Kiam iĝis konate, ke en la ĉefa soveta lingvistika revuo aperis tre favora prezento de Esperanto, la aktivuloj en GDR estis pro- vizitaj per nova municio. Unu el ili raportis: „Nun komencis vera atako kontraŭ la ankoraŭ hezitantaj instancoj. La efiko estas kaosa." Nome, iuj aŭtoritatoj plue asertis, ke helpe de Esperanto agentoj kaj malamikoj de la ŝtato havas la eblon enpenetri kaj veneni la politikan vivon de GDR, dum aliaj konvinkiĝis pri ia taŭgeco kaj valoro de Esperanto[1583] (aŭ preferis salti sur la vagona- ron, al kiu nun ŝajne Moskvo donis verdan lumon). Pli peza restis la influo de la kontraŭstarantoj: La esperantistoj ofte ricevis de oficiaiaj instancoj respondojn, kiuj estis „tiom elturniĝaj, ser- pentumaj, sensencaj..., ke oni sin kredas esti idioto".[1584] En 1958 la Ministerio pri Popola Klerigo eksplicite pravigis ia postresta- don de GDR: A1 piendinto, kiu atentigis pri la ebleco publike varbi por Esperanto en aiiaj socialismaj landoj, ĝi donis la res- pondon, ke la speciala politika situacio de GDR postulas apar- tajn regulojn.[1585] Ankoraŭ en 1%2 la laborist-movada veterano Ludwig Schodl amare konstatis, ke en GDR regas „fanatika kon- traŭeco kontraŭ Esperanto'*.[1586]
En 1961, la dekreto de 1949 estis oficiale nuligita. * Tio ebligis al la esperantistoj fari laboron sub la prizorgo de Germana Pac- Konsilantaro, sed ne ŝanĝis la malpermeson de organiziĝo kaj publika varbado. Fine, ankaŭ tiu plej grava baro estis forigita: En februaro 1965 la „Kulturligo", unu el la t.n. amas-organizaĵoj, decidis doni al la esperantistoj de GDR organizan hejmon; en ĝia kadro fine de marto estis fondita „Centra Laborrondo de la ami- koj de Esperanto" .[1587]
Plej hezite estas malkonstruataj la limigoj kontraŭ libera akti- vado de la esperantistoj en Rumanio. Unu el la kaŭzoj estas la negativa sinteno de la aŭtoritata lingvisto Alexandru Graur kon- traŭ artefaritaj lingvoj / Post sennombraj petskriboj, la esper- antistoj atingis en 1%9, ke la Ŝtata Komitato por Arto kaj Kul- turo aprobis la fondon de Esperanto-grupoj kadre de kulturaj domoj, sed ne estis eble starigi tutlandan centron por koordini la surlokan aktivadon * Ankaŭ ne multe helpis la permeso (en nov- embro 1973) okazigi kursojn en popolaj universitatoj[1588], ĉar man- kis lernolibroj de Esperanto; gramatiko aperinta en novembro 1974 havis eldonkvanton de nur 2 500 ekzempleroj.
Fine de majo 1978 en la Universitato de Timi§oara estis fondita „Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko" kiel sekcio de Rumana Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. La kolektivo metis la akcenton je la scienco kaj universitatnivela instruado de Esper- anto. En pluraj fiioiogiaj fakultatoj de rumanaj universitatoj Esperanto komencis esti instruata kiel nedeviga studobjekto, kaj krom lernoiibroj kaj vortaroj aperis ankaŭ lingvistikaj studoj pri Esperanto.[1589] Dum iom da tempo estis la espero, ke la kolektivo povos funkcii kiei kvazaŭa ianda organizaĵo. Sed, tute kontraŭe, sekvis nova regreso. Ekde 1982 estis likviditaj la lokaj kluboj de esperantistoj, fine ankaŭ ia kolektivo. Laŭ informoj ricevitaj en 1986, nenia organizita agado por Esperanto, inkluzive la okazi- gon de kursoj, estas permesita en Rumanio.
4.5.5. Orienta Eŭropo: progreso kun problemoj
Kun la escepto de Rumanio, ĉiuj orienteŭropaj landoj alianci- taj kun Soveta Unio estas nuntempe reprezentitaj en UEA kaj do havas organizan iigon kun la tutmonda movado. La Esper- anto-asocioj de tiuj iandoj dank' ai sia membronombro formas konsiderindan proporcion en ia Komitato de UEA: E184 komi- tatanoj, ne malph ol 26 venas el Pollando, GDR, Ĉehoslovakio, Hungario kaj Bulgario. Esperanto-asocioj en okcidentaj landoj kun envio notas tiun forton, kiu montriĝas ankaŭ en tio, ke la orienteŭropaj asocioj ricevas ŝtatajn subvenciojn kaj povas per- mesi al si pagatajn oficistojn.[1590]
La evoluo montris, ke la decido de la aŭtoritatoj ĉesigi la staton de praktika malpermeso signifis por la Esperanto-movado en orienta Eŭropo ne simple, ke ĝi de tiam estas tolerata, sed alpor- tis al ĝi eĉ pli, nome rektan agnoskon kaj oficialan subtenon. Komence ŝajnis, ke por la rajto organiziĝi la esperantistoj devos akcepti tre striktan kontrolon de supre. " Tion indikis en Cehoslo- vakio la eventoj ĉirkaŭ Malfk. En Hungario, kie la Esperanto- movado estas sub prizorgo de la sindikatoj, kiel sekretario de
HEA estis nomita sindikata funkciulo, kiu apenaŭ sciis Esperant- on.[1591] En GDR, komisiita gvidi la esperantistojn estis persono, kiu eĉ tute ne sciis la lingvon. Sed tiuj makuloj estis nur portempaj. La hungara sekretario montriĝis persono, kiu pledis unuavice por la intereso de la esperantistoj, malpli por tiuj de la supera in- stanco, kaj jam fine de la 1960aj jaroj HEA reakiris, nelaste dank' al li, tiom da aglibereco, ke ĝi povis senigi sin de sia prezi- dantino - de tiu partia veteranino, kiu en 1950 estis proponinta haltigon de la movado. Simile estis en GDR. Tie la lokon de la neesperantisto jam en 1968 prenis la juna aktivulo Detlev Blanke.
