon pri „venkinta lingvo". Kiei montras lia respondo al la kamarado A. Ĥolopov, aperinta en Pravda de la 2a de aŭgusto 1950, ii estis demandita pri la akordigeblo de tiu tezo kun sia for- mulo de 1930. Stalin reagis je ia demando per tio, ke li neis kiun ajn kontraŭdiron. Tute simile kiel tiutempe, kiam li estis memo- rigita pri sia pli frua (en 1925) malaprobo de la prognozo de Kaut- sky, Stalin „solvis" la kontraŭdiron tiamaniere, ke li diferencigis inter ia malsamaj epokoj, al kiuj rilatas liaj eidiroj.

La formulo pri venko de pli forta lingvo rilatas, klarigis Stalin, al la epoko antaŭ la tutmonda venko de socialismo -

kiam la ekspluatantaj klasoj estas la reganta forto en la mondo, kiam restas valida la nacia kaj kolonia subpremo, kiam la nacia izoliĝo kaj la reciproka malfido de la nacioj estas firmigitaj per la interŝtataj diferen- coj, kiam ankoraŭ ne ekzistas nacia egalrajteco, kiam la kruciĝo de lin- gvoj okazas laŭ la vojo de batalo pri la rego de unu el la lingvoj, kiam ankoraŭ ne ekzistas kondiĉoj por la paca kaj amika kunlaboro de la nacioj kaj lingvoj, kiam sur la tagordo estas ne la kunlaboro kaj reci- proka riĉigo de la lingvoj, sed la asimilado de unuj kaj la venko de la aliaj lingvoj.

Dum sub tiaj kondiĉoj povas esti nur venkintaj kaj venkitaj lingv- oj, tute alie estos en la epoko post la venko de socialismo en tut- monda skalo, nome

kiam jam ne plu ekzistas monda imperiismo, kiam la ekspluatantaj kla- soj estas faligitaj, la nacia kaj kolonia subpremo estas forigita, la nacia izoliĝo kaj la reciproka malfido de la nacioj estas anstataŭigitaj per reciproka fido kaj la interproksimiĝo de la nacioj, kiam la nacia egal- rajteco estas realigita, kiam la politiko de subpremo kaj asimilado de lingvoj estas likvidita, kiam la kunlaboro de la nacioj estas establita kaj kiam la naciaj lingvoj havas la eblon libere riĉigi imu la alian laŭ la vojo de kunlaboro.

Tiam povos efektiviĝi tio, kion li, Stalin, celis per sia formulo proklamita en 1930, nome „la kunfandiĝo de la lingvoj en unu komunan lingvon". En la epoko de socialismo tute ne plu temos pri la venko aŭ malvenko de lingvoj:

Tiam ni ne havos du lingvojn, el kiuj unu suferas malvenkon, dum la alia elmergiĝas kiel venkinto el la batalo, sed centojn da naciaj lingvoj, el kiuj rezulte de longa ekonomia, politika kaj kultura kunlaboro de la nacioj elmergiĝos unue la plej riĉiĝintaj unuecaj zonaj lingvoj kaj poste la zonaj lingvoj kunfandiĝos en unu komunan internacian lingvon, kiu kompreneble estos nek la germana nek la rusa nek la angla, sed nova lingvo, kiu absorbis la plej bonajn elementojn dc la naciaj kaj zonaj lin- gvoj.[1470]

Tiel do ankoraŭfoje refreŝigante la mondrevolucian perspekti- von, Stalin tamen ne prezentis solvon de la jena kontraŭdiro: Kiamaniere okazu paca kunfandiĝo de la lingvoj, se unue ili estis senkompate interbatalantaj?

La respondo estas, ke Stalin simple apenaŭ interesiĝis pri tio, kio okazos en fora estonteco. Li unuavice celis doni teorian pra- vigon al la evoluo en Soveta Unio. Pro tio li kondamnis la inter- naciisman doktrinon de Marr, akcentis la klastranscendan rolon de la rusa kaj nomis la forpuŝon de pli malgrandaj lingvoj signo de la historia progreso. Lia diraĵo pri estonta mondlingvo, dume, impresas kvazaŭ alkroĉita[1471]: Per la klaŭzo „en tutmonda skalo" li malhelpis, ke al lia profetaĵo povu esti kontraŭmetita la nun- tempa realeco de Soveta Unio, en kiu ja la socialismo jam venkis kaj „la reciproka malfido de la nacioj" delonge estis likvidita. Post ĉio, en la kunteksto de la lingvistikaj tezoj de Stalin la pro- gnozo de estonta eksternacia mondlingvo ŝajnas preskaŭ nekon- siderinda, ĉar ĝi ja premisus, ke la rusa lingvo ne atingus „finan venkon". Pli kredeble, laŭ la eldiroj de Stalin, estas, ke la rusa lingvo, ĉiam venke trapasinta la batalojn de la pasinteco kaj ser- vanta al la popoloj de Soveta Unio kiel unuigiio, daŭrigos sian venkiron, pligrandigos sian terenon ankaŭ ekster Soveta Unio kaj donos, kiel potenca zona lingvo, esencan infiuon sur la eston- tan mondlingvon.[1472] Tiun ĉi interpreton de la rolo asignita al la rusa apogas la fakto, ke ankaŭ en la popoldemokratioj ĝi estis propagandata kiel „internacia lingvo de socialismo" kaj ke sove- taj lingvistoj samtempe furioze poiemikis kontraŭ la angia, la lin- gvo de la „uson-angiaj imperiistoj".[1473]

