Выбрать главу

Jam antaŭ 1950 ne estis loko por Esperanto en la evoluprocezo kondukanta al universala iingvo. En tiu senco la interveno de Staiin alportis nenion novan. Gi iiveris, malfrue, la teorian bazon por la giorado de ia rusa lingvo, ia subpremo de minoritatoj kaj la delonge praktikata diskriminacio kaj persekuto kontraŭ ia super- nacia iingvo-kolektivo de la esperantistoj. Tamen, per tio, ke Staiin, nun rezignante sian tezon pri la egalrajta florado de nacioj, prezentis fundamente novan formulon pri ia kondiĉoj regantaj antaŭ la tutmonda venko de socialismo, la situacio de la esperantistoj estis aldone kompiikita. Ĉar, se Stalin por ia nun- tempo nomis karakteriza, ke naciaj lingvoj interbatalas por eitrovi, kiu estas la pii forta, tio ĉi impiicis por ĉiuj civitanoj de la ŝtatoj sub soveta influo, do ankaŭ por la esperantistoj, ke ili devis kunhelpi por venkigi la rusan lingvon. Tiei nuiiĝis espero, anko- raŭ restinta post kompreno pri la teorie malsekura pozicio de Esperanto - la espero, nome, ke per la modesta redukto de Esperanto al „taskoj nur de kondiĉa helplingvo por internacia komunikado de personoj posedantaj tiun iingvon"[1478] povos trans- vivi la movado en orienta Eŭropo.

4.5.3. La bezonoj de la nuntempo

Vidi la problemon de Esperanto unuavice en iigo kun la dis- puto inter lingvistikaj teorioj facile kondukas al konfuzo kaj nebuiigo de ia politika fono, kiu ne plu permesis poresperantan laboron. La decida punkto estas: Se la movado estis subpremita en Soveta Unio mem, pii-malpli frue devis ĉesi ĝia ebleco trans- vivi en iandoj sub ties influo, kaj ju pii fortiĝis la soveta influo, des pii energie la reĝimoj en tiuj landoj zorgis eiimini ĉion, kio estis kontraŭa al la soveta modelo.

Kiam en somero 1949 la Esperanto-movado en la popoldemo- kratioj ekfrontis seriozajn obstaklojn, la premo de Soveta Unio kontraŭ supozataj aliancanoj de Tito-Jugoslavio, eksigita en junio 1948 el la komunisma tendaro pro sia malobeo al la gvida rolo de Moskvo, jam troviĝis sur sia kulmino, aparte draste mani- festiĝante en la sinsekva malkovrado kaj likvidado de „malami- koj de la partio". Samtempe en tiuj landoj ruliĝis furioza kam- panjo kontraŭ la t.n. „kosmopolitismo". Tiu ĉi estis interpretata kiel „instrumento por la realigo de la monda hegemoniemo de la usona imperiismo", sed efektive servis kiel kolektiva termino por kondamni ĉiujn nedeziratajn ideojn el okcidento, kiuj ŝajnis sub- fosi la suverenecon de la socialismaj ŝtatoj. La averto kontraŭ kosmopolitisma danĝero estis utila preteksto por malkuraĝigi la civitanojn pri kiuj ajn kontaktoj kun eksterlando.

En Soveta Unio, la gvida partia funkciulo pri kulturaj aferoj, Andrej Jdanov, en aŭgusto 1946 komencis, kvazaŭ mezepoka inkvizitoro, enkatenigi la intelektan kaj kulturan vivon, stre- bante reestabli la partian kontrolon ĉie, kie estis simptomoj de moliĝo sekve de la dummilita alianco kun kapitalismaj ŝtatoj. Artistaj kaj intelektulaj medioj, en kiuj dumtempe ekblovis freŝa vento, estis akuzataj pro „rampado" antaŭ la burĝa kulturo de okcidento, pro „senpatruja kosmopolitismo" kaj nesufiĉa res- pekto al tradiciaj rusaj atingoj. Fine de 1948, komence de 1949, la kontraŭkosmopolitisma kampanjo riĉiĝis je aparte malagrabla komponanto, nome je antisemitismo, maskita kiel atako kontraŭ „cionistoj" komplotantaj kunla okcidentaj milit-instigantoj. Oni malpermesis ĉiujn publikaĵojn en la jida lingvo, kaj eĉ asimilitaj judoj estis persekutataj.[1479]

Post la akriĝo de la Malvarma Milito (en aprilo 1949 fondiĝis NATO) kaj de la konflikto kun Jugoslavio, Soveta Unio insistis, ke la popoldemokratioj senprokraste transprenu tiun kampan- jon kaj severe riglu sin kontraŭ influoj de la ekstera mondo. Kaj tio ankaŭ havis konsekvencojn por la Esperanto-movado.

