Ĉu daŭros tiu oficiala malfido, permesanta al ASE tre limigi- tan agliberecon, aŭ ĉu la tezo de la pioniro Podkaminer, ke nur „en la socialisma socio estas kreataj ĉiuj objektivaj kondiĉoj por la venko de la internacilingva ideoWI, iam transformiĝos en fakton, tion devos montri la estonteco.
KONKLUDO
En la historio ne mankas ekzemploj pri malhelpoj al lingvo. Estis eĉ klopodoj perforte estingi la vivon de lingvoj. Precipe la lingv- ojn de etnaj minoritatoj kaj de koioniigitaj popoioj trafis malper- meso de instruado kaj de pubiika uzo. Kutime tio estis motivita de timoj flanke de la superrega ŝtata potenco, ke la nedezirata iingvo servas al siaj uzantoj kiel rimedo por pohtika-socia devoj- iĝo aŭ eĉ por piena apartiĝo de la ŝtato, en kiu ih konsistigas mal- plimulton.
La stampado de Esperanto kiei „danĝera lingvo" kaj ia perse- kutoj de ĝiaj adeptoj kompreneble muitrilate diferencas de ahaj kazoj de lingva diskriminacio. La parolantaro de Esperanto estis (kaj restas) disĵetita tra la tuta mondo; ĝi ne konis malantaŭ si la apogon de iu ŝtato nek de supernacia organo; ĝi nur malrapide ekkonstruis la ĝermon de propra kulturo, kaj - se mezuri laŭ la nombro de organizitaj membroj - ĝi neniam eĉ nur proksimiĝis al la karaktero de amasmovado. Krome, la sopiro pri la transsalto de naciaj limoj, kiu estis la ĉefa motoro de la internacia disvastiĝo de Esperanto, sola ne sufiĉis por konsiderinde malfortigi la ligite- con de la esperantistoj kun la respektiva nacio.
Tamen, Esperanto devis fronti malamikecon preskaŭ ekde tiu momento, kiam ĝi naskiĝis. Kvankam Zamenhof emis kaŝi sian motivon - la proteston kontraŭ la diskriminacio de homoj pro iha iingvo - jam frue leviĝis la suspekto, ke h celas ph, ol la disvasti- gon de praktika interkomprenilo. La ruslandaj aŭtoritatoj timis ligiĝon de la esperantistoj kun Tolstoj, baldaŭ ahancon ankaŭ kun veraj revoluciuloj. Tute simile ia nariista gazetaro en Ger- manio jam antaŭ la Unua Mondmihto akuzis ia junan Esperanto- movadon, ke malantaŭ ĝi kaŝiĝas kontraŭgermanaj, internaciis- taj fortoj.
Tiaj timoj aŭ avertoj apenaŭ havis realan bazon, kaj la plej multaj esperantistoj efektive tre zorgis ne tiriĝi en pohtikajn movadojn. Sed Esperanto estis atakata ankaŭ tiam, kiam ligoj al pacifismo kaj sociahsmo tute ne estis evidentaj. Esperanto estis nur lingvo; la movado deklaris sin strikte neŭtrala. La Deklaracio de Bulonjo estis fiksinta, ke ĉiu rajtas uzi la lingvon iaŭ sia plaĉo.
Sed la kontraŭuloj prenis Esperanton kiel simptomon de interna- ciismo. Ne efikis, kiam la esperantistoj, celantaj al oficiala agnosko, klopodis eviti ĉion, kio povus suspektigi Esperanton en la okuloj de la aŭtoritatoj. Decidajn kontraŭulojn tio ne impresis - ĝuste ankaŭ pro tio, ke ne estis kaŝeble, ke la pioniroj de Esper- anto kaj la plej multaj postaj adeptoj sentis sin ligitaj al la idealo de paco kaj homa frateco kaj do ne vere estis plene neŭtralaj. Multaj esperantistoj fakte modeste demonstris en la praktiko tion, kion liberalaj kaj socialistaj teoriistoj de nova mondordo utopie imagis kiel ideaion, la esperon je unueca homaro.
La debatoj pri Esperanto en Ligo de Nacioj kaj, pli draste, la persekutoj kontraŭ laboristaj esperantistoj en la 20aj jaroj klare montris, kiom serioze kontraŭuloj prenis ia potencialon de Esperanto. La malfavoraj diplomatoj en Ĝenevo kaj la aŭtorita- toj en diktatoraj ŝtatoj avertis kontraŭ la „sennaciigaj" kaj „revo- luciaj" celadoj de la esperantistoj, apenaŭ kaŝante, ke al tio ili kaikulas jam la soifon de vilaĝanoj al kleriĝo. Temis pri kontraŭ- staro ai interhomaj translimaj kontaktoj, kiuj eskapis la kontro- lon de elitemaj intelektuloj kaj de sekurec-konsciaj registaroj. La 20aj jaroj montris aliflanke ankaŭ, ke la esperantistoj, tute konvinkitaj pri sia neprovoka karaktero, estis malmulte prepari- taj por defendi sin kontraŭ atakoj pro politikaj-ideologiaj moti- voj.
