Kvankam MEM atakis en sia fondiĝa manifesto la internaciajn Esperanto-organizaĵojn pro ilia neŭtraleco rilate al la pacbatalo (laŭ sia formulo, „neŭtraleco rilate pacon kaj militon") kaj aku- zis la tutmondajn kapitalistojn pri preparoj por nova hombu- ĉado, la pli granda parto de la manifesto elspiris malpli la lingv- aĵon de komunistoj, ol tradiciajn aspirojn de la esperantistoj pri la kontribuo de Esperanto al paco. Estis vokite: „Helpu, ke nia kara iingvo estu ilo de vera amo kaj monda paco!" Kaj pri la vojo irota de MEM troviĝis eĉ la frazo: „Ni evitu, ke ĝi falu sub la disci- plinon de politika partio."[1525] La intenco estis evidenta: Per la devizo „Per Esperanto por mondpaco" MEM volis demonstri la utilon de tiucela apliko de la lingvo kaj legitimigi la agadon de la esperantistoj en la popoldemokratioj kiel unu agnoskindan for- mon de tiu ĝenerala batalo por paco, kiun la reĝimoj proklamis kiel devon de ĉiu civitano. Tial Burda publikigis en la ĉefioslova- kaj numeroj de Paco, kiel ankaŭ plue en La Pacdefendanto, arti- kolojn, en kiuj li atentigis la esperantistojn, ke, ĉar la porpaca la- boro kongruas kun rezolucioj de la Monda Pac-Konsiiantaro, „ne eblas vin persekuti pro la plenumo de ties decidoj", kaj en kiuj li admonis ilin zorgi „ne iasi sin puŝi en iiegalecon".[1526]
Intime iigita kun la klopodoj malfortigi ideologian kontraŭsta- ron al Esperanto per la demonstro de ĝia praktika servado al la paco estis daŭrigo de la jam pli firue komencita strategio pruvi per citaĵoj de Stalin, ke la glorado de la rusa lingvo originis ĉe la fali- gita Marr kaj sekve nun estas anakronisma:
... ĉiuj, tiuj frazoj de „Lingvo de la progreso", „la lingvo de la paco" nur estas la heredaĵo de la longjara „marksisma lingvoscienco" de Marr kaj de Meŝĉaninov[1527], kies ĉefa eraro estis la doktrino, ke ekzistas „kla- solingvoj". Ke tiu falsa doktrino kaj la malŝato de Esperanto - kies patro estis ankaŭ Mefiĉaninov - tiel obstine restas, nun post la majstra verko de Stalin..., estas mirige. Jen mi citas: „Formiĝis izolita grupo de ,seneraraj' gvidantoj, kiuj, Sirminte sin kontraŭ ĉiu ebleco de kritiko, aŭtoritative agis kaj fiagis." Ĝuste tiu figrupo da „scienculoj" kun Meŝĉaninov lriel gvidanto nun ankoraŭ daŭras efiki.[1528]
Ankoraŭ pli eksplicite, Paco nomis „sensencaĵo" la uzon de la rusa kiei internacia lingvo[1529] kaj krome ridindigis tiujn, kiuj, ansta- taŭ kompreni la utilon de Esperanto kiel interpopola ligilo, „voias atendi la evoluon kaj kunfandiĝon de la iingvoj, por uzi ilinkiel ,ponton"'.[1530]
La senlaca klopodado de Burda doni al la esperantistoj novan memfidon kaj reinstigi ilin al organizita agado ne restis sen efiko, ankaŭ ekster Ĉefioslovakio. En Hungario ia ekzemplon de Burda provis sekvi la bankoficisto Pŝl BalkЈnyi, ekspoziciante „pac-afiŝojn" akiritajn per Esperanta korespondado kaj zor- gante pri la distribuo de La Pacdefendanto en sia lando. Komence preskaŭ sen ia helpo de aliaj hungaraj esperantistoj[1531],
Balk4nyi akiris kuraĝon per longaj leteroj, kiujn skribis al li Burda.[1532] Sed kvankam li ricevis de la Hungara Pac-Konsilantaro principan apogon ai sia porpaca laboro, oni ne klare respondis lian demandon, ĉu konvenas utiligi Esperanton en la interŝanĝo de „pac-materiaioj"[1533], kaj foje Balk&nyi ankaŭ estis admonita de policanoj, ke li faru sian agadon por la paco „en iu ajn lingvo, nur ne en Esperanto".[1534]
lom pli bone evoluis la situacio en CeRoslovakio, kie la lan de septembro 1954 estis ricevita letero de la oficejo de la respublika prezidanto, en kiu al Esperanto-rondeto ĉe iu fabrika klubo en Olomouc estis esprimitaj bondeziroj pro ĝia pac-serva laboro.[1535]Baldaŭ ankaŭ ne plu sufiĉis la eldonkvanto de Paco por konten- tigi ĉiujn petojn pri ricevo. Sed en la plimulto de la popoldemo- kratioj apenaŭ okazis progreso. Multaj preferis atendi, ke de supre venu permeso, aŭ timis la konsekvencojn de tio, kio povus esti konsiderata ago kontraŭ la partia disciplino. Kvankam Burda nomis tion malkuraĝa sinteno kaj konstante admonis, ke oni ne atendu, sed agu por la paco (per Esperanto), li bone kons- ciis, kiel gravaj estas la obstakloj, - kaj li same sciis, kie ili fontis.
Unu el tiuj esperantistoj, kiuj skeptike rilatis al la vojo de MEM, motivis sian hezitemon jene: „... ĝis kiam la Esp.-movado denove ne troviĝos en la Sovjetunio, kiel iam antaŭe, ni ne sukce- sos ion fari."[1536] Ankaŭ Burda kaj liaj kunagantoj ofte spertis, ke partiaj instancoj malaprobas la uzon de Esperanto en la porpaca batalo kun la argumento, ke por tio ne ekzistas vojmontra signalo el Moskvo. Sed iliaj konkludoj estis aliaj, ol tiuj de la atendemu- loj: Vidante ke la ĉefa obstaklo estas la mankanta modelo de flo- ranta Esperanto en Soveta Unio, ili konvinkiĝis pri la neceso fari klopodojn por reveki la delonge mortintan movadon tie.[1537]
*
u PAcmmh
Rudolf Burda, ĉefe helpe de La pacdefendanto, batahs por la revi- vigo de Esperanto en orienta Eŭropo kaj Soveta Unio.
La lingvisto E.A. Bokarev kurage pledis por restarigo de ia soveta Esperanto-movado.
En la jaro 1954 tio ne plu ŝajnis esti senespera revo, ĉar Soveta Unio komprenigis, ke post preskaŭ dudekjara izoliĝo ĝi pretas revigligi siajn kulturajn kontaktojn kun eksterlando. Signifo- plena komenco estis, en aprilo, ĝia aliĝo al Unesko, do al la gvida internacia kultura organizaĵo. Tuj la esperantistoj en la popolde- mokratioj ligis al tiu paŝo la esperon, ke ne nur vaste malfermiĝos la pordoj al mondskala kultura interŝanĝo, sed ke ankaŭ la Esperanto-movado profitos de la novorientiĝo de la soveta kul- tura diplomatio.[1538]
En aŭgusto 1954, oficiala soveta institucio rompis la silenton pri Esperanto - por la unua fojo post tre longa tempo. Responde al demando el Kanado, la vicprezidanto de la Sekcio de Pedago- giaj Sciencoj en Tutsoveta Societo por Kulturaj Rilatoj kun Ek- sterlando, V. Esipov, prezentis la starpunkton de Soveta Unio pri artefaritaj lingvoj. Gi, ne mirige, estis tute negativa, sed lia esprimmaniero tamen donis „iom luman perspektivon", kiel sagace rimarkis la japana esperantisto Miyake Sihei. Esipov skri- bis:
La ĉefa refuto de sovetaj sciencistoj estas la jeno: Esperanto kaj similaj lingvoj baziĝas sole sur la lingvoj de malgranda parto de la homaro, kaj komplete ignoras la lingvojn de la granda plimulto de la popoloj - la popoloj de orienta Eŭropo, Azio, Afriko kaj Oceanio, ktp. Malgraŭ tre vasta propagando dum 50 jaroj, Esperanto estas uzata de ekstreme malgranda malplimulto eĉ de la homoj parolantaj eŭropajn lingvojn.
Laŭ la informo de Esipov, la lernado de Esperanto ne estas mal- permesita en Soveta Unio, nek la sovetaj sciencistoj asertas, ke „mondlingvo" ne povas disvolviĝi; sed ili opinias, ke ĝi povus dis- volviĝi nur en la malproksima estonteco, kiel sekvo de longa kaj vasta komunikiĝo inter ta popoloj.[1539]
Kvankam do la sinteno de tiu ĉi soveta reprezentanto restis nefavora, estas rimarkinde, ke Esipov ne levis ideologiajn aku- zojn kontraŭ la esperantistoj, sed esprimis pragmatan dubon pri la kvalitoj de la lingvo kaj la venkoŝancoj de la movado. Liaj argumentoj, kiuj similis la rezon-manieron de konservativaj kon- traŭuloj de Esperanto, estis kuraĝiga elemento: Esperanto ne plu estis simpie prisilentata, kaj la esperantistoj ne piu estis denuncataj kiei burĝaj kosmopolitoj (akuzo, kontraŭ kiu apenaŭ eblis sin defendi).
En decembro 1954 okazis en Montevideo la Oka Generala Konferenco de Unesko. Universala Esperanto-Asocio estis akceptita kiel organizaĵo, kun kiu Unesko havas konsuitajn riia- tojn. Eĉ pli grave, la Konferenco akceptis rezolucion, kiu „notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur ia kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj „rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al ia celoj kaj idealoj de Unesko". En ia voĉdono pri tiu rezolucio ia deiegacioj de Soveta Unio kaj ĝiaj aliancanoj surprize sindetenis.[1540]