Malgraŭ sia kvazaŭa ilegaleco, SEJM ne estis subpremita, kre- deble ĉar la aŭtoritatoj ne juĝis tion oportuna. Ne estis ignorebie, ke SEJM kreis faktojn kaj ke paralele la apogo de la Akademio al interiingvistikaj esplorlaboroj efikis favore al Esperanto. Sub tiuj cirkonstancoj ŝajnis preferinde piilarĝigi ia oficialan kadron de ia Esperanto-movado kaj neŭtraligi ia tension inter la senpova Komisiono kaj la vigla, sed neofiriala desuba movado de la geju- nuioj. Pro tio en decembro 1978, la „Unio de Sovetaj Asocioj de Amikeco kaj Kuituraj Ligoj kun Eksteraj Landoj", en kies kadro funkciis ia Komisiono, kune kun la Sindikatoj kaj Komsomolo, ĉe kies lokaj kluboj, kulturdomoj kaj komitatoj ekzistis esper- antistaj rondetoj, faris decidon por la fondo de nova organizaĵo: Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE).
En marto 1979 okazis en Moskvo la fonda konferenco de tiu asocio, kiu ŝajnis esti la plenumo de muitjara revado. ASE prenis la lokon de la Komisiono, sed restis iigita al la Unio. Samtempe dissolviĝis SEJM, kies gvidantoj eniris la estraron de la nova aso- cio, iĝante kolegoj de Isaev kaj Bereza, kiuj restis prezidanto resp. respondeca sekretario, kaj de reiative granda nombro de neesperantistaj estraranoj.
En sia raporto al la fonda konferenco, Isaev substrekis ia iigite- con de la Esperanto-movado kun la scienco kaj memorigis je tiu okazo pri la esperantologoj Drezen[1689] kaj Bokarev. Post aludo je la ekzisto de kontraŭuloj de Esperanto kaj, lige kun tio, pledo por „skrupula esplora laboro" Isaev nomis la principojn, sur kiuj baziĝu la teoria kaj praktika agado de la sovetaj interlingvistoj:
En USSR pasis la epoko de persekutoj kontraŭ t peranto Tion atcstas i.a. la fakto, ke oficiala soveta institucio, la novaĵ-agentejo Novosti, de tempo al tempo uzas la lingvon en siaj ekionaĵoj.
1
m
Pekino en 1^86 gastigis Univer-
Esperantistoj sur la Granda Muro salan Kongreson.
La interiingvistiko kiel scienca branĉo ĉe ni disvolviĝas sur la firma bazo de marksisma-leninisma metodologio kaj lenina nacilingva poli- tiko. Baziĝante sur la marksisma-leninisma tezo pri plena egalrajteco de ĉiuj lingvoj, ni starigas la „artefaritan" helpan lingvon kontraŭ nek interpopolaj, nek tiel nomataj „mondaj", nek des pli naciaj lingvoj. Ne temas pri anstataŭigo de unuj per aliaj.
Pli rekte rilatante al Esperanto, Isaev konfesis, ke ofte esperant-
istoj „troigas la signifon de tiu lingvo en la socia evoluo", kaj sek-
vigis admonon similan al tiuj, kiujn ni jam konas el GDR kaj Bul-
gario:
Ankoraŭ kaj refoje indas emfazi, ke la lingvo Esperanto, same kiel ajna alia lingvo, estas ilo, ilo por komunikado. Per si mem ĝi portas nenian idean (en socia signifo de la vorto) &arĝon. Oni povas uzi ĝin tiel por bono, kiel por malbono. La plejmulto de sovetiaj esperantistoj kaj interiingvistoj antaŭe kaj nun baziĝis sur tiu fundamenta marksisma- leninisma difino de lingvo. Kaj en sia estonta agado la esperantistoj devas konstante memori pri tio, por ne allasi domaĝajn erarojn.[1690]
Isaev promesis, ke ASE, diference de la Komisiono, ne okupiĝos nur pri la internaciaj rilatoj de la sovetaj esperantistoj, sed ankaŭ pri la agado interne de la lando. Sed ĉi-lasta unuavice signifis ideologian edukadon de la sovetaj esperantistoj. Pri tio malkaŝe sin esprimis la enlanda periodaĵo Amikeco:
Ofte oni rigardas esperantistojn kiel strangulojn, Iriuj uzas la iingvon nur por akiri eksterlandajn poŝtmarkojn kaj bildkartojn, por amuzi sin per fremdlingva babilado kun najbaro (alilandanoj ja ne ĉie abundas!) aŭ kiuj adore postkuras eksterlandajn turistojn. Ne estas sekreto, ke dank' al tiu impreso multaj respondecaj altranguloj konsideras ideolo- gian bazon kaj socian rolon de esperantistoj sufiĉe dubinda.[1691]
