Выбрать главу

La fakto, ke Soveta Unio ne kontraŭis rekonan deklaron pri Esperanto, verŝajne decide infiuis la postan evoluon. Per tio la esperantistoj en la popoldemokratioj estis ekipitaj per argu- mento uzebla kontraŭ sabotaj intencoj de la aŭtoritatoj[1541] kaj kuraĝigitaj piiintensigi la ĝis tiam tre sporadajn kontaktojn kun sovetaj esperantistoj, kiuj transvivis la persekutojn kaj, precipe per leteroj de Balk4nyi, iom post iom informiĝis, ke entute anko- raŭ ekzistas Esperanto-movado en la ekstera mondo. Kun granda ĝojo estis registrite, ke fine de decembro 1954 Balk&nyi ricevis respondon de esperantista gravulo el Soveta Unio - de Evgenij Bokarev, kunlaboranto en la Instituto de Lingvoscienco de la Akademio de Sciencoj, kiu en 1928, kiel juna lingvisto, estis partopreninta en la serĉado de marksisma lingvoscienco kaj la ebla loko de Esperanto en ĝi.[1542] Kvazaŭ intertempe ne estis aliaj prioritatoj, Bokarev raportis al BalkЈnyi, ke „Esperanto ludos gravan rolon en procedo de finfina realiĝo de tuthoma lingvo de estonto. Pro tio la marksisma lingvoscienco havas inter siaj stud- objektoj ankaŭ Esperanton."[1543]

Kiel Bokarev poste agnoskis, Balk&nyi estis la unua, kiu insti- gis lin repreni la agadon por Esperanto.[1544] Sekvis pliaj leteroj el Soveta Unio, kaj baldaŭ en Paco kaj La Pacdefendanto aperis la unuaj korespond-deziroj de sovetaj esperantistoj, je kiuj la reeĥo el aliaj landoj estis tiel granda, ke la anoncintoj ne povis respondi al ĉiu. Same, kvankam de La Pacdefendanto, dank' al kiu ekzemple leningradaj esperantistoj eksciis unu pri la alia[1545], centoj da numeroj estis ekspeditaj al Soveta Unio, tio ne sufiĉis por kontentigi la interesiĝon de malnovaj kaj novaj esperantistoj tie. Kaj kiam Bokarev raportis komence de julio 1955, ke laŭ la iniciato de influaj sovetaj lingvistoj[1546] komenciĝis preparoj por la fondo de Soveta Esperanto-Asocio funkcionta kadre de la Aka- demio de Sciencoj kaj ke la esperantistoj „ĉie renkontas aprobon kaj helpon"[1547], la glacio ŝajnis rompita. En oktobro Burda triumfe notis la rezultojn de laboro, kiun li retrorigarde priskribis kvazaŭ militiron kontraŭ la malamikoj de Esperanto: Per la servigo de la lingvo al la pacbatalo tiuj malamikoj estis „senarmigitaj", tiel ke eblis reorganizi la movadon „en la pli facile akireblaj bastionoj", kaj per firmigo de la pozicioj en la popoldemokratioj estis kreita la antaŭkondiĉo por „ataki la por ni gravan centron"; povante montri al Esperanto kiel „grava faktoro en la Monda Pacmo- vado" la sovetaj esperantistoj nun povas daŭrigi la „ofensivon" por definitive faligi la lastan bastionon de la malamikoj de Esper- anto.[1548]

La optimismo, kiun Burda esprimis en tiel batalema lingvaĵo, ne estis senbaza, precipe kiam oni rekonsciigas al si la historianfonon. Komence de junio 1955 la sovetaj gvidantoj Nikita Ĥrus- ĉev kaj Nikolaj Bulganin per sia „kanosa iro" al Beograd aranĝis la repaciĝon kun Jugoslavio, kio ŝajnis sekvigi pli da respekto flanke de Soveta Unio ankaŭ por la suvereneco de la popoldemo- kratioj. En julio, dum konferenco en Ĝenevo, la registaraj estroj de Usono, Soveta Unio, Britio kaj Francio interkonsentis vastigi la kulturajn rilatojn inter okcidento kaj oriento. La „ĝeneva spi- rito" inspiris la organon de UEA paroli pri la komenciĝo de nova epoko ankaŭ por la tutmonda Esperanto-movado, anonciĝanta interalie per la „ĝojigaj informoj", kiuj venas de oriento.[1549] Ili estis, krom la novajo pn reviviĝo de Esperanto en Soveta Unio, la reaktiviĝo de Bulgara Esperantista Asocio, la fondo de Tut- ŝtata Konsulta Komitato Esperantista (TKKE) en Ĉeĥoslovakio kaj la re-aliĝo de la pola asocio al UEA. Ankaŭ povis okazi, komence de aŭgusto 1955, la unua renkonto de esperantistoj el okcidento kaj oriento post la Malvarma Milito - dum la Kvina Monda Festivalo de Junularo en Varsovio. Partoprenis preskaŭ 150 esperantistoj el 15 landoj (inter kiuj ne estis Soveta Unio).[1550]En retrospektivo pri la jaro 1955 la ĉeĥoslovakaj esperantistoj notis, ke ĝi „signas gravan ŝanĝon en la opinio de aŭtoritatoj kaj instancoj pri la Internacia Lingvo [en orienta Eŭropo]: la oficiala malfavoro iom post iom forvelkas kaj aperas signoj pri surpriza favoro kaj pri senantaŭjuĝa konsidero pri la rolo de Esperanto1.[1551]Kaj post kiam Ĥruŝĉev dum la 20a Kongreso de KPSU malkovris la terurajn krimojn faritajn dum la regado de Stalin, tio ankoraŭ plikreskigis la esperojn de la antaŭe persekutataj kaj diskrimina- ciataj homoj. La 5an de marto 1956, nur dek tagojn post la finiĝo de la kongreso, la soveta novaĵ-agentejo TASS diskonigis, ke en Soveta Unio kreiĝas esperantistaj rondetoj [1552] La lan de julio, la hungara Ministerio pri Popola Klerigo oficialigis Hungarlandan

