Выбрать главу

La fakto, ke ia Partio ŝanceiiĝas inter sia deziro pri centrali- zado kaj ia zorgo ne provoki grandskalan malkontenton de ia nerusaj popoloj, evidente permesas al ia esperantistoj aŭdigi sian voĉon. Grava kadro, en kiu ili povas prezenti siajn diskut-kontri- buojn, estas ia „Scienca Konsiiantaro pri ia Kompleksa Pro- biemo ,Leĝecoj de ia Evoiuo de Naciaj Lingvoj en Ligo kun ia Evoluo de Socialismaj Nacioj"'.[1672] Ai tiu Konsilantaro, kies fondo en 1969 ŝajnis havi sian originon en ioma malcerteco de ia aŭtori- tatoj kiel trovi eiiron ei ia naci-problema dilemo[1673], estis iigita ia jam funkcianta (ĉe ia Instituto de Lingvoscienco) sekcio pri interlingvistiko. Sub la aŭspicioj de la Konsilantaro okazis en somero 1974 en Moskvo konferenco pri ia „scienc-teknika revo- iucio kaj la funkciado de lingvoj en ia mondo", dum kiu diskut- objekto estis ankaŭ la demando de helpa lingvo por ia scienco; ia referaĵoj, interahe de Isaev, aperis poste hbroforme.[1674] Eĉ ph grava eldonaĵo el la vidpunkto de la esperantistoj estis artikoi- kolekto preparita de la interlingvistika sekcio ĉe ia Konsilantaro, kiu kunigis gravajn kontribuaĵojn pri la tipologio kaj evoiuo de Esperanto kaj ahaj pianlingvoj.[1675] La hbro, kiun redaktis Isaev, estas dediĉita al la memoro de Bokarev.

Kiel montras ankaŭ la artikoloj en tiu ĉi eldonaĵo[1676], la ĉefa celo, kiun la sovetaj esperantistoj iigas al sia pledo por Esperanto, estas fari kontribuon al solvo de ia akre sentata problemo de multlingveco en diversaj medioj, precipe en scienco. Tiurilate iha argumentaro estas esence pragmata kaj fakte apenaŭ diferen- cas de tiu, kiun uzas esperantistoj en okcidento. Ankaŭ se temas pri la efiko de la varbado por Esperanto surbaze de tia argumen- taro, ni rimarkas similecojn inter Soveta Unio kaj la okcidentaj landoj. Nome, la progreso estas malrapida. Aliflanke, la Esper- anto-movado ne dependigas sian ekzistokialon de tio, ĉu la publiko montras larĝan komprenemon por racia solvo de ia hn- gva probiemo. Ĝi, kontraŭe, disvoivas sian propran dinamikon kaj ĉerpas vivforton el la plezuro, kun kiu giaj membroj prakti- kas la lingvon, el la deziro de individuoj komunikiĝi trans land- limojn per facila instrumento. Kiom ajn malproksima tio restas de plenumo de la origina ceio konvinki ia eksteran mondon pri la avantaĝoj de Esperanto kiei dua iingvo por ĉiuj, Esperanto en multaj landoj vivas simple pro tio, ke ĝiaj paroiantoj trovas ĝin utila en vojaĝoj, internaciaj kongresoj kaj korespondado.

Tamen, ĝuste tiuj okazoj, precipe la uzo de Esperanto en ek- sterlando, grandparte mankas al la sovetaj esperantistoj. Krom korespondi, ili praktikas la lingvon preskaŭ nur inter si - interne de Soveta Unio, kie estas uzata la rusa kiel „interpopola" komu- nikilo, en lando do, en kiu, strikte dirite, ne estas bezono por „internacia" helplingvo. Kvazaŭan konfirmon pri tio, ke tia bezono mankas en Soveta Unio, donis esperantista funkciulo mem, nome Anatolij Bereza, la respondeca sekretario de la Komisiono, kiu, kiam en 1976 li transprenis tiun oficon, ankoraŭ ne sciis Esperanton.[1677] Kiel deklaris Bereza en letero al soveta esperantisto, „laŭ la opinio de la aktivuloj de nia komisiono, Esperanton ne eblas konsideri internacia lingvo, ĉar neniu kon- firmis ĝin en tia rolo. Iuj nomas ĝin helpa lingvo. Kvankam esper- antistoj troviĝas en diversaj landoj, ilia nombro ĝis nun ne estas konsiderinde granda. Inter la amaso da turistoj vizitantaj nian landon E-parolantaj estas relative malmultaj. Despli ke en nia lando sufiĉas homoj regantaj fremdajn lingvojn de diversaj popoloj..."[1678]

Kvankam tiu vidpunkto verŝajne ne estas reprezenta por la gvidaj esperantistoj, apenaŭ eblas kontesti la fakton, ke la uzo de Esperanto interne de Soveta Unio, precipe flanke de nerusoj, havas delikatajn implicojn kaj plue riskas estigi suspektojn kiel esprimitajn de Kammari pri malgravigo de la rolo de la rusa. Se ekzemple la litova Ministerio pri Klerigo en sia programo por la fakultativa instruado de Esperanto substrekas, ke „la socio bezo- nas egalrajtan kaj paralele kun la nacia lingvo ekzistantan lingv- on, kiu povas estiĝi rimedo por komunikado inter ĉiuj nacioj"[1679], tia formulo havas en Soveta Unio aliajn kunsignifojn, ol la praktike identaj, tradiciaj varb-sloganoj por Esperanto en okci- dento. En tiu ĉi rilato, bone kompreniĝas ankaŭ la signifo de la citita averto de Aleksiev.

