Sed, kion tiutempe la subskribintoj de la letero de UEA kaj SAT apenaŭ povis antaŭvidi: la diskut-instiga elpaŝo de Stalin[1514]havis en ankoraŭ alia rilato grandan signifon por Esperanto. Stu- dantoj de la moderna soveta historio hodiaŭ ĝenerale interkon- sentas, ke eble la plej grava kaj sekvoriĉa eldiro en la longa, teda diskuto pri lingvistiko estas la fina konkludo de Stalin (en la letero al Ĥolopov): „La marksismo estas malamiko de ĉia dogmismo.'[1515] Sendepende de la motivoj de Stalin-li evidente sin esprimis tiamaniere por havigi al si plenan liberecon de agado kaj trovi eliron el la ĉiamaj kontraŭdiroj inter la internaciisma tradi- cio de socialismo kaj la praktika politiko, kiu donis nepran prefe- ron al la naciaj interesoj de la soveta ŝtato - oni retrospektive devas konstati, ke la elstarigo de kontraŭdogma marksismo ne nur kondukis la sovetan lingvistikon, paralizitan per la influo de Marr, el danĝera izoiiteco, sed malrapide, precipe post la morto de Stalin, ebligis „senstalinismiĝon" ankaŭ sur aliaj kampoj. Kaj al tiuj, kiuj profitis de tiu evoluo, apartenis ankaŭ la esperant- istoj.
Kiel iom post iom reviviĝis la Esperanto-movado en orienta Eŭropo, inkluzive de Soveta Unio, estas unu el la plej interesaj ĉapitroj en la historio de Esperanto. Ĝi estas modelkazo de esperantista celkonscio, kontraŭaŭtoritata obstino kaj saĝa kaj lerta agado ĉe la „bazo".
Elirpunkto de la procezo, kiu kondukis al renaskiĝo de la Esperanto-movado en la socialismaj landoj, estis la kuraĝo de manpleno da esperantistoj, kiuj eĉ dum la plej malfavoraj jaroj rifuzis silenti. Sendube la plej kuraĝa estis la jam menciita Rudolf Burda en Ĉehoslovakio[1516], kiu ne laciĝis nomi la silentigon de la movado en sia lando abisma maljustaĵo neharmoniigebla kun la principoj de komunismo (aŭ kun lia idealisma kompreno de komunismo). Kvankam Burda ankaŭ furioze atakis la „neŭtralu- lojn-oportunistojn", kiuj „uzurpis" la gvidpostenojn en la ĉeĥoslovaka movado, kalumniis la laboristajn esperantistojn kiel kosmopolitojn por savi la asocion kaj fine cedis al la premo por „Iibervola" likvidiĝo, li ne lasis dubon pri tio, ke la malfavoro al Esperanto ŝuldiĝas unuavice al pli superaj politikaj konsideroj. Li ne timis publikigi en sia bulteno La Pacdefendanto longan leteron de Kurisu Kei, tre kritikan kontraŭ la subpremo de Esperanto en Soveta Unio kaj la popoldemokratioj, en kiu oni povis legi interalie la jenan aŭdacaĵon:
Se oni volas likvidi Esp.-asocion, oni faru tion malkaŝe, publikigante la kialon, sed ne hipokrite agu kvazaŭ timante publikan juĝon. Estas ne tolereble, ke registaro, kiu sin nomas popoldemokrata aŭ socialista apliku faŝist-similan metodon![1517]
Estis publikigita ankaŭ ietero de ia franco Wiliiam Giibert, kiu deklaris, ke ii - eĉ je ia risko ne esti konsiderata „bona komu- nisto" - ne povas submetiĝi al la partia disciplino, se ĝi postuias de ii akcepti absurdaĵon, kia estas la batalo kontraŭ Esperanto.[1518]Sed Burda ne nur protestis. Li frue nomis ankaŭ la kialojn, kiujn ia aŭtoritatoj preferis kaŝi. Per citaĵo el parolado de Kle- ment Gottwaid, en kiu la rusa iingvo estis giorata kiei „internacia iingvo de ia progreso, de ia batalo por nacia kaj socia iiberigo, iin- gvo de ia batalo por la paco", ii instruis al siaj iegantoj, kial „Esperanto estas en nia iando nedezirata".[1519] Eĉ pii, ii donis iokon al senvuala reiiefigo de la fundamenta problemo, kies simptomo estis la malamikeco al Esperanto. Nome, Gilbert en sia ietero diris ankaŭ:
Estas nun pnivite, ke la kompartioj akceptas la internaciajn rilatojn en sia propagando, sed vere ne intencas itin realigi, kaj tio ankaŭ estas politika hipokriteco. Miaopinie tiu afero jam superpaЈas la problemon de Esperanto mem.[1520]
La proteston kaj provon de analizo paralelis la celado kuraĝigi ia
esperantistojn. Tio okazis unue per konsiloj kiei transvivi ia sub-
premon. Burda aperigis kvazaŭ aktualan raporton pri la kaŝa
agado de komunistaj esperantistoj en faŝismaj landoj, kie ili,
ekzemple, „fariĝis ŝakistoj aŭ fiiateiistoj kaj sub tiu firmao
[= ŝildo]... daŭrigas la esperantistan vivon". En kamufla formo li
tiamaniere alvokis la ĉeftoslovakajn esperantistojn resti fidelaj al
sia idealo kaj spiti la malfavoron kaj ĉikanojn de la aŭtoritatoj.[1521]
Tamen, je la sama tempo Burda ankaŭ jam liveris al la esperant-
istoj argumentojn, kiuj celis al ŝanĝo de la situacio: Li ne hezitis
fari provon kontraŭbatali la superregan pozicion de la rusa lingvo
- kaj kiel rimedo por tio servis al li ĝuste la tezoj de Stalin! Per tre
propra interpreto li klopodis ekspluati ilin favore al Esperanto.
