Выбрать главу

Kvazaŭ por substreki la seriozecon de la intenco fundamente ŝanĝi la manieron de prilingvaj espioroj, la sama numero publiki- gis raporton pri sesio, okazinta la 24an de januaro 1956 en la Ins- tituto de Lingvoscienco, kiu estis dediĉita al la nuna stato de la demando de internacia helpa lingvo.[1561] La raporto grandparte konsistis el resumo de referaĵo, kiun faris Bokarev[1562] en la sesio. Estis redonita interalie la jena starpunkto:

Ekzistas nenia dubo, ke ĉiuj provoj perforte altrudi iun el la gvidaj naciaj lingvoj al ĉiuj popoloj en la mondo estas komplete senesperaj. Ili havas nenion komunan kun la marksisma-leninisma koncepto pri nacia evoluo kaj devas esti forjetataj kiel nepre fiaskontaj.

Por solvi la problemon de faciligo de la internacia komunikado, laŭ Bokarev, „plej grandan intereson" meritas la provoj de arte- farita lingvo, el kiuj nur Esperanto atingis signifan disvastiĝon kaj praktikan valoron.

Kiel plue dfris la raporto, en la diskuto pri la referaĵo de Boka- rev estis speciale notita „la neceso de teoria studo de Esperanto kaj ĝia signifo kiel kolektiva lingvistika eksperimento".[1563] Fakte, jam en la postsekvanta numero de Voprosyjazykoznanija aperis artikolo pri „internacia helpa lingvo kiel lingvistika problemo".[1564]Tiu artikolo, kiu donis superrigardon pri la teoriaj demandoj estiĝintaj en la ĝisnunaj esploroj de internacia helpa lingvo kaj konklude esprimis bedaŭron, ke la sovetaj lingvistoj ne sufiĉe priatentis tiujn demandojn, estis verkita en tute trankvila, sen- emocia stilo. Sed ĝi ne preterlasis fari unu atentigon, kiu evidente celis senkreditigi la oponantojn de Esperanto: Estis citita la opi- nio de la germana lingvisto Gustav Meyer, kiu en 1891 kontestis la ekzistorajton de artefarita lingvo kaj subtenis la tezon, „ke la grandaj mondlingvoj pii kaj pii vastigas la amplekson de la al ili subigita teritorio, tiel ke la nombro de la partoprenantoj en la batalo pri hegemonio estas ĉiam pli reduktata".[1565] Ne necesis eks- plicite instrui al la legantoj de la soveta lingvistika organo, kiom similas tiu opinio al la „zonlingvaj" tezoj, formulitaj de Stalin en 1950.

Ŝajnis nur demando de tempo, kiam en Soveta Unio denove eblos fari organizitan laboron por Esperanto. Fine de 1955 estis informite, ke la sovetaj esperantistoj „ĉiutage atendas la legali- gon" de la movado[1566]; estis fondita, sub la prezido de Bokarev, „Iniciata Grupo de Sovetaj Esperantistoj".[1567] Tamen, atingi la permeson por tutsoveta Esperanto-asocio montriĝis multe pli malfacile, ol komence kredis Bokarev kaj liaj kunagantoj. Dum- tempe estis espero restarigi SEU, kiu oficiale neniam estis mal- fondita.[1568] Sed al tiu provo la Partio tre decide metis finon.

Ankaŭ en la popoldemokratioj la novkomenco ne iris ĉie glate; la grado de reaktiviĝo konsiderinde variis de lando al lando. La poloj povis tiel rapide rekolekti siajn fortojn, ke ili povis en 1959 - cent jarojn post la naskiĝo de Zamenhof - organizi en Varsovio la 44an Universalan Kongreson. Iom antaŭ ĝi Pola Radio komen- cis disaŭdigi ĉiutagajn elsendojn en Esperanto. La bulgaroj lan- ĉis en januaro 1957 monatan esperantlingvan revuon, Nuntempa Bulgario, ĉefe destinitan diskonigi la atingojn de la socialisma konstruado en eksterlando[1569], kaj Bulgara Esperantista Asocio, kiu estas membro de ia Patroianda Fronto, ricevis en 1967, okaze de sia 60jara jubileo, altan ŝtatan ordenon pro sia „popoiutiia kulturagado"; havante ĉ. 5 000 membrojn, ĝi estas unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA. Lahungaroj trovissian definitivan organizan bazon en 1960, per la fondo de Hungara Esperanto- Asocio; en 1961 ekaperis Hungara Vivo, kiu hodiaŭ estas nekon- testeble la plej alloga esperantiingva periodaĵo de orienta Eŭropo. Eĉ en Norda Vjetnamio, verŝajne ne senrilate al la esperantista revigliĝo en la popoldemokratioj, en decembro 1956 estis fondita „Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio", al kiu sian apogon donis ministroj kaj konataj intelektuloj. Kaj ankaŭ en Cinio ĉesis la deviga paŭzo: Ĉina Esperanto-Ligo komencis denove funkcii en marto 1957, kaj ankoraŭ samjare reaperis, dumonate, la propaganda revuo EiPopola Cinio.