La zorgemo akcenti unuavice la utilon de Esperanto por la fa- ciligo de sciencaj interŝanĝoj kaj kiom eble flankenlasi la tiklan nacian problemaron de Soveta Unio tial kontrastas kun la esta- blita praktiko, nome la fakto, ke miloj da sovetaj esperantistoj inter si uzadas la lingvon kaj, anstataŭ konsideri ĝin perilo de sciencaj informoj, ligas al ĝi idealismajn sentojn, kiuj havas lon- gan tradicion (sed estas ankaŭ adapteblaj al la aktuaiaj politikaj kampanjoj por paco kaj amikeco). Sekve, la skemo de Isaev, kiu antaŭvidas klarajn limojn inter la uzosferoj de diversaj lingvoti- poj, rilate la efektivan rolon de Esperanto ne povas esti obser- vata. Kaj la interlingvistaj teoriistoj mem ne tute sukcesas atenti tiujn limojn, ĉar ili ne povas aŭ volas nei, ke ilin plue interesas la demando, kia estas la iingva situacio en la estonteco. En inter- vjuo kun hungara ĵurnalisto Isaev diris, ke neniu nacia lingvo, ankaŭ ne la rusa, povas fariĝi universala lingvo nek eblas ia „natura" kunfandiĝo de ĉiuj lingvoj en unu, tiamaniere aludante ke la pretendoj de Esperanto ne limiĝas al la nuntempo.[1680] Ke estu ekzamenata la „kandidateco" de Esperanto, kiam la socialisma socio sentos la bezonon por unueca interaacia komunikilo, eĉ rekte postulas Grigor'ev. Tiu cetere ne hezitas rekomendi Esper- anton kiel batalilon kontraŭ la „iingva imperiismo" de anglo- saksoj kaj francoj, per tio surpaŝante terenon, kiun la bulgara aktivulo jam diagnozis tro risko-hava.[1681]

La klopodoj ŝirmi la esperantistojn kontraŭ ideologiaj akuzoj per tio, ke estas akcentata la bezono de „racia solvo" de la pro- blemo de interaacia komunikado, ne povas do malhelpi la enplektiĝon de Esperanto en la ekstreme sentivan kampon de la interpopolaj rilatoj en Soveta Unio, nek estas eble eskapi la dile- mon de idealismo. Eĉ pli: la soveta Esperanto-movado, renaski- ĝinta post perforta silentigo, plue de tempo al tempo rekte kun- puŝiĝas kun sekurec-politikaj konsideroj de la aŭtoritatoj. Pro nekonataj kaŭzoj, en 1973 tendaro de esperantistoj okazonta en Vilnius estis maipermesita.[1682] Esperantaj eldonaĵoj el okcidento estas ofte konfiskataj, ekzemple la libro La kaŝita vivo de Zamenhof, kiu interaiie priskribas la ĉikanojn de la cara cen- zuro[1683], sed ankaŭ la bulteneto de komunistaj esperantistoj en Aŭstrio.[1684] Okaze ŝajnas eĉ trarompiĝi la malnova timo, ke Esper- anto servas kiel kanalo por spionado. Post kiam en aprilo 1965 estis arestita en Moskvo angla lektoro pri la rusa iingvo, Gerald Brooke, la akuzistoj indikis „interaacian esperantistan organiza- ĵon", kiu peris kontaktojn inter la ekzila ligo NTS en Parizo kaj sovetaj konatoj de Brooke.[1685] La sama NTS estis denove menciita en ligo kun Esperanto komence de 1981, kiam la semajna aldono de Izvestija en longa duparta artikolo kulpigis la redaktorinon de Heroldo de Esperanto, ke ŝi aranĝis renkontiĝojn inter sovetaj esperantistoj kaj elmigrintaj rusoj cele al kontraŭsoveta agado.[1686]Se je la fino de la artikolo estas skribite: „Por labori kun sovetaj esperantistoj necesas koni ne nur Esperanton, sed ankaŭ la karakteron de la sovetaj esperantistoj, kiuj ĉiam estis, estas kaj estos patriotoj", tiu formulo sonas kiel laŭda konstato, sed certe estas interpretebla ankaŭ kiel vualita averto.

En la lumo de tio oni povas kompreni, kial la pozicio de Esper- anto en Soveta Unio estas tiom kontraŭdira. Unuflanke, oni taksas la nombron de esperantistoj je pli ol 10 000, el kiuj pli ol 3 000 estas konsiderataj „aktivuloj". Esperanto-kluboj funkcias en 110 urboj kaj vilaĝoj. La agado, kiun disvolvis SEJM kun siaj pli ol 2 500 membroj en 44 urboj, estas aparte notindaĝiaj ten- daroj ĝuis grandan popularecon.[1687] Aliflanke, ĝuste tiu junulara agado portis fortajn trajtojn de neoficialeco: SEJM tute distanci- gis sin de la Komisiono en Moskvo[1688], kiun ĝi verŝajne konsideris nura elpendaĵo eksteren direktita kaj neantaŭeniganto de la movado interne de Soveta Unio.