Tio komencis ŝanĝiĝi, kiam Esperanto en la Tria Regno iĝis objekto de ceikonscia detruemo. La nazioj estis senprecedence danĝera malamiko. Di lerte mobilizis tradiciajn antaŭjuĝojn pri la artefariteco de la lingvo kaj ĝia populareco inter maldekstru- loj, sed samtempe asertis, ke esence ĉiuj esperantistoj estas mal- amikoj de la ŝtato, servantaj per sia lingvo al judaj-internaciaj celoj. Di neis eĉ al nepolitikemaj personoj la rajton disvastigi Esperanton. La persekutoj sub Hitler instruis, ke ekzistis mal- amikoj, kiuj ne batalis nur kontraŭ politika „misuzo" de Esper- anto, sed kondamnis la tutan idealisman bazon de Esperanto, la eĉ nur abstraktan paroladon pri paco kaj interpopola amikeco. La sinteno de la nazia reĝimo detruis ĉian iluzion, ke eblos dis- tingi inter la porlingva propagando kaj la idea fono (la „juda ori- gmo") de Esperanto kaj tiamaniere transvivi.
Tio estis por la esperantistoj alarma leciono. Ili ekkonsciis pri la neeblo, eĉ dangeroj de absoluta neŭtraleco - nome, de neŭtra- ieco, kiu ne klare distingis inter ideoj favoraj al plua disvastigo de Esperanto, kaj ideologioj, kiuj - kiel la faŝismo - prezentis mina- con al la tuta homaro. Tia koncepto de neŭtraleco ignoris ankaŭ la propran idealisman tradicion de la Esperanto-movado. A1 multaj el tiuj, kiuj malkovris la detruan karakteron de faŝismo, sekve ŝajnis necese rezigni la sindetenemon de poiitikaj agadoj kaj viciĝi en kontraŭfaŝisman fronton.
Sed ĝuste tiam okazis evoluo, kiu estis nekomprenebla por ĉiuj tiutempaj observantoj kaj krome plej dolora por „progresemaj" esperantistoj: En Soveta Unio la movado pereis en 1937/38 - preskaŭ en la samaj jaroj, kiam la nazioj klopodis ekstermi Esperanton en Germanio. La amplekso de la persekutoj en Soveta Unio superis eĉ tiun de la nazioj. Tiuj persekutoj estis tiom pli ŝokaj pro du kialoj: unue, ĉar ilin kulpis reĝimo, kies reganta ideologio kelkrilate ŝajnis harmonii kun la ideo de Esper- anto; due, ĉar la viktimoj estis komunistaj esper antistoj - homo j, kiuj frue senigis sin de malnovtipa utopiismo, primokis nur hobiecan aplikon de Esperanto kaj entuziasme elstarigis la valo- ron de la lingvo por la internaciisma eduko de la sovetaj civita- noj. Tiaj homoj estis en Soveta Unio arestitaj kiel „spionoj" - akuzo ankoraŭ pli absurda, ol la naziaj atakoj kontraŭ la „lingvo de judoj kaj komunistoj", sed komprenebla, se oni atentas kiel ĝian esencon la profundan malfidon, kiun la regantoj havis pro la vasta korespondado de sovetaj esperantistoj kun eksterlando. La esperantistoj malatentis la informan monopolon de la Partio. Ilia korespondado ebligis komparojn inter la ĉiutaga vivo en Soveta Unio kaj la vivcirkonstancoj en eksterlando, perante sciojn, kiuj estis des pli „danĝeraj", ĉar ne eblis ilin simple klasifiki kiel pro- duktojn de la propagando de la klas-malamiko. A1 la pretendo de Esperanto esti facila komunikilo - pretendo, kiun en Ligo de Nacioj oni rifuzis, asertante ke la popolamasoj ne bezonas rektan komunikadon, kaj kiun la nazioj atakis kiel esprimon de „judaj popolinterfratigaj iluzioj" - en Soveta Unio estis metita perforta fino, kun neimageblaj suferoj por la viktimoj.
Estis diversaj gradoj de subpremo, kaj malsamaj estis ankaŭ la malamikoj de Esperanto, sed la komuna karakterizaĵo de la kon- traŭesperanta batalo estas, ke gi direktiĝis kontraŭ iingvo, kiu unike simbolas la strebadon al egalrajta komunikado inter la homoj senrigarde al raso, iingvo kaj religio. La batalo celis pli ol nur lingvon. La sorto de la Esperanto-movado kvazaŭ servas kiel barometro, kiu ebiigas mezuri la rekonon, kiun en la mondo tro- vas desuba internaciismo, spontanea celado ai kontakto kun ek- sterlando, la klopodo klerigi ekster preskribitaj naciaj aŭ ideolo- giaj formoj kaj entute senantaŭjuĝa komunikiĝemo.