Sed estis ankaŭ seniluziigoj. Ili trafis ĝuste tiujn, kiuj plej brave eltenis dum la malfacilaj jaroj: ia ĉehoslovakoj. Unu monaton antaŭ tutŝtata esperantista konferenco en Oiomouc, dum kiu estis fondota landa asocio, la provizora TKKE ricevis de la Ministerio pri Instruado kaj Kulturo la informon, ke la konfe- renco devos esti prokrastita „je nedifinita tempo".[1570] Burda, kiu atribuis la nuligon al la atendado de la aŭtoritatoj je oficialigo de Esperanto en Soveta Unio, keikajn semajnojn poste devis kon- traŭvole rezigni pri plua aperigo de sia bulteno. Ĉirkaŭ la sama tempo, kiam sovetaj tankoj frakasis la ribelon en Hungario kaj la internacia situacio aldone streĉiĝis pro la konflikto ĉe Suez, sub- ite lin vizitis ano de la ŝtata sekureca servo, kiu postulis tuj ĉesigi la eldonon de La Pacdefendanto. La oficiala kiaio estis, ke la Esperanto-rondeto de Plzeft, kiu redaktis kaj multobligis la bul- tenon, perdis sian patronan organizaĵon, la klubon de poŝtistoj, kaj ne sukcesis trovi novan.[1571] Sed Burda supozis, ke al la ĉesiga ordono kontribuis ankaŭ la fakto, ke li ne plu apartenis al la par- tio.[1572]

Sekvis alia malagrabla surprizo. En septembro 1957 la ĉehoslo- vakaj esperantistoj eksciis, ke la aŭtoritatoj decidis funkciigi Ĉehoslovakan Esperanto-Komitaton (ĈSEK) kaj ke ili nomis prezidanto de tiu komitato Adolf Malfk - ĝuste tiun homon, kiu en 1952 estis plenuminta la likvidan ordonon kaj kiu poste plur- foje deklaris, ke la esperantistoj ĉesu okupiĝi pri Esperanto, sed lernu la rusan. La nomigo de Malik, kiun la Esperantista Klubo de Praha estis eksiginta el siaj vicoj, nemirige konsternis la esper- antistojn, sed ili ne povis malhelpi, ke en ĈSEK, starigita kiel filio de la Kleriga Instituto en Praha[1573], Malfk meze de 1958 iĝu sekretario. Li tuj montris sin servema al la unuaranga deziro de la aŭtoritatoj: kontroli la esperantistojn, precipe iliajn ligojn kun eksterlando, rekomendante la ĉesigon de la eldonado de regionaj bultenoj kaj de la abonado de okcidentaj Esperanto-gazetoj ? En februaro 1959 la ĉehoslovaka sekcio de MEM devis kunfandiĝi kun ĈSEK[1574], per kio Burda perdis la eblon iel esence influi la pluan direkton de la movado en Ĉehoslovakio.[1575] Kvankam la ĉeftoslovakaj esperantistoj per sia forta opozicio fine atingis, ke Malfk maiaperu de la scenejo[1576], nur en 1961 povis aperi la urĝe bezonata lernoiibro de Theodor Kilian, Cviĉebnice esperanta (Esperanta ekzercaro), kies eldono prokrastiĝis kvar jarojn pro politik-ideologiaj motivoj. Poste iom post iom pliboniĝis la kon- diĉoj labori por Esperanto en Ceĥoslovakio[1577], sed nur en marto 1969 - sekve de traktadoj faritaj dum la mallongviva politika „printempo" de 1968 - estis fondita Cefta Esperanto-Asocio, nelonge antaŭ la definitiva falo de Alexander Dubĉek.[1578]

En GDR, la Esperanto-movado dum multaj jaroj eĉ pli multe postrestis, ol tiu en Ĉeĥoslovakio. Tio ne ŝuldiĝis al manko de kuraĝo ĉe la orientgermanaj esperantistoj. Ili sendis leterojn kaj peticiojn al partiaj kaj registaraj instancoj, en kiuj estis emfazita ne nur la kontribuo de Esperanto al la paco, sed ankaŭ persiste levita la argumento, ke la malpermeso formi grupojn ne akordi- ĝas kun la konstitucio de GDR, laŭ kiu ĉiuj civitanoj havas la rajton kuniĝi „paceme kaj nearmite". Unu esperantisto skribis al prokuroro kun la peto zorgi, „ke nian konstitucion ankaŭ res- pektu la polico"[1579], kaj kiam tiu rifuzis agnoski la malpermeson de Esperanto-grupoj kontraŭkonstitucia, turnis sin al la ministro pri justico kun la postulo, ke li eksigu la prokuroron.[1580]

Observante ke la aŭtoritatoj evitis trakti la juran staton, sed preferis rezonadi pri la lingva netaŭgeco aŭ kultura nevaloro de Esperanto, la esperantistoj pli elstarigis la praktikan utilon de sia lingvo en la servo de la paco. Jam ricevinte, en marto 1955, kon- feson, ke Esperanto mem ne estas malpermesita kaj ke oni rajtas private okupiĝi pri ĝi \ ili sukcesis atingi kelkajn monatojn poste ankaŭ deklarojn de la Centra Komitato de la partio, ke ili povos kuniabori en la pacmovado kaj ke korespondado, kiu servas al la paco pere de Esperanto, ne estos malhelpata [1581] La praktikaj sek- voj de tiuj deklaroj tamen restis limigitaj, ĉar en la distriktoj Dresden kaj Leipzig la unuaj provoj de la esperantistoj organi- ziĝi en la kadro de la pacmovado estis ĉesigitaj.[1582]