Hungario kaj GDR nun apartenas al la landoj, kie la Esper- anto-movado aparte bone prosperas. La revuo Hungara Vivo, fondita kiel ŝtata propaganda periodaĵo, pli kaj pli alprenis trajt- ojn, kiuj faras ĝin daŭriganto de la tradicio de Literatura Mondo, samkiel la vigla verka kaj eldona agado de hungaraj esperantistoj memorigas la heredaĵon de la antaŭmilita Budapeŝta Skolo. La Kleriga Ministerio de Hungario ebligis la enkondukon de Esper- anto, kiel fakultativa studobjekto, en diversgradajn lernejojn, kaj en la Budapeŝta Universitato Eotvos Lor&nd oni povas studi la fakon „Esperanto - lingvo kaj literaturo" kaj doktoriĝi pri esperantologia temo. En GDR, la esperantistoj atingis, ke lingv- istoj donas al Esperanto atenton en grado, pri kiu iliaj samlingva- noj en la Federacia Respubliko nur povas revi.[1592] Similaj raportoj pri sukcesoj venas ankaŭ el Pollando, Ĉehoslovakio kaj Bulga- rio. Multnombraj korespond-deziroj el orienta Eŭropo atestas pri tio, kiom penetris Esperanto en ĉiujn socitavolojn kaj kiom da atendoj por kontaktoj kun la ekstera mondo ligiĝas kun la ler- nado de la lingvo - atendoj, kiujn la esperantistoj en okcidento kvante ne ĉiam povas adekvate respondi. Kaj kiam Universalaj Kongresoj okazas en orienta Eŭropo, laste en Sofio (1963), Budapeŝto (1966 kaj 1983) kaj Varna (1978), tiuj estas ne nur imponaj manifestacioj de reakirita memfido de la esperantistoj en la socialismaj landoj, sed ankaŭ nova fonto de inspiro por gas- toj el la tuta mondo.
Evidente, Esperanto havas allogon por granda nombro de civi- tanoj en la orienteŭropaj landoj. Pro tio la movado tie montras nelaciĝantan vivforton. Rekono de tiu ĉi vivforto estis la decido de la reĝimoj ne plu limigi la agadon por Esperanto. Ili tion ape- naŭ faris pro tio, ke ili malkovris la utilon de la lingvo por propa- gandi eksterlande siajn socialismajn atingaĵojn (kvankam tia uzo ja okazas), sed ĉar ili komprenis, ke permesi kaj legalizi la Esper- anto-movadon estas pli prudente, ol subpremi ĝin kaj per tio nutri potencialon de malkontento.
Siavice, por ne perdi la ŝtatan fervoron, la esperantistaj gvi- dantoj ne nur evitas ĉion, kio povus malplaĉi al la aŭtoritatoj, sed ankaŭ plurokaze rekte demonstras sian fidelecon al la reganta politiko - en grado, tamen, kiu varias laŭ la landoj. La organoj de la asocioj en Bulgario, Ĉehoslovakio kaj GDR dediĉas konside- rindan parton de sia enhavo al esperantlingva interpreto kaj popularigo de la partia politiko, dum tiuj en Hungario kaj Pol- lando kutime kontentigas sin per pli malgranda dozo da politike koloritaj artikoloj. Sed la asocioj ĉiuj intensigis la kunlaboron inter si, precipe de 1969, kiam komenciĝis ĉiujaraj konferencoj („konsuItiĝoj"), kiuj servas al koordino de la agado, ankaŭ rilate la pozici-difinon de la socialismaj landoj en la tutmonda Esper- anto-movado.[1593] Ili kunlaboras ankaŭ en la kadro de MEM, kvan- kam tiu delonge perdis la signifon, kiun destinis al ĝi la fondinto, Rudolf Burda. MEM, kiu en 1973 subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Monda Pac-Konsilantaro, nun plene servas, per regule publikigataj rezolucioj kaj deklaroj, kiel Esperanta laŭt- parolilo de la eksterlanda politiko de Soveta Unio. Ankaŭ la revuo Paco perdis sian iom heterogenan karakteron, de kiam ĝi, en 1974, dank' al subvencio de Bulgara Komunista Partio[1594] transi- ris al nova eldonsistemo.[1595]