De tempo al tempo tamen aperas signoj, ke inter partiaj gvidli- nioj kaj la pensoj de la esperantistoj estas maiharmonio. Aparte notinda ekzemplo estis protesta deklaro, kiun Ĉeĥosiovaka Esperanto-Komitato kaj la ĉeĥosiovaka sekcio de MEM aperigis post la invado de sovetaj kaj aliaj trupoj en sian landon. En tiu deklaro estis defendata la politika evoluo en Ĉeĥosiovakio post januaro 1968, kun mencio ankaŭ pri tio, ke la demokratiiga pro- cezo ebligis al la ĉefioslovakaj esperantistoj post preskaŭ dudek jaroj agadon „sen eksteraj burokrataj intervenoj kaj iimigoj".[1596]Krome, ia ĉefiosiovakoj pubiikigis Esperantan tradukon de ia reforma programo de KPĈ[1597] kaj malgrandan broŝuron pri MEM, kies grandparte ortodoksa enhavo estis subtiie kontraŭpezita per kuraĝaj pacifismaj karikaturoj de konataj ĉefioslovakaj satiris- toj.[1598] Estas ankaŭ menciinde, ke en 1981, nelonge antaŭ la starigo de armea reĝimo en Poliando, loka filio de „Solidareco" komen- cis per esperantiingva buiteno konatigi la celojn de tiu aŭtonoma sindikato.
Sed ne nur temas pri tiuj malkaŝaj ekzemploj de opozicio. Iii ĉiuokaze estas maioftaj. Pii notinde estas, ke, kiei piej bone iius- tras admonoj de la asociaj gvidantoj ai la membroj, interne de la movado bolas latenta rezistemo. En GDR, ekzemple, montriĝis, ke multaj rifuzis aliĝi al la Kulturligo, ĉar agadon en ties kadro ili ne konsideris plenumo de la espero pri memstara organizaĵo de la esperantistoj; ili ankaŭ plendis pri la manko de „demokrateco" en la Kulturligo. Menciante tiun sintenon de esperantistoj en GDR, la veterano Ludwig Schodl direktis al ili la minac-tonan admonon: „Kiuj nun restas ekster niaj vicoj pro malsimpatio al Kulturiigo, do simple perfidas ia progreseman, humanisman sin- tenon de niaj viktimoj... "[1599] Eĉ pli da problemoj estis en Ĉefioslo- vakio, kie la nova ĈEA sukcesis organizi nur duonon de la preskaŭ 4 000 membroj, kiujn havis la antaŭa ĈSEK. La estraro pro tio riproĉis, ke la flankestarantoj „daŭrigas praktiki ian ,kaŝludon' bojkotante"[1600], ke ih „anakronisme" defendas „sian hobiulan, sektecan starpunkton" kaj el Esperanto faras „nur objekton de sia persona distro"[1601] anstataŭ celkonscie meti la lin- gvon en la servon de la aktualaj, ĝenerale-pohtikaj kampanjoj.[1602]Kiel pruvas tiuj admonoj, la suspektemo de la aŭtoritatoj pri ideologie nefidindaj elementoj inter la esperantistoj ne malape- ris. Precipe kiam intensiĝas la oficialaj kampanjoj por „ideologia batalo", celantaj ŝirmi la civitanojn kontraŭ la entrudiĝado de „kontraŭsocialismaj" ideoj, tio ne restas sen influo je la Esper- anto-movado. En Bulgario, unu el la plej fortaj bastionoj de Esperanto en orienta Eŭropo, la Centra Komitato de BEA vidis sin alvokita averti sian membraron pri danĝeroj ligitaj kun la malstreĉiĝo, ĉar tiu principe salutinda procezo ankaŭ malfermas al okcidentaj ideologioj novajn, ph subtilajn influeblecojn. En raporto al la nacia kongreso en 1972 la CK memkritike konfesis nesufiĉon de sia ideologia laboro, de la edukado de la esperant- istoj en la spirito de socialisma patriotismo kaj proleta interna- ciismo. Kelkaj frazoj el tiu raporto estas citindaj:
Preripe sentemaj estas la manifestiĝoj de la ideologia diversio de la imperiismo sur la internaria areno. Laŭ sia karaktero la agado de la esperantistoj ofte esprimiĝas en diversaj internariaj forumoj... Tial ni devas esti pretaj gvidi batalon kontraŭ la portantoj de kaŝa aŭ malkaŝa diversio, kontraŭ la misinformado rilate la socialismajn landojn kaj pli speriale - nian landon.
Niaj internaciaj komitatoj altrudas al la bulgaraj esperantistoj doni helpon al la esperantistoj precipe el la kapitalismaj landoj pri ilia ĝusta orientiĝo kaj efektivigi ideologian reziston al la neĝustaj kaj malutilaj komprenoj kaj agoj.
Ankoraŭ parto de la esperantistoj, kiuj veturas al internaciaj aranĝoj en eksterlando, ne estas sufiĉe aktivaj en sia komunikiĝo kun la ekster- landanoj kaj ne trovas pli elastajn formojn por senmaskigo de la men- sogoj kaj kahimnioj pri nia lando. Ne estas plene kontentiga ankaŭ la laboro de CK de la Asocio rilate la instruktadon de la forirantoj al ek- sterlando, kiel ankaŭ ĉe la selektado de la personoj kaj grupoj, kiuj faras paŝojn por forveturo eksterlanden.[1603]
Foje, la retoriko malagrable memorigas pri la lingvaĵo, kiu estis kutima en la tempo de la malvarma milito, ekzemple kiam „nacia nihilismo, abstrakta internaciismo, senpatruja kosmopolitismo" estas nomataj „ne malofta fenomeno en la esperantistaj vicoj, eĉ kun pretendo de progresemeco".[1604] La organo de BEA raportis fine de 1974 pri strebadoj en distrikto „likvidi la memcelan lerna- don de Esperanto, kontraŭstari tendencojn malamikajn al la socialismo, plifortigi la ateisman edukon de la esperantistoj".[1605]Aperas alvokoj por „kanaligo, regula organizado kaj ide-politika alceligo de la internacia korespondado" de la bulgaraj esperant- istoj, kiuj korespondu ne nur individue. sed ankaŭ kolektive, detenu sin de „malvasta praktikismo"[1606] kaj faru pli, ol nur „esprimi siajn personajn pensojn kaj sentojn" en leteroj al ek- sterlando.[1607]
Ĉio ĉi ŝajnas esti la prezo, kiun BEA devas pagi por la larĝa subteno ricevata de la sialandaj aŭtoritatoj. Nemirige, ke ĈEA rigardas, propradire, la bulgaran modelon kun envio[1608], ĉar ĝi per siaj similaj alvokoj por membrara disciplino devas ankoraŭ pli serĉi ol repagi la favoron de la oficialaj instancoj. La Dua Kon- greso de ĈEA, kiu devis okazi jam en aprilo 1972, estis dufoje prokrastita, ĉar la ideologia firmigo, postulata de la postdubĉeka reĝimo, nekontentige progresis inter la ĉefiaj esperantistoj. Nova sekretario de ĈEA, nomita en 1973, poste parolis pri „komplika procezo" kaj „pri intence provokitaj krizaj momentoj, kalum- nioj pri la ŝtatpotencaj organoj kun la tendenco maksimume mis- ordigi la situacioiv,veki malfidon ĉe la asocia membraro kaj kom- promiti la gvidajn funkciulojn".[1609] La kongreso povisokazi nur en1976, kiam la asocio akceptis ankaŭ agad-programon, kiu, pro- mesante interalie, ke ĈEA „en la estonteco senkompromise kon- traŭstaros kaj preventos dangerajn inklinojn al esperantista ,sektismo'"], sendube respondis la atendojn de la normaliga reĝimo en Ĉehoslovakio.
Entute, ne estas pretervideble, ke la ideaj aspektoj de Esper- anto ofte kaŭzas kapdolorojn al la oficialaj reprezentantoj de la movado en orienta Eŭropo. Kosmopolitismo kaj pacifismo ludis de la tempo de Zamenhof signifan rolon inter la adeptoj de Esperanto. Ĉar tiu idealisma heredaĵo kolizias kun la pretendo de la partiaj ideologoj, ke nur ili donas la ĝustan interpreton de internaciismo kaj pacbatalo, la membroj ofte devas aŭdi de siaj gvidantoj instruojn pri la anakronisma karaktero de tio, kio ekde Zamenhof nomiĝas la „interna ideo" de Esperanto. Kvankam nuntempuloj certe konsentas, ke la pensado de Zamenhof havis iluziajn, utopiajn trajtojn, la menciita eduka kampanjo tamen montras la tendencon troigi la naivecon de Zamenhof kaj atribui al la esperantistoj pli da mistikemo, ol ili fakte havas. La orient- germano Detlev Blanke ekzemple, lerte emfazante la memkom- preneblaĵon, ke lingvo estas instrumento kaj nenio pli, prezentas la tradician emon de la esperantistoj konsideri sian lingvon hel- pilo por pli paca mondo kiel naivan kredon, ke Esperanto per si mem interfratigas la homojn, por povi tiamaniere des pli draŝe ataki la falsan fidon pri mistera interna forto kaj panaceaj kvali- toj de Esperanto.2