Выбрать главу

1.6. „ŜTELISTALINGVO '- „BURĜA MALSAĜAĴO"

La obstakloj, kiujn renkontis en sia agado la esperantistoj en Germanio, tamen preskaŭ malgraviĝas kompare kun tiuj, kiuj ekzistis en Ruslando. Tie la cenzuro en 1904, la jaron antaŭ la unua rusa revolucio, montris signojn de liberaliĝo. Iĝis eble eldoni Esperantajn gazetojn, inter kiuj elstaris La Ondo de Esperanto, aperanta de februaro 1909 ĝis majo 1917. Post la revolucio pliboniĝis la eblecoj varbi por la lingvo kaj plimultigi ia membraron de Esperanto-grupoj.

Sed la ruslandaj esperantistoj plue restis malfide rigardataj. Kvankam ili, post siaj multaj malbonaj spertoj, evitis en siaj eldonaĵoj temojn sociajn kaj politikajn, kiuj povus liveri al la cenzuro pretekston por denove bremsi la movadon, ili ne ailasis dubojn pri sia pozicio, ke „Esperanto estas ne celo, sed rimedo", kaj ke la movado devas esti bazita sur la strebado al demokratiĝo, la zorgo al „disvastiĝo de kleriĝo en vastaj popolamasoj" kaj la batalo kontraŭ „nacia ekskluziveco".2 Interlinie ili kaptis ia oka- zon, kiam ajn ĝi prezentiĝis, por kritiki aktualajn cirkonstancojn en Ruslando. En aŭtuno 1905 la cenzuro malpermesis, ke en Ruslanda Esperantisto aperu la kontribuaĵo „Raftel kaj Lea" de la publicisto Aleksandr Jablonovskij[131]; la artikolo komparis la biblian rakontoh pri Jakobo, kiu ricevis la edzinon Lea anstataŭ la amata Raftel, kun la Ŝtata Dumo (parlamento), kiun la popolo ricevis anstataŭ demokrata konstitucio.[132] La cenzuron mem vipis alia satiro en la saifia gazeto, kvin jarojn poste, kiu listigas temojn tabuajn por redakcio en cara Ruslando kaj konkludas, ke nedanĝera restas nur naiva poemo, kontraŭ kiu tamen ribelas la legantoj.[133] En alia okazo du rusaj esperantistoj faris alvokon al la Esperanta gazetaro en eksterlando, ke almenaŭ ĝi ne hezitu pri- trakti la politikan evoluon en Ruslando.[134]

Tiutempe, la Esperanto-movado jam konsiderinde progresis en aliaj landoj, kiuj ne konis la severan penskontrolon praktika- tan de la rusa burokratio. Sekve, la cenzuro en Peterburgo pli kaj pli ofte malpermesis eksterlandajn eldonaĵojn en Esperanto, kies enhavo estis konsiderata kiel danĝera. Importado de la origi- nala romano Paŭlo Debenham de la germandevena anglo H. A. Luyken estis malpermesita en 1912, ĉar en ĝi estis parolo pri la „malfeliĉa lando" Rusujo kaj ĝiaj „malfeliĉaj popoloj".[135] Similan sorton havis pluraj verkoj de politika aŭ religia karaktero.

Se iom mildiĝis la cenzuro, aliflanke plioftiĝis incidentoj, kiuj montris, ke la regantaj klasoj kaj ilia polica helpantaro rigardis la agadon por Esperanto strikte sub la vidpunkto de interna seku- reco. En 1908, la Esperanto-societo en Serpuhov malfermis kur- sojn en domo, kiu apartenis al grafino; kiam ŝi eksciis pri tio, ŝi tuj postulis ĉesigi la kursojn, konsiderante Esperanton lingvo de „diablaj framasonoj".5 Pli frue, en 1906, polica oficiro aperis en kunveno de esperantistoj en Vladivostok kaj malpermesis al ili publike paroli pri Esperanto.[136] En la sama urbo, cetere, en 1909 funkciis Esperanto-rondeto inter politikaj malliberuloj.[137] Precipe sur provinca nivelo ofte okazis ĉikanoj kontraŭ esperantistoj. En 1911, provincestro en Petrokov ordonis, ke oni detruu sur strataj elpendaĵoj la Esperantajn surskribojn, ĉar la loĝantoj ne kom- prenas ilin.[138] Kaj, ŝajne nur pro la propagando de Esperanto, estis arestita la delegito de UEA en Kronŝtadt; li restis en malliberejo dum pli ol unu monato kaj post tio ricevis malpermeson plue loĝi en la urbo.[139]