En aŭgusto 1952, duonan jaron antaŭ la morto de Stalin, Burda
skribis:
Kelkaj vulgaraj kaj erarigitaj marksistoj ankaŭ nuntempe asertas, ke Esperanto estas lingvo burĝa, kosmopolitika, kiun ne eblas instnii al socialistoj, kiuj ja havas sian proletan, socialistan lingvon, la lingvon de niaj genioj, Stalin kaj Lenin, la rusan! Stalin tamen klare diris, ke la internacia lingvo ne povas esti la rusa, nek alia nacilingvo, ĉar tio signi- fus altrudi lingvon de pliforta nacio al plimalfortaj, kio estus tute ne marksista kaj reakcia.
Citante la diron de Stalin, ke iingvo devas servi al la tuta nacio kaj ke ne ekzistas burĝa kaj proleta nacia lingvo, Burda daŭrigas: ... ni povas trankvile apliki tiun ĉi tezon ankaŭ por la lingvo internacia, kiu jam sendube ekzistas kaj vivas, por Esperanto.... Laŭ k-do Stalin lingvo servas al ĉiuj, sekve ankaŭ Esperanto povas servi al ĉiuj. ... Falsa estas la opinio, ke ni devas krei proletan lingvon aŭ uzi sorialistan lingvon, kiu diferencus de la burĝa. ... Aliokaze ni konstmus baron inter la proletoj de kapitalistaj landoj, kiuj eble leraos, aŭ estos deviga- taj lerni Esperanton, kaj en la popoldemokrataj landoj oni instnius lin- gvon tute alian, eble la rusan,..
Per sia protesto, la malkovrado de la kaŭzoj, pro kiuj Esperanto estis malfavorata, kaj la utiligo de vortoj de Stalin, Burda certe ne povis konvinki, eĉ apenaŭ atingis, la aŭtoritatojn, sed mini- mume povis eviti, ke inter la esperantistoj disvastiĝu paraliza rezignacio. Se temis pri la celo revivigi la movadon, progreso en tiu direkto dependis de la eksteraj cirkonstancoj. Kaj fakte tiuj evoluis ekde 1953 je la avantaĝo de la esperantistoj en orienta Eŭropo. La 5an de marto 1953 mortis Stalin.[1522] Liaj posteuloj, la novaj gvidantoj de Soveta Unio, transiris al almenaŭ laŭforme pli fleksebla politiko. Jam en junio, dum konferenco en Budapeŝto, la Monda Pac-Konsilantaro, fondita en 1950 kiel instrumento de la soveta eksterlanda politiko, akceptis nekutime vortumitan rezolucion:
Ĉiu popolo havas la rajton libere decidi pri sia vivmaniero kaj devas respekti la vivformon, kiun libere elektis aliaj popoloj. Tio ebligas la necesan pacan kunekzistadon de diversaj sistemoj, kaj la rilatoj inter la popoloj povas disvolviĝi avantaĝe por ĉiuj...[1523]
Post kiam fine de julio per armistico estis ĉesinta la miiito en
Koreio, la Monda Pac-Konsilantaro vokis al „internacia reami-
kiĝo", nomante grava faktoro en tio la vastan kreskigon de kultu- raj interŝanĝoj.[1524] Kiam tiu rezolucio estis akceptita (dum kunsido de la Konsilantaro en Vieno fine de novembro 1953), Burda kaj kelkaj liaj kunagantoj jam estis trovintaj manieron kiel utiligi la ŝanĝiĝintan politikan klimaton por la plibonigo de la situacio de la orienteŭropaj esperantistoj. En kunlaboro kun Burda, la kata- luno Anton Balague, vivanta en aŭstria ekzilo, organizis la 4an- 6an de septembro „Internacian Renkontiĝon de Esperantistaj Pacdefendantoj" en la urbeto St. Polten. La du-tri dekoj da par- toprenantoj, inter ili aŭstraj pacifistoj kaj komunistaj esperant- istoj el Francio, sed neniu el orienta Eŭropo, interkonsentis pri la fondo de „Mondpaca Esperantista Movado" (MEM). La nova organizaĵo proklamis kiel sian celon instigi la esperantistojn al pacbatalo, konforme al la gvidlinioj de la Monda Pac-Konsilan- taro. Burda iĝis la unua prezidanto de MEM, dum Balague trans- prenis la ĝeneralan sekretariecon. En novembro 1953 komencis aperi organo de MEM, la monata revuo Paco, kies karakterizaĵo estis, ke ĝiaj numeroj eldoniĝis alterne en diversaj landoj.