Kiel ni scias, la soveta modelo ne antaŭvidis vivrajton por Esperanto. La fakto, ke la lingvo iĝis tiel populara en la orient- eŭropaj landoj kaj ke eĉ partiaj kaj ŝtataj instancoj subtenis la movadon, sekve ne povis elvoki ĉe la sovetaj kontrolistoj senfa- ran spektadon. Ankoraŭ malpli ŝatinde, eĉ rekte provoke estis, ke danubregionaj Esperanto-asocioj decidiĝis pri intima kunla- boro ekster la kontrolo de Moskvo, ke ĉefioslovakoj alvokis por korespondaj kaj vojaĝaj kontaktoj per Esperanto inter sialandaj kaj sovetaj laboristoj[1480], ke sovetaj esperantistoj eskapintaj la per- sekutojn legis en Internacia Kulturo pri vigle pulsanta Esperanta vivo en la novaj socialismaj ŝtatoj[1481] aŭ ke leningradano apelaciis en la sama revuo al la tutmonda esperantistaro, ke ĝi helpu revi- vigi la Esperanto-movadon en Soveta Unio, superŝutante la sovetan eldonejon de alilingva literaturo per deziroj pri esperant- lingvaj eldonaĵoj.[1482]

Necesis bremsi tiun evoluon kaj forviŝi individuecajn trajtojn en la orienta bloko eĉ sur tia ŝajne relative sensignifa kampo, kia estis la Esperanto-movado. En decembro 1945, ĵus reveninte el la moskva ekzilo, Georgi Dimitrov estis avertinta sian esperant- istan sekretarion gardi sin „kontraŭ provoj de provoka kaj spiona karaktero". Tiu admono estis aldonita al ĝenerale kuraĝigaj vort- oj por la utiligo de Esperanto kiel „neŭtrala kanaio" por infor- mado pri la „nova demokrata Bulgario".[1483] Sed malpli ol kvar jarojn poste ne plu superregis pozitivaj aspektoj: Nun la unua- ranga faktoro estis la timo pri nekontroleblaj kontaktoj pere de Esperanto - same kiel en 1937/38 en Soveta Unio kaj en 1941 en la baltaj ŝtatoj. Kio instigis la reĝimojn limigi aŭ malpermesi la disvastigon de Esperanto, do malph estis la fideleco al ia oficiala lingva doktrino, ol pohtikaj konsideroj: la zorgo pro interna sekureco.

Por pravigi la paŝojn rezultantajn el tiu timo taŭge servis la slo- gano pri batalo kontraŭ kosmopolitismo. La malpermeso de la Esperanto-grupoj en la soveta zono de Germanio estis motivita per tio, ke tiuj estis utiligataj „por kosmopolitikaj strebadoj kaj agentaj agadoj de la usona imperialismo".[1484] Komence de nov- embro 1949 la registaro de la ĵus fondita Germana Demokratia Respubiiko konfirmis la malpermeson jene:

Estas fakto, ke kontraŭuloj al niademokratio provas ĝeni niajn labor- ojn per helpo de esperantogrupoj.

Per gazetoj aperantaj eksterlande kaj per tiel nomata internacia societo kun sidejo en Mŭnchen[1485] oni provas sub preteksto de kultura neceso gajni anojn, per kies helpo oni volas malbonfamigi nian demo- kratan ordon.[1486]

Unu jaron poste ia sidejo ŝanĝiĝis, sed la danĝero restis la sama: Partia gazeto en GDR skribis, ke la kosmopolitismo propagan- data de Usono, celante paralizi la proletan interaaciismon, „sin servas de la tiel nomata mondlingvo (Esperanto), kies centro kaj sidejo estas en Ameriko".[1487]