Ne estas klare, ĉu almenaŭ tiu lasta incidento devas esti rigar- data en iigo kun afero ĉirkaŭ la prezidanto de Ruslanda Ligo Esperantista, Aleksandr Postnikov, kiu ne originis en porespe- ranta aktivado, sed havis evidente sekurec-poiitikan fonon. La kapitano Postnikov en aprilo 1911 estis arestita sub la akuzo esti transdoninta sekretajn dokumentojn de la armeo al germana, aŭstra kaj japana agentoj. Kvankam la aŭtoritatoj certigis, ke ili surbaze de la „spiona agado" de Postnikov ne konkludas pri dan- ĝeraj celadoj de la rusaj esperantistoj, la Ligo kun siaj ĉ. 900 membroj devis dissolviĝi. La afero ne tuŝis aliajn Esperanto- organizaĵojn, kaj efektive ŝajnas, ke Postnikov estis dubinda per- sono.[140] Sed, eble ankoraŭ sub influo de tiu evento, komence de 1912 la moskvaj esperantistoj ne ricevis permeson organizi Esperanto-kongreson.[141]

Malgraŭ la konstantaj malhelpoj, daŭre venis novaj homoj, intelektuloj kaj ankaŭ laboristoj, kiuj estis allogitaj al Esper- anto. Kun la plifortiĝo de la revolucia movado la polico pli kaj pli turnis sian atenton al radikalaj elementoj en la rusa Esperanto- movado. La Gubernia Gendarma Oficejo en Orel rimarkis, ke membroj de loka grupo de Rusa Socialdemokrata Laborista Par- tio zorgas pri kreo de Esperanto-rondeto.[142] En 1912 la cara Ohrana per speciala cirkulero proponis tre atentan observadon de personoj, kiuj havas rilaton al la organizaĵo „Liberiga Stelo" en Parizo, la ĝermo de internacia revolucia Esperanto-movado[143], kaj al la samcela Internacia Socia Revuo, kies eniro en Ruslando jam de 1907 estis malpermesita. Por ricevi informojn pri tiuj ron- doj la polica departemento eĉ havigis al si la servojn de rusaj diplomatoj: En dokumentoj el la jaro 1912 troviĝas raporto de speciale komisiita oficisto en Parizo pri la tie rezidanta „Liberiga Stelo", per kies programo ŝajne multaj rusoj entuziasmiĝis por Esperanto.[144]

Malpli ol dudek jarojn post kiam la aŭtoritatoj ekatentis pri la uzo de Esperanto fare de la tolstojanoj, la lingvo de Zamenhof komencis esti timata kiel vehiklo de plej danĝeraj pensoj: Kiam en 1913 esperantisto en Kaŭkazo petis permeson eldoni „Bulte- non de internacia lingvo", la peto estis rifuzita, ĉar "Esperanto, aperinta en medio de socialistoj de ĉiuj landoj estos... ilo por dis- vastigi malutilajn ideojn inter la loĝantaro".[145]

Policaj agoj aŭ rektaj persekutoj trafis krom la ruslandajn nur esperantistojn en kelkaj ekonomie malpli evoluintaj landoj. A1 la plej frue konataj incidentoj apartenas okazaĵo en la jaro 1907 sur la insulo Samos, tiutempe sendependa princlando en la greka insularo. Nelonge post la fondiĝo de Esperanto-klubo en la ĉefurbo iu vilaĝano estis, eble ŝerce, persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas formo de framasonismo kaj enhavas kon- traŭreligian celon. La ekscitita homo sukcesis konvinki kelkajn konatojn en najbara vilaĝo, ke necesas puni la malpiajn esper- antistojn. Ĉirkaŭ tridek kamparanoj armitaj per bastonegoj, forkegoj, kaprompiloj kaj hakiloj marŝis en la kunvenejon de la Esperanto-societo kaj, trovinte neniun tie, disrompis la kadron de Zamenhof-portreto, dispecigis librojn kaj difektis la meblojn. Kriante ili minacis mortigi la esperantistojn. Fine, cedante al la premo de V plebo, la princo-reganto ordonis dissolvi la societon, ĉar „la publika ordo estas malhelpita".[146]