Выбрать главу

Kun la historia tabuemo kongruas la latenta necerteco kaj mal- trankvilo pri la politik-ideologiaj implicoj de la laboro por Esper- anto. Kelkajn ekzemplojn pri tio ni jam donis: Admonoj kontraŭ sektismo kaj por „socia engaĝo" evidente celas konvinki la aŭto- ritatojn pri la civitana lojaleco de la esperantistoj, kaj provoj preskribi la enhavon de korespondado fontas el la konscio, ke la partio ĵaluze gardas, ke ĝia informa monopoio ne estu minacata. Entute, estas rimarkinde, ke la argumentadon por Esperanto ofte akompanas defensiva tono.[1626] Komence de oktobro 1972, la tiutempa prezidanto de MEM, la bulgaro Nikola Aleksiev, vidis la bezonon publike distancigi sin de „nekorektaj konceptoj kaj ,teorioj'" disvastiĝintaj en la Esperanto-movado. En Moskvo li uzis konferencon de reprezentantoj de societoj por amikeco kun Soveta Unio kiel forumon por kritiki difinitajn aspektojn de la kampanjo kontraŭ „lingva imperiismo". Kio lin afliktis, estis la fakto, ke la uzantoj de tiu populara slogano, estiĝinta en la okci- denta Esperanto-movado, ne diferencigas inter la superrego de la lingvoj de la grandaj imperiismaj ŝtatoj, unuflanke, kaj la pozi- cio de la rusa en Soveta Unio, aliflanke - ke ili ne komprenas, „ke la rusa lingvo estas egalrajta kun ĉiuj lingvoj de la nacioj de 1' socialisma komuneco" kaj ke la popoloj de Soveta Unio libervole elektis ĝin „rimedo por internacia interkompreniĝo sen kiu ajn malprofito por naciaj lingvoj kaj kulturoj de ĉiuj ceteraj nacioj".[1627] La eipaŝo de Aleksiev ne estis unika. Simile, en 1975 la ĝeneraia sekretario de MEM, William Gilbert, deklaris, ke ne estas akcepteble fari izolitan kampanjon kontraŭ „lingva impe- riismo" kaj neglekti la batalon kontraŭ la „sociaj, ekonomiaj, militaj misagoj" de imperiismo, kompare kun kiuj „la lingva pro- blemo estas tute akcesora".[1628]

Pri tiuj eidiroj de du gravaj komunistaj esperantistoj estas, ĝenerale dirite, rimarkinde, ke ambaŭ tusas en ligo kun Esper- anto lingvopolitikajn problemojn de pii vasta signifo kaj ke ilia rigardo estas direktita ai Soveta Unio.

4.5.6. Soveta Unio: inter esperoj kaj duboj

La reviviĝo de Esperanto en Soveta Unio malfermis eblecojn de agado, kiujn la esperantistoj entuziasme uzis, kvankam ne plenumiĝis iliaj esperoj pri tuja starigo de asocio. Komence de aŭgusto 1957, kadre de la Sesa Tutmonda Junulara Festivalo en Moskvo, okazis renkontiĝo de 250 esperantistoj el 26 landoj - kiu estis entute la unua internacia Esperanto-aranĝo organizita en ia soveta ĉefurbo.[1629] Tuj antaŭ ĝi aperis ia unua esperantaĵo post dudek jaroj: modesta iernoiibreto[1630] en eldonkvanto de 95 000 ekzempleroj, kiu - same kiel estona lernolibro - tuj disvendiĝis. Fine de 1959 estis fondita Moskva Internacia Esperanto-Klubo en la Centra Domo de Medicinistoj[1631], kaj simile en aliaj lokoj ia esperantistoj organiziĝis en ia kadro de sindikataj kluboj kaj kul- turdomoj .[1632] Someraj tendaroj, kiuj ekde 1959 okazis ĉiujare en ia baitaj respubiikoj, poste ankaŭ en aliaj partoj de Soveta Unio, helpis firmigi ia kontakton inter la dise laborantaj aktivuloj.

La aha flanko de la medalo estis, ke en 1959, cent jarojn post la naskiĝo de Zamenhof, neniu soveta esperantisto povis parto- preni la Universalan Kongreson en Varsovio. De la revuo Armena Esperantisto aperis, en 1958, nur unusola numero, kaj kiam foje aperis ieraolibro de Esperanto, ĝi havis ridinde mal- altan eldonkvanton kaj neniel povis kontentigi la interesiĝon.[1633]

En 1963, fine, post pli ol kvaronjarcento, oficiala delegitaro de sovetaj esperantistoj povis denove vojaĝi eksterlanden; ĝi parto- prenis en la 48a Universala Kongreso en Sofio, post kiam la Cent- ra Komitato de Bulgara Komunista Partio estis avertinta la sove- tan Partion pri la malbona impreso, kiun farus nereprezentiĝo de Soveta Unio en tiu granda internacia manifestacio.[1634] Samjare estis nuligita ankaŭ la malpermeso de eldonajoj en Esperanto[1635], sekve de kio povis ekaperi serio da broŝuroj - teknike tre modes- taj propagandaj kajeroj sub la titolo Porla paco, sed ankaŭ tra- dukoj el la rusa literaturo. Pli impona atingo estis 536paĝa Rusa- Esperanta Vortaro kompilita de Bokarev, kiun en 1966 publiki- gis la eldonejo „Soveta Enciklopedio" en eldonkvanto de 50 000 ekzempleroj.[1636]