Ekster konsidero restis, kial sub ia kondiĉoj de la fido reganta inter la popoloj de Soveta Unio la rusa iingvo plue pligrandigu sian uzosferon koste de aliaj lingvoj kaj kial oni ne komencu jam fari prepariaborojn por la estonta supernacia lingvo. Stalin mem ne klare esprimis sin pri tio, ĉu iel eblas akceli la procezon de lin- gva unuiĝo, sed tion faris lia samlandano, la kartvela lingvisto Arnold Ĉikobava, kiu per sia maja artikolo en Pravda estis lan- ĉinta la diskuton. Kritikante Marr, li ceiis ankaŭ ties tezon pri komuna lingvo de la estonta homaro. Unuavide, skribis Ĉiko- bava, Marr tiurilate kongruas kun la marksismo-ieninismo, sed fakte ha sinteno estas „falsa, nemarksisma" ankaŭ en tiu okazo. Citante la postulon de Marr, ke „la homaro proksimiĝanta al ekonomia unueco kaj al senklasa socio ne povas ne apliki artefa- ritajn, science ellaboritajn metodojn por la rapidigo de tiu monda procezo", Ĉikobava konstatis kun sinapogo al ph fruaj eldiroj de Stalin:

Kiel konate, la marksistoj havas pri tio alian komprenon. Ili opinias, ke la procezo de formorto de la nariaj lingvoj kaj de kreiĝo de unu komuna mondlingvo okazos iom post iom, sen iaj „artefaritaj meto- doj", kiuj „plirapidigu" tiun procezon.

La apliko de tiaj „artefaritaj metodoj" signifus la uzon de perforto kon- traŭ la nacioj, kion la marksismo ne povas permesi.[1474]

Kvankam eble la ĉefa intenco de Ĉikobava estis ŝovi al la marris- toj ia kulpon pri mailertaĵoj en la alfabetigo kaj normigo de neru- saj iingvoj en Soveta Unio \ la tezo, kondamnita de li kiel „nemarksisma", estis ĝuste esenca punkto en la instruo de Marr, kiun la esperantistoj uzis antaŭ marksismaj instancoj por pravigi sian agadon.

La atako de Ĉikobava kontraŭ provoj rapidigi la formiĝon de la tuthomara lingvo per artefaritaj metodoj estis sankciita de Sta- iin, kiam kelkajn semajnojn poste li enmiksiĝis en la diskuton, ĵetante anatemon sur Marr. Ne ĉiuj tuj komprenis la plenan sen- con de la elpaŝo de Stalin; ankaŭ kelkaj esperantistoj lasis sin mistifiki de li. La fakto, ke li parolis pri estonta eksternacia mondlingvo, elvokis inter la premataj esperantistoj en la popol- demokratioj dumtempe la esperon, ke eblas oferti Esperanton kvazaŭ „provo de la mondlingvo profetita de Staiin".[1475] Sed tia estis la reago de esperantistoj elkreskintaj en burĝa tradicio, kiuj ne orientiĝis en la dialektiko de Stalin kaj kredeble eĉ ne sciis pri la teoriaj diskutoj en Soveta Unio komence de la 1930aj jaroj. Pli da senso por la tikleco de la temo havis la komunistaj esperant- istoj de Bulgario, al kiuj jam antaŭ la diskuto estiĝinta en 1950 estis klare, ke la vojo al la unueca lingvo povas konduki nur tra la evoluo de la naciaj lingvoj; ili eksplicite avertis kontraŭ la iluzio, ke Esperanto „povas esti la estonta lingvo de la homaro (t.e. de la komunismo)".[1476] La saman konkludon faris post 1950 la partiaj ideologoj en orienta Eŭropo, vokitaj al interpreto de la lingv- istika kontribuo de Stalin: Ili klarigis pri la karaktero de la estonta, nova mondlingvo, „ke ĝi... ne estos Esperanto aŭ Ido aŭ iu alia arte elpensita lingvo, sed nova vivanta lingvo, kiun kreos la popolamasoj de la socialismaj nacioj en sia komuna iaboro pri la disvolvo de ia komunisma socio".[1477]