Esperanto tamen ne malaperis en orienta Eŭropo per unu bato. La rapidecon kaj intensecon de la subpremo oni devas rila- tigi kun la malsamaj internaj kondiĉoj en la popoldemokratioj. Kie la sovetaj aŭtoritatoj devis malplej atenti lokan aŭtonomion, tie iii povis plej frue realigi siajn dezirojn. Tio kiarigas, kial en orienta Germanio, tiutempe ankoraŭ regata de soveta militista administracio, malpermesa dekreto estis eldonita jam komence de 1949, kun argumentoj, kiuj plej nete paŭsis la sovetan star- punkton, kaj kial la cirklo fermiĝis en fora Ĉinio plej laste, nome en la fino de 1953, kiam ĉesis aperi la revuo ElPopola Ĉinio. En Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio, la esperantistoj plej longe kontraŭ- staris la tendencon esti subite identigataj, nur pro sia scio de Esperanto, kun cionistoj kaj kosmopolitoj, ĉar ili povis facile dokumenti sian kontraŭfaŝisman sintenon; aldone al tio, en Bul- gario iamaj gvidantoj de la ilegala laborista Esperanto-movado troviĝis en altaj partiaj kaj ŝtataj pozicioj. Ne pii malbonaj antaŭkondiĉoj ekzistis en Hungario, sed tie, eble eĉ nur sekve de buŝa rekomendo de partia altrangulo „forlasi tiun senbezonan movadon"[1488], la vicprezidantino de HES, kiu samtempe estis par- tia veteranino, tuj obeeme puŝis la komitatanojn al voĉdono por sia propono provizore ĉesigi la funkciadon de la societo, ĉar „nun estas precipe por la partianoj multe pli gravaj taskoj kaj estas dece ĉesigi la agadon".[1489]
Simiia sorto minacis ankaŭ al la bulgara movado. La Centra Komitato de Bulgara Komunista Partio iun tagon juĝis, ke Bul- gara Esperantista Asocio apartenas al la nenecesaj, superfluaj organizaĵoj kaj ke sekve ĝi devas sin likvidi. Tiun inviton la plej fervoraj sekvantoj de la partia linio efektive pretis plenumi, apli- kante premon je la CK de BEA.[1490] Sed la prezidanto kaj kelkaj aliaj reagis je tio per la taktiko de prokrastado, argumentante ke pri dissolvo de la asocio povas decidi nur kongreso. Kaj en tio ili fakte sukcesis, ĉar BEA formale piuekzistis. [1491] Ĝis 1955 , tamen, la publika agado por Esperanto estis komplete ne ebla, ĉar ankaŭ la esperantistoj en Bulgario devis submetiĝi al la oficiala gvidlinio, ke necesas nun dediĉi sin al pli urĝaj taskoj, ol la flegado de inter- nacia lingvo - ke dum la konstruado de socialismo simple ne estas loko por Esperanto.
Per tio ni venas al alia argumentaro por la pravigo de la kon- traŭesperanta sinteno, kiu estis malpli kruda, ol la kulpigo pri kosmopolitismo kaj „agentaj agadoj". Temas pri la tezo, ke la okupiĝo pri Esperanto logas la atenton for de la unuarangeco de socialisma konstruado. Ĝi paralelis la kampanjon kontraŭ kos- mopoiitismo kaj komencis baldaŭ superpezi ĝin, restante valida ankaŭ dum la unuaj jaroj post la morto de Stalin, kiam mal- kreskis la fortimiga efiko de la propagando pri malamikoj en ek- sterlando.
Tiun argumentaron bone resumas dokumento el Cefioslova- kio. Ĝi estas tripaĝa anglalingva letero, „Respondo al japana amiko", verkita laŭdire de - nenomita - ĉefia esperantisto[1492] kaj aldonita al letero (22-9-1953) de doktorino E. Carminov&, sekciestrino pri rilatoj kun Japanio en la ĉeĥoslovaka Ministerio pri Kulturo. La dokumento celis doni respondon al Kurisu Kei, kiu direktis al la ministerio la demandon, kial Esperanto estas subpremata en lando, kies literaturo estis konigita en Japanio pere de Esperanto kaj kies esperantistoj organizis solidarecan helpon al japanaj kamaradoj suferantaj en malliberejoj. Ĉar la ministerio evidente kredis ne povi simple ignori la starpunkton de Kurisu pro ties pozicio - li estis tiutempe la plej aktiva diskoni- ganto de la ĉefta literaturo kaj kulturo en Japanio[1493] ni hodiaŭ disponas raran ekzemplon de detala oficiala klopodo pravigi la kontraŭesperantan politikon de stalinisma reĝimo.
