Выбрать главу

- apud Stalin - teoriisto de soveta komunismo, pretis senskru-

pule ignori ĝian validon por la nuna tempo. Tie ĉi senvuale doku-

mentiĝas, ĝis kiu grado oni pretis oportunisme surpaŝi ia ŝajne

ĉiam sanktan teorion favore al ia aktuala tagordo - en piena kon-

centriĝo al ia penso kiei piej fideie pienumi tiun gvidlinion de la

stalina politiko, kiu estis diktita por la nuntempo.

La demando de la rilato inter teorio kaj praktiko revenigas nin al la lingvistika diskuto de 1950. Kiam Pravda donis spacon al ampleksa pritrakto de problemoj de la iingvistiko, en kies daŭro Stalin, tute neatendite, kondamnis ia teoriojn de Marr, ia evoiu- direkto por ia Esperanto-movado en ia popoidemokratioj estis jam klare fiksita: La esperantistoj devis submetiĝi al la postulo dediĉi ĉiujn siajn fortojn al ia konstruado de socialismo. Kaj sur ia iingva kampo, kiu koncernis ilin pii specife, tiu fortostreĉo devis celi unuavice ia antaŭenigon de ia rusa iingvo[1495], kiel jam komence de 1949 formulis orientgermana instanco:

Ni rekomendas al vi meti vian grupon en la servon al la dujara plano kaj direkti viajn filologiajn interesojn al mondlingvo, kiu akcelas nian konstrulaboron multe pli, ol la eksperimentoj de lingva sintezo.[1496]

En tiu ĉi direkto nenio ŝanĝiĝis per la eipaŝo de Stalin kontraŭ Marr. Eĉ se kelkaj esperantistoj dum iom da tempo eble kovis esperojn pro ia ripetita profetaĵo pri universaia iingvo, ili tre rapide devis kompreni, ke tiu elpaŝo ilin ne heipas, sed ke ĝi esence konsistigis ia klopodon reharmoniigi - malfrue - teorion kaj praktikon en la lingva poiitiko de Soveta Unio. Esperanto restis malŝatata kaj praktike malpermesita, ne pro la dominado de tiu aŭ alia lingvoscienca skolo, sed pro poiitikaj konsideroj - pro la deziro protekti post la sovetaj ankaŭ la orienteŭropajn esperantistojn kontraŭ nedogmeca internaciisma pensmaniero.

Aliflanke, nun la aŭtoritatoj povis utiligi la eldirojn de Stalin por pli efike raciigi sian starpunkton kontraŭ Esperanto, ol per nebulaj avertoj kontraŭ „internacia societo en Munkeno" aŭ simile. Citante la vortojn de Stalin pri la ligiteco de lingvo al nacio, oni nomis Esperanton „artefarita kosmopoiita ĵargono" \ kiu ne havas radikojn en nacio aŭ socio, kaj atakis la esperant- istojn pro ilia „erara supozo, ke per la transsaltado de lingvaj baroj la nacioj kunligiĝos en spirito de interfratiĝo".[1497] Same, la aŭtoritata ĉeha lingvisto Frantiŝek Travnfĉek, interpretante la pensojn de Stalin, atribuis al Esperanto „senesperajn perspekti- vojn".[1498] Kaj se iu ankoraŭ malcertis pri la reganta opinio, sufiĉis simple konsulti la Grandan Sovetan Enciklopedion, kiu aplombe asertis:

La plej disvastigita el la artefaritaj lingvoj, Esperanto, estas stranga surogato de la latinidaj lingvoj.

La ideo de artefarita lingvo, komuna por la tuta homaro, esta* pcr si mem utopia kaj nerealigebla. ... tiaj projektoj havas kosmopolitan karakteron kaj tial estas malvirtaj laŭ principo. La utopieco de artefari- taj lingvoj estas aparte klara post la publikigo de la verkoj de I. V. Sta- lin, „La nacia demando kaj la leninismo" (1949) kaj „La marksismo kaj la demandoj de lingvoscienco" (1950), en kiuj estas prezentitaj la rea- laj perepektivoj de la evoluo de la naciaj iingvoj kaj de la formiĝo de la estonta unueca iingvo de la homaro.[1499]

Prokuroro en GDR, kiu bezonis apogon por sia verdikto, ke „la lernado de artefaritaj lingvoj havas nenian kulturan kaj popol- klerigan karakteron", ankoraŭ du jarojn post la morto de Stalin utiligis ties nomon por eldiri stultaĵojn aŭtoritate:

Artefaritaj lingvoj ne konsistigas nacian lingvon kaj sekve, konforme al la instruo de la neforgesebla J.V. Stalin pri problemoj de la

marksismo en la lingvoscienco, ne havas sciencan aŭ kulturan bazon, ĉar ili posedas nek bazan vortprovizon nek propran gramatikon.[1500]

Konsiderante tiun ĉi tute malamikan oficialan teorion, ni devas

rigardi konsola la fakton, ke esperantistoj en orienta Eŭropo ne

estis, laŭ nia scio, senditaj en punlaborejojn, kiel pli frue spertis

iliaj sovetaj kaj baltlandaj samlingvanoj. Certe, okazis arestoj:

Ekzemple, Tutmonda Esperantista Jurnalista Asocio, kiu havis

multajn aktivajn membrojn en la orienteŭropaj landoj, menciis

en sia jarraporto 1951/52, ke „ĵurnalistoj, al kiuj ni sendis TEJA-

Informilon kaj membrokarton tuj estis arestitaj".[1501] Kaj en uzino

de la ĉeha urbo Dĉĉin la membroj de Esperanto-rondeto estis

maldungitaj pro tio, ke ili rifuzis instrui anstataŭ Esperanto la

rusan lingvon.[1502] Sed plej ofte sufiĉis apliki pli subtilajn metodojn

por deteni de poresperanta aktivado. Ĉar necesis anonci ĉian

kunvenon al la poiico kaj provizi ĉiun presitan aŭ multobligitan

tekston per registrita numero, la fakta malpermeso de la Esper-

anto-movado povis esti sekurigita per ordinaraj administraj pre-

skriboj arbitre aplikeblaj, sen ke la aŭtoritatoj bezonis ĉiufoje

detale ekspliki la motivojn por siaj agoj. En Hungario ekzemple,

kie Esperanto ne estis ekspiicite malpermesita, la esperantistoj,

precipe en la provinco, retiriĝis kun timo, aŭ kredante ke estas

ĝenerala malpermeso, aŭ simple ne sciante, kio en rilato kun

Esperanto estas ankoraŭ tolerata kaj kio ne plu.[1503]

Socia ostracismo estis ofte preskaŭ same timata kiel rektaj

punoj. Partianoj, kiuj plue propagandis Esperanton, riskis eksi-

gon el la partio - kun la neeviteblaj negativaj konsekvencoj por

sia profesia kariero. Tial en GDR, „por ne esti konsiderataj kiel

opoziciuloj", iamaj funkciuloj de GLEA aŭ IPE kaŝis sian scion

de Esperanto[1504], kaj en Hungario la partia veteranino Borblla

Szerĉmi-T6th eĉ „entuziasme agadis por bremsi" la Esperanto- movadon.[1505] Sed estis ankaŭ partianoj, kiuj propravole eksigis, vidante ke la partio timas doni „revoiucian klerigan rimedon al laboristoj pensemaj"[1506]; unu hungara esperantisto, kiu estis vokita al siaj partiaj superuloj kaj al la pohtika polico pro sia „kosmopo- hta" aktivado, kuraĝe respondis, ke oni unue montru al h legon, kiu malpermesas korespondi en Esperanto.[1507] Ahaj registris kun abomeno, ke iuj esperantistaj gvidantoj „rapidis forĵeti sian dumjardekan esperantistecon kaj tuj iĝis vervaj lernantoj-propa- gandistoj de la rusa iingvo".[1508] Se tia estis la modelo de kelkaj el la antaŭaj gvidantoj, ne estas mirige, ke ofte la „ordinaraj" esper- antistoj, el kiuj cetere certe nur malplimulto apartenis al la par- tio, preferis „ĉesigi eĉ la simplan korespondadon".[1509] Tiuj, kiuj deziris konservi almenaŭ la rajton kunveni, devis fari neevite- blajn cedojn: En Hradec Kr&lovĉ, ekzempie, la esperantistoj atingis tiun permeson sub la kondiĉo, ke ih aranĝu krome kurson de la rusa iingvo.[1510]

4.5.4. Reviviĝo dela movado

En majo 1952, la du ĉefaj organizaĵoj de la internacia Esper- anto-movado, Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Senna- cieca Asocio Tutmonda (SAT), alprenis komunan, oficiaian star- punkton pri la subpremo de de Esperanto en la popoldemokra- tioj. Tio estis farita en formo de „nefermita letero" al Stalin.[1511]

Citante eldirojn de Stalin kaj de sovetaj lingvistoj, la letero aten- tigis pri la kontraŭdiro inter la profetaĵoj pri kunfandiĝo de lingv- oj kaj nacioj, unuflanke, kaj la praktika utiligo de la rusa kiel „progresema" internacia lingvo, aliflanke, kaj krome pri la kon- traŭdiro inter la neo de klasa karaktero de lingvo - ĝia karakte- rizo kiel „socia fenomeno" - kaj la implicita postulo, ke „la Inter- nacia Lingvo devus atendi adinfinitum ian ,novan bazon' kaj ian ,novan superstrukturon' por formiĝi kaj ekesti". Kvankam la letero enhavis malfortojn[1512] - ĝi ne klare distingis inter la estonta supernacia lingvo kaj la nuna helplingvo Esperanto kaj ankaŭ tute silentis pri la delonga neekzisto de movado en Soveta Unio ne estu subtaksate, ke per ĝi la internacia movado decide forlasis la pozicion de neŭtralismo kaj senhelpa spektado, tiel ofte sperti- taj, kiam Esperanto kaj ĝiaj parolantoj suferis persekutojn.[1513]