481

 

Esperanto-Konsilantaron, fonditan en septembro de la antaŭa jaro[1553]; per tio la persistaj klopodoj de Balk4nyi, Lajos MЈrton, Julio Baghy kaj aliaj „burĝaj" esperantistoj fine montris frukton.[1554] Ankaŭ komence de julio, post okjara interrompo oka- zis, en Sofio, denove Bulgara Esperanto-Kongreso, dum kiu la reprezentantoj de la movadoj de Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hun- gario kaj Rumanio deklaris sian apogon al la laboro de UEA kaj pledis por senprokrasta aliĝo de la restarigitaj asocioj al la neŭ- trala mond-organizaĵo.[1555] Kelkajn semajnojn poste, en la Univer- sala Kongreso en Kopenhago, aperis delegitoj el Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando kaj Ĉinio.[1556]

Aparte notinda estis la partopreno de jugoslavia delegitaro en la Bulgara Kongreso. Ĝia estro, Ivo Boroveĉki, faris en la unua labor-kunsido paroladon, kiu preskaŭ ĉiufraze estis aplaŭdata de la entuziasmigitaj aŭskultantoj, ĉar ĝi entenis malkaŝan pri- trakton de la situacio de Esperanto en Soveta Unio kaj la popol- demokratioj. Boroveĉki, malantaŭ kies dorso pendis granda por- treto de Stalin, ankaŭ eldiris klarvoĉe, vorton post vorto, la nomon de tiu, kiun li trovis kulpa pri la subpremo de Esperanto: „Iosif Vissarionoviĉ Staiin" - sed tiam la aplaŭdo mortis en kon- sternita silento. La denunco de la krimoj de Staiin estis ankoraŭ tro freŝa evento, ol ke la bulgaraj esperantistoj, ankoraŭ ne pro- vizitaj per direkto-montra dekiaro de sia partio, kuraĝus akiami al tia senprecedence sincera nomado de longe kaŝita vero.[1557] En Poiiando, kontraŭe, la esperantistoj povis aŭdi de sia propra aso- cia prezidanto vualŝirajn vortojn pri la pasinteco. Kiam fine de oktobro - la monato, en kiu la lando travivis danĝeran politikan krizon - okazis en Varsovio la 13a Pola Esperanto-Kongreso, Andrzej Rajski faris inaŭguran paroiadon, en kiu li salutis la nov- an parti-gvidanton Gomulka kaj akuzis unuspire Hitier, Franco kaj Stalin pro la persekuto de Esperanto, deklarante: „Demo- kratio kaj evoluo de Esperanto estas ne disigebiaj."[1558]

Nur proksimume duonan jaron post la 20a Kongreso de KPSU, la „senstaiinismiĝo" manifestiĝis ankaŭ en la soveta lin- gvoscienco. Voprosy jazykoznanija, la ĉefa lingvistika revuo de Soveta Unio, en sia julia/aŭgusta numero de 1956 prezentis gran- dan surprizon, enkonduke kritikante Stalin kaj je la fino laŭ- dante Esperanton.[1559] La unua artikoio, kiu traktis aktualajn pro- blemojn de la nuntempa soveta lingvistiko[1560], skurĝis la „sterilajn diskutojn" kaj „abstraktan teoriumadon" de la pasinteco kaj spe- cife kulpigis Stalin, ke li paralizis sendependan teorian laboron en la ĝenerala lingvistiko. Samtempe la redakcio distancigis sin de la „vuigaraj marksismaj konceptoj" de Marr, kvankam li estis parte defendata kontraŭ la staiinaj atakoj. Memkritikon pro la antaŭa akcepto de ĉiu eldiro de Stalin kiel „netuŝebia dogmo" akompanis la konfeso, ke la sovetaj lingvistoj povas multon lerni de siaj eksterlandaj kolegoj, kaj la promeso radikale plibonigi la laboron de la lingvosciencaj institucioj kaj de la propra revuo.