Выбрать главу

Tiaspeca argumentado nur pene vualas, kio estas la vera kerno de la problemo: Kiel montras plendoj pri modernigo de la „interna ideo" en formo de „humaneca internaciismo", la zorgo koncernas ne tiom la sektecan adoron de la lingvo, sed estas direktita unuavice kontraŭ ĉiuj provoj interpreti la idealojn, kun kiuj Esperanto ligiĝas, en maniero diferenca de la reganta kon- cepto pri proleta internaciismo. Tiu koncepto ne permesas, ke la esperantistoj en la socialismaj landoj sentu primaran lojalecon al

Programo de ĈeRa Esperanto-Asodo porla jaroj1976-1980, hektografita tajpaĵo (de 8-2-1976), p. 5.

497

Detlev Blanke, „Pri la ,interna ideo' de Esperanto", en: sama (red.), SodpoUtikaj aspektoj de la Esperanto-movado, Budapest 1978, p. 182- 208.

>2-01203

tuthomaraj idealoj, al internacia pensmaniero transcendanta la interesojn de socialismo - tute egale ĉu temas pri la „interna ideo", pri la pacifismo aŭ pri la „kontaktoj inter homoj" kaj „ph- bonigo de interŝanĝo de informoj" laŭ la Fina Akto de Helsinki.

Estas dubinde, ĉu la instruoj, grandparte destinitaj asekuri la movadon kontraŭ malfavoro de la aŭtoritatoj, multe efikas ĉe la esperantistoj en la orienteŭropaj landoj. La alvokon, ke ih aktive batalu por la paco kaj tiel pruvu sian nesektecon, ih povas res- pondi per la malfacile kontestebla argumento, ke estante esper- antistoj ih certe ne apartenas al la mihtinstigantoj kaj tial ne bezonas admonojn aparte demonstri sian porpacan sintenon. Krom tio, al ph forta premo estas metita limo per tio, ke la gvi- dantoj, celantaj disvastigi Esperanton, dependas de la idealismo de siaj membroj kaj verŝajne mem ph-malph konscie troviĝas sub ĝiainfluo.[1610]

La menciita ĉefia agad-programo akcentas ankaŭ, ke en sia kunlaboro kun eksterlando ĈEA donas prioritaton al la rilatoj kun MEM kaj la asocioj en la frataj landoj; nur en posta loko estas krome menciita la kunlaboro kun UEA, al kiu ĈEA estas ahĝinta. Kvankam dum la lastaj jaroj plifortiĝis la oficialaj rilatoj kun UEA, multaj esperantistoj en orienta Eŭropo restas malhel- pitaj tiri plenan profiton el la universaleco de la Esperanto- movado.[1611] La organo de UEA kaj ahaj eldonaĵoj dum multaj jaroj estis regule konfiskataj de la poŝtaj aŭtoritatoj de GDR. En Ĉefioslovakio, numeroj de esperanto mistere ne alvenis[1612], kaj kiam ĉefiaj abonintoj plendis ĉe la cenzura poŝtoficejo Praha 120, demandante ĉu tiu nepohtika gazeto troviĝas sur la iisto de mai- permesitaj presaĵoj, ih eĉ ne ricevis respondon. En Bulgario kutime ne alvenas Plena Dustrita Vortaro, kaj Rumanion ne atin- gas Esperanto en perspekdvo.

Kompreneble, tie ĉi temas pri malhelpoj, kiuj trafas la plimul- ton de la civitanoj egale, ne nur la esperantistojn. Krom kon- fiskado kaj cenzuro necesas mencii ankaŭ la devizajn barojn, kiuj bremsas la abonadon al eksterlandaj gazetoj, la mendadon de libroj, la pagadon de membrokotizoj al internaciaj organiza- ĵoj kaj, plej senteble, la amasan turismon. Pro tio ne ĉiam eblas klare distingi inter ĝeneralaj limigoj de la civitana iibereco kaj specifa diskriminaciado de la esperantistoj. La fakton ekzemple, ke ia okazigo de komuna kongreso de katolikaj kaj protestantaj esperantistoj dufoje estis malpermesita[1613], oni povas atribui unua- vice al la suspektemo de la aŭtoritatoj kontraŭ la eklezio. A1 la sama kategorio apartenas ankaŭ la jena okazaĵo en Ĉeftoslova- kio: Post „Libertempa Esperanto-Tendaro" en Herbortice en julio 1977, dum kiu okazis subĉielaj mesoj kaj religiaj diskutoj, la respondeculoj, la inĝeniero Miloslav Ŝvŭĉek kaj la pastro Vojtĉch Srna, estis akuzitaj pro kontraŭleĝa religia aktivado; la proceso kontraŭ ili finiĝis per kondamnoj (kun prokrasto de ple- numo) al dekkvin-monata resp. unujara mallibereco.[1614] Jam antaŭ la verdikto ĈEA eksigis Ŝvŭĉek el siaj vicoj, ĉar la permeson aranĝi la tendaron ii misuzis por aliaj celoj, ol la instruado de Esperanto[1615], kaj alia sekvo de la afero estis, ke fine de 1978 ĈEA decidis malfondi la IKUE- kaj KELI-fakojn ĉe sia MEM-sekcio, kun la interesa klarigo, ke tiuj du internaciaj organizaĵoj de kato- likaj kaj protestantaj esperantistoj „ne povas plenumi la neŭtra- lecon de UEAM.[1616]

Sed ankoraŭ pli pezas aliaj malhelpoj, kiuj pii specife tuŝas la movkapablon de granda nombro de esperantistoj. Ekzemplojn pri tio denove iiveras precipe Ĉehoslovakio. Kiam en 1974 okazis elektoj de novaj komitatanoj de UEA, la gvidantoj de la ĉehoslo- vaka movado dissendis al la delegitoj de UEA en sia lando strikte konfidencan cirkuleron, kiu indikis la nomojn de tiuj kandidatoj, por kiuj ili voĉdonu - kun la insista atentigo, ke „ne temas pri via privataopinioĉevoĉdonado", kaj la fina formulo: „Ni kredas,ke vi discipiine obeos."[1617] Simila premo estis aplikita kontraŭ indivi- duaj membroj de UEA en Ĉefioslovakio. Montrante al valutaj iimigoj, ĈEA faris en 1979/80 paŝojn por rearanĝi la sistemon tiel, ke ĝi mem decidu, kiu rajtas esti individua membro kaj dele- gito de UEA.[1618] Por la ĉefioslovakaj esperantistoj tiu malhelpo de ilia rekta ligiteco kun UEA eĉ ne estis tute surpriza, ĉar jam pli frue ili spertis, ke, kio en la plej multaj partoj de la cetera mondo estas kompreneblaĵo, en ilia lando elvokas suspekton: Esperant- isto, kiu en 1973 havis gastojn el okcidento, poste eksciis de sia la- bordonanto, ke tiu estis informita de la sekreta poiico pri liaj Esperantaj kontaktoj kun eksterlando; ankaŭ aliaj esperantistoj spertis, ke la polico detale demandesploris ilin kaj informis ilian laborejon pri iliaj internaciaj rilatoj.

Eĉ se oni estas preta kontraŭmeti al tiuj obstakloj, kiuj cetere apenaŭ ekzistas en Hungario kaj Pollando, la ĝeneralan prospe- ron de la movado en orienta Eŭropo kaj rekoni, ke ne estas mal- helpoj kontraŭ lernado de la iingvo aŭ la varbado por ĝi, restas tamen la fakto, ke ne tute malaperis politik-ideologiaj faktoroj, kiuj negative efikas je la pozicio de Esperanto. Okazaj aludoj, ekzemple ke „ĉe kelkaj maljunaj marksistaj funkciuloj" ankoraŭ restas skeptiko kontraŭ Esperanto[1619], atestas pri la influo de la sta- linisma heredaĵo, sed eble eĉ pli karakterize estas, ke pri la histo- rio de persekutoj kutime regas silento, kaj ke, se okcidentanoj rompas tiun silenton, oni reagas je tio kun ekstrema sentemo.

Post kiam la revuo de UEA en 1968 publikigis artikolon pri „Persekutoj kontraŭ la Internacia Lingvo"[1620], la SEU-veterano Podkaminer lanĉis en la unua soveta numero de Paco furiozan atakon, parolante pri „kruda kaj aĉa falsverko el iel altiritaj faktoj, onidiroj, senhontaj elpensaĵoj kaj malkaŝaj kalumnioj".[1621]Kajkiam en 1973 iĝis konate, ke en la preparata verko Espersoto en perspektivo aperos detala ĉapitro pri la historio de persekutoj, la Esperanto-asocioj de la socialismaj landoj sendis al UEA lete- ron, en kiu ili protestis „kontraŭ la memcela aperigo" de tiu ĉapi- tro, ĉar la aŭtoritatoj kaj la esperantistoj en tiuj landoj konside- ros tion „kiel antisocialisman manovron", kiu „povos nur mal- utili al nia estonta agado".[1622]

Tiu protesto, kiu cetere ne havis rezulton, estas signo de tabuemo persiste konservata. E1 la socialismaj landoj nur Ĉinio malkaŝe klarigas, kiel kaj kial Esperanto estis en malfavoro: La haltigo de la aktivado de Ĉina Esperanto-Ligo en la komenco de la 50aj jaroj estas atribuata al la tiutempa neceso sekvi la mode- lon de Soveta Unio, dum pri la periodo de la Kultura Revolucio estas dirite, ke „la ultramaldekstra pensfluo" preskaŭ tute sub- premis la Esperanto-movadon kaj permesis la uzon de la lingvo nur por propagando eksterlanden.[1623] En la orienta Eŭropo, kon- traŭe, la maksimumo estas preterpasaj mencioj pri „stagnado" de Esperanto dum la „periodo de personkulto"[1624] aŭ pri „malfeli- ĉaj eraroj de Stalin".[1625]