Unue, la letero eksplicite senkulpigas la ĉehoslovakajn esper- antistojn de akuzo kutima en Soveta Unio kaj orienta Germanio: Estas vere, ke esperantistoj en Ĉe&oslovakio montriĝis patriotoj, kiuj uzis Esperanton en progresema maniero. Ne estis unu kazo, ke ĝi estis uzata kontraŭ la interesoj de la popolo kaj Stato. Tio ŝuldiĝis al la kons- cia kaj patriota gvidado de la esperantistoj, kiuj montris kiel uzi Esper- anton por la bono de ŝtato. Nia popolo suferis grandegan malĝojon en sia nacia tragedio dum la hitlera okupado. La esperantistoj ne tro- mpis la esperojn de la nacio kaj metis sian scion de Esperanto en la ser- vojn de la lando. Iliaj aktivadoj estis favore juĝitaj de la registaro. Iliaj modestaj klopodoj donis bonan frukton.
Post tia laŭdo ne ŝajnas facile pravigi, kial nuntempe Esperanto ne plu povas servi al la popolo, sed per pensakrobataĵoj la minis- terio venas al la konkludo, ke sub la ŝanĝiĝintaj kondiĉoj tiuj modestaj, kvankam sukcesaj, klopodoj de la esperantistoj ne plu povas kontentigi la grandajn taskojn difinitajn de partio kajregistaro. La novaj sociaj bezonoj kaŭzis kvazaŭ naturan morton de la Esperanto-movado: En 1950 estis pubiikigita nova leĝo pri asocioj, laŭ kiu ili devus aliĝi al unu el la grandaj amasorganiza- ĵoj.[1494] Tion EAĈSR klopodis fari, sed neniu volis akcepti ĝin, „ĉar ĝi ne konformiĝis al la kadro de agado" de iu amasorganizaĵo. „La tempolimo fiksita de la leĝo por aliĝo pasis, tiel ke la asocio de esperantistoj disrompiĝis. Ne estas la kulpo de la ŝtata admi- nistracio, ke la asocio de esperantistoj ĉesigis sian agadon, sed temas pri la fakto, ke la leĝo por novregistrado de asocioj ne estis observita."
Substrekinte ke „Esperanto ne estas bezonata en la pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj", la letero fine rimarkigas: En la kapitalismaj landoj, en la manoj de progresemaj homoj, ĝi [la Esperanto-movado] ankoraŭ havas gravan funkrion kaj devus labori man-en-mane kun la pacdefendantoj. Se tio ne okazas, tiam ĝi fariĝas kosmopolitismo „por eksporto", kaj tial la ĉefioslovaka popolo kaj ŝtato devas sin protekti pro kialoj de sia propra ekzisto.
Ke la uzado de Esperanto en kapitalismaj landoj por „progrese- maj" celoj ne povas esti tre efika, se mankas ebleco por interko- munikiĝi kun pacdefendantoj en la socialismaj landoj, evidente estis ekster la imagopovo de la ministerio.
Kion signifas „pli alta fazo de la evoluo de internaciaj rilatoj"? Tion la aŭtoritatoj preferis detaligi nur en la enlanda uzo, al kiu apartenis pli sincera lingvaĵo. La 5an de septembro 1952, unu tagon antaŭ la „memiikvidiĝo" de EAĈSR, Rudolf Burda sendis protestan leteron al la ĉefministro Antonfn Z&potock^, petante klarigon, kial Esperanto - lingvo, kiun laŭ la opinio de Burda subtenis eĉ Lenin - nun ne plu estas tolerata. A1 la respondo de la oficejo de Zdpotock^ (24-10-1952) oni ne povas riproĉi nesufiĉan konkretecon:
465
De la tempo, kiam kamarado Lenin akcentis la signifon de Esperanto por la laborista klaso, pasis tre multe da tempo. Intertempe estis kons- truita la granda patrujo de socialismo, Soveta Unio, kaj la konstruado de socialismo disvastiĝis al ĉiam pli da landoj, kiuj vidas en Soveta Unio sian modelon kaj abunde ĉerpas el ĝiaj spertoj. E1 tiu motivo centmiloj da laboristoj en tiuj landoj, eĉ ekster ili, lernas la gepatran lingvon de la pioniroj de socialismo - la rusan. Dum tia amasa disvas- tiĝo de la rusa lingvo, nature malantaŭeniras en fonon la signifo de Esperanto, kiu ĉiuokaze estas lingvo artefarita kaj tial eĉ ne estas lin- gvo en la vera senco de la vorto...
Ni opinias, ke en la nuna tempo efektive multe pli utilas meti ŭujn for- tojn, organizajn rimedojn kaj energion, kiuj estas dediĉataj al Esper- anto, en la servon al plia disvastigo de la scio de la rusa lingvo. Ne temas pri ia oficiala malpermeso de Esperanto, kiel vi aludas en via letero. Temas nur pri tio, ke ĉiuj kamaradoj konsciiĝu pri la Sanĝita situacio kaj el ĝi rezultanta malaltiĝo de la signifo de Esperanto.
Eĉ kiam oni konsideras, ke fakte Lenin neniam sin esprimis
favore al Esperanto, estas rimarkinde, ke la ĉehoslovaka aŭtori-
tatulo, tute ne provante kontesti tian diron de la plej multe citata