En 1962 estis fondita „Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj" apartenanta al „Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kuituraj Ligoj kun Eksteraj Landoj". Ĝian pre- zidon transprenis Bokarev. Sed la Komisiono ne estis landa aso- cio de sovetaj esperantistoj; ĝi ne havis la kompetenton aŭ rajton disvastigi Esperanton en Soveta Unio, nek kunordigi la agadon de la lokaj esperantistaj kluboj. Tiun vakuon iom post iom klo- podis plenigi la junaj agantoj, jam kreintaj la tradicion de regule okazantaj tendaroj. Ili iniciatis en 1%5 Sovetan Esperantistan Junularan Movadon (SEJM), kiu en 1969 akiris la strukturon de tutlanda organizaĵo kaj dum la posta jardeko eikreskis al forta tutsoveta asociiĝo de Esperanto-grupoj, zorgante pri tio, kion la Komisiono ne faris: varbado, instruado kaj organizado de ren- kontiĝoj. SEJM regule eldonis ankaŭ periodaĵojn, pri kio ekster Soveta Unio oni longe ne sciis.[1637]

Paralele al tiu ĉi junulara aktivado daŭris la scienca okupiĝo pri Esperanto, precipe en la Instituto de Lingvoscienco ĉe la Akade- mio de Sciencoj, kie Bokarev meze de la 50aj jaroj estis farinta sian kuraĝan novkomencon.[1638] A1 kiu celo estis dediĉitaj tiuj scien- caj aktivadoj, klarigis en 1968 artikolo en Literaturnaja gazeta, kiu, donante faktojn pri la grandega multiĝo de scienc-teknikaj informoj en ĉiam pli da lingvoj, venis al la konkludo, ke necesas interkonsenti pri internacia lingvo de la scienco kaj ke tian rolon povos transpreni ne iu nacia lingvo, sed nur planlingvo.[1639] Tiu ĉi provo substreki la aktualecon de bezono, pri kiu delonge atenti- gis la esperantistoj, ne estis hazarda aŭ efemera, ĉar en oktobro

- Bokarev estis intertempe mortinta - la Akademio de Sciencoj oficiale decidis „esplori la problemon de helpa lingvo por la internacia komunikiĝo kaj ĝiajn aplikeblojn sub la nun- tempaj kondiĉoj". Plenumante tiundecidon,onifondis enmajo

„Probleman Grupon pri la demando de internacia helpa iin- gvo" ĉe la Instituto de Lingvoscienco; inter la listigitaj esplorte- moj troviĝis ankaŭ „strukturo kaj funkcio de Esperanto kiel internacia helpa lingvo".[1640] La gvido de la grupo estis konfidita al la socilingvisto Magomet Isaev, kiu estis samtempe la posteulo de Bokarev kiel prezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj.

Pri la celoj de la Problema Grupo Isaev klarigi:, ke surbaze de ĝiaj esploraj laboroj oni volas prepari dokumentojn submetotajn al „la superaj politikaj organoj".[1641] Tio ĉi permesas la konkludon, ke estas la intenco de la esperantistoj konstrui per zorgaj teoriaj esploroj solidan, science bazitan argumentaron, kiu helpu forigi la postrestaĵojn de politik-ideologie motivitaj kontraŭstaroj kaj venigi oficialan subtenon al la organizita agado por Esperanto. Sed por kompreni la signifon de tiu klopodado kaj taksi la ŝan- cojn de sukceso ni devas unue konsideri la fonon, sur kiu la sove- taj esperantistoj provis rekomenci sian agadon post la teruraj persekutoj. Tiurilate nin plej multe interesas la evoluo de la nacia kaj lingva problemo en Soveta Unio.

Kiam Ĥruŝĉev en sia fama parolado de 1956 diskonigis la kri- mojn de Stalin, li nomis inter tiuj ankaŭ la krudan malobservon de leninaj principoi en la nacieca poiitiko, kiu estis kondukinta, ekzemple, al ia amasa deportado de minoritatoj. Tiu malkaŝo de maljustaĵoj kaj la fakto, ke la Partio unuafoje publikigis notojn de Lenin, en kiuj li kritikis la aneksemon de Stalin kaj avertis kontraŭ la subpremo de la nerusaj naciecoj[1642], ŝajnis signali pli tolereman politikon rilate la naciajn kuiturojn en Soveta Unio - kaj sendube ankaŭ la esperantistoj ĝoje registris la rememorigon pri la postulo de Lenin, ke neniu lingvo havu ian privilegion.

Tamen, eble ĝuste pro troe kreskintaj atendoj de la nerusaj popoloj kaj pro la timo de la regantoj en Moskvo, ke post la even- toj en Pollando kaj Hungario en 1956 denove leviĝos nacikomu- nismaj celadoj, la rado post nelonge turniĝis refoje en la direkto de centralizo. En aŭgusto 1958 ia teoria organo de la Partio aperi- gis ampleksan artikolon de la historiisto B.G. Gafurov, kiu memorigis pri la komunisma finceio de „interproksimiĝo" kaj „kunfandiĝo" de la nacioj, implicite komprenigante ke ilia „flo- rado" estas nur portempa fenomeno.[1643] Tri jarojn poste, dum la 22a Kongreso de KPSU en 1961, la nova partia programo esence adoptis tiun pozicion: Gi proklamis la baldaŭan transiron al komunismo kaj lige kun tio direktis al la popoloj de Soveta Unio la postulon, ke ili per ĉiam pli da interproksimiĝo preparu sin por la venonta plena unueco. La programo konstatis, ke jam „evo- luas internacia kulturo komuna al la sovetaj nacioj", kaj aparte atentigis pri la kreskanta signifo de la rusa iingvo (Hruŝĉev nomis ĝin „dua gepatra iingvo"), kiu ebligas al la nerusaj popoloj ankaŭ la aliron al la monda kulturo.[1644]