La verkinto konkludis post ĉeesto en la fondkunveno, ke oni „ne vidu la ĉefan taskon de ASE en disvastigo de Esperanto, sed en plialtigo de kvalito de la movado". Efektive, la estraro de ASE baldaŭ dissendis al la lokaj kluboj leteron, en kiu estis postulite: „Ne zorgu pri kresko de la kvanto da esperantistoj, zorgu pri kresko de ilia lingva kaj ideologia kvalito".[1692] Kaj tre simile, sindi- kata funkciulo admonis: „Ĉe organizo de laboro kun esperant- istoj apartan atenton necesas koncentri sur kvalita, sed ne kvanta konsisto de Esperanto-movado, sur ordigo de ĝia agado kaj aitigo de ia nivelo de politikaj scioj en Esperanto-organizaĵoj.'[1693]
La unuaj jaroj de ASE ne montris signifan progreson de la Esperanto-movado en Soveta Unio. Nenomita soveta esperant- isto jam komence de 1981 paroiis pri „perfiditaj esperoj", kulpi- gante ASE, ke ĝi „eĉ bremsas tiujn personojn, kiuj voias ion fari".[1694] La plej grava manko estas tiu de lerniloj; lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj, anoncita jam por 1978, fine aperis en 1984 - en eldonkvanto de nur 30 000 ekzempleroj.[1695] En nur kelkcent ekzempleroj eliras la informa bulteno de ASE, kies enbavo estas plejparte ruslingva. Prokrastiĝis la delonge anon- cita dua artikol-kolekto de la interlingvistika sekcio[1696], kaj ankaŭ ne aperis la soci-politika revuo en Esperanto, kiu, laŭ decido de la fonda konferenco, estis destinita demonstri la utilon de Esper- anto „kiei unu el iloj por disvastigi la veron pri nia soveta rea- leco". Nur en la baltaj landoj daŭras la eldonado de kelkaj bonas- pektaj libroj en Esperanto. Kontraŭ ĉies atendo ASE ĝis nun ankaŭ ne aliĝis al UEA.
Ne estas facile klarigi, kial necerteco kaj limigoj restas. Plue atenton meritas la interligiteco kun la nacia problemo en Soveta Unio. En ia nova konstitucio (de 1977) nun aperas ia nocio „soveta popoio". De post ĝia publikigo plifortiĝis la propagando por dulingveco de ĉiuj sovetaj civitanoj. Evidente ĝuste pro tio, ke malkreskis la procentaĵo de rusoj en la tuta loĝantaro kaj ke la nerusaj popoloj montras kreskantan nacian memfidon, la Partio opinias des pli necesa, ke pli multe disvastiĝu la scio de la rusa lin- gvo kaj tiel ankaŭ fortikiĝu la interna kohero de Soveta Unio. Kvankam al la rusigo estas metitaj iuj limoj per tio, ke ĝiaj kon- traŭuloj povas utiligi la eldiron de Lenin kontraŭ privilegiigo de lingvo kiei bataiilon, ne estas pretervidebla la tendenco ŝovi la nerusajn lingvojn en la privatan sferon, ne plu uzi ilin ekzemple kiel periion de scienco kaj tekniko kaj tiamaniere iasi al ili nur duarangan pozicion post la rusa. Vojmontran karakteron tiuri- late havis granda konferenco okazigita en majo 1979 en Taŝkent, kiu - sub la moto „La rusa lingvo - lingvo de amikeco kaj kunia- boro de la popoloj de USSR" - estis dediĉita al la intensigo kaj plibonigo de ia instruado de ia rusa lingvo inter la nerusaj popo- ioj.[1697] De 1982 oni parolas ankaŭ denove pli ofte pri la kunfandiĝo. Kiam Jurij Andropov fine de 1982 iĝis la posteulo de Breĵnev, li memorigis pri la fincelo de kunfandiĝo de la nacioj kaj avertis kontraŭ provoj malhelpi la procezon kondukantan al ĝi.[1698]
Ĉiam, kiam estis akcentita la perspektivo de kunfandiĝo, tio estis malavantaĝa por la esperantistoj. Aldoniĝas politik-ideolo- giaj kaŭzoj por suspektado transirantaj la nacian problemaron. Nome, la disvastiĝon de Esperanto daŭre malhelpas la malfido, kiun la aŭtoritatoj havas kontraŭ senperaj kaj tial malfacile kon- troleblaj kontaktoj kun eksterlando. Malgraŭ ia oficiala propa- gando por paco kaj interpopola amikeco la Partio firme sekvas la principon, ke la fiegado de internaciaj rilatoj estas tro grava por esti senkontrole lasata al la sovetaj civitanoj. Ĝis hodiaŭ regas la opinio, ke al eksterlandaj kontaktoj estas rajtigitaj nur speciale trejnitaj, jam eiprovitaj personoj - homoj, kiuj pro siaj oficaj taskoj „kompetentas" kaj havas ŝtatan komision pri tiaj kon- taktoj. Ankoraŭ restas preskaŭ neimagebla la penso, ke ne nur malmultaj privilegiitoj, sed miloj da ordinaraj sovetaj civitanoj interrilatas kun eksterlando. Tiel ne estas mirige, ke la esperant- istoj restas suspektataj, ĉar ili, ne dependante de interpretisto, povas rapide uzi sian Esperanton - la lingvon, kies „danĝereco" fontas el tio, ke ĝi estas multe pli facile lernebla ol la angla kaj francalingvoj.[1699]