Выбрать главу

La programo signifis maikuraĝigon por la strebado de la neru- saj popoloj refirmigi kaj pluevoluigi sian kulturan identecon, ĉar tion la Partio konsideris disiga ceiado, kontrastanta kun la soli- dara lukto de ĉiuj sovetaj civitanoj por la atingo de ilia unueco en komunismo. Kaj nefavorajn impiicojn la nova politika direkto havis ankaŭ por la esperantistoj. En sia vojmontra artikolo de 1958, Gafurov estis deklarinta, ke lige kun la transiro de socia- lismo al komunismo „nin ne povas ne interesi" ankaŭ la formiĝo de unueca iingvo. Li ne kaŝis, kia li ĝin imagis. Nome, li refreŝigis la tezon, ke survoje al sia fina kunfandiĝo la naciaj iingvoj unue kuniĝos en zonajn iingvojn. Ni jam scias, ke tiu koncepto, pro- klamita de Stalin kaj praviganta la formiĝon de la rusa „zon- iingvo", servis kiel teoria bazo por la subpremo de la Esperanto- movado, kaj estas sekve nemirige, ke Gafurov klare sin esprimis kontraŭ Esperanto.[1645] La sovetaj esperantistoj, kies gvidanto Bokarev en 1956 estis iiginta la zonlingvan tezon kun iingva imperiismo, evidente suferis malprogreson.

La partia programo mem ne tuŝis la demandon de tuthomara lingvo. Sed tion faris aŭtoritataj teoriistoj pri la nacia problemo, kiuj cetere tute senĝene propagandis la rusan kiel tutsovetan lin- gvon. Unu el ili, K.H. Ĥanazarov, same repopularigis la stalinan tezon pri la konkurado inter zonlingvoj, el kiuj unu venkos kaj transformiĝos en la unuecan mondlingvon, kaj ankaŭ li aldonis maiaprobajn vortojn pri Esperanto.[1646] Similan pozicion reprezen- tis la filozofo M.D. Kammari, al kiu ni krome dankas aparte detalan klarigon pri tio, kial Esperanto devas esti kontraŭbata- lata. Kammari fiere nomis sin „arda kontraŭulo de Esperanto" kaj indikis la jenajn du kialojn por sia starpunkto:

... unue tial, ke la esperantistoj altrudas sian lingvon kiel estontan lin- gvon de la senklasa socio, dum ia lingvo, kreita de unusola persono, ne marksisto, antaŭ 75 jaroj, ne povas kontentigi nin hodiaŭ. Samtempe disvotviĝas batalo inter la angla kaj rusa lingvoj pri la rolo de la estonta reganta lingvo de komunismo. Tial Esperanto povas en plej bona okazotroviĝi en lamalantaŭa lokodetiubatalo.... Due, el ricevitaj leteroj absolute evidentiĝas, ke kelkaj pasiaj esper- antistoj celas anstataŭigi la rusan lingvon en Soveta Unio per Esper- anto kaj devigi la sovetajn respublikojn interrilati per Esperanto. ... Tio estas por ni fremda, de ni frakasita ideologio de burĝa naciismo, kiu nuntempe ree levas la kapon sub la standardo de Esperanto. Sekve, Esperanto, nutranta sin per sukoj de burĝa naciismo, estas por ni dan- ĝera venena kreaĵo.[1647]

Tio ĉi estas rara ekzemplo, ke soveta teoriisto traktis Esperanton

en ligo kun la iingva situacio interne de Soveta Unio. ĉi montras,

ke Esperanto - prave aŭ malprave - estis timata kiel batalilo en la

manoj de homoj, kiuj rifuzis submetiĝi al la oficiala varbado por

la rusa kiel la komuna iingvo de ĉiuj sovetaj civitanoj.

La ŝanĝo de la partia pohtiko fakte ne restis sen kontraŭstaro. Inter la nerusaj popoloj, precipe la ukrainoj[1648], disvastiĝis multe da malkontento, baziĝanta sur la suspekto, ke la Partio, sub la masko de internaciismo, celas al rapidigita asimilado. Kaj tiu kontraŭstaro ne malhavis efikon: Post la falo de Ĥruŝĉev en okto- bro 1964 baldaŭ estis observebla malfortiĝo de la propagando por kunfandiĝo de la sovetaj popoloj, kaj denove povis leviĝi pledoj defende al la konservo de plurahsmo de nacioj kaj lingvoj. En Kartveho, ekzemple, la verkisto I.V. Abaŝidze memorigis en 1966, ke estis la „renegato" Kautsky, kiu iam prognozis la kun- fandiĝon de popoloj kaj lingvoj en unu nacion kun unu lingvo, kaj konteste atentigis, ke la preskaŭ 50jara soveta sperto pri kul- tura disvolviĝo tute ne konfirmas tiun prognozon.[1649] Kuraĝigon al la aspiroj de nerusoj donis la demografia evoluo, ĉar popoinom- brado en 1970 montris, ke, dum malkreskis la proporcio de rusoj inter ĉiuj sovetaj popoloj (de 54,8% al 50,5%), la sudaj kaj orientaj popoloj spertis konsiderindan nasko-„eksplodon" kaj ke nur iom pli ol la duono de la nerusa loĝantaro indikis bonan scion de la rusa lingvo.[1650]

Sub la impreso de tiuj faktoj, kiuj ŝancelis la vizion de kunfan- diĝo, kaj de pli spitema sinteno de nerusoj la Partio meze de la 60aj jaroj rezignis la trudan varbadon por la rusa kiel dua gepatra lingvo kaj anstataŭe deklaris, ke en la „dialektika" procezo de samtempaj interproksimigo kaj florado de la nacioj la rusa alpre- nis la rolon de „ilo en la internaciaj rilatoj".[1651] Plue estis akcentata la internaciisma unueco de la sovetaj popoloj, por kiu en 1971 oni trovis la formulon „nova historia komunaĵo de homoj - la soveta popolo", kaj el la ideologio ne malaperis la fina celo de kunfan- digo de la nacioj. Kontraste kun la epoko de Ĥruŝĉev, tamen, la atingo de tiu kunfandiĝo estis ŝovita al malproksima estonteoo. En la 70aj jaroj la Partio observis mezan linion en sia nacia poli- tiko: jen subteni la procezon de interproksimiĝo de la sovetaj popoloj, jen ne superflue maltrankviligi la nerusojn per la propa- gando de baldaŭa kunfandigo. Breĵnev mem diris en 1972, ke la interproksimiĝon, kiel objektivan procezon, ne necesas arte rapidigi, dum estas same neakcepteble malhelpi al tiu procezo aŭ arte firmigi naciecan izoliĝon[1652]. Estas interese, ke kiam en 1977, post longaj diskutoj, estis akceptita nova konstitucio de USSR, ĝia teksto ne entenis ian mencion de kunfandiĝo de nacioj.

Ni devas nun esplori, kiajn konsekvencojn por la sovetaj esperantistoj havis la fakto, ke post la falo de Ĥruŝĉev la Partio moderigis la antaŭan ekstreme „asimilisman" aliron al la nacia kaj lingva problemaro.

En majo 1964, en la Konsilantaro pri Cibernetiko ĉe la Akade- mio de Sciencoj estis okazinta grava diskut-kunveno pri Esper- anto[1653], kiun partoprenis eistaraj membroj de la Akademio kaj de diversaj institutoj ligitaj al ĝi.[1654] La kunveno estis organizita de la akademiano Aksel' Berg, kiu estis la estro de la soveta skolo de sciencistoj laborantaj en la kampo de cibernetiko - de fako, kiun la stalina ideologio kondamnis kiel pseŭdosciencon de impe- riismo, kiu tamen ekde ĉ. 1959 estis popularigata kiel scienco de la estonteco. Post enkonduka parolado de Berg, kiu starigis la demandon, ĉu Esperanto povos solvi la lingvan problemon en scienca informado, la aliaj ĉeestantoj esprimis siajn star- punktojn. La pozicion de la kontraŭuloj de Esperanto reprezen- tis la filozofo Kammari, kies eldirojn ni jam citis supre. Kontraŭ li Berg argumentis, ke la diskuto ne koncernas la estontan lingv- on de la homaro, sed nur la nunan utilon de helpa lingvo precipe por la scienco. Pri tia praktika uzo de Esperanto Kammari ne esprimis malaprobon, sed li insistis, ke ia esperantistoj voias pli kaj ke ili ĝenas la batalon por la komuna iingvo de la senklasa socio.[1655] Kvankam Kammari eĉ neis la fakton, ke Esperanto estis persekutata, li poste mildiĝis, aŭdinte ke la ĉinoj vaste uzas la lin- gvon en sia kontraŭsoveta agitado, kaj fine aliĝis al unuanima decido, kiu entenis ok proponojn por la estonta vigligo de la Esperanto-movado